TEJO-aktuale: numero 9, 2001-04-30

 

tejo

--AKTUALE--

plej freshaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado


al la chefa pagho

sendu novajhojn

TA-teamo

aligho al la listo

TA-arkivo

N-ro 9 (30 Aprilo, 2001)

Pri TEJO-aktuale


Teamo de TEJO-aktuale

Krom kunlaborantoj, kiuj provizigas la revuon per novajxoj, pri cxiusemajna apero de TEJO-aktuale respondecas:

Katya A. Ignatyeva (kunordiganto) <katido@mac.com>

Giuseppe Castelli (chefredaktoro) <giuseppe@agbms.ch>

Emilia Pruszynska (kontaktoj kun kunlaborantoj) <emiliad@wp.pl>


Kunlaborantoj

TEJO-aktuale estas revuo de junaj esperantistoj klaj por junaj esperantistoj. Ghia aktualeco dependas de ghustatempa informado pri diversspecaj okazintajhoj flanke de Landaj Sekcioj de TEJO kaj de unuopaj junaj esperantistoj. TEJO-aktuale bezonegas vian helpon! Ighu kunlaboranto de la revuo kaj sendu al ni chiajn informojn pri esperantaj junularaj okazajhoj! Por sendi viajn novajhojn, bonvolu skribi al:

<tejo-aktuale-red@esperanto.org>

Lau la sama adreso estas ankau bonvenaj viaj rimarkoj kaj proponoj pri la enhavo de TA kaj pri ghia aspekto. Antaudankon, kaj bonan legadon!

 

 

  • SENPAGE AL LA INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO PER LA PREMIO MELINDA
  • NOVA PROJEKTO: PERESPERANTAJ LINGVOLERNAJ FERIOJ
  • NOVA RETEJO DE VINILKOSMO
  • NEESPERANTAJ ARANGHOJ

SENPAGE AL LA INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO PER LA PREMIO MELINDA

Memore pri Melinda Szekeres, juna esperantistino mortinta en februaro 2001, shiaj gepatroj kreis la "Premion Melinda", kiu ekde nun chiujare subvencias la partoprenon de 2 junaj esperantistoj en la Internacia Junulara Semajno (IJS). Por kandidatighi oni devas esti studento au lernanto (au loghi en eks-socialisma lando) kaj bone paroli E-on au lerni ghin per kurso dum la IJS. Kandidatoj sendu sian sinprezenton (kaj IJS-alighilon) al: Fondajho Esperanto che Eventoj <eventoj@esperanto.org>,

pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario.

Premio Melinda: <http://www.eventoj.hu/melinda.htm>

IJS: <http://www.math.bme.hu/~hej/ijs2001.html>

NOVA PROJEKTO: PERESPERANTAJ LINGVOLERNAJ FERIOJ

Serchatas interesatoj kaj kunlaborantoj por malmultekostaj, peresperantaj restadoj kun lernado de la loka lingvo (ekzemple: junaj nebrazilanoj gastus unu monaton che brazilaj E-istoj kaj lernus la portugalan de E-ista instruisto). Skribu al Julio Calegari <araukan@hotmail.com>.

NOVA RETEJO DE VINILKOSMO

La esperanta diskeldonejo Vinilkosmo nun havas propran retejon:

<www.vinilkosmo.com>.

Eblas auskulti E-muzikajn specimenojn kaj mendi la diskojn. La tekstoj estas en E-o, franca kaj angla; serchatas kunlaborantoj por aldoni la lingvojn hispanan, germanan kaj portugalan.

NEESPERANTAJ ARANGHOJ

  • Bruselo (Belgio), 21.05.2001

Junulara Kunveno pri Volontulado de FoJE/CCIVS

Laborlingvoj: angla, franca

<http://www.youthforum.org/convention>

  • Monto Kapaonik (Serbio), 02 - 09.07.2001

Laborbrigado de Junaj Verduloj por 100 junaj europanoj.

Laborlingvo: angla. Repago de vojaghkostoj. Limdato: 15.05.2001

<http://www.fyeg.ouvaton.org/summercamp2001
inserbia.htm
>

  • Tuzla (Bosnio kaj Hercegovino), 26 - 30.08.2001

Internacia Junulara Forumo por 100 junaj europanoj

Informoj: <barbara.bennati@emmaus-international.org>

Por alighi au pluinformighi, urghe kontaktu la TEJO-oficejon:

<tejo-oficejo@esperanto.org>.

Alighoj preter TEJO plej ofte ne akceptighas!

TEJO-aktuale estas senpaga chiusemajna retrevuo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Kompare al aliaj E-retservoj TA:

  • publikigas mallongajn informojn kaj strebas proviziigi adresojn de retpaghoj (au kontaktpersonoj) kie troveblas pli da materialo.
  • chiusemajne dissendas nur kelkajn, elektitajn novajhojn, interesajn por la junulara E-movado.
  • aboneblas senpage kaj ghia tuta enhavo troveblas che <http://www.esperanto.org/
    tejo/publikajhoj/aktuale/>
  • Oni povas libere sendi novajhojn koncerne junularan E-vivon lau la adreso:
    <
    tejo-aktuale-red>
    @esperanto.org >


Aligho al la revuo

Chi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Skribu vian retadreson kaj klaku sur "Abonu". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!

Klaku chi tie por legi kiel malaboni au se la supra butono ne funkcias che vi. Au sendu mesaghon al la administranto de la listo je:
<tejo-aktuale-red2
@esperanto.org>


TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/>.
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>

reen al la supro de la pagho

reen al la chefa pagho