TEJO-aktuale: numero 8, 2001-04-23

 

tejo

--AKTUALE--

plej freshaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado


al la chefa pagho

sendu novajhojn

TA-teamo

aligho al la listo

TA-arkivo

N-ro 8 (23 Aprilo, 2001)

Pri TEJO-aktuale


Teamo de TEJO-aktuale

Krom kunlaborantoj, kiuj provizigas la revuon per novajxoj, pri cxiusemajna apero de TEJO-aktuale respondecas:

Katya A. Ignatyeva (kunordiganto) <katido@mac.com>

Giuseppe Castelli (chefredaktoro) <giuseppe@agbms.ch>

Emilia Pruszynska (kontaktoj kun kunlaborantoj) <emiliad@wp.pl>


Kunlaborantoj

TEJO-aktuale estas revuo de junaj esperantistoj klaj por junaj esperantistoj. Ghia aktualeco dependas de ghustatempa informado pri diversspecaj okazintajhoj flanke de Landaj Sekcioj de TEJO kaj de unuopaj junaj esperantistoj. TEJO-aktuale bezonegas vian helpon! Ighu kunlaboranto de la revuo kaj sendu al ni chiajn informojn pri esperantaj junularaj okazajhoj! Por sendi viajn novajhojn, bonvolu skribi al:

<tejo-aktuale-red@esperanto.org>

Lau la sama adreso estas ankau bonvenaj viaj rimarkoj kaj proponoj pri la enhavo de TA kaj pri ghia aspekto. Antaudankon, kaj bonan legadon!

 

 

  • LONGTEMPA TREJNKURSO DE KONSILIO DE EUROPO
  • KONTAKTO ALTERNATIVA
  • KALENDARO DE JUNULARAJ ARANGHOJ

LONGTEMPA TREJNKURSO DE KONSILIO DE EUROPO

La Longtempaj Trejnkursoj de KdE konsistas el kelkmonata konkreta projekto, plus enkonduka renkontigho antaue kaj pritaksa renkontigho poste. La venonta kurso havos la temon "Trans konflikto en la Kaukaza regiono". Datoj:

  • enkonduka renkontigho 26.09 - 10.10.2001, EJC Strasburgo (Francio)
  • projekta fazo
  • pritaksa renkontigho 08 - 19.05.2002, EJC Budapeshto (Hungario)

Laborlingvoj: angla, rusa (kun samtempa interpretado). Kotizo: 54 EUR por chiu el la du seminarioj. Plena repago de vojaghkostoj. Limdato: 01.07.2001.

ttt: <http://www.coe.fr/youth/>,

retposhte: <nina.kapoor@coe.int>.

Por alighi au pluinformighi, urghe kontaktu la TEJO-oficejon:

<tejo-oficejo@esperanto.org>.

Alighoj preter TEJO plej ofte ne akceptighas!

KONTAKTO ALTERNATIVA

Kontakto 2/2001, jhus aperinta, temas pri alternativoj, interalie alternativaj rigardoj al la mondo (vegetarismo, kosmologio de Martinus, sufismo, filozofio de Krishnamurti) kaj kuracmetodoj (Reiki, akvoterapio).

Kiel kutime enestas facillingvaj kaj distraj eroj: enigmo, recenzoj pri muziko kaj literaturo, fabelo kaj multo alia.

"Kontakto" estas dumonata kolora revuo de TEJO por junuloj kaj komencantoj. Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO ricevas ghin automate. Chiuj aliaj povas aboni tra landa peranto au rekte che UEA <uea@inter.nl.net>.

Grupoj de ricevantoj che la sama adreso havas rabaton. Vidu ankau:

<http://www.esperanto.org/internacia/TEJO/publikajhoj/kontakto/
e-kontakto.html>.

KALENDARO DE JUNULARAJ ARANGHOJ

24 - 27.05.2001, Wellerlooi (Nederlando)

Printempa Renkontigho "Lingva diverseco en Europo":

<http://huizen.dds.nl/~nej/p-r.html>

retposhte: <d.bezooijen@frw.uva.nl>

28.05.-04.06.2001, Szczawnica (Pollando)

Internacia Junulara Turisma Semajno (IJTS)

<mielo@esperanto.org>

01 - 10.07.2001, Kievo (Ukrainio): Unua Ukrainia Junulara Tendaro (TUJE-1)

<lineckij@ukrpost.net> au <urso@espero.freenet.kiev.ua>

10 - 15.07.2001, u.Dimitrovgrad (Uljanovaska regiono, Rusio)

Libera Esperanto-TendarO (LETO)

<http://leto-en-dimgrad.krovatka.net>

retposhte: <leto_en_dimgrad@krovatka.net>

13 - 20.07.2001, Szombathely (Hungario)

14a Internacia Junulara Semajno (IJS) "Muziko - kiel internacia lingvo"

<http://www.math.bme.hu/~hej>

retposhte: <hej@math.bme.hu>

15 - 20.07.2001, Brazilio (Brazilo)

Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK) eksterlandanoj ne pagas alighkotizon

<www.capitaldoesperanto.org.br>

17 - 21.07.2001, Zadar (Kroatio): 8a MIRO "ekologio kaj turismo"

<http://pubwww.srce.hr/keja>

29.07 - 05.08.2001, Strasburgo (Francio): Internacia Junulara Kongreso (IJK)

<http://purl.org/net/ijk2001> (25-LINGVA PAGHO!)

10 - 12.08.2001, Seulo (Koreio): 20a Komuna Seminario

<http://www.mobigen.com/~hiongun/homepage/ks.php>

13 - 23.08.2001, apud Uljanovsk, Meza Volgio (Rusio)

Okcidenta Somera Junulara Esperantista Tendaro (OkSEJT)

<grina@inbox.ru> au <yuka@chat.ru>

20 - 21.10.2001, Cheboksari (Rusio): Lingva Festivalo

<asocio@chuvsu.ru>

27.10 - 04.11.2001, Stokholmo (Svedio): TEJO-seminario "Esperanto@Interreto"

tiun chi numeron redaktis Giuseppe Castelli

TEJO-aktuale estas senpaga chiusemajna retrevuo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Kompare al aliaj E-retservoj TA:

  • publikigas mallongajn informojn kaj strebas proviziigi adresojn de retpaghoj (au kontaktpersonoj) kie troveblas pli da materialo.
  • chiusemajne dissendas nur kelkajn, elektitajn novajhojn, interesajn por la junulara E-movado.
  • aboneblas senpage kaj ghia tuta enhavo troveblas che <http://www.esperanto.org/
    tejo/publikajhoj/aktuale/>
  • Oni povas libere sendi novajhojn koncerne junularan E-vivon lau la adreso:
    <
    tejo-aktuale-red>
    @esperanto.org >


Aligho al la revuo

Chi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Skribu vian retadreson kaj klaku sur "Abonu". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!

Klaku chi tie por legi kiel malaboni au se la supra butono ne funkcias che vi. Au sendu mesaghon al la administranto de la listo je:
<tejo-aktuale-red2
@esperanto.org>


TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/>.
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>

reen al la supro de la pagho

reen al la chefa pagho