TEJO-aktuale: numero 7, 2001-04

Enhavo

 

TREJNKURSOJ DE KONSILIO DE EUROPO

Aperis nova informo pri trejnkursoj de Konsilio de Europo:

  • trejnseminario por junularaj sciencistoj, en septembro (limdato: 01.05.2001)
  • trejnkurso pri perado kaj konfliktsolvado, en novembro (limdato: 20.07.2001)
  • trejnkurso por trejnistoj (2a duonjaro, dato kaj ejo anoncota) kaj aliuj.

Priskriboj kaj alighiloj por chiuj kursoj en la angla kaj la franca troveblasche:

<http://www.coe.fr/youth/english/EYC/Programme2001/
TCs2001/TCs2001calendar.htm>

Detalan informon eblas akiri ankau en TEJO-oficejo:

<tejo-oficejo@esperanto.org>.

Atentu, ke alighi al menciitaj seminarioj preter TEJO plej ofte ne eblas!

SOMERA KURSARO EN USONO

Intensa somera Esperanto-kursaro en San Francisco havis chi-jare organizajn problemojn, pro kiuj ghi povos inviti nur civitanojn el ne-viz-bezonaj landoj (plena listo de tiuj haveblas che <http://www.amb-usa.fr/consul/vwpp.htm>).

Ege bezonatas internaciaj partoprenantoj. Estas ebleco akiri stipendiojn por loghado.

Retpagho de kursaro:

<www.esperanto.org/nask>

Interesighantoj kontaktu Amanda Higley:

<amandahigley@hotmail.com>

NOVAJHOJ EL NEPALO

Nepalo ekhavis propran junularan organizon. Ghi nomighas " Nepala Esperantista Junulara Organizo" (NEJO). Nun la komitatanoj de NEJO laboras pri la oficiala regularo de organizo kaj ttt-hejmpagho de la 4-a Internacia Himalaja Renkontigho (IHR), kiu okazos en jaro 2002.

NEJO petas chiujn geamikojn subteni novan organizon kaj trovi vojon por kunlaboro kun ghi.

Prezidanto de NEJO: Ramkrishna Subedi

<rksubedi@hotmail.com>

EU-PREMIO POR SCIENCAJ PROJEKTOJ DE STUDENTOJ

Europa Komisiono / Ghenerala Direkcio pri Esplorado kreis novan premion Archimedes pri natur-scienca laboro. La premio celas diplomighantajn / magistrighantajn studentojn che universitato au altlernejo. Premiitoj ricevos financan subtenon por evoluigi siajn sciencajn karierojn.

Studentoj estas bonvenaj prezenti projekton kiun ili finis, pri unu inter kvar temoj kiuj estis elektitaj por la chi-jara premio.

Informpakajhoj, afishoj kaj faldfolioj haveblas en chiuj 11 lingvoj de EU che respondeculino Melanie Kitchener: <melanie.kitchener@cec.eu.int>.

Paghoj de la projekto:

<http://www.cordis.lu/improving/awards/
archimedes.htm> (pri premio Archimedes);

<http://www.cordis.lu/improving/awards/home.htm> (informoj kiel studentoj povas envolvighi)

Dosieroj kun detala informo haveblas che Sandra Schweder: <tejo-oficejo@esperanto.org>