Teamo de
TEJO-aktuale
Krom kunlaborantoj, kiuj provizigas la revuon per
novajxoj, pri cxiusemajna apero de TEJO-aktuale respondecas:
Katya A. Ignatyeva (kunordiganto) <katido@mac.com>
Giuseppe Castelli (chefredaktoro) <giuseppe@agbms.ch>
Emilia Pruszynska (kontaktoj kun kunlaborantoj) <emiliad@wp.pl>
Kunlaborantoj
TEJO-aktuale estas revuo de junaj esperantistoj klaj por
junaj esperantistoj. Ghia aktualeco dependas de ghustatempa
informado pri diversspecaj okazintajhoj flanke de Landaj
Sekcioj de TEJO kaj de unuopaj junaj esperantistoj.
TEJO-aktuale bezonegas vian helpon! Ighu kunlaboranto de la
revuo kaj sendu al ni chiajn informojn pri esperantaj
junularaj okazajhoj! Por sendi viajn novajhojn, bonvolu
skribi al:
<tejo-aktuale-red@esperanto.org>
Lau la sama adreso estas ankau bonvenaj viaj rimarkoj kaj
proponoj pri la enhavo de TA kaj pri ghia aspekto.
Antaudankon, kaj bonan legadon!
|
TREJNKURSOJ DE KONSILIO DE EUROPO
SOMERA KURSARO EN USONO
NOVAJHOJ DE ESPERANTO-JUNULARO DE NEPALO
EU-PREMIO POR SCIENCAJ PROJEKTOJ DE STUDENTOJ
TREJNKURSOJ DE KONSILIO DE EUROPO
Aperis nova informo pri trejnkursoj de Konsilio de
Europo:
- trejnseminario por junularaj sciencistoj, en septembro
(limdato:
01.05.2001)
- trejnkurso pri perado kaj konfliktsolvado, en novembro
(limdato:
20.07.2001)
- trejnkurso por trejnistoj (2a duonjaro, dato kaj ejo
anoncota) kaj aliuj.
Priskriboj kaj alighiloj por chiuj kursoj en la angla kaj
la franca troveblas
che:
<http://www.coe.fr/youth/english/EYC/Programme2001/TCs2001/TCs200
1calendar.htm>
Detalan informon eblas akiri ankau en
TEJO-oficejo:<tejo-
oficejo@esperanto.org>.
Atentu, ke alighi al menciitaj seminarioj preter TEJO
plej ofte ne eblas!
SOMERA KURSARO EN USONO
Intensa somera Esperanto-kursaro en San Francisco havis
chi-jare
organizajn problemojn, pro kiuj ghi povos inviti nur
civitanojn el ne-viz-
bezonaj landoj (plena listo de tiuj haveblas che
<http://www.amb-
usa.fr/consul/vwpp.htm>). Ege bezonatas internaciaj
partoprenantoj. Estas
ebleco akiri stipendiojn por loghado.
Retpagho de kursaro: <www.esperanto.org/nask>
Interesighantoj kontaktu Amanda Higley:
<amandahigley@hotmail.com>
NOVAJHOJ EL NEPALO
Finfine Nepalo ekhavis propran junularan organizon. Ghi
nomighas " Nepala
Esperantista Junulara Organizo" (NEJO). Nun la
komitatanoj de NEJO laboras
pri la oficiala regularo de organizo kaj ttt-hejmpagho de
la 4-a Internacia
Himalaja Renkontigho (IHR), kiu okazos en jaro 2002.
NEJO petas chiujn geamikojn subteni novan organizon kaj
trovi vojon por
kunlaboro kun ghi.
Prezidanto de NEJO: Ramkrishna Subedi <>
EU-PREMIO POR SCIENCAJ PROJEKTOJ DE STUDENTOJ
Europa Komisiono / Ghenerala Direkcio pri Esplorado kreis
novan premion
Archimedes pri natur-scienca laboro. La premio celas
diplomighantajn /
magistrighantajn studentojn che universitato au
altlernejo. Premiitoj
ricevos financan subtenon por evoluigi siajn sciencajn
karierojn.
Studentoj estas bonvenaj prezenti projekton kiun ili
finis, pri unu inter
kvar temoj kiuj estis elektitaj por la chi-jara premio.
Informpakajhoj, afishoj kaj faldfolioj haveblas en chiuj
11 lingvoj de EU che
respondeculino Melanie Kitchener:
<melanie.kitchener@cec.eu.int>.
Paghoj de la projekto:
<http://www.cordis.lu/improving/awards/archimedes.htm>(pri
premio
Archimedes);
<http://www.cordis.lu/improving/awards/home.htm>
(informoj kiel studentoj povas envolvighi)
Dosieroj kun detala informo haveblas che Sandra Schweder:
<tejo-
oficejo@esperanto.org>
Tiun chi numeron redaktis Jekaterina Ignatieva.
|