TEJO-aktuale: numero 5, 2001-04-02

 

tejo

--AKTUALE--

plej freshaj informoj pri la Tutmonda Junulara Esperanto-Movado


al la chefa pagho

sendu novajhojn

TA-teamo

aligho al la listo

TA-arkivo

N-ro 5 (2 Aprilo, 2001)

Pri TEJO-aktuale


Teamo de TEJO-aktuale

Krom kunlaborantoj, kiuj provizigas la revuon per novajxoj, pri cxiusemajna apero de TEJO-aktuale respondecas:

Katya A. Ignatyeva (kunordiganto) <katido@mac.com>

Giuseppe Castelli (chefredaktoro) <giuseppe@agbms.ch>

Emilia Pruszynska (kontaktoj kun kunlaborantoj) <emiliad@wp.pl>


Kunlaborantoj

TEJO-aktuale estas revuo de junaj esperantistoj klaj por junaj esperantistoj. Ghia aktualeco dependas de ghustatempa informado pri diversspecaj okazintajhoj flanke de Landaj Sekcioj de TEJO kaj de unuopaj junaj esperantistoj. TEJO-aktuale bezonegas vian helpon! Ighu kunlaboranto de la revuo kaj sendu al ni chiajn informojn pri esperantaj junularaj okazajhoj! Por sendi viajn novajhojn, bonvolu skribi al:

<tejo-aktuale-red@esperanto.org>

Lau la sama adreso estas ankau bonvenaj viaj rimarkoj kaj proponoj pri la enhavo de TA kaj pri ghia aspekto. Antaudankon, kaj bonan legadon!

 

 

TREJNKURSOJ DE KONSILIO DE EUROPO

SOMERA KURSARO EN USONO

NOVAJHOJ DE ESPERANTO-JUNULARO DE NEPALO

EU-PREMIO POR SCIENCAJ PROJEKTOJ DE STUDENTOJ

 

TREJNKURSOJ DE KONSILIO DE EUROPO

 

Aperis nova informo pri trejnkursoj de Konsilio de Europo:

- trejnseminario por junularaj sciencistoj, en septembro (limdato:

01.05.2001)

- trejnkurso pri perado kaj konfliktsolvado, en novembro (limdato:

20.07.2001)

- trejnkurso por trejnistoj (2a duonjaro, dato kaj ejo anoncota) kaj aliuj.

 

Priskriboj kaj alighiloj por chiuj kursoj en la angla kaj la franca troveblas

che:

<http://www.coe.fr/youth/english/EYC/Programme2001/TCs2001/TCs200

1calendar.htm>

 

Detalan informon eblas akiri ankau en TEJO-oficejo:<tejo-

oficejo@esperanto.org>.

Atentu, ke alighi al menciitaj seminarioj preter TEJO plej ofte ne eblas!

 

 

SOMERA KURSARO EN USONO

 

Intensa somera Esperanto-kursaro en San Francisco havis chi-jare

organizajn problemojn, pro kiuj ghi povos inviti nur civitanojn el ne-viz-

bezonaj landoj (plena listo de tiuj haveblas che <http://www.amb-

usa.fr/consul/vwpp.htm>). Ege bezonatas internaciaj partoprenantoj. Estas

ebleco akiri stipendiojn por loghado.

Retpagho de kursaro: <www.esperanto.org/nask>

Interesighantoj kontaktu Amanda Higley: <amandahigley@hotmail.com>

 

NOVAJHOJ EL NEPALO

 

Finfine Nepalo ekhavis propran junularan organizon. Ghi nomighas " Nepala

Esperantista Junulara Organizo" (NEJO). Nun la komitatanoj de NEJO laboras

pri la oficiala regularo de organizo kaj ttt-hejmpagho de la 4-a Internacia

Himalaja Renkontigho (IHR), kiu okazos en jaro 2002.

NEJO petas chiujn geamikojn subteni novan organizon kaj trovi vojon por

kunlaboro kun ghi.

Prezidanto de NEJO: Ramkrishna Subedi <>

 

EU-PREMIO POR SCIENCAJ PROJEKTOJ DE STUDENTOJ

 

Europa Komisiono / Ghenerala Direkcio pri Esplorado kreis novan premion

Archimedes pri natur-scienca laboro. La premio celas diplomighantajn /

magistrighantajn studentojn che universitato au altlernejo. Premiitoj

ricevos financan subtenon por evoluigi siajn sciencajn karierojn.

 

Studentoj estas bonvenaj prezenti projekton kiun ili finis, pri unu inter

kvar temoj kiuj estis elektitaj por la chi-jara premio.

Informpakajhoj, afishoj kaj faldfolioj haveblas en chiuj 11 lingvoj de EU che

respondeculino Melanie Kitchener: <melanie.kitchener@cec.eu.int>.

 

Paghoj de la projekto:

<http://www.cordis.lu/improving/awards/archimedes.htm>(pri premio

Archimedes); <http://www.cordis.lu/improving/awards/home.htm>

(informoj kiel studentoj povas envolvighi)

 

Dosieroj kun detala informo haveblas che Sandra Schweder: <tejo-

oficejo@esperanto.org>

 

 

Tiun chi numeron redaktis Jekaterina Ignatieva.

TEJO-aktuale estas senpaga chiusemajna retrevuo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Kompare al aliaj E-retservoj TA:

  • publikigas mallongajn informojn kaj strebas proviziigi adresojn de retpaghoj (au kontaktpersonoj) kie troveblas pli da materialo.
  • chiusemajne dissendas nur kelkajn, elektitajn novajhojn, interesajn por la junulara E-movado.
  • aboneblas senpage kaj ghia tuta enhavo troveblas che <http://www.esperanto.org/
    tejo/publikajhoj/aktuale/>
  • Oni povas libere sendi novajhojn koncerne junularan E-vivon lau la adreso:
    <
    tejo-aktuale-red>
    @esperanto.org >


Aligho al la revuo

Chi tie vi povas senpage aboni TEJO-aktuale-n. Skribu vian retadreson kaj klaku sur "Abonu". Ene de semajno vi ricevos vian unuan numeron!

Klaku chi tie por legi kiel malaboni au se la supra butono ne funkcias che vi. Au sendu mesaghon al la administranto de la listo je:
<tejo-aktuale-red2
@esperanto.org>


TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/>.
Informojn kaj komentojn sendu al <tejo-aktuale-red@esperanto.org>

reen al la supro de la pagho

reen al la chefa pagho