Enhavo
1. TEJO-SEMINARIO OKAZANTA
Inter la 25a de marto kaj la 1a de aprilo 2001 en Europa Junulara Centro (Budapeshto, Hungario) okazas la seminario de TEJO "La lingva chielarko - ponto al kulturaj trezoroj".
La seminario estas dedichita al Europa Jaro de Lingvoj. Ghi celas montri, ke lingvo respegulas kaj malkovras kulturon de nacio, kaj trejni por organizado de Lingvaj Festivaloj.
2. INFORMOJ EL NORDIO
- Sveda E-Junularo planas seminarion por novuloj en Uppsala fine de aprilo, i.a. por igi homojn vojaghi al IJK venontsomere.
- La gazeto Kvinpinto ankorau havas redaktoron kaj aperas. Ghi ighis tre bela danke al grafikisto (Ellen Dalen).
- La Arangho Junulara Nordia (AJN) tre sukcese aranghighis; oni planas okazigi ghin ankau venontjare kaj allogi pli da homoj al ghi.
Por disdoni kaj ricevi informojn pri la agado en la Nordiaj landoj, ekzistas la retlisto <nordio@nvg.ntnu.no>; por alighi, vizitu la retpaghon <http://www.esperanto.no/nje/nordio.shtml>.
3. ARANGHOJ EN RUSIO
De la 2 ghis la 11 de marto en Rusio okazis 2 gravaj aranghoj: Rusia E-ista Kongreso kaj EoLA (E-o Lingvo Arta). Entute partoprenis 199 personoj el 11 landoj. Inter la eksterlandaj gastoj menciindas Kalle Kniivila (UEA-estrarano, Svedio), Irina Barac' (LKK-ano de UK en Zagrebo, Kroatio), Georgo Handzlik (bardo, Pollando), JoMo (muzikisto, Francio) kaj Hokan Lundberg (respondeculo de TEJO pri Eksteraj Rilatoj, Svedio).
Dum EoLA okazis ne nur koncertoj de profesiaj kantistoj (neforgesebla estis la koncerto de JoMo), sed chiu povis ighi laureato en konkursoj pri dancado, verkado, kantado kaj lautlegado.
4. LINGVA FESTIVALO EN UKRAINIO
La 1a Lingva Festivalo okazis la 17an - 18an de Marto 2001 en Berdjansk (Ukrainio). Estis prezentitaj la lingvoj: brita angla, usona angla, azera, belorusa, bulgara, chehha, E-o, franca, germana, gesto-lingvo, greka, hispana, interlingvao, ivrita, itala, japana, latina, latva, pola, rusa, serba-kroata, slovaka, turka, ukraina. Pli ol 1000 homoj vizitis almenau unu festivaleron; chirkau 150 partoprenis la 6 prezentojn de E-o.
Ekaterina Jevlampieva
<kat-jevl@cbx.ru>
TEJO-komisiito pri Lingvaj Festivaloj