Enhavo
1. NOVA GRUPO POR JUNAJ E-ISTOJ EL AMERIKO
La grupo "Amikoj Tra Ameriko" celas kunigi gejunulojn kaj iliajn spertojn, demandojn, proponojn, ktp. rilate al la junulara movado. La retpagho estas:
<http://www.geocities.com/amikojtraameriko>.
2. NOVA GRUPO POR STUDENTOJ PRI MEDICINO
Grupo por studentoj pri medicino, apogata de UMEA, celas intershanghi spertojn, artikolojn, terminarojn, laboreblecojn, ktp. La retpagho estas:
<http://www.geocities.com/medicinostudento/>.
3. HOMAJ RILATOJ INTERKULTURE: TEJO PLANAS SEMINARION
En nia movado, homaj rilatoj estas plej parte agrablaj, pacaj, kaj bazitaj sur reciproka respekto kaj egaleco. Diferencoj lingvaj, religiaj, seksaj, devenaj, seks-orientighaj k.t.p. kontribuas al la richeco de la movado.
Tamen, rilatoj ne chiam glate funkcias. Foje iu konscie au nekonscie rompas ies limojn, ofendas, au ech turmentas. Temas pri reala problemo, pri kiu ni konsciighu kaj komune trovu solvojn.
TEJO nun planas organizi seminarion kadre de vasta temo "Homaj rilatoj interkulture". En tiu kadro i.a. eniras: manieroj saluti, manieroj komuniki, diferencoj inter virinoj kaj viroj, kiel pace solvi konfliktojn, kiel konsciighi pri sia propra seksa orientigho kaj kiel ghin komuniki, diferencoj de percepto, kiel reciproke unu la alian respekti.
Ni nun serchas kunlaborantojn por ellabori la temon kaj organizi la seminarion. Interesatoj bonvolu kontakti la kunordiganton de la preparteamo, Enchi Barkovic' <encibar@yahoo.com>. Kompleta teksto de proponata kadro de la seminario aperas en la reto je:
<http://www.esperanto.org/tejo/seminarioj/propono.html>.
Esperante je via kunlaboro,
Sjoerd
Bosga
Prezidanto de TEJO
4. KONTAKTO PRI LINGVOJARO
La Europa Jaro de Lingvoj estas la temo de Kontakto 1/2001. Anna Margareta Ritamäki priskribas kiel naskighis la Lingvo-jaro, kion ghi celas kaj kion povas fari chiu el ni por ghi; enestas ankau lingvojara kalendaro kaj adresoj de rilataj retpaghoj. Sonja Petrovic' intervjuighas pri la organizata TEJO-seminario "Lingva Chielarko". Aliaj traktataj temoj estas: la Monda Socia Forumo en Brazilo, anarkiismo, la Charto de Fundamentaj Rajtoj kaj la rolo de Esperanto en la triamondaj landoj. Kiel kutime, aldonighas multaj eroj distraj kaj facillingvaj.
Kontakto estas dumonata kolora revuo de TEJO por junuloj kaj komencantoj. Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO ricevas ghin automate. Chiuj aliaj povas aboni tra landa peranto au rekte che UEA <uea@inter.nl.net>.
Grupoj de ricevantoj che la sama adreso havas rabaton. Vidu ankau:
<http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/kontakto/
e-kontakto.html>.