Enhavo
1. PASPORTA SERVO: NOVA REKORDO
Pasporta Servo estas libreto eldonata de TEJO, kiu listigas adresojn de homoj pretaj gastigi junaj vojaghantaj E-istojn. La eldono 2001 de Pasporta Servo estas rekorde ampleksa, kun 1161 gastigantojn el 80 landoj.
Esperantistoj, kiuj membras en la Pasporta Servo, rajtas senpage tranokti che la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas chiu kiu posedas la adresaron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas acheti ghin.
La adresaro estas achetebla che la libroservo de UEA <www.uea.org>. La prezo estas 10,80 euroj plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekzempleroj oni ricevas trionan rabaton.
2. ORATORA KONKURSO POR JUNULARO RELANCHOTA
Inter 1949 kaj 1974 unu el la programeroj de Universalaj Kongresoj (UK) estis la oratora konkurso por junularo. Chi-jare, che la Universala Kongreso en Zagrebo (Kroatio), la konkurso prove reokazos. Se ghi sukcesos, ghi reighos konstanta UK-programero. Rajtas alighi TEJO-aghuloj, tio estas homoj ne pli ol 30-jaraj. La TTT-ejo pri la Zagreba UK:
<http://pubwww.srce.hr/esperanto-kel/ukzagreb.htm>.
3. FILMOJ PRI IS SPEKTEBLAJ INTERRETE
La Internacia Seminario (IS) estas unu el la plej gravaj junularaj
E-renkontighoj. Ghi okazas chiun jarfinon en Germanio. Philippe Berizzi <philippe.berizzi@cegetel.fr> preparis plurlingvan retpagharon pri ghi, enhavantan filmojn pri la IS-oj el la jaroj 1996-1998. La adreso estas:
<http://pberizzi.free.fr/IS/is_eo.html>.
4. JUNULARO KAJ FAKA APLIKADO
Jan Werner, kiu ekde 1966 aktivas pri apliko de E-o en scienco kaj tehhniko, lanchis proponojn por la evoluigo de faka apliko kaj terminologio fare de junuloj:
- Edukado kaj gvidado de junaj esperantistoj en terminologiaj projektoj
- Esploro de faka leksiko en Esperantaj vortaroj
- Subteno de autoroj de terminaroj kaj sciencaj tekstoj
- Aperigo de informilo pri la rezultoj de la menciitaj agadoj
- Chiuj junaj interesighantoj pri iu(j) el la punktoj akribu al:
au rete al Fabien van Mook <fabien@hetnet.nl>.
Pliaj informoj che: <http://www.purl.org/NET/fabien/take/>.