URL: https://www.facebook.com/EsperantoNovaSentoInRete/posts/pfbid0oaawixmuyDpErnm8SFc6Yd7csMQvqvisNdb3Pht7gLLPshz6c9f7mjQi8FctCdsKl NOVA SENTO IN RETE - Numero 880 ******************************************* INDICE/INDEKSO > Esperanto kiel gepatra lingvo > La Universala Esperanto Asocio serchas Gheneralan Direktoron > TEJO-voluntulu en Roterdamo > Nia libroproduktado en la jaro 2014 > Letteratura Esperantista: Landoj de l’ fantazio (“Paesi della fantasia) di Teo Jung *********************************************** APERIODICO DEL MOVIMENTO ESPERANTISTA ITALIANO SPAZIO GIOVANE PER I GIOVANI (MA NON SOLO) Manda i tuoi contributi (massimo 10 righe) a: NON RISPONDETE AL MESSAGGIO CON CUI ARRIVA NSiR: i messaggi che arrivano al sistema non vengono gestiti. *********************************************** Questo numero e' inviato a 4852 persone https://www.facebook.com/EsperantoNovaSentoInRete?ref=hl *********************************************** SE NON VOLETE PIU' RICEVERE NOVA SENTO IN RETE, inviate un messaggio con scritto nell'oggetto "Malabonu novan senton" a: ********************************************************************* ********************************************************************* Esperanto kiel gepatra lingvo (fonto: Novaĵservo RET-INFO / Lingvo-Studio ) Riassunto: Il 21 febbraio è stata la giornata della Lingua Madre. In questa occasione la Gioventù Esperantista Mondiale (TEJO) ha diffuso un video, dedicato a tutti i madrelingua esperanto. I https://www.youtube.com/watch?v=UzDS2WyemBI Personaj konatiĝoj, renkontiĝoj pere de Esperanto ofte rezultas geedziĝon... Ĉe tiuj internaciaj geedziĝoj – sekvante la vojon de la plej facila solvo – dum iu tempo hejme oni uzas Esperanton, kaj ankaŭ la naskiĝontaj infanoj aŭtomate ellernas ĝin. Por ili Esperanto estas iuspeca "familia komunika lingvo" - apud la aliaj uzataj lingvoj. Tiuj infanoj kompreneble parolas la lingvon de sia loĝlando, kaj ili ofte ellernas ankaŭ la lingvojn de gepatroj. La nocio kaj nivelo de "familia lingvo" ne estas la sama kiel "lingvoscio kun gepatra nivelo" tre alta nivelo), ja la familia lingvo rilatas kutime nur al la persona kontaktado kaj informinterŝanĝo, tamen ĝi estas simile grava por la anoj de tiu komunumo, ja ĝi apartenas al ilia propra personeco. La familioj uzantaj hejme Esperanton organizas eĉ ĉiujaran kunvenon, komunan feriadon. La ĉi-jara aranĝo"Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF" okazos en la centro de Eŭropo, en Hungario, inter 15-26-a de julio, apud la urbo Esztergom. Interesa, nova videoregistraĵo ĉe https://www.youtube.com/watch?v=UzDS2WyemBI montras intervjuon kun ses junuloj, uzantaj Esperanton en familia medio ekde sian naskiĝo. La filmeto havas subtekstigitan tradukon en 27 lingvoj. Kiam oni rakontas pri Esperanto al eksterulo, indas doni retejan adreson kun nacilingva enhavo por eventualaj pliaj informoj. Szilvási László PS: La mesaĝo estas verkita lige al la internacia tago de la gepatra lingvo la 21-an de februaro... ********************************************************************* ********************************************************************* La Universala Esperanto Asocio serchas Gheneralan Direktoron --------------------------------------- Riassunto: L'Associazione Universale d'Esperanto cerca un nuovo Direttore Generale (il precedente va in pensione). Informazioni utili per candidarsi. Pro baldaua emeritigho de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serchataj por la posteno de Ghenerala Direktoro de UEA kun enkonduka spertighperiodo ekde la 1-a de januaro 2016. La Ghenerala Direktoro (GhD) estas la chefa oficisto de UEA, kiu lau la Statuto respondecas al la Estraro pri la detala mastrumado kaj kontrolado de la aferoj de la Asocio. La GhD kunlaboras kun la Estraro kaj aliaj ofichavantoj por realigi la mision kaj vizion de UEA, responde al la aspiroj kaj bezonoj de ghia membraro, en la kadro de la Strategia Laborplano. Interalie, la GhD, kunlabore kun la Estraro, gvidas la movadan kaj ekstermovadan politikon de UEA, zorgas pri la financa evoluigo de la Asocio, kaj kreas sistemojn kaj etoson por efika kaj harmonia teama laboro en la Oficejo kaj la gvidorganoj. Inter la nepraj kvalifikoj por tiu posteno estas baza universitata diplomo; tre bona skriba kaj parola Esperanto (KER C1), kun iu grado de klereco pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj pri UEA; almenau skriba rego de la angla; kaj laueble bona rego de aliaj lingvoj. Kandidatoj devus havi plurjaran sperton en respondeca posteno en regiona, nacinivela au internacia asocio au firmao, kaj almenau bazajn konojn pri oficeja mastrumado, planado kaj komunikado. Tre dezirindaj estas pruvitaj konoj kaj kapabloj pri: membro- kaj donacvarbado; gvidado de volontuloj; kunlaboro kun volontulaj teamoj kaj estraroj; interkultura komunikado; kaj la gvidado de internaciaj neregistaraj organizajhoj. Aktiva organiza sperto en la movado estas dezirinda. Plena priskribo de la respondecoj, dezirindaj kvalitoj kaj bezonataj kvalifikoj che la posteno estas trovebla en la retejo de UEA che www.uea.org/pdf/postenpriskriboGhD.pdf. Por kandidatighi, sendu leteron kaj kompletan vivresumon poshte al la Centra Oficejo de UEA au retposhte al dungodir@co.uea.org por alveni ghis la 31-a de majo 2015. La plej kvalifikitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuo kun estrara komisiono en Lillo, Francio, en la du tagoj antau la komenco de la 100-a Universala Kongreso. Se necesas pliaj klarigoj pri la posteno, bv. kontakti retposhte la Prezidanton de UEA, d-ron Mark Fettes,mtfettes@sfu.ca. ********************************************************************* ********************************************************************* TEJO-voluntulu en Roterdamo! --------------------------------------- Riassunto: La Gioventù Esperantista Mondiale (TEJO) cerca un volontario per il suo ufficio di Rotterdam TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona kaj movada pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanioj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partoprenadi aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en la tutmonda medio. Ni limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn interalie en la sube menciitaj taskoj. TEJO-volontulo devas preti labori dum *10-12 monatoj* (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde *aŭgusto-oktobro 2015* (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas *la 5-a de marto 2015*, tamen pli frua ricevo de la kandidatiĝo estas tre bonvena, ĉar ni pretigas projekton kadre de Eŭropa Volontula Servo, kio prenos iom da tempo (pro la sama kialo estas tiom kurta limdato). La laboro konsistas el: * reprezentado kaj informado dum kongresoj kaj seminarioj * administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj neeŭropaj strukturoj kaj organizoj * aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO * pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO * prizorgado de la TEJO-arĥivo * aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj * aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO La ideala kandidato: * havu bonan scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan) * scipovu la anglan (scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata) * ŝatu administran laboron * estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado, ktp) * havu sufiĉan konon pri la junulara Esperanto-movado * estu kapabla memstare preni decidojn * estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo * havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj * neniam antaŭe partoprenu EVS-projekton Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo! La volontulo ricevas senpagan ĉambron kaj aldone poŝmonon kaj manĝmonon. Povas okazi ke samtempe estos pli ol unu volontulo. Kandidatoj sendu retpoŝte al kaj *volontulado@tejo.org* kaj *gxen-sek@tejo.org* la jenajn dokumentojn esperantlingve: * vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp) * motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO) * laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj * laŭeble rekomendletero(j)n de ekzemple landa Esperanto-organizo *Grave:* La volontulo devas esti individua membro de TEJO (se vi ne jam estas – ĉi tie eblas membriĝi ) – tio signifas ankaŭ, ke vi havu malpli ol 30 jarojn en la momento de la eklaborado. Kiel minimuman aĝon ni konsideras 18 jarojn (ankaŭ je la komenco de volontulado). Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar la kondiĉoj tre diferencas laŭ la devenlando kaj/aŭ aĝo de la kandidato, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn. Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo ne hezitu kontakti nin per volontulado@tejo.org. ********************************************************************* ********************************************************************* Nia libroproduktado en la jaro 2014 --------------------------------------- Ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperisen la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas perfekta, ĉar ne ĉiujn librojn ricevas kaj vendas UEA; krome, Laste aperis registras ankaŭ “malnovajn novaĵojn”. Sed ĝi donas bonan imagon pri la libroeldonado en Esperantujo, precipe la resumaj tabeloj. La 2014a jaro estis tre magra: en neniu jaro ekde 1991 surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj – nur 107, iom pli ol duono ol la averaĝo dum la jardudeko 1991-2010. Inter ili estas 31 broŝuroj (malpli ol 49-paĝaj) kaj 76 “veraj” libroj. La kialoj ne estas konataj. Eble UEA ekaplikis pli rigorajn kriteriojn ĉe revendado, eble Laste aperis estis malpli zorge kompilata, eble pro ioma malaktiviĝo de niaj ĉefaj eldonejoj. Legu la tutan artikolon: http://sezonoj.ru/2015/02/knigi2014/ ********************************************************************* ********************************************************************* Letteratura Esperantista: Landoj de l’ fantazio (“Paesi della fantasia) di Teo Jung ---------------------------------- Teo Jung è noto soprattutto come giornalista: nel 1920 fondò la rivista Esperanto triumfonta (“L’esperanto verso il trionfo”), che nel1927 prese il nome, meno enfatico, Heroldo de Esperanto (“L’araldo dell’esperanto”); Teo Jung ne rimase il direttore fino al 1962; la rivista esce tuttora, con cadenza trisettimanale, sotto la direzione di Aneto Muhlemann. Tuttavia Teo Jung fu anche poeta e romanziere. Il suo romanzo Landoj de l’ fantazio (“Paesi della fantasia) uscì nel 1927; per l’argomento si può considerare un tardivo epigono dei Viaggi di Gulliver, che saranno fonte di ispirazione anche per altri romanzi che vedremo più avanti nel tempo. Protagonisti cono due aviatori americani, che atterrano nel paese misterioso di Raspaza, i cui abitanti, ignari della tecnologia, li ritengono maghi venuti da paesi sconosciuti. Due principi raspasini si fanno portare in aereo in diversi paesi del nostro mondo, dove però scoprono l’ingordigia di ricchezza, il militarismo, il commercio del sesso, e concludono che non si tratta di paesi in cui sarebbe bello vivere, a dispetto del progresso tecnologico. Invece a Raspaza c’è più sincerità, però ci sono classi sociali rigide, re e principi, ricchi e poveri, palazzi lussuosi e stamberghe, e addirittura la schiavitù; il potere è in mano a un’oligarchia chiusa; in più gli svaghi sono limitati, non ci sono competizioni sportive, non c’è una libera stampa, non ci sono automobili. Insomma Jung non risparmia critiche né alla civiltà occidentale (di allora), né alla rigidità senza prospettive di Raspaza. Ovviamente si tratta di una narrazione “datata”, ma non senza motivi di interesse. ********************************************************************* ********************************************************************* COLOPHON NOVA SENTO in Rete Itala Esperanto-Federacio - - http://www.esperanto.it Itala Esperantista Junularo - - http://iej.esperanto.it via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel 02 58100857 / Fax 02 36740711 Kontribuojn sendu al: Massimo Ripani Kunlaborantoj: laboremaj kaj verkemaj legantoj Ne estos disdonataj ne subskribitaj leteroj Tutto il materiale distribuito da NSiR è riproducibile citandone la fonte. ARCHIVIO DI NSiR http://iej.esperanto.it/nsir/index.php http://lists.lernado.it/mailman/listinfo/nsir IMPARA L'ESPERANTO http://www.esperanto.it/corsi MATERIALE INFORMATIVO IN ITALIANO http://www.esperanto.it/materiale-informativo LIBRERIA http://www.esperanto.it/libri http://www.esperanto.it/libri/catalogo.pdf feilibri@esperanto.it INCONTRI ESPERANTISTI IN ITALIA Il Congresso Nazionale: http://kongreso.esperanto.it Il Festival Giovanile di Pasqua: http://iej.esperanto.it/ijf Gli incontri locali: http://www.esperanto.it/eventi/ I Gruppi locali: http://www.esperanto.it/gruppi/ ISCRIVITI ALLA FEDERAZIONE ESPERANTISTA ITALIANA http://www.esperanto.it/fei/iscriviti.php Le quote sociali per il 2014 sono: Socio ordinario 28.00 Socio familiare 14,00 Socio giovane 14,00 Socio sostenitore 84,00 Socio garante 280,00 Hanno diritto alla quota ridotta i giovani che nell'anno 2015 non compiono i 25 anni, quindi nati dall' 1-1-1991 Aderendo attraverso un Gruppo locale si è automaticamente socio della FEI (e dell'UEA) e si riceve la rivista l’Esperanto CONTI CORRENTI Federazione Esperantista Italiana - Banca Intesa BCI Ag.002 S.Gottardo MI IBAN: IT06 A030 6909 4460 0000 3625 562 - Conto corrente postale n.37312204 ********************************************************************* Rispetta l'ambiente: se non ti è necessario, non stampare NSiR. *********************************************************************