URL: https://www.facebook.com/EsperantoNovaSentoInRete/posts/pfbid02RKPoMbeLRUibw7hf2v8vPt4GLZyPyiPfSPnJefjhDTGDaPqpqsfFtPPtfsxUz7wNl NOVA SENTO IN RETE - Numero 870 ******************************************* INDICE/INDEKSO > Premio Marelli - Raporto de la gajnintoj > Elsendoj de Radio Vatikana > 23-26a de Oktobro 2014 - Suda Afriko - EASA invitas vin al Kaburba Kongreseto > Marto 2015 - 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Nepalo *********************************************** APERIODICO DEL MOVIMENTO ESPERANTISTA ITALIANO SPAZIO GIOVANE PER I GIOVANI (MA NON SOLO) Manda i tuoi contributi (massimo 10 righe) a: NON RISPONDETE AL MESSAGGIO CON CUI ARRIVA NSiR: i messaggi che arrivano al sistema non vengono gestiti. *********************************************** Questo numero e' inviato a 4839 persone https://www.facebook.com/EsperantoNovaSentoInRete__cft__[0]=AZbok16sDRjxoIpjpcI-r8i3CyvYbvFi2_p7u3GNVnu8L70nuiCjAdBnpDKBaO_LU4fwU5Wsl4RAsxCph2NAhY3T6gZapT71coJTnuWZsgFFNmv7ln7Hi3InMCDIA9XJnWX66ClwcSDu2wJC1TaSHg5QTokQoOLsdQv5JQBx6O4pbAref=hl *********************************************** SE NON VOLETE PIU' RICEVERE NOVA SENTO IN RETE, inviate un messaggio con scritto nell'oggetto "Malabonu novan senton" a: ********************************************************************* ********************************************************************* Premio Marelli - Raporto de la gajnintoj ********************* Raporto pri la 81a Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganella Mi ĉeestis ĝoje la 81an Italan Kongreson de Esperanto en Fai della Paganella, tre bela urbeto en la Dolomitoj, en belega regiono Trentlando. Mi restis dum la tuta kongreso, ekde la 23a ĝis la 30a de aŭgusto 2014, ekde la malfermo de la kongreso ĝis ĝia fermo; unu semajno plenplena da interesaj kaj amuzaj eventoj: prelegoj, ekskursoj, seminaioj, kursoj, koncertoj, teatraĵoj, ktp. Mi ne havis unu momenton da enuo. Mi partoprenis dank’al stipendio de FEI: mi frekventis tre volonte la kurson de esperanto por progresintaj de Rafael Mateos, kune kun aliaj esperantistoj el diversaj landoj kaj je diversaj aĝoj. La etoso estis amika kaj interesa. Mi plibonigis mian konon de la Zamenhofa lingvo kaj tio gravas ankaŭ por mia metio de verkisto en esperanto kaj de tradukisto. Mi renkontis malnovajn samideanojn kaj mi konis novajn amikojn, kiel ĉiam okazas dum la esperantistaj aranĝoj. Mi opinias ke tio tre gravas por la unueco de la movado, kaj ke la vesperaj eventoj – precipe la koncerto de la ĥoro Campanil Bas, al kiu partoprenis ankaŭ multaj neesperantistoj – tre utilis je la disvastigo kaj la konigo de la agado de la esperantistoj en Italio, kaj ĝenerale je la kresko de la movado. Mi sciis ke dum ĉi tiu kongreso ĉeestis 229 homoj: grava nombro precipe por vilaĝo je preskaŭ mil loĝantoj. Fakte la loĝantoj de Fai, kaj la turistoj, interesiĝis pri tiu “stranga” lingvo, kaj la kongreso ne pasis senrimarke dank’al la bonaj rilatoj kun la lokaj aŭtoritatoj, kiuj tre helpis la sukceson de la kongreso. Massimo Acciai, el Florenco ********************* Raporto pri la 81a Itala Kongreso de Esperanto en Fai della Paganella Mi povis partopreni unuafoje en la itala kongreso, cxi tiun jaron en Trentino, danke al la studstipendio donita de la Fei. La qvanto de mono kiun mi povis foruzi montrigxis sufficxa por pagi apartamenton, provigxi je mangxagxoin por kuiri, aligxi al du ekskursoj, aliri unufoje al restoracio por gustumi lokajn pladojn kaj fine acxeti librojn en kaj pri Esperanto. Sen cxi tiu ekonomia kontribuo estis malfacile por mi partopreni en la kongreso. Kiel stipendiulo kun diplomo de unua nivelo, mi devis viziti la perfektigan kurson donita de Rafael Mateos de 8.30 gxis12.30 lunde, marde, jxaude kaj vendrede. La kurso estis tre utila kaj stimulanta, cxefe pro la alternativa didaktika. Mi pensis, ke poste de gxi mi povis ekzamenigxi por atingi superan nivelon, sed mi ne sciis, ke por tio mi devis prezenti peton al la FEI antauxe. Por la lernado de la lingvo esti fundamenta ankaux ke mi logxis en la apartamento kun du gejunuloj rusaj, kun kiuj mi parolis, diskutis kaj babilis cxiam kaj nur esperante. Ni amikigxis kaj certe ni skribigxos per interreto por intersxangxi novajxoin. Fine mi cxeestis ankaux en kvar prelegoj, du libroprezentadoj (en neniu seminario cxar ili donigxis dum la horaro de mi kurso), en la vesperaj gustumadoj kaj en la muzikaj kaj teatraj spektakloj. Mi partoprenis ankaux en la asembleo de la FEI kaj votis por la elektado. Mi deziras bonan laboron al la novaj konsilianoj kaj al la nova estraro esperante, ke proksimajn jarojn studstipendioj kaj senpage kursoj povu pliigxi. Ennio Francavilla ********************* Universala Kongreso en Bonaero - Argentinio - Kongreso en la fino de la mondo "Neniam mi pensintus, ke Universala Kongreso de Esperanto iam ajn venos ĉi tien." (juna Esperanto-simpatianto, kiun mi hazarde renkontis en bonaera hostelo, kiu tute ne konsciis pri la tiam okazanta UK en Bonaero) Al la fino de la mondo, kaj reen. Jen skiza, sed preciza resumo pri mia vojaĝo al 99-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Bonaero (Argentino) de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, sub la aŭspicioj de Premio Marelli. La kongreson organizis esence novula, sed bonvola kaj sindonema loka teamo, sub la gvido de LKK-prezidanto Jorge Enrique Cabrera, mem unuafoja kongresano. La kongresejo estis impona, kvinstela hotelo Panamericano, en la tute centra Avenida 9-a de Julio, la plej larĝa strato en la mondo, je piedira distanco de la Rozkolora Domo (sidejo de la argentina prezidantino) kaj de Teatro Colón (teatrejo Kolumbo, verŝajne la plej granda kaj prestiĝa teatrejo en la tuta sudamerika kontinento). Dum la kongreso, abundis ekskursoj al proksimaj vidindaĵoj, okazis paroligaj kursoj, disvolviĝis la konataj prelegoj de la serio de Internacia Kongresa Universitato. Ne mankis programeroj pri la hispana lingvo kaj pri tangodancado. La kongresteman programon reĝisoris brazila samlingvano Rafael Zerbetto, kiu sukcesis vicigi tutan aron da prelegoj pri la kadra temo "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco". Nome de la nepoj, la bonaera junularo donis mem laŭdindan kontribuon al la kongreso, aranĝante interesan vesperan programon ĉefe ekster la komfortaj sed mallarĝaj limoj de Esperantujo: interalie, oni vizitis aligatoran kafejon, kie bonaeranoj praktikas fremdajn lingvojn, kaj partoprenis koncerton en socia centro. Plano pri lubiciklado urbocentre nuliĝis pro ŝanĝiĝema vetero. En la vespera programo plej elstaris koncertoj de Supernova kaj Manŭel, bedaŭrinde trafita de teknikaj problemoj kiuj ne ebligis al la kongresanaro plene ĝui lian neforgeseblan muzikon. Alian vesperon, kadre de la piedpilka ĉampionado de senlandaj popoloj, okazis matĉo inter esperantista reprezentantaro kaj teamo de la argentina armendevena komunumo; Esperantujo malgajnis per 8-3. Fine de la kongreso, oni ĝisrevidis la partoprenantojn al venontjara UK en Lillo (Francio), al UK 2016 en Nitra (Slovakio) kaj, laŭ kandidatiĝo oficiale diskonigita dum la kongresaj tagoj, al verŝajna UK 2017 en Montrealo (Kanado). Mia vojaĝo daŭris, ekster la aŭspicioj de Premio Marelli, du kromajn semajnojn post la fermo de la kongreso. Mi havis la eksterordinaran ŝancon viziti plej rimarkindajn lokojn en norda Argentino kaj suda Brazilo, interalie Kordobo (fama pro sia universitato), Salto (ĉe la piedoj de la Andoj), Igvasuo (kie viziteblas imponaj akvofaloj kaj ega akvoelektrejo), Kuritibo (ĉefurbo de brazila subŝtato Paranao) kaj fine Rio-de-Ĵanejro, de kie eliris mia hejmenflugo. En Rio, mia longa, duonesperanta kaj duonmemstara feriumado finiĝis per renkontiĝo kun lokaj samlingvanoj, en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, lingvoeldonejo kaj mem kulturcentro; tiun vesperon hazarde okazis programero pri... rememoro pri okazintaĵoj el la ĵus finiĝinta UK. Mi revenis post tri semajnoj sen piĵamo (ŝtelita de mi en hostelo en Bonaero), kun sako da anakardiaj dolĉajoj (aĉetitaj de karioka esperantisto kiu vendadas ilin), sen pluvŝirmilo (ĝi rompiĝis pro ventopluvo en Rio), kun malvarmumo (akirita en la montaroj ĉirkaŭ Salta), sen koltuko (forgesita ie en Kuritibo), kaj kun nenombreblaj, karaj memoroj pri neforgeseblaj renkontoj, diskutoj kaj spertoj dum mia somera (fakte, vintra) vojaĝo je "la fino de la mondo". Fabio Bettani ********************************************************************* ********************************************************************* Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che: http://www.radio-vatikana-esperanto.org/ 2014-08-31, dim Komentario: Mateo 16: 21-27 ... La riskojn de mondumeco oni povas regi per la forto de la evangelio; pri la Tago por la Savogardo de la Kreajharo ... Letero de papo Francisko por la loghantaro de Beslan, Osetio; nova tuitera mesagho ... Italio: ghenerala asembleo de la Fokolar-movado; Irako: alianco rompis la sieghon de Amerli - monfontoj de la islamistoj. 2014-08-28, jhau La eklezio, la internacia komunumo kaj la tragedio de la irakaj rifughintoj ... Informoj pri papo Francisko: oficiala programo de la vizito al nordorienta Italio en la datreveno de la komenco de la Unua Mondmilito; novaj chefepiskopoj por Madrido kaj Valencio; nova tuitera mesagho ... Vatikanurbo: beno por la statuo de la Virgulino de la Karitato de Cobre, patronino de Kubo; Libano: eklezianoj kondamnas la krimojn de la Islama Shtato en Irako; Meksikio: autoritatuloj haltigis meson por migrantoj; Vjetnamio: fideluloj memoris sian forpasintan episkopon; Vieno: speciala kunsido de la Organizajho por Sekureco kaj Kunlaboro en Europo pri la eniro de rusaj soldatoj en Ukrainion; Israelo-Sirio: nova strechiteco sur la komuna landlimo, interpacigistoj de UN kaptitaj. 2014-08-27, mer La divido interne de la eklezio estas unu el la pli gravaj pekoj; statuo de la Virgen de la Caridad del Cobre, patronino de Kubo, en la vatikana ghardeno; papo Francisko akceptis la pakistanan politikiston Paul Bhatti kaj lian edzinon ... Vatikanurbo: Nova tuitera mesagho; Romo: kunveno de la reganta organo de la movado Fokolare; Israelo-Gazao: la batalhalto dauras; Ghenevo: shoka raporto pri la situacio en Sirio; Libio: daura batalado kun eksterlanda interveno; Anglio: pli ol mil infanoj estis submetitaj al seksa ekspluatado en unu urbo Movadaj informoj: s-ino Michela Lipari estas elektita prezidantino de la Itala Esperanto-Federacio; mortis en akcidento la pli juna fratino de Philippe Cousson. Radio Vatikana: Programoj en Esperanto - http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp (sub Plej novaj programoj) ********************************************************************* ********************************************************************* 23a – 26a DE OKTOBRO 2014 - Suda Afriko - EASA invitas vin al KABURBA KONGRESETO 2014 La kunvenejo kaj loĝejo estas en la kvartalo Observatory, en Kaburbo. La programo estos diversa, kaj inklusivos spektadon de filmoj, prelegojn, virtualajn kunvenojn, kursadon ktp. La temo estas ESPERANTO KOMUNUMO. Estas 2 kategorioj por partoprenantoj: Kategorio A = pagipovuloj, baza kotizo R150Kategorio B = nepagipovuloj, baza kotizo R50- Aldone estas loĝadkosto. La proponata loĝejo estas Riverview Lodge, kiu situas apud la kunvenejo. Por loĝi en dormejo, kun komunaj banĉambroj la kosto estas:EASA membroj: R80 nokte (maksimume R240)ne-membroj: R160 nokte (maksimume R480) Por aliĝi, bv. plenumu la jenan formularon:https://docs.google.com/forms/d/1q8AWtRStBBByMI1Qvbrs5M1CPTFehLINihmZDyLVgOI/viewform?usp=send_form Bildoj ktp videblas:http://www.esperanto.org.np/ Plua diskonigo bonvenas! Adjévi ADJE 06 BP.61807, Lomé-TOGO Telefono:+228 90257549 E-poshto: adjevia@yahoo.fr ********************************************************************* ********************************************************************* 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2015 en Nepalo Ĉi kune ni sendas al vi broŝuron pri nia 11a Internacia Himalaja Renkontiĝo okazonta ekde 26-a februaro ĝis 8-a de Marto, 2015. Ĉi foje, ni celas turismigi la partoprenantojn en mondfaman turisman lokon de Nepalo, nomiĝas Pun Hill. Ni havos diversajn esperantajn eventojn por pli vastigi nian lokan movadon. En nia evento '11a Internacia Himalaja Renkontiĝo' ĉiuj aĝgrupoj povas facile partopreni, ĝui, kaj samtempe kuraĝigi al nepalaj esperantistoj. Pli detale vi povas legi en www.esperanto.org.np Bonvolu dissendi ĉitiun broŝuron al viaj amikoj/membroj por ke ili ankaŭ sciiu pri nia progamo kaj partoprenante profitu ĝin. Ni antaŭe dankas vin pro via kunlaboro kaj se vi havas iujn demandojn pri la programo, bonvole ne hezitu skribi al ni. Samideane via Bharat Kumar Ghimire Ĝenerala Sekretario Nepala Esperanto-Asocio Retadreso: nespa.1990@gmail.com ********************************************************************* ********************************************************************* COLOPHON NOVA SENTO in Rete Itala Esperanto-Federacio - - http://www.esperanto.it Itala Esperantista Junularo - - http://iej.esperanto.it via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel 02 58100857 / Fax 02 36740711 Kontribuojn sendu al: Francesco Amerio Kunlaborantoj: laboremaj kaj verkemaj legantoj Ne estos disdonataj ne subskribitaj leteroj Tutto il materiale distribuito da NSiR è riproducibile citandone la fonte. ARCHIVIO DI NSiR http://iej.esperanto.it/ http://lists.lernado.it/mailman/listinfo/nsir IMPARA L'ESPERANTO http://www.esperanto.it/ MATERIALE INFORMATIVO IN ITALIANO http://www.esperanto.it/ LIBRERIA http://www.esperanto.it/ http://www.esperanto.it/ feilibri@esperanto.it INCONTRI ESPERANTISTI IN ITALIA Il Congresso Nazionale: http://kongreso.esperanto.it/ Il Festival Giovanile di Pasqua: http://iej.esperanto.it/ Gli incontri locali: http://www.esperanto.it/ I Gruppi locali: http://www.esperanto.it/ ISCRIVITI ALLA FEDERAZIONE ESPERANTISTA ITALIANA http://www.esperanto.it/ Le quote sociali per il 2014 sono: Socio ordinario 28.00 Socio familiare 14,00 Socio giovane 14,00 Socio sostenitore 84,00 Socio garante 280,00 Hanno diritto alla quota ridotta i giovani che nell'anno 2014 non compiono i 25 anni, quindi nati dall' 1-1-1990 Aderendo attraverso un Gruppo locale si è automaticamente socio della FEI (e dell'UEA) e si riceve la rivista l’Esperanto CONTI CORRENTI Federazione Esperantista Italiana - Banca Intesa BCI Ag.002 S.Gottardo MI IBAN: IT06 A030 6909 4460 0000 3625 562 - Conto corrente postale n.37312204 Gioventù Esperantista Italiana - Banca Mediolanum IBAN IT 84 T 03062 34210000000932107 ********************************************************************* Rispetta l'ambiente: se non ti è necessario, non stampare NSiR. *********************************************************************