Uzado de Esperanto en Nova Sento Mi estas norvego studanta je internacia lernejo en norda Italio. Mi jam de preskaux unu jaro sekvas Nova Sento in rete kaj cxiam tion cxi pensis, sed ne antaux nun ion diris. Nun mi mem suficxe bone parolas la italan, kaj povas kompreni cxion skribitan en Nova Sento, sed dauxre mi demandas: Kial vi skribas itallingve? (Okazas ke io estas skribita esperantlingve, sed malofte). Certe estas itala listo por italoj, kiuj cxiuj komprenas E-on, mi tion ne dubas. Sed - cxiuj kiuj la liston sekvas devus ankaux koni (almenaux je bazan nivelon) Esperanton, kaj la listo estas bonega metodo de praktiki la Esperanton - ankaux por la homoj kiuj skribas siajn noticiojn per Esperanto, kaj por la homoj kiuj gxin legas. Por komencanto kiu ne havas grandan aligxon al kluba vivo, aliaj E-istoj ktp (kiel ankaux mi estis en Norvegio), ricevante Esperantlingvan novajxaron cxiusemajne estas bonega trejnado! (Alia ajxo, ne tiom grava: Mi mem gvidas Esperantan kurson cxi tie en la lernejo kun naux lernantoj. Nur du el ili parolas la italan kiel patrolingvo. Mi volis proponi al ili aligxi la retposxtan liston, sed mi sikuras, cxar la plejmulto estas skribita itallingve. Unue, ili min demandus: "Kial oni ne uzas Esperanton en itallingva listo? Cxu gxi ne suficxe bone funkcias?" Kaj due, ili ne komprenus la enhavon, cxar ili ne parolas la italan). Do, almenaux pripensu gxin. Stian Haklev shaklev@yahoo.com ________________ Kara Stian! Unue dankon pro via letero: redaktoroj sxatas kelkfoje ricevi reagojn kaj sugestojn el siaj legantoj, kaj viaj leteroj estas cxiam trafaj kaj interesaj. La punkto kiun vi starigas estas grava kaj interesa: kial ni ofte utiligas la italan? Mia respondo estas la jena: "pro tio, ke multaj el kiuj ricevas NS estas komencantoj kaj mi volas doni al ili la sxancon legi interesajn novajxojn ankaux en la itala. Mi preferas komunikadon al lingvokono kaj timas, ke se mi nur en Esperanto skribus, multaj nenion komprenus kaj malinteresigxus pri nia "afero"". Sed mi scias, ke mia respondo estas kritikebla kaj kritikinda laux multaj vidpunktoj. Mi volas evidentigi du el tiuj vidpunktoj: a) vi prave skribas, ke tiel la novuloj havas malpli da incido legi Esperanton b) la decido "preferi komunikadon" ne nepre signifas havi pli da esperantistoj sed certe signifas havi malplibonajn. Do, dum mi certe akceptas vian konsilon pli vaste uzi Esperanton kaj esperas, ke ankaux la aliaj tion faros kaj skribos al mi raportojn en tiu lingvo, mi sxatus ricevi aliajn opiniojn pri tiu cxi temo. Temo kiu fakte rilatas ankaux aliaj aspektoj de nia movado: cxu en la loka grupo oni devas paroli Esperanton kaj izoligi la novulojn aux paroli la italan kaj havi eternajn krokodilojn?? Framerio ************************************************************************************************ KOMISIONO RENKONTIGXOJ: gxisdatigo - a Mantova domenica 14 novembre incontro sul tema "Quale lingua per l'Europa" con la partecipazione di oratori particolarmente interessanti Informazioni: tel. 0376-926099, 0339-1522925, lbrazza@iol.it - a Modena sabato 4 e domenica 5 dicembre: Seminario sul tema " Metodi e strumenti per l'insegnamento della lingua internazionale in Italia" Programma: sabato: h.14.30 apertura lavori ed interventi sul tema del prof. G. Formizzi e dott. R. Corsetti domenica: h.9.30 presentazione di "Schede sui libri di testo per l'apprendimento dell'esperanto" a cura della prof. L. Brazzabeni e relativi lavori di gruppo h.14.30 assemblea dell'Istituto Italiano di Esperanto ed elezione del Consiglio direttivo, del Collegio dei Revisori dei conti e dei Probiviri prenotarsi urgentemente e comunque entro il 20 novembre: tel.059/220022 sig.ra Soffici per informazioni: FEI, tel. 02-58100857; Laura Brazzabeni, tel.0376-926099 sera o 0339-15222925 pomeriggio oppure lbrazza@iol.it - a Bolzano sabato 4 dicembre: "La giornata dell'Esperanto", dedicata soprattutto ai giovani. In programma : conferenza, pranzo, visita al Museo archeologico, Mercatino di Natale. Per informazioni: Lea Fabbri leafab@tin.it oppure tel.0471-917832 - a Verona domenica 12 dicembre: Zamenhofa Tago - a Trieste sabato 11 e domenica 12 dicembre: Zamenhofa Tago visita alla mostra "Cristiani d'Oriente", concerto classico serale, messa in esperanto, pranzo, giro del golfo in motobarca, ktp Informazioni 040-350093, 040-763128, nored@tiscalinet.it __________________________________________ Tutti gli interessati ad organizzare incontri, seminari, ecc. sono pregati di contattarmi prima di fissare definitivamente le date, in modo da concordarle ed evitare spiacevoli sovrapposizioni. Ricordate: chi va da una parte non va dall'altra, del resto tutti avremmo piacere (almeno credo), di organizzare una manifestazione con un centinaio di partecipanti: facciamo in modo che questo si possa realizzare. Pregherei i candidati organizzatori di farmi avere le seguenti informazioni: - chi organizza (gruppo? associazione, in collaborazione con..., patrocinio di ...., ecc.) - chi e' il responsabile della manifestazione (la persona) - data (magari due possibilita') - il tema e chi lo trattera' - il programma (messa, conferenza, pranzo, visite, contatti con Autorita' locali, ecc.) A conclusione dell'incontro avrei piacere di ricevere una relazione anche con questi dati: - numero partecipanti, provenienti da quali luoghi - articoli su giornali (magari fammi avere copia), informazioni su radio e tv (quali, in che ambito). Sono a disposizione per qualsiasi informazione, suggerimento, consiglio, collaborazione, ecc. Mi potete contattare rapidamente : telefono (ev. lasciate un messaggio, richiamero')/fax : 040-350093 rete : nored@iol.it oppure nored@tiscalinet.it Invito calorosamente i responsabili dei gruppi del centro-sud ad attivarsi per organizzare qualcosa, dobbiamo darci da fare anche da quelle parti! Gli esperantisti del centro-sud che possono usufruire della posta elettronica (magari attraverso un amico, il figlio, la fidanzata, la zia, ecc.) si facciano sentire con un breve messaggio - almeno di saluto. Poi vedremo quello che si potra' fare. Attendo per i prossimi giorni almeno un centinaio di letterine elettroniche! Ringrazio per la collaborazione e vi saluto cordialmente, Edvige ************************************************************************************************ La komisiono proponas ploklami 2001 'Euxropa jaro de la lingvoj' Jen traduko (iom mallongigita, el la franca) de gazetara komuniko (ref. IP/99/768 1999-10-19) La Euxropa Komisiono (EK) akceptis proponon de decido de la Parlamento kaj de la Konsilio, rilate al Euxropa jaro de la lingvoj. Tiu iniciato, celata al granda publiko, al kiu EK proponas dedicxi budgxeton de 8 milionoj da euxroj (4 milionoj jam en 2000, prepare) konsistos el aro da informaj agadoj kaj kunfinancado de lokaj, regionaj, naciaj kaj transnaciaj projektoj. Komisionano s-ino Viviane Reding deklaris: 'Paroli unu aux plurajn fremdajn lingvojn donas novajn sxancojn al civitanoj. Euxropo cxiam konservos lingvan ricxecon.' Unua celo de la EK estas konsciigi la logxantaron ke cxiuj lingvoj, de la plej uzataj (kiel la angla) gxis la malpli konataj, same meritas intereson kaj lernadon. Nur la kono de lingvoj de aliaj membro-sxtatoj lasas la civitanojn plene profiti de la rajtoj je libera cirkulado kaj logxado. Ankaux kontribuas al persona kaj profesia disvolvigxo. La EK-agado stimulos dumvivan lingvo-lernadon, tiel dauxrigante la klopodojn de la jaro de dumviva lernado (1996). Krom la gepatran lingvon, cxiuj euxropanoj parolu du aliajn EU-lingvojn. Celgrupo estas la granda publiko. Krome, estos speciala informado al logxantoj de lingvaj limregionoj, lingvo-profesiuloj, senlaboruloj, k.a. Granda parto de la agadoj ne rilatos al unu lingvo, sed al lingvolernado gxenerale. La elekteblaj lingvoj estos la 11 oficialaj, plus irlanda, lukxemburga kaj aliaj lingvoj rekonitaj de la membro-sxatoj. Estos bildo kaj slogano por cxiu elektita lingvo. Eblos organizi tagojn de 'malfermitaj pordoj' pri lingvodemandoj en la euxropaj instancoj. Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, B-8000 BRUGGE < rotsaert@xs4all.be > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Radio Vasteras kaj Andaj Ondoj Denove radioprogramoj de Radio Västeräs Post longa pauxzo nova radioprogramo estas auxdebla en la radiopagxo www.quicknet.se/home/q-111060/radioe.htm S-roj Kaj Stridell kaj Wim Posthuma intencas ofte sed ne regule "produkti" programojn per intervjuoj, faritajn de Anita Bergh kun diversaj samideanoj, kiujn sxi renkontis dum la UK kaj la ILEI konferenco. Wim faris aliajn sonregistrajxojn i.a. dum la Seminario de la Sveda E-o Instituto. Reaperas "Andaj Ondoj" Jxus reaperis "Andaj Ondoj" la retrevuo de Kolombia Esperanto-Ligo. Gxi estas legebla ce: http://members.tripod.com/Kolombia_Eo_Ligo/andajondoj Gxuu gin!! (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) *********************************************************************************************** Denove karavane al Germanio Firmao "Orbis Pictus" el Trieste preparas internacian buskaravanon al plej bonaj novjaraj arangxoj: porjunulara 43-a Internacia Seminario en Wetzlar kaj 16-a Internacia Festivalo, arangxo por mezagxuloj kaj familioj, kiu okazos en cx. 200 km pli norda urbo Munster. Kiel cxi somera ,"la berlina" karavano, ankaux tiu cxi estas ofertata al esperantistoj de Kroatio, Italio, Slovenio, Hungario, Auxstrio, Germanio kaj al eventualaj aliaj interesitoj. La definitivan itineron de la karavano decidos la realaj aligxintoj, do, rapidaj grupoj, grupetoj, eventuale ecx unuopuloj ankoraux povos influi gxin. La ekveturo al Germanio estas la 26-an de decembro 1999 kaj la reveturo tuj post la fino de la arangxoj, matene, la 3-an de januaro 2000. Por la UK en Berlino la sama organizanto priservis 50 personojn el 12 landoj kaj 3 kontinentoj. Por ili estis instalita kafejo "Verda dorno" kiun, pro la proksimeco al la kongresejo, vizitis ankaux multaj aliaj kongresanoj. Cxiuj kiuj deziras ricevi pliajn informojn (ankaux aligxilojn de la arangxoj) kontaktu: ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6 IT-34 131 Trieste tel/fax:+39/040 767 875 orbispictus@iol.it