Trajna karavano al IJK-2000 (Hong Kong) Cxu komune per trajno al IJK? Jes! - Por la venontjara IJK en Honkongo estas planate organizi komunan vojagxon de Euxropo - plene per trajno! Tia vojagxo ja jam okazis en 1994 okaze de la IJK en Koreio kaj cxiuj tiamaj partoprenantoj ankoraux hodiaux rakontas pri gxi kun brilantaj okuloj! Jen la unuaj ideoj: La karavananoj renkontigxas en Moskvo kaj de tie ekvojagxas per la Transsiberia Fervojo. Post tritaga vojagxo okazas restado en la Siberia urbo Tomsk, kie okazas la OrSEJT, Esperantista tendaro. Post kelkaj tagoj da pauxzo kaj gxuo de la speciala etoso de Rusia renkontigxo oni pluvojagxas orienten. La vojo gvidas la karavananojn tra Mongolio, kie eble alia pauxzeto estos realigebla, al Cxinio kaj Pekino. Tie eblas gxui la etoson de la Cxinia cxefurbo kaj rigardi ties vidindajxojn. Ni esperas renkontigxi kun lokaj Esperantistoj. De Pekino la vojagxo dauxras suden, fine en la direkton de Honkongo, kie la karavano alvenu la 5-an de auxgusto, la unuan tagon de la IJK. Kiel vi vidas: temas pri vojagxo pri kiu vi povos ankoraux rakonti al viaj genepoj! Kompreneble estas ankoraux kelkaj malklarajxoj, ekzemple la precizaj datoj devas ankoraux esti eltrovitaj. Krome ankoraux ne eblas sciigi ion pri la kostoj. Kompreneble ni informos vin kiel plej eble baldaux en la gazetaro pri la evoluoj de tiu cxi karavano!" Holger Boos TEJO-estrarano pri kongresoj < Holger.Boos@gmx.de > ************************************************************************************************ ADRESARO DE RETE ATINGEBLAJ ESPERANTISTOJ KAJ ESPERANTO-ORGANIZOJ # TTT-aligxilo: < http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aligxo > # 2846 adresoj de 1936 personoj el 81 landoj kun 36 retaj delegitoj 567 hejmpagxoj, 481 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 80 internaciaj Akireblecoj Tiu cxi dosiero haveblas de: - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_txt.zip > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_html.zip > - < http://www.esperanto.be/esperanto-adresaro_html.zip > - < http://www.esperanto-usa.org/esperanto-adresaro_txt.zip > - < http://www.esperanto-usa.org/esperanto-adresaro_html.zip > - < ftp://ftp.esperanto.be/pub/adresaro/esperanto-adresaro_txt.zip > - retposxte al TTT: elektu unu el jenaj retposxtaj TTT-serviloj: getweb@emailfetch.com www4mail@web.bellanet.org (Kanado) www4mail@unganisha.idrc.ca (Kanado) www4mail@wm.ictp.trieste.it (Italio) wwwmail@bnl.gov (nur http) agora@www.undp.org (nur uzantoj en "evolulandoj") agora@dna.affrc.go.jp (Japanio) agora@kamakura.mss.co.jp (Japanio) agora@capri.mi.mss.co.jp (Japanio) agora@mx.nsu.nsk.su (nur rusiaj uzantoj) webmail@www.ucc.ie (Irlando) Se vi elektas "www4mail"- aux "wwwmail"-servilon, sendu al gxi mesagxon kun jena linio en la cxefteksto: GET http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_txt.zip La temlinio ne gravas. Cxe "agora"-servilo skribu "SEND" anstataux "GET", kaj cxe "webmail"-servilo skribu "GO" anstataux "GET". Vi ricevos rapidan respondon. La dosiero alvenos plejofte samtage, foje ecx samminute. La dosiero povas alveni en kelkaj pecoj, koditaj en formo "uuencode"; aux gxi povas alveni kiel aldonajxo de retmesagxo, kodita per "base64". Se "uuencode", vi devos malkodi la pecaron per "uudecode"; se kiel aldonajxo, demetu gxin kiel apartan dosieron. Poste vi devas malkompaktigi gxin per "unzip". (Vidu ankaux la dosieron "Retumi Retposxte", kiu ankaux estas trovebla en la Virtuala Esperanto-Biblioteko.) - retposxte al FTP: elektu retposxtan FTP-servilon proksiman al vi, ekzemple: ftpmail@obelix.vslib.cz (Cxehxio) ftpmail@garbo.uwasa.fi (Finnlando) ftpmail@ftp.uni-stuttgart.de (Germanio) ftpmail@dna.affrc.go.jp (Japanio) ftpmail@ftp.sunet.se (Svedio) ftpmail@win.net (Usono) BITFTP@PUCC (BITNET) kaj sendu al gxi jenan mesagxon: connect ftp.esperanto.be reply vianomo@viaretadreso cd pub/adresaro get esperanto-adresaro_txt.zip quit Anstataux " vianomo@viaretadreso " skribu vian retadreson. Kelkaj serviloj uzas aliajn komandojn, ekz-e "open" anstataux "connect". Anstataux "connect ftp.esperanto.be" ankaux eblas "connect 194.109.77.120". Pri tio kion vi ricevos, vidu supre sub "Vi ricevos rapidan respondon". Statistikajxoj 110293: 310 adresoj de 219 personoj el 26 landoj. 67 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 18 internaciaj. 010194: 528 adresoj de 364 personoj el 37 landoj 125 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 28 internaciaj. 010195: 688 adresoj de 485 personoj el 44 landoj 174 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 36 internaciaj. 010196: 876 adresoj de 624 personoj el 50 landoj kun 33 retaj delegitoj 191 landaj kaj lokaj organizoj/gazetoj, kaj 42 internaciaj. 010197: 1255 adresoj de 959 personoj el 61 landoj kun 37 retaj delegitoj 181 hejmpagxoj, 265 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 55 internaciaj 010198: 1781 adresoj de 1321 personoj el 65 landoj kun 37 retaj delegitoj 339 hejmpagxoj, 355 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 65 internaciaj 010199: 2346 adresoj de 1650 personoj el 71 landoj kun 37 retaj delegitoj 424 hejmpagxoj, 417 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 75 internaciaj 011099: 2846 adresoj de 1936 personoj el 81 landoj kun 36 retaj delegitoj 567 hejmpagxoj, 481 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 80 internaciaj Derk Ederveen, administranto de la Esperanto-Adresaro Retadreso: < adresaro@esperanto.nu > TTT-ejo: < http://home.wxs.nl/~lide/adresaro.htm > ************************************************************************************************ DEKLARACIO PRI ORIENTA TIMORO Tiu cxi dokumento estis sendita la 12-an de septembro al la ambasadorejo de Indonezio en Germanio. Post la portugala koloniismo, la popolo de Orienta Timoro atendadis dum 20 jaroj la momenton, kiam gxi povos mem preni sian destinon en la proprajn manojn. Dum cxi tiu periodo, mortis 200 000 anoj de tiu popolo, cxefe pro la teroro kauxzata de la armeo kaj polico de Indonezio. La referendumo okazinta fine de auxgusto sub la auxspicio de Unuigxintaj Nacioj montris plimulton de 78,5% favora al la sendependeco de Orienta Timoro. La armitaj mortigistoj rifuzantaj la sendependecon de Orienta Timoro multfoje krimis kontraux la loka logxantaro jam antaux tiu referendumo. Post la diskonigo de la rezultoj, tiuj t.n. milicoj per nekredeblaj kruelajxoj devigis milojn da orient-timoranoj al fugxo. La indoneziaj armeo kaj polico lasas ke la krimaj bandoj agu kaj ecx foje partoprenas en la detruado kaj murdado. La registaro de la Indonezia Respubliko montris sin nekapabla aux nevola haltigi tiujn barbarajxojn. Tial, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj urgxas la Indonezian Respublikon permesi al internacia defendotrupo de UN eklabori, por ke la supre diritaj bandoj ne plu povu terurigi la logxantojn de Orienta Timoro. Krome, la mortigistoj devas esti portitaj antaux tribunalon. Nia Komitato ankaux postulas ke la Indonezia Respubliko æiurimede kaj oficiale subtenu la realigon de la volo esprimita en la referendumo de enorma plimulto de la orient-timoranoj. Tiu cxi deklaracio, verkita de Uwe Joachim Mortiz (vic-prezidanto de IKEL) estas sendita la 12-an de septembro 1999, al la indonezia ambasadorejo en Germanio. Daniele Vitali Daniele.VITALI@SDT.cec.be ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 45 (1999-10-04) VENDOJ DE LA LIBROSERVO DE UEA RAPIDE KRESKAS La flagosxipo de la Esperanta libromerkato, la libroservo de UEA, povis kun kontento bilanci la vendojn dum la unuaj tri kvaronoj de 1999: fine de septembro la vendoj sumigxis je 118 250 Euxroj, t.e. 260 600 guldenoj. Tio estas 30 700 gld. pli ol fine de septembro 1998. Parte la kresko de la vendoj estas klarigebla per la bonega rezulto de la kongresa libroservo en Berlino, kiu superis tiun en la Montpeliera UK per preskaux 10 000 gld. Du trionoj de la kresko sxuldigxas tamen al la efika organizo de la vendejo en la Centra Oficejo. Regulaj vendokampanjoj direktitaj al elektitaj landoj kaj celgrupoj, rabatoj al la individuaj membroj de UEA, sistema reklamado, Malfermaj Tagoj de la CO kaj aliaj manieroj ebligis la kreskon. Plia faktoro estas la aktivigxo de UEA mem kiel eldonisto de enhave kaj grafike kvalitaj libroj. Tri monatojn antaux la jarfino estas certe, ke cxi-jare la libroservo klare superos la magian limon de 300 000 gld. Gxis nun oni superis gxin nur en unu jaro, 1988, kiam la UK okazis en Roterdamo. Bazon por bona evoluo ankaux en estonteco kreos la aperigo de nova eldono de la librokatalogo, kiu farigxos ankaux rete konsultebla. UEA ************************************************************************************************ Jxamboreo en la reto Dum la tria semajn-fino de oktobro, la Monda Organizajxo de la Skolta Movado organizas oficialan tutmondan skoltan renkontigxon per radioamatoraj frekvencoj. Gxi estas la Jxamboreo en la aero (JOTA), kaj ekde 1996 okazas samtempe Jxamboreo en la reto (JOTI). La oficiala babilejo estas cxe scoutlink.org. Se vi konas skolt(in)on parolu pri la evento. Skolta Esperanto-Ligo partoprenos la retan babilejon ankaux. Se vi mem estas skolt(in)o aux skoltestr(in)o kaj parolas Esperanton, registru vian kromnomon kaj avertu nin pri tio. Ni bezonas ses personojn por krei esperantan babilejan cxambron cxe scoutlink Hector R. CAMPOS GREZ P.O.Box 231, Curico, Cxile ICQ 22104423 mails: strigo@ctcreuna.cl strigo@eudoramail.com strigo.geo@yahoo.com Homepages: http://www.geocities.com/strigo.geo (personal) http://www.geocities.com/cejo.geo (Esperanto-Cxile) http://www.geocities.com/skolta_esperanto_ligo (Scouts & Esperanto) "Hector R. Campos Grez" < strigo@ctcreuna.cl > ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS > JUNA KATALUNINO Saluton. Mi nomigxas Marta García Moreno, studentino de Kataluna Filologio. Mi finis kurson de Esperanto en la fakultato pri Filologio de Valencia (Hispanio). Mi dezirus havi adresojn de esperantistoj tra la tuta mondo por koresopondi kaj praktiki E-on. Mia retadreso estas: margamo@alumni.uv.es ************************************************************************************************ Internacia Fakinstituton Estimata Delegito! Bonvulu helpi trovi partneron por nia firmao. Nia celo fundamentan klerigan internacia fakinstituton por ingenierroj pri mekaniko. Ni sercas univerzitaton aux altlernejon, kiu povas kaj volas instrui en Hungario, cirkauxago de urbo Zalaegerszeg. Ni planos fari instruadon en esperanta kaj hungara lingvo. Vian helpon mi dankas. Amike: Gömbös József afergvidanto direktoro g-oktato@zalaszam.hu