JUNA AMIKO (GAZETARA KOMUNIKO de ILEI) Boaco kaj kolorplena nordia laga sceno kovrilas en la tria numero de Juna amiko. Tio enkondukas artikolon el Finnlando pri la Sameoj. Baldur Ragnarsson verkas pri poemoj de Zamenhof, rakonto el Egiptio reklamas la revuon "Kontakto", trideko da lernejoj partoprenontaj en la projekto "Interkulturo" estas listigitaj. Pliaj eroj temas pri feoj el la brazila arbaro, junula inicado en Togolando, poemo pri (mal)brava kuniklo de Stefan MacGill kaj raporto pri futbalo de Zoltan Kurucz. Spite al altigitaj kotizoj paralele kun transiro al plenkoloraj kovriloj, la abon-nombro en 1999 superis tion de 1998. Brazilo elstaras: BEL abonigas sian tutan membraron;1114 el la nunaj pli ol 1900 abonoj venis el tiu landego. Abontarifoj por 2000 restas samaj kiel en 1999, ni aldonas ekvivalentojn en Euxroj: Pro dolara forteco, tiuvalutaj tarifoj malplios. Tarifo 1: 10,80 EUR/13 USD. Tarifo 2: 6 EUR/8 USD. Tarifo 3: 4 EUR/5 USD. Ni ofertas grandajn kvantrabatojn, inter 20 kaj 50%. Petu varbilon/specimenon de stefan.macgill@galamb.net (ILEI, pf. 193, HU-1368 Budapest.). Retanoj: Vizitu http://www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto . Tie legeblas resumo de la nuna numero, listo de perantoj kaj la vortlisto kun la 1500 radikoj uzataj en la revuo. ______________________________ Cxerpu libere ilustrajon el la revuo mem. Stefan MacGill < stefan.macgill@GALAMB.NET > ************************************************************************************************ INFORMAZIONE PER VENETI E LIMITROFI messaggio per chi abita a Treviso, vicino a Treviso e in Veneto! Venerdi' 8 o sabato 9 ottobre ci sara' James Resende Piton (brasiliano esperantista) a Treviso. Siete invitati a contattarmi per dirmi se siete liberi per organizzare qualcosa. Flavia Dal Zilio flavia.dalzilio@esperanto.it ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 44 (1999-10-01) HUMPHREY TONKIN EN LA MALFERMA TAGO Prof. Humphrey Tonkin gastos en la 11-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de novembro. La lasta Malferma Tago de la jarmilo estos do okazo auxdi la pensojn de tiu movada gvidanto kiu dum la pasintaj jardekoj plej elstare markis la historion de UEA. Sojle de la Malferma Tago pluraj novaj libroj aperos cxe UEA. Unu el ili sendube furoros dum la Tago kaj ankoraux longe poste. Temas pri "Hejma vortaro", kiu registras Esperanto-vortojn de hejmaj ajxoj kaj agoj kun traduko en 13 lingvoj. Dum la Malferma Tago gxia redaktoro, prof. Jouko Lindstedt, prezentos la novan verkon, kiun la vizitantoj povos acxeti kun 10-procenta rabato, same kiel cxiujn aliajn varojn de la libroservo. Ankaux cxi-foje ne mankos senpaga loterio, bazaro de Esperantajxoj kaj montrado de vidbendoj. Kafo kaj teo varmos de la 10-a gxis la 17-a horo. ************************************************************************************************ Interesa semajnfino en Alp-Adrio Meze de oktobro okazos en Maribor (Slovenio) kaj Zagreb (Kroatio) interesaj esperantaj programoj. Sabaton kaj dimancxon, la 16-an kaj la 17-an de oktobro, en Maribor eblos partopreni Video-filmtagojn organizataj de la tiea "Interkulturo". Krom la gxisnuna Internacia festivalo de video-filmoj en Esperanto, la unuan fojon okazos ankaux Seminario pri la video-filmado, kun fakaj gvidantoj kaj prelegantoj. En najbara Kroatio turneos profesia franca kanzonisto Jacques Yvart, kaj dum la dimancxa vespero en ties cxefurbo li prezentos sian esperantlingvan koncerton. Dank' al la instigo de Kroata Esperanto-Ligo, la turneon organizas Instituto pri la franca kulturo en Kroatio. La kantisto speciale flegas la repertuaron de la amiko Georges Brasens, per kio li ravis ekz. la publikon dum la lastjara UK en Montpellier. Tiun koncerton li prezentos ankaux al mezeuxropaj esperantistoj, la 17-an de oktobro. Post la koncerto okazos komuna vespermangxo kun la artisto. Orbis Pictus el Trieste organizas partoprenon al ambaux arangxoj, aldonante turismajn vizitojn al la gastigantaj urboj kaj al aliaj interesaj survojaj lokoj en ambaux landoj. Kaj en Slovenio kaj en Kroatio eblos tranokti sub esperantaj tegmentoj: en Maribor en la pensiono de samideano Mesicxek kaj en Kroatio en nova esperantejo, Bieno "Njegusx", posedajxo de Spomenka Sxtimec. Pliajn informojn eblas ricevi cxe: ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6 IT-34 131 Trieste tel/fax:+39/040 767 875 orbispictus@iol.it ************************************************************************************************ FRUAUxTUNA OFERTO DE INTERNACIA ESPERANTO-INSTITUTO Por inauxguri la nordhemisferan awtunon la Internacia Esperanto-Instituto (IEI) proponas 3 el siaj plej sukcesaj eldonajxoj kun 25% rabato. Ili estas "La centa simio" de Ken KEYES Jr, "Jocxjo" de Elsa OTTO kaj "Sub cirko-tendo" de Stan BUBENIC. Se vi mendas la 3 verkojn samtempe, vi ricevos surprizan donacon de IEI. "La centa simio": bindita, 135 pagxoj. Prezo EUR 2,72 + afranko "Jocxjo": bindita, 96 pagxoj. Prezo EUR 2,72 + afranko "Sub cirko-tendo: 195 pagxoj. Prezo EUR 8,16 + afranko Mendeblas cxe: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando < iei001@worldonline.nl > ************************************************************************************************ ESPERANTO NELLA RIVISTA DELL'ANILS Nella rivista"Scuola e lingue moderne", organo ufficiale dell'ANILS (associazione nazionale degli insegnanti di lingue straniere) sono apparse alcune righe sull'esperanto in un articolo che tratta di traduzione automatica e lingue artificiali; in particolare si citano due siti esperantisti: www.esperanto-usa.org www.cs.chalmers.se/pub/users/martinw/fla-pa/flavaj-pagxoj.html Sono siti che molti di noi hanno gia' visitato e mi auguro che altri colleghi insegnanti siano attratti e provino una navigata! Ne approfitto per ricordare a chi l'avesse dimenticato o a chi non lo sapesse che all'interno dell'ANILS esiste anche una sezione "Esperanto". Il sito dell'ANILS e': http://anils.abramo.it , mentre l'indirizzo dell'autore dell'articolo e' lmacri@abramo.it (Luigi A. Macrì) Laura Brazzabeni lbrazza@iol.it