INCONTRO A BOLOGNA Il gruppo esperantista bolognese comunica a tutti gli amici che domenica 17 ottobre avra' luogo l'apertura del nuovo anno sociale. Per tale occasione aspetta tutti gli amici vicini e lontani. Per informazioni e adesioni rivolgersi a: MARIO AMADEI Via Perti 10 40134 BOLOGNA tel. 051-6446675 ************************************************************************************************ UN MESSAGGIO NELLA BOTTIGLIA: ESPERANTISTI MARCHIGIANI CERCASI Ciao a tutti!!! Sono un esperantista principiante che abita a Recanati. Nel mio "natio borgo selvaggio", tranne me, non ci sono altri esperantisti. Fino ad oggi tranne che attraverso la rete o la posta tradizionale, non ho mai avuto l'occasione di avere contatti diretti con altri amici esperantisti. Mi piacerebbe sapere se tra i lettori di "Nova Sento" c'e' qualcuno che abita nella Provincia di Macerata o nelle Marche oppure non troppo distante dai confini regionali. Altrimenti gradirei, se conoscete qualcuno che abita non troppo lontano, di poterci far mettere in contatto. Vi saluto tutti e vi ringrazio molto per la collaborazione! Marco Menghini Piazzale Pascucci, 2 62019 Recanati (MC) Tel. 071-98.06.27 ab.; 071-75.83.389 uff. e-mail marco.menghini@fastnet.it ************************************************************************************************ ITALIANI ALL'INCONTRO ESPERANTISTA IN NEPAL Comunico che da Padova siamo in due a partecipare, a fine febbraio, all'annunciato viaggio in Nepal. Dal Nepal gia' mi hanno comunicato: - che la temperatura sara' compresa fra i 10 e i 25 gradi; - che non e' necessaria speciale attrezzatura fatte salve le scarpe da ginnastica. In linea di massima partiremo da Roma con le linee aeree tailandesi (TAI) il 25 febbraio alle ore 12.20. Non guasterebbe se altri partecipanti dall'Italia mi segnalassero la loro partecipazione < esperanto@medianet.it > per coordinarci. Giancarolo Rinaldo - via Savonarola 65, 35137 Padova - tel. 0335 230230 < esperanto@medianet.it > ************************************************************************************************ ESPERANTO MOVADO EN AFRIKO Dum la kongreso Berlina, Afrikaj Partoprenantoj povis ekzameni la problemojn de la movado sur la kontinento. Rimarkinte, ke ni Afrikanoj mem kreas tiujn, ili decidis starigi regulojn, kiuj, ni esperas, kontribuos al evit(ig)o de konfliktoj. Mi nun disponigas la tekston al Afrikanoj, kies retadreson mi konas. Tiuj nun havas la taskon diskonigila tekston. Ni uzos aliajn kanalojn, ke cxiuj aliaj Afrikaj Esperantistoj posedu la regularon. Aliaj personoj, al kiuj iras kopioj de tiu cxi mesagxo, povas reagi diversmaniere. Jenas la teksto: __________________________________________________________ CELE AL BONA FUNKCIADO DE LA ESPERANTO-MOVADO EN AFRIKO En Afriko rimarkeblas, ke flamas la Esperanto-movado dank'al klopodoj de Esperantistoj kaj Afrikaj kaj EksterAfrikaj. Bedauxrinde oftaj konfliktoj en kelkaj landoj malhelpas glatan funkciadon de tiea movado. Foje landaj asocioj, kvankam subenciataj de UEA (per la fondajxo Afriko) ne prizorgas atenteme Esperanto-klubojn kaj Esperantistojn.La helpoj diversaj (lerniloj, subvencioj) estas malbone regataj kaj distribuataj. Krome kelkaj E-istoj sin konsiderantaj pli spertaj kaj pli malnovaj surtretas la aliajn. La konfliktoj akrigxas en iuj landoj nur pro la fakto, ke rivalaj grupoj estas subtenataj de eksterafrikaj gesamideanoj. Tiuj cxi neniam scias, ke iliajn helpojn uzas la helpatoj por kontrauxbatali unu la alian. Ne, ne tion celas la helpantoj.Se tiuj helpantoj kunlaborus kun komisiitoj pri la Afrika agado, ili scigxus pri la veraj aspektoj de la afero. Konsiderante tiujn malglatajxojn, la Afrikaj partoprenantoj de la Uk Berlina proponas: I PRI LANDAJ ASOCIOJ 1- En cxiu lando ekzistu nur unu landa asocio tegmenta subvenciata de UEA; 2- La landa asocio havu klaran statuton/regularon aprobitan de UEA kaj respektatan de cxiuj Esperantistoj de la lando; 3- Helpoj (precipe mono) al la landa asocio iru rekte al gxi pere de personoj demokratie proponitaj de la membraro, estraro aux komitato de la landa asocio; 4- Subvenciado al kluboj/Esperantistoj en landoj kie estas landaj asocioj, okazu pere de la landa asocio; 5- Aperu regule en periodajxoj legataj de Afrikanoj informoj pri la kiomo de la subvencimono ricevita jare de cxiuj landaj asocioj aux kluboj subtenataj de UEA; 6- a) La landaj asocioj devas prizorgi la klubojn kaj Esperantistojn siateritoriajn: b) la estraro de la landa asocio kunlaboru kun la kluboj,kiujn gxi helpu bone funkcii; c) La landaj asocioj ne estru la klubojn sed devas servi al ili. II PRI KOMISIITOJ 7- En landoj, kie estas kluboj sed ne landaj asocioj, la komisiitoj pri la koncernaj landoj streb(ig)u al kreado de tiaj; III PRI ALIAJ KONTRIBUANTOJ AL LA AFRIKA AGADO 8- La Esperantistoj, kiuj helpas al Afrikaj Esperantistoj en la gvidado de ties landa movado, interkonsiligxu kun la respondeculo kaj komisiitoj pri Afriko, ke la klopodoj de unu kaj de la alia, kiuj devas kontribui al la progreso de la tiea movado, ne bremsu gxin. IV PRI AFRIKAJ ESPERANTISTO 9- Necesas konsistigo de Afrika ELITO ESPERANTISTA el Afrikanoj spertaj pri la movado. Tiuj cxi partoprenu en cxiuj klopodoj favore la disvastigon de Esperanto en Afriko. Tiucele helpoj direktigu ilin al plia studado altnivela de Esperanto. Berlino, 31.7 - 7.8.1999 _________________ Ni havu pacan movadon en Afriko. Helpoj de EkstrAfrikanoj ebligu al Afrikanoj antauxenigi sian movadon. Afrikanoj-Esperantistoj uzu sian energion ne por batali unu kontraux la alia sed por progresigi la movadon laborante man-en-mane. Ni bezonas konsilojn de niaj subtenantoj, ke niaj kaj iliaj klopodoj estu fruktodonaj. Elkorajn salutojn ! GBEGLO Koffi