Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj La adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj estas gxisdatigata cxiumonate. Gxi entenas 2813 retadresojn de 1913 personoj el 79 landoj. La adresaro haveblas cxe: http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.txt aux http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.html Se vi havas nur retposxton, sendu jenan ordonon al: getweb@emailfetch.com : " get ftp://ftp.agoranet.be /incoming/esperanto/esperanto-adresaro.txt " por ricevi la liston retposxte. Derk Ederveen administranto de la reta E-Adresaro adresaro@esperanto.nu (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) *************************************************************************************************** UNESKO-MANIFESTO 2000 Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj proklamis unuvocxe la jaron 2000 "Internacia Jaro de kulturo de paco". Aro da Pac-nobelpremiitoj kreis Manifeston 2000 okaze de celebrado de 50-a datreveno de Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj; Cxiujn subskribojn de Manifesto 2000 oni prezentos al UN-Gxenerala Asembleo en Septembro 2000. La celo estas kolekti 100 milionojn da subskriboj. Esperanta teksto de Manifesto 2000: Aligxu al internacia movado por kulturo de paco kaj neperforto. Cxar la jaro 2000 devas esti nova ekiro, okazo kune transformi la kulturon de milito kaj perforto en kulturon de paco kaj neperforto. Cxar tia transformigxo postulas partoprenon de cxiuj kaj devas oferti al junuloj kaj estontaj generacioj valorojn helpantajn ilin prilabori pli justan, pli solidaran, pli liberan, indan, harmonian, pli prosperan mondon por cxiuj. Cxar kulturo de paco ebligas dauxran disvolvigxon, sxirmadon de cxirkauxajxo kaj cxies disfloradon. Cxar mi konscias pri mia parto de respondeco antaux estonteco de homaro kaj cxefe de hodiauxaj kaj morgauxaj infanoj. Mi engagxigxas en miaj cxiutaga vivo, familio, laboro, komunumo, lando kaj regiono: 1 RESPEKTI CXIES VIVON: respekti vivon kaj dignon de cxiu homo sen diskriminacio, nek antauxjugxo. 2 RIFUZI PERFORTON: praktiki aktivan neperforton, rifuzante perforton sub cxiuj formoj: fizika, seksuma, psika, ekonomia kaj sociala, cxefe al la plej senfortaj kaj vundeblaj ekz. infanoj kaj adoleskoj. 3 LIBERIGI MIAN LARGXANIMECON: dividi miajn tempon kaj rimedojn plugante la largxanimecon por fini ekskluzivon, maljustecon, politikan kaj ekonomian subpremon. 4 AUXSKULTI POR INTERKOMPRENIGXI: defendi esprimliberecon kaj kulturan diversecon cxiam privilegiante auxskultadon kaj dialogon sen cedi al fanatikeco, misfamigo kaj rifuzo de la aliulo. 5 SXIRMI LA PLANEDON: promocii respondecan konsumadon kaj disvolvigx-modon enkalkulante la gravecon de cxiaj vivformoj kaj konservante ekvilibron de naturaj planedrimedoj. 6 REINVENTI SOLIDARECON: kontribui al disvolvo de mia komunumo kun plena partopreno de la virinoj kaj respekto al demokratiaj principoj, por kune krei novajn solidarecajn formojn. Subskribu la manifeston 2000 sur http://www.uea.org alklaku poste projektoj, manifesto 2000 CHARLOT Vincent esperant@worldnet.fr *************************************************************************************************** L'ONU SI DIMENTICA DELL'ESPERANTO? Leggo su Le Scienze (http://www.lescienze.it ) di settembre che l' ONU si sta interessando alla traduzione automatica di testi su Internet. Faccio una breve ricerca e trovo in effetti qualcosa: Vedere in http://www.unl.ias.unu.edu come pure nella pagina html che ho attaccato a questo e-mail. Noto pero' con sorpresa e DISPIACERE che l'ONU sembra essersi dimenticato dell' ESPERANTO !!!!!! Capisco che l'iniziativa ONU miri a stabilire legami diretti tra le varie lingue naturali ma... la funzione di una lingua universale e' insostituibile ed in mancanza di una lingua come l'Esperanto, l'unica soluzione e' ricorrere all'inglese.... Ed infatti i testi delle pagine WWW dell' ONU riguardanti l'UNL sono in inglese..... Non c'e' nessuno, nella galassia dell' Esperanto che mi sappia dire se quella dell'ONU e' una dimenticanza temporanea e riparabile ? Chi sarebbe interessato (e abbastanza competente) per offrirsi ad estendere l'iniziativa ONU all'Esperanto ? Cordiali saluti Giampaolo Bottoni http://icil64.cilea.it/~bottoni *************************************************************************************************** CAMPO DI LAVORO ARCHELOGICO DI BLERA (VT): ECCO I RISULTATI Comunico l'indirizzo della subpagina con le foto dalle quali si vede cosa e' stato fatto quest'anno al Campo di Lavoro: http://space.tin.it/io/pcinquan/rezultoj.htm Pier Luigi pcinqua@tin.it *************************************************************************************************** Montkabana Renkontigxo, cxu lastfoje? Inter 23-26. de septembro okazos la 10-a kaj eble la lasta MKR en Obertauern, Auxstrio, cxar organizantoj havas la planon ne plu organizi gxin. La belegaj montopintoj atendas la esperantistojn, kiuj en bona etoso volas gxui la "vintreton". Informoj kaj aligxo: Auxstria Esperanto-Junularo Pf. 804, AT-8011 Graz, Auxstrio (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) *************************************************************************************************** Renkontigxo en Himalajo Inter la 26-a de februaro kaj la 07-a de marto en la jaro 2000 okazos la 3-a Internacia Himalaja Renkontigxo arangxita de la Nepala Esperanto-Asocio. La partoprenantojn atendas krom la ekskursoj al la vidinda cxirkauxajxo la etoso de nacia kaj kultura diverseco de Nepalo. Informoj kaj aligxo: Nepala Esperanto-Asocio P.O. Box 4098, NP-127 Kathmandu, Kamalpokhari, Nepalo (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) *************************************************************************************************** APERIS NOVA REVUO PRI ESPERANTOLOGIO 'Esperantologio-Esperanto Studies' (EES) nomigxas nova revuo pri esperantologio, aperanta ekde la somero 1999. Gxia redaktoro estas profesoro Christer Kiselman, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. En gxia redakta komitato partoprenas pluraj akademianoj kaj famaj esperantologoj. EES estas internacia revuo pri cxiuj fenomenoj rilatantaj al Esperanto. Gxi dauxrigas tradicion de samnoma revuo, eldonita 1949-1961 de Paul Neergaard. Omagxe al la fama esperantologo la unua numero de EES aperigas tri artikolojn, unu el ili verkita de Neergaard mem. Aliaj artikoloj en la unua numero estas i.a. de Geraldo Mattos, Detlev Blanke, Sabine Fiedler kaj anglalingva artikolo de Marc van Oostendorp. EES aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Por konservi la altan nivelon de la revuo cxiu artikolo estas submetata al du spertuloj, kiuj esprimas sian opinion pri la tauxgeco de la artikolo. EES aperas almenaux unufoje jare kaj legeblas en du diversaj formoj - surpapere kiel revuo, eldonita de Bambu Ltd, Varna - en la Interreto cxe la adreso < http://www.math.uu.se/esperanto > EES estas mendebla cxe Bambu Ltd kaj vendigxas jam en E-libroservoj. Gxi kostas 22 EUR por individuoj kaj 33 EUR por institucioj. Por mendoj: Bambu Ltd, p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario rete < bambu@mailroom.com > Por artikoloj kaj enhavaj demandoj Christer Kiselman, Upsala Universitato, Posxtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio. Rete < kiselman@math.uu.se > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario)