DISKUTEJO PRI ESPERANTO-INSTRUADO (e-ins) Karaj gekolegoj kaj geamikoj, post longa penado (kiel pri multaj naskoj) finfine la retposxta diskutejo pri Esperanto-Instruado malfermigxas! Gxia mallongigita nomo estas E-INS, kaj gxi gastas en servilo de la Tria Roma Universitato, nomata PANGLOTTIA.UNIROMA3.IT, kun beno de ILEI. Kiam - fine de januaro - mi proponis al vi partopreni en la konstruota diskutlisto, mi kolektis dum mallonga tempo precize 100 aligxojn de homoj iel interesataj pri instruado de la Internacia Lingvo (celoj, manieroj, iloj, istoj, ktp.). Tiam mi respondis ke en la gxusta momento vi ricevos informilon kaj formalan aligxilon. Sed nun, post tiom longa atendado, ni decidis auxtomate aligi vin cxiujn, por tuj komenci diskutadon kaj intersxangxadon de informoj. Kompreneble, por novaj aligxoj, malaligxoj kaj adresosxangxoj, bonvolu iam ajn rekte skribi al mia adreso < latorre@uniroma3.it >. Multaj el vi estas spertaj diskutantoj en aliaj retposxtaj diskutejoj, sed kelkaj demandis min kiel funkcias la afero. Teknike gxi estas tre simpla. Kiam iu listano volas skribi al la ceteraj, suficxas ke li sendu retposxtan mesagxon al la kolektiva adreso: E-INS@PANGLOTTIA.UNIROMA3.IT ne gravas cxu grand- aux malgrand-litere. Per tiu sendo cxiuj listanoj ricevos la mesagxon. Kiu volos, li povos respondi dumaniere: - publike, skribante al la sama lista adreso, aux - private, skribante al la individua adreso de la sendinto. (Tiucele kontrolu kio okazas kiam vi alklakas la butonon "Respondu" de via posxtila programo: normale gxi devus meti kiel celatan adreson tiun de la listo. Se vi volas respondi nur la al la sendinto, korektu mane la cel-adreson.) Pri kio diskuti? Cxi tie eblas diskuti pri cxiu interesa problemo, koncernanta instruadon de la I.L. Por aliaj esperantaj temoj (lingvopolitiko, interlingviko, e-movado, ktp.) ekzistas aliaj diskutejoj pli tauxgaj. De kie komenci? Ekzemple, kelkaj diskutadoj, kiuj jam okazas en la lastaj semajnoj en malgrandaj rondoj povas bone translokigxi cxi tien; temas pri la jenaj (plimalpli) konkretaj demandoj: 1) Kial en la internacia ekzamena sistemo ILEI/UEA ne trovigxas ankaux por-instrua ekzameno? Eventuale kia estu gxia enhavo? 2) Cxu estas realisme pensi pri esperantlingvaj kursoj pri aliaj objektoj (ekz. elektroniko aý japana lingvo)? 3) Pri ebleco disponigi interrete (TTT) lernomaterialojn, kiujn instruistoj aý ecx lernantoj povus mem elpresi, laýbezone. Gxeneralan liston da sugestataj temoj pri e-instruado ni aperigos en aparta TTT-pagxo. Do, kio laux vi estas plej urgxe diskutinda inter instruantoj (kaj instru-speruloj) pri Esperanto? AL VI LA PAROLRAJTO! kolege kaj amike, Mauro ____________ Mauro La Torre Dipartimento Scienze dell'Educazione Universita' di Roma Tre Via Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma tel. 0039-064462092, -064957805; fax. 0039-064452642 http://www.uniroma3.it/lps ************************************************************************************************ AAA COLLABORATORI FESTIVAL CERCASI! Il direttivo della Gioventu' Esperantista Italiana sta gia' lavorando per l'organizzazione del prossimo Festival (il consueto appuntamento internazionale di Pasqua). Sara' come sempre un avvenimento interessante e ricco di sorprese. Se hai voglia di aiutarci (niente di complicato, niente responsabilita') sei il benvenuto e riceverai uno sconto sulla tua quota di partecipazione all'incontro. gxis Flavia Dal Zilio < f.dalzilio@ita.flashnet.it > Prezidantino de Itala Esperantista Junularo Presidente della Gioventu' Esperantista Italiana http://www.esperanto.it VIA PASUBIO, 38 IT-31100 TREVISO - ITALIA tel. +39-0422-348396 ************************************************************************************************ SENATO DE AKADEMIO INTERNACIA DE LA SCIENCOJ DE SAN MARINO REELEKTITA Malnova nova Senato por AIS La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino konservos sian nunan Senaton dum kvar pliaj jaroj. Dum la 21-a Sanmarina Universitata Studadsesio (SUS22) en Rimini kaj San-Marino la Gxenerala Asembleo reelektis la Senaton por la jaroj 2000-2003. Prezidanto restos OProf. Dr. habil Helmar Frank (DE), vicprezidanto OProf. Fabrizio Pennacchietti (IT). Tiu elekto konfirmas, ke la Senato, kiu antaux kvar jaroj detalis la gvidan strukturon de AIS, estas sur bona vojo. Delegacio de la Senato havis renkonton kun la Sanmarina instruministro, Dott. Paolo Mancini, kaj kun li diskutis la juran statuson, kiun la akademio estonte havu en sia hejmlando. Kvankam SUS 21 okazis nur kelkajn semajnojn post alia AIS-konferenco, AIS-IKU en Berlino, la docentoj kaj profesoroj prezentis novan kaj allogan klerigan programon, kun kursoj kaj prelegoj pri la astronomia esploro de la Lakta Vojo, pri "perloj de la nombroteorio", la rolo de la virinoj, pri Sigmund Freud kaj multaj aliaj temoj. La loko por la sekva SUS estas jam fiksita: SUS 22 okazos pentekoste de la jaro 2000 en la cxehxa urbo Hradec Kralove. Pro ties situo gxi prezentos al cxiuj sciemuloj precipe el centra Euxropo bonegan okazon studi, klerigxi, diskuti, gxui kadran programon kaj simple flari universitatan aeron en Esperanto. Informojn donas kaj aligxojn akceptas la Senata Sekretario de AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio (retposxto: blewo1@hrz.uni-paderborn.de ) Reinhard Fössmeier, informofico de AIS < refo@ais.m.shuttle.de > AIS informas en la Interreto cxe http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Premio Pirlot por NBN La "Premio Germain Pirlot" por la jaro 1999 iras al prof. Wim de Smet pro lia verkaro pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (NBN). La senato de AIS, kiu cxiujare atribuas tiun premion al scienca verko plejparte en Esperanto, opiniis ke tiu verko prezentas kuragxan, science bone bazitan alternativon al la ekzistanta tradicia sistemo. Tiusence gxi paralelas al la situacio de la Internacia Lingvo, kiu ja ankaux prezentas alternativan solvon. AIS invitas auxtorojn, kiuj en la jaro 1999 publikigas sciencan verkon en Esperanto kaj volas konkursi pri la venontjara Premio Pirlot, sendi ekzempleron por ekspertizado al la responsa senatano de AIS, Prof. Hans Michael Maitzen Instituto pri Astronomio Türkenschanzstr. 17 AT-1180 Wien Auxstrio (Proponitaj ekzempleroj ne estos resenditaj.) Post kongresoj en Bellaria (IT), Karlovo (BG), Bydgoszcz (PL), Berlin (DE) kaj Rimini/San-Marino nun denove la Pola urbo Bydgoszcz invitas al la sesa cxi-jara AIS-konferenco. Inter la 26-a kaj la 29-a de septembro 1999 AIS tie arangxos sian 16-an Polan Studadsesion, kiu manifestas la grandan intereson de la Bydgoszcz-aj studentoj. Kompreneble ankaux alilokaj intersuloj havos okazon partopreni en la studprogramo. Reinhard F÷ssmeier Informofico de AIS ************************************************************************************************ UNUAJ INFORMOJ PRI LA INTERNACIA SEMINARIO EN WETZLAR - GERMANIO "Konsiderante ke estas ankoraux suficxe multe da tempo gxis la okazigo, jam estas relative multaj aligxoj al la cxijara Internacia Seminario de GEJ. Sxajnas ke malpli multaj homoj estas altirataj de konkurencaj, pli komercecaj arangxoj ol antauxe supozite. Indas do esperi je granda IS! Bona novajxo por memzorgantoj: trovigxis amaslogxejo por vi! Temas pri la sama gimnastikejo kiun ni jam rajtis uzi kiam la IS okazis la lastan fojon en Wetzlar, en 1995/96 kaj kiu estis multe lauxdata. Avantagxoj de tiu cxi ejo: multe da spaco kaj nur mallonga vojo al la seminariejo. Ankaux tiu cxi IS estos malfermata por eksteraj interesitoj kaj novaj E-parolantoj. Interalie ni pretigis germanlingvan aligxilon, krome estas planite okazigi E-kurson en Wetzlar fine de novembro. Kunlabore kun la urba konsilio ni volas informi lokajn gejunulojn jam antaux la komencigxo de la IS. Speciale por genovuloj du el niaj geaktivuloj, nome Ziko M. Sikosek kaj Andre Fröhlich, organizas multflankan programon. La vespera programo jam nun enhavas kelkajn bonegajn eventojn. Ekzemple estos koncerto de Jomo kaj la Liberecanoj pri kies kvalito partoprenantoj de la jxus pasinta IJK en Hungario povis jam konvinkigxi. Krome anoncigxis ankaux kelkaj aliaj muzikistoj tiel ke pluaj surprizoj estas antauxvideblaj! Kelkaj kontribuoj al la programo jam kolektigxis sed ni tamen dauxre sercxas interesajn prelegojn, laborgrupojn, diskutrondojn aux aliajn interesajn kontribuojn. Cxu eble VI havas bonan ideon kiun vi sxatus realigi en la IS (haveblas rabatoj!)? Tiukaze jen la homoj kiujn vi kontaktu: - por la tema programo: Harald Fischer, Steinfurter Str. 63a, DE-48149 Münster, Tel. +49/251/27 26 51, rete is.tema@esperanto.de - por la distra programo: Brigitte van Raden, Valentinastr. 8, DE-54516 Wittlich, Tel. +49/65 71/21 92, rete is.distra@esperanto.de - por la vespera programo: David-Emil Wickström, Weseler Str. 17, DE-10318 Berlin, Tel. +49/30/508 40 11, rete is.vespera@esperanto.de Por silvestro jam estas kelkan originaj ideoj, ekzemple komencigxos la novjarigxfestado jam je la 13a horo cxar tiam en la tempo regiono kie interalie trovigxas Novzelando farigxis nova jaro. Pluaj surprizoj estas planataj, do antauxgxoju! La nokta programo estas ankaux cxijare tre diverseca. Kompreneble estos diskoteko, trinkejo, gufujo kun literaturaj horoj kaj interesaj filmoj el la tuta mondo. Krom tio ni intencas organizi ankaux tiel nomatan "Noktan universitaton por tiuj kies scivolemo ne estis kontentigata dumtage. Ni strebas al eksterordinaraj kontribuoj kiuj estas ekster la kutima kadro. Pluaj programeroj estas planataj. Pro la speciala okazo ni intencas produkti novan T-cxemizon (en limigita kvanto) kaj speciala IS-posxtkarto." Mi kore dankas kaj salutas cxiujn! Holger Boos IS-organiza teamo holger.boos@tpp24.net ************************************************************************************************ KOMERCAJ RILATOJ KUN BULGARIO Dimitar Papazov. bulgara esperantisto, kiu laboras profesie kiel vic-direktoro de lernejo kaj antauxe estis oficisto de BEA, volas pruvi ke Esperanto povas utili por komercaj rilatoj. Li ege sxatus havi rilatojn kun italaj firmaoj, kiuj volus havi reprezentejon en Bulgarujo aux komerci kun Bulgarujo. Li posedas ejon en la centro de Sofio. Dimitar Papazov p.k. 9 Sofia 3 1303 Bularujo < sid@geobiz.net > ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS EL BRAZILO Mi estas brazilano, sed mi vivas (logxas) en Usono. Mi estas malgranda lernanto de Esperanto. Mi deziras korespondanto en alia lando, cxar mi necesas lerni Esperanton por bone paroli la lingvo. Cu vi povas korespondi al mi? Mi ne povas skribi longan leteron al vi cxar mi estas lernanto. Mi kredas ke mi faros bonan progreson, mi povos paroli al korespondanto. Mi ne havas amiko kiu povas instrui al mi... Saluton! JOHANO LUDOVIKO Esperanto2@aol.com