CANDIDATURE PER ISTITUTO ITALIANO DI ESPERANTO Durante l'assemblea ordinaria dell'IIE (istituto italiano di Esperanto) e' stata eletta la Commissione Elettorale nelle persone di Faiella Anna Maria, Gozzi Gorini Paola e De Angeli Bertozzi Jonne. Entro il mese di dicembre verra' convocata una nuova assemblea per lo svolgimento delle elezioni. Come previsto dall'art. 9 dello statuto scade quest'anno il triennio di carica del Consiglio Direttivo, del Collegio dei Revisori dei Conti e del Collegio dei Probiviri. Le candidature dovranno essere inviate da parte delle Cattedre locali alla presidente della commissione elettorale: FAIELLA ANNA MARIA, VIA SALATA 41/5, 35027 NOVENTA PAD., PADOVA, il piu' Laura Brazzabeni lbrazza@iol.it ************************************************************************************************ Plena Kalendaro de E-arangxoj Jxus mi afisxis la fresxan version de la Plena Kalendaro de Esperantaj Arangxoj. Vi trovas gxin cxe: http://www.hungary.net/esperanto/kalendar.htm Vi povas ricevi per retposxto la TXT-version, se vi sendas mesagxon (enhavo ne gravas) al la adreso: kalendaro@esperanto.org Por ke la listo estu kiel eble plej utila, estas bonvenaj kompletigoj, korektoj, aldonoj. Istvan Meszaros eventoj@esperanto.org (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Starigo de Afrika Esperanto Instituto Karaj gesamideanoj, Mi estas lernanto el Malio kaj restadis en Ebura Bordo inter 01-22 de auxgusto 1999. Hazarde mi partoprenis en la starigo de la Afrika Esperanto Instituto. Kiel estraranoj oni havas: 1. S-ro Yassi Ambroise (Gxenerala Presidanto) 2. S-ro Antoine Kouassi Kouablan (Gxenerala Sekretario) 3. S-ro Doumegnon Koffi Placide (Kasxisto) 4. S-ro Kadio Appolinaire (Sekretario pri Eksteraj Rilatoj) 5. S-roj : Kacou Basile, Anyron Assioko Efoe, Doumegnon Silete, Aman Kouassi, Kacou Simon, Assou Afi Cecile (Kunlaborantoj) 6. S-ro Dosso Ibrahima (Sekretario pri la disvastigo kaj agado) kaj multaj komisionoj. Kiel provizora posxtadreso Notu bone : Afrika Esperanto Instituto 02 BP 537 Abidjan 02 Tel / Fax 37 08 20 Cel. 89 07 23 Ebura Bordo (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ 6-a kaj 7-a ko-diskoj de Kolekto 2000 cxe VINILKOSMO Post tiu cxi somero preparigxu por la lasta vintro kaj kristnasko! Jen Sxako kaj Masko La 5-a disko de Kolekto 2000 (Por la Mondo de Merlin) anoncis la aperon de la sekvontaj - vi ne devis tiom multe atendi. Jxus aperas samtempe pro someraj kialoj la 6-a kaj 7-a ko-diskoj de Kolekto 2000 eldonitaj de Vinilkosmo. Sxako, nauxtitola albumeto, prezentas la muzikon de la argentina bando 'La Porkoj', kies kantisto vere mirinde donas lauxvice viglan rokmovigxemon en siaj rokritmaj titoloj, kaj melodian latin-blusan etoson en la akustikaj. Poeziaj tekstoj sentimaj kaj senbridaj liberigos viajn tabuajn hezitojn por fine plezurega rokdanco kaj kunkantado. Vi sxategos La Porkojn pro la cxarma, mistera, kaj varma vocxo cxu rokeca, cxu kanzoneca de Alejandro Cossavella (premiita en la Belarta KONKURSO de UEA dum UK en Montpellier en 1998). Ne plu eblos kongresumi sen auxdi kelkajn el la furoraj kantoj kiujn vi malkovros en tiu cxi disko (ref. VKKD23). Cxiuj kiuj atendis delonge novan ko-diskon de Kajto ne atendis vane - finfine jen la albumeto Masko. (ref. VKKD24). Kajto restas fidela al sia muziko ricxa el popolmuzikaj instrumentoj kaj etoso. Kelkuloj kiuj sekvas la bandon en diversajn koncertojn remalkovros neeldonitajn kantojn kiujn ili tamen ludas sursceneje. En tiu cxi disko, Kajto maskas sin en unu kanto kaj en alia senvualigas la vizagxon, kvazaux ludo. La plezuro de la muziko kunigxas al tiu de la tekstoj verkitaj de fajntrafaj auxtoroj kiaj Sabine Trenner, Marcel Redoulez, Poul Thorsen, kaj Nanne Kalma. La muziko forportos vin en tiajn etosajn dancojn kies sekreton sole Kajto konas. Kaj vi povos ecx dorloti kaj endormigi infanojn per kvieta lulkanto. La kontrastoj reliefigas plej diversajn facetojn de la talento de Kajto en tiu dektitola kodisko, kiu malfermos vian apetiton atendante denove aliajn verkojn. Tiuj ko-diskoj disponeblas cxe la kutimaj libroservoj aux rekte cxe Vinilkosmo, same kiel la aliaj ko-diskoj de Kolekto 2000 po 79 FRF (12,05 euxroj) + 20 FRF (3,05 euxroj) por sendokostoj al Euxropo (aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin). Kostoj por aboni la tutan kompletan Kolekto 2000 (10 kodiskoj) estas: 600 FRF (91,50 euxroj) + 200 FRF (30,50 euxroj) por la sendokostoj. Aperontaj estas la kodiskoj de Kaj Tiel Plu, La Kompanoj, sekve planatas Dolcxamar, Kore, Martin Wiese, Tarcisio Lima, La Mevo, ktp.... Mendojn de ko-diskoj, Rok-gazet'-abonojn, inform- kaj katalogpetojn direktu al: Vinilkosmo ^Esperanto-Muzik-Prod.^, FR-31450 Donneville, Francio Tel/faks :+33 5 61 81 95 65, Faks : +33 5 34 66 04 15, Retadres. : vinilkosmo@esperanto.org , aux rok-gazet'@esperanto.org ************************************************************************************************ Korespondi Deziras Pola studentino pri arthistorio deziras korespondi itale aux esperante kun italaj gejunuloj: Martyna Mazurek, ul. Gazona 3/8, Cracovia - Kazimierz, Pollando". ************************************************************************************************ NUOVO TELEFONO DI LAURA BRAZZABENI Ho un nuovo numero di cellulare, puoi scrivere una riga in Nova Sento, visto che la maggior parte degli esperantisti riesce a trovarmi solo al cellulare? Grazie. Il numero e' 0339-1522925. ciao Laura Brazzabeni lbrazza@iol.it