SEMINARIO GIOVANILE PRESSO IL CONSIGLIO D'EUROPA A STRASBURGO ISCRIZIONI ITALIANE CERCASI!! La Gioventu' Esperantista Mondiale organizza a fine ottobre (La seminario komencigxos la 24-n de oktobro (dimancxo) posttagmeze, kaj finigxos la 31-n matene). un seminario dal titolo "Nazionalismo ed internazionalismo, concetti in conflitto o complementari". Sotto allegato trovate il modulo elettronico di iscrizione che va rispedito entro il 10 settembre a Grisxa Arosiev " arosjev@fnmail.com ", responsabile TEJO per i seminari. Il seminario si svolge nel Centro Giovanile del Consiglio d'Europa a Strasburgo nella cittadella europea, a due passi dalla Corte dei Diritti dell'Uomo, dal parlamento Europeo e dal Palazzo dell'Europa, sede del Consiglio e fino a poche settimane fa del Parlamento stesso. Il costo e' molto basso, circa 100.000 ITL che saranno detratte dal rimborso completo delle spese di viaggio. E' un'occasione da non perdere per sperimentare un incontro esperantista diverso da quelli a cui forse molti di noi sono per lo piu' abituati in un gruppo piu' piccolo in cui si instaura un clima piu' famigliare e dove e' possibile conoscersi meglio. Sottolineo comunque che non sara' una cosa seriosa ma tutt'altro, e questo non solo grazie ai dovuti e previsti momenti di svago. L'iscrizione scade il 10 settembre e va mandata a Grisxa Arosiev " arosjev@fnmail.com ". _______________________ Firmato: Federico Breda breda@mail.dsa.unipr.it federico.breda@polirone.mn.it _______________________ SEGUE TESTO DELL'ALIGxILO DA RISPEDIRE COME SOPRA. TEJO-seminario en Strasburgo, Francio "Internaciismo kaj naciismo, cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj?" inter la 24a kaj la 31a de oktobro 1999 Euxropa Junulara Centro de Konsilio de Euxropo TEJO organizas seminarion kunlabore kun la Euxropa Junulara Centro de la Konsilio de Euxropo. La seminario sekvas kelkajn principojn de la EJC, interalie: - Multnacia preparteamo kaj partoprenantaro (kun geografia kaj seksa ekvilibro); - Pritrakto de grava temo de la nuntempa socio; - Interkultura edukado kaj aktiva partopreno de la partoprenantoj; - Ligo al la baza longtempa strategio de la organizo (TEJO). La seminario havas propran kuratoron de la eduka teamo de la EJC. Tiu diversmaniere subtenas la organizan teamon antaux kaj dum la seminario. Temo. "Internaciismo kaj naciismo, cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj ? Ni estas junuloj. Ni seminarios en la Euxropa Junulara Centro. Ni estas membroj de junulara organizo. Kiomagrade la nuna junulara generacio spertas alian mondon ol la antauxaj generacioj? Cxu ni havas malsaman alrigaron al naciismo kaj internaciismo? Kiel tiaj ideologioj aux evoluoj influas nin? Ni venas de diversaj landoj kaj regionoj. Cxu ni havas komunajn perceptojn? Kiel nian pensmanieron pri la mondo influas niaj diversaj kulturaj fonoj? Kiel ni rilatas al nacia unueco (politike, ekonomie, kulture, lingve)? Kiel ni rilatas al internaciaj kontaktoj (politikaj, ekonomiaj, kulturaj, lingvaj)? Ni povas lerni multe unu de la alia. Ni estas esperantistoj. Internaciismo, naciismo, sennaciismo kaj similaj konceptoj grave rolis en la historia evoluo de la Esperanto-movado. Dum politikaj, ekonomiaj kaj teknologiaj evoluoj donas al tiuj konceptoj novajn kadrojn ankaux la Esperanto-movado devas rekonsideri sian bazan aliron al tiuj temoj. Pli bona kompreno de la monda evoluo ankaux helpas nin pli bone kompreni la rolon de Esperanto en la nuntempo. Ni seminarias en Strasburgo. La urbo havas varian historion. La regiono havas propran dialekton, kiun iuj preferus nomi ecx lingvo. Gxi apartenis al Germanio. Nun gxi situas en Francio limregione al Germanio. Strasburgo estas ankaux cxefa euxropa urbo. En gxi situas la sidejo de la Konsilio de Euxropo kaj la Euxropa homrajta kortumo. Strasburgo gastigas la cxefajn plenkunsidojn de la Euxropa Parlamento. Oni povus diri ke la urbo ilustras miksajxon de lokismaj, naciismaj kaj internaciismaj (aux cxu ni prefere diru euxropismaj) tendencoj. La seminario celas eduki kaj diskutigi la partoprenantojn. Per laborgupaj diskutoj, kontribuoj de fakuloj, simulludoj kaj vizitoj ni traktos diversajn flankojn de nia temo: Internaciismo kaj naciismo - cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj? Venu sperti, pensi kaj aktivi! Venu kontribui al bonetosa kaj altkvalita seminario! Bonvolu sendi la aligxilon, programproponojn kaj demandojn al Grisxa Arosjev: Grigorij L. Arosjev: 117071 a/ja 31, Moskva, Rossija (Rusio) tel: +7-095-4761472; rete: arosjev@fnmail.com < mailto:arosjev@fnmail.com > La limdato por aligxi estas la 10-a de septembro. Bonvolu antaux tiu dato sendi Vian aligxilon. (Se vi ne sukcesis aligxi gxis la limdato kaj interesigxas pri partopreno vi estas bonvena informigxi pri eventualaj liberaj lokoj ankaux poste.) La 27-a de septembro ni dissendos informojn pri (mal)konfirmo de Via partopreno en la seminario. (Ne hezitu kontakti Grisxa Arosjev por informigxi pri la situacio se la konfirmo aux malkonfirmo pri partopreno ne atingas vin suficxe frue!) Per frua aligxo Vi helpas la Organizan Teamon! La limdato por aligxantoj logxantaj ekster Euxropo kaj por tiuj kiuj bezonas la vizon estas la 27-a de auxgusto (la tempo necesas por arangxi invitleteron de EJC kaj por viz-ricevado). Celgrupo. La cxefa celgrupo estas Individuaj membroj de TEJO logxantaj en Euxropo. La partoprenantoj ne nepre havu specialajn konojn pri la temo sed oni atendas ke cxiuj aktive partoprenu la teman programon. Entute estas 35 lokoj. TEJO povas inviti kelkajn (2-3) ekstereuxropajn partoprenantojn. Ni petas ke aligxantoj de ekster Euxropo indiku sian eventualan preton kontribui al la programo kaj priskribon de siaj vojagxelspezoj. Seminariejo. Temas pri la Euxropa Junulara Centro en Strasburgo (Francio), kiu jam kelkfoje akceptis TEJO-seminariojn. La centro estas speciale ekipita por organizi seminariojn. Gxi provizas cxiujn teknikajxojn por fruktodona laboro, kaj ankaux disponas pri diversaj eblecoj por libertempa amuzigxo. Repago kaj kotizoj. La kotizo estas nur 280 FRF (francaj frankoj). La kotizo estos subtrahita de la repago de la vojagxkostoj. La Euxropa Junulara Centro repagas vojagxkostojn komplete, kaj provizas la logxigon kaj mangxojn al la partoprenantoj. Sub certaj kondicxoj haveblas repago de salajro, se pro partopreno en la seminario vi perdas vian tiusemajnan salajron aux senlaborulan subtenpagon. Bonvolu nepre indiki tion en la aligxilo, cxar ni devas trakti tion jam antaux la seminario. Eblas nur plentempa partopreno. Se vi ne estas efektiva Individua membro aux Patrono de TEJO vi devas pagi vian kotizon plej laste dum la seminario. Tempo. La seminario komencigxos la 24-n de oktobro (dimancxe) posttagmeze, kaj finigxos la 31-n matene. ALIGXILO AL SEMINARIO DE TEJO bonvolu NE esperantigi Viajn nomojn kaj adreson Familia(j) nomo(j) Persona(j) nomo(j) Naskigxdato (tt/mm/jj) Viro [] Virino [] Adreso (kun posxtokodo) Lando Telefonnumero (internacie) Telefakso (internacie) Retposxto Profesio/okupo Mi estas Individua Membro aux Patrono de TEJO: jes [] ankoraux ne [] Se jes, mia UEA-konto: ____v_ Bonvolu mallonge priskribi vian aktivadon en la Esperanto-movado: Mi intencas peti repagon pro perdita salajro [] Vegetarano: jes [] ne [] Aliaj dietaj konsideroj Mi bezonas oficialan invitleteron al Francio por ricevi vizon [] Se jes, mia pasportnumero: Ekvalido Validfino Mi volas partopreni la seminarion cxar: Mi povas kontribui al la programo per: Dato Subskribo fino de la aligxilo Detalajn informojn vi trovos cxe: http://www.esperanto.org/internacia/TEJO/seminarioj/1999-II/e-internaciismo.html . Pliajn informojn pri TEJO vi trovos cxe: < http://www.esperanto.org/internacia/TEJO > ************************************************************************************************ IJK en Hungario: Vera Oro + Amplifiki! Neforgesebla, surpriza, bonega, vera oro! - estis la komentoj pri la surpriza Amplifiki-koncerto kaj pri la tuta hungaria junulara kongreso, okazinta en mezo de auxgusto en Veszprém, Hungario. Certe la cx. 500 partoprenantoj (cx. 430 plentempaj + cx. 100 vizitantoj) havis elstare bonan kaj agrablan semajnon, kaj cxiu povas bedauxri se malkaptis la eblecon cxeesti. La spontana koncerto de Amplifiki + JoMo, la suneklipso, la multegaj programoj, ekskursoj, balo, nokta umado, hektolitro da senpaga vino, cxeesto de "vivaj legendoj" ja rezultis eksterordinaran etoson. La dumkongrese elformigxinta esprimo "IJK en Veszprém: vera oro!" - estas vortoludo, kiu aludas al la 3 cxeforganizantoj: VERA Acsádi (respondeculo pri programeroj) kaj la gefratoj Lariko kaj Alko GOLDEN (kunagordado kaj administrado) - senlace kaj fakte sendorme laborantaj dum la tuta semajno. "Se iam oni parolos pri tiu cxi kongreso - certe oni parolos ankaux pri tiu cxi vespero" - estis la komentoj el multaj busxoj post la improvizita, spontana koncerto de la fama ensemblo Amplifiki. (Ili unuafoje elpasxis gxuste en Hungario antaux 16 jaroj dum la legenda debrecena IJK, poste eldonis plurajn sonkasedojn kun siaj kantoj, gxis nun ili estas la plej konata E-ensemblo malgraux tio, ke pli ol 10 jarojn ili jam ne kantas kune.) Post la anoncita programero "komuna koncerto de Kim kaj JoMo" neatendite aperis sur la scenejo Mike kaj Bertilo, membroj de iama Amplifiki, kaj ili produktis freneze bonan koncerton kaj etoson! Homoj kriis, aplauxdis, kaj kune kantis cxiujn konatajn kaj sxatatajn kantojn, kiel Sola, Bela knabin, ISo, Tute ne gravas, ktp. Certe la farita videofilmo pri la koncerto estos multloke ankoraux rigardata kaj gxuata! (Detaloj pri akireblo post la pretigxo de la muntita versio.) - La kongreson cxeestis ankaux alia "viva muzika legendo" Volodja Soroka, sed pro la perditaj muzikvocxoj li jam ne donis koncerton. Malgraux la antauxtimo de la organizantoj la dumkongresa plena sukeklipso ne kauxzis okulajn sanproblemojn (almenaux inter la kongresanoj). Certe la dumtagmeza 2-minuta noktigxo estis eksterordinara travivajxo, sed la streso estis sukcese solvita per la posta komuna kantado. Estis ankaux pluraj pritemaj prelegoj (sed fakte ne cxiuj organizantoj ankoraux komprenas, ke oni venas al IJK ne pro la temo - plejmulto ecx ne scias gxin - sed pro la E-etoso. Temojn oni elektas por akiri eksterajn subvenciojn). La antauxplanita rekta reta radia kaj TV-elsendo ne okazis (tro grandaj ambicioj), sed la libera interreta cxambro kun cx. 20 komputiloj ja cxiam estis plenplena. Estis alloga ankaux la kongresa olimpiko, cxefe la akva parto, kiu okazis en la plagxo de la lago Balatono (kie cetere malgraux la 25 km-a distanco cxiutage oni povis renkonti dekojn da kongresanoj). Se pro la lastmonata lokosxangxo la IJK mem ne povis okazi apud la lago, tamen la organizantoj zorgis pri la alvenigo de plagxo al la kongresejo: unuafoje tio okazis dum la solena inauxguro, kie la invitita fajrobrigado sxprucis la kongresanojn per akvo-kanono, kaj la duan fojon kiam la kongresanoj mem arangxis grandan akvopistolan ludobatalon antaux la kongresejo... Se temas pri la program-elekto, la kongresanoj estis en malfacila situacio, ja ofte oni volis samtempe cxeesti en pluraj cxambroj, ja la kvanto de eroj estis nekutime granda. Aparte sukcesa estis la tutsemajna psikologia trejnado, la kavalira konkurso, la kurso pri glitflugado, la afrodanca vespero ktp. Dum la tuttaga ekskurso oni vojagxis al Budapesxto, kie (post la E-lingva saluto en la stacidoma lauxtparolilo) oni partoprenis en la inauxguro de nova Zamenhof-monumento en la tiea Esperanto-Parko, vizitis la Parlamentejon, kaj faris auxtobusan (cxicxeronitan) aux perpiedan urborigardadon. La programon plibuntigis nacia kaj la internacia vespero, la festivalo de la lingvoj, pluraj koncertoj, pupteatra prezento, ktp. Pri la bona etoso nokte zorgis la du elstaraj diskotekistoj Norbert Piechotta kaj Gunnar Fisher, kaj en la bufedo la teamo de Arnau. La solena, malferma balo pasis en bonega etoso, la kongresanoj gxis mateno gxuis la hungarian esperantumadon, sed la plej granda kongreso de la jardeko finigxis. Tiuj 60-80 personoj, kiuj ankoraux restis en Budapesxto por kelkaj tagoj, povis partopreni en senvesta sxlima lagumado, en pikniko cxe Eventoj kaj en la festado de hungara nacia festo. La financa bilanco ankoraux ne estas preta, sed la granda nombro de cxeestantoj pruvis, ke malaltigitaj kotizoj ege pozitive influas la nombron de partoprenantoj (la "vracaj postuloj" ne estis senbazaj!), sed estontaj organizantoj konsideru, ke ne alvenis cx. 200 antauxaligxintoj... Dankon al la organizantoj! László Szilvási Kelkaj fotoj pri IJK estas videblaj nun (provizore) cxe: http://www.hungary.net/esperanto/ijkamp1.jpg - Amplifiki en IJK-99 http://www.hungary.net/esperanto/ijkamp83.jpg - Amplifiki en IJK-83 http://www.hungary.net/esperanto/ijkbild4.jpg - Komuna koncerto de Amplifiki kaj JoMo dum la kongreso en Hungario Pliaj fotoj (versxajne) estos videblaj iom poste cxe la retpagxoj de la IJK: http://www.math.bme.hu/~hej/ijk99 (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ RET-PAGxO DE INTERNACIA KOMITATO POR ETNAJ LIBERECOJ IKEL, la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, asocio kiu tutmonde pledas por la rajtoj de etnaj minoritatoj, havas konstante aktualigatan TTT-ejon cxe la adreso: http://Beam.to/IKEL Vizitu gxin kaj sendu vian opiniion! Daniele Vitali ikel@bigfoot.com ************************************************************************************************ 2a Azia Kongreso de Esperanto Hanoi/Viet Nam, 22-25.8.99 Kelkajn ciferojn: 420 partoprenintoj, 16 landoj reprezentitaj, inkluzive de Italio. Temperaturon: ekster la kongresejo kutime 37° C kun 90% da humideco, en la kongresejo dank' al klimatiziloj sufice agrable. Etoson: grandioza!!! Temon: Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolvigo Sukcesa kongreso, kiu vekis grandan atenton cxe amaskomunikiloj kaj ricevis grandan subtenon fare de la Registaro. Inauxguris la arangxon la Vicprezidantino de Socialisma Respubliko de Vjetnamio kiu substrekis la valoron de la internacia lingvo Esperanto precipe rilate la celoj indikitaj en la kongresa temo, kaj oficiale akceptis reprezentantojn de UEA, KAEM (Komisiono Azia Esperanto-Movado) kaj aliaj landoj la Vic-cefministro kaj Ministro por eksteraj rilatoj en la Registara Palaco. Cxi lasta, dum salut-parolado, rememoris la multajn kontribuojn de esperantistoj kaj de Esperanto-organizoj al la batalo de Vjetnamio por paco kaj sendependeco kaj substrekis la internacian valoron de Esperanto atentigante ke gxi estis unu el la kvin lingvoj (la aliaj: vjetnama, franca, cxina, angla) uzitaj de Radio "Vocxo el Vjetnamio" en la jaro 1945 por dissauxdigi la Deklaron pri Sendependeco farita de Ho Chi Min. Vjetnamiaj esperantistoj estas cxarmaj, simpatiaj, sindonemaj, ktp ktp ...estis granda gxojo trovigxi inter ili kaj tute libere intersxangxi opiniojn, dezirojn, sugestojn. Mi ne povas detale paroli pri cxiaj afablecoj kaj regaloj ricevitaj, sed kredu ke ni (mi kaj Elda) estis vere kortusitaj kaj la adiauxo al la junulinoj de Hanoi estis tutsimple emociiga. Nenia problemo por viziti la landon, krom la auxgusta varmega klimato kaj la konstanta siegxo fare de vendistoj cxiaspecaj, sed oni devas esti paciencaj cxi rilate. Vjetnamio estas tre malricxa lando, la vivkondicxoj kelkfoje estas tre mizeraj, kaj la logxantaro klopodas per cxiuj eblaj rimedoj plibonigi sian vivon. Rekomendindas vizito al tiu fora lando, se iu interesigxas pri tio, bonvolu kontakti min. En pluraj Esperanto-revuoj vi trovos iom pli detalan raporton! Edvige nored@iol.it ************************************************************************************************ RETPAGxO DE SEJM APERIS!!!!!!!!_ Antaux kelkaj semajnoj ekfunkciis retpagxo de SEJM. Gxi trovigxas cxe la adreso www.esperanto.mv.ru/sejm SEJM-komitato dankas administranton de la servilo esperanto.mv.ru Jurij Finkel pro subteno kaj helpo! SEJM-komitato sejm@inbox.ru ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS EL BRAZILO Saluton! Mi nomigxas Fernando Itri, mi estas brazilano, mi havas 20 jarojn kaj mi studas biokemio en la universitato. Mi bone parolas Esperanton. Nune mi studas la italan lingvon. Kial? Unue cxar mi pensas ke gxi estas la plej bela el cxiuj lingvoj... Due cxar mia familio estas itala. Vidu mia nomo... Mi bone legas kaj komprenas la italan, tamen ankoraux mi havas kelkajn malfacilajxojn por paroli, cxar mi havas neniun por paroli itale kun mi. Mia ideo estas: lerni la italan lingvon pere de la universala lingvo. Mi volas koni Italion kaj plibonigi miajn konojn pri la parolata itala lingvo. Poste mi povos gastigi iu ajn el Italio por koni Brazilon kaj la brazilan kulturon... Do, kio vi pensas pri tia ideo? Se la ideo ne estas bona, sendu vian ideon retmesagxe al mi... Grazie Mille, Fernando Itri < fernandoitri@hotmail.com > ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS CxARMAJ JUNULINOJ EL VIETNAM Cxarmaj junulinoj sxatus korespondi kun samagxuloj italaj, bonvolu tion fari, ili vere meritas iom da atento. Jen kelkajn adresojn: TRINH HONG HANH Khu tap the nha may thuoc la thang long P 404 LOE1 Phuong thuong dinh - thanh Xuan HA NOI VIETNAM LAI THI HAI LY 104 TT. Vien Kiem Sat Ngoc Khanh . Giang Vo HA NOI VIETNAM CHU NGUYET ANH So 66 noach 28 ngo Van Huong Pho Ton Duc Thang - Dong-Da HA NOI VIETNAM NGUYEN PHUONG MAI 64 Duong Yen Phu Quan Ba Dinh HA NOI VIETNAM NGUYEN HUYEN TRANG Lo D To' S4 P.Hoang Van Thu Q. Hai Ba Trung HA NOI VIETNAM