VOTATE PER IL SITO WWW.ESPERANTO.IT Caro Francesco, c'e' tempo fino a domani per votare il sito WEB preferito con il concorso Il Sole 24 ore. Su www.esperanto.it si trovano gia' le istruzioni per votare, fai una circolare urgente a tutti che votino!!! Saluti, Edvige Aderisco con gioia all'iniziativa: VOTATE, VOTATE, VOTATE!!! ************************************************************************************************ ELEZIONE DEL NUOVO CONSIGLIO NAZIONALE FEI Verbale di scrutinio. Riva del Garda, 23 agosto 1999 L'Assemblea della Federazione Esperantista Italiana riunitasi in data 22 agosto 1999 in Riva del Garda nella Sala 300 del Palacongressi di Riva del Garda ha nominato la commissione elettorale nelle persone dei seguenti soci: Maria Luisa FAIELLA, Presidente Maria Teresa CAMPIANI, Scrutatrice Lea FABBRI, Scrutatrice per lo scrutinio delle schede. La votazione ha dato i seguenti risultati: Aventi diritto al voto 1003. Votanti di persona 108 Votanti per lettera 133 Votanti per delega 73 per un totale di 314 votanti. Lo scrutinio delle schede ha dato i seguenti risultati: Relazione morale: SI 258 NO 3 Bianche 53 Nulle 0 Relazione finanziaria: SI 258 NO 3 Bianche 53 Nulle 0 Per il Collegio dei Revisori dei Conti hanno ottenuto voti: Gastone BORAGINI 212 Valeria COCCIOLI 123 Natale R. PINORI 121 Adamo VALLESE 106 Giovanni CONTI 81 Enzo GUERNIERI 35 Schede bianche 46, nulle 0. In considerazione dell'esito dello scrutinio vengono dichiarati eletti, come membri effettivi: Gastone BORAGINI Valeria COCCIOLI Natale R. PINORI e come membri supplenti: Adamo VALLESE Giovanni CONTI. Per l'elezione del Consiglio Nazionale hanno ottenuto voti: Laura BRAZZABENI 236 Francesco AMERIO 197 Renato CORSETTI 192 Giordano FORMIZZI 188 Gianfranco POLERANI 167 Umberto BROCCATELLI 156 Pierluigi CINQUANTINI 155 Fabrizio PAGLIAROLI 150 Alessandro SIMONINI 139 Mario AMADEI 136 Gustavo BONVECCHIATO 136 Serenella GIACCHINO 124 Maurizio MASIERO 114 Aldo GRASSINI 109 Giuseppe TRENTI 98 Giorgio PAGANO 95 Livio FIORONI 94 Nicolino ROSSI 91 Antonio IONICO 90 Marcello CASELLI 85 Lidia NERI LAMI 83 che risultano eletti. Hanno ottenuto inoltre voti: Federico BREDA 78 Giuseppe MARTINI 76 Giorgio BRONZETTI 75 Guido CARRAVIERI 75 Dante CHIERICO 64 Schede bianche 1, schede nulle 1. In fede, il presidente Maria Luisa FAIELLA gli scrutatori Maria Teresa CAMPIANI e Lea FABBRI ************************************************************************************************ ELETTO IL NUOVO COMITATO ESECUTIVO Lunedi' 23 agosto, alle ore 19, si e' riunito nel Palacongressi di Riva del Garda, il nuovo Consiglio Nazionale della FEI, appena eletto. Erano presenti 14 consiglieri su 21. E' stato eletto Presidente Giordano FORMIZZI e Vicepresidente Renato CORSETTI. Il presidente ha nominato due componenti del Comitato Esecutivo nelle persone di Pierluigi CINQUANTINI e Fabrizio PAGLIAROLI. Il consiglio ha poi eletto i rimanenti tre componenti del C.E. nelle persone di Gianfranco POLERANI, Gustavo BONVECCHIATO e Laura BRAZZABENI. A G. Bonvecchiato e' stato confermato l'incarico di Segretario generale e a G. Polerani quello di segretario amministrativo. Gli altri incarichi verranno attribuiti nella prossima riunione. Umberto Broccatelli, come aveva gia' dichiarato durante l'assemblea, non ha voluto entrare nell'Esecutivo, ma continuera' a svolgere l'incarico di Redattore della rivista e di rappresentante della FEI in seno al comitato dell'EEU. Il C.E. si riunira' a Roma il 3 ottobre e il C.N. si riunira' a Milano il 21 novembre. ************************************************************************************************ NOVA ESTRARO GVIDOS TEJON EN LA NOVAN JARMILON En la 55-a Internacia Junulara Kongreso en Veszprem, Hungario, estis elektita nova Estraro de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Gxi konsistas el prezidanto Sjoerd Bosga (Nederlando), gxenerala sekretario Aleksandr Blinov (Rusio), kasisto Ilja De Coster (Belgio) kaj la membroj Grigorij Arosjev (Rusio), Holger Boos (Germanio) kaj Joaquin Rosillo Vega Acosta (Meksiko). La nova prezidanto Sjoerd Bosga estas la sola estrarano, kiu membris ankaux en la antauxa Estraro. La nova Estraro gvidos la junularan sekcion de UEA gxis la IJK en 2001. Krom elekti la Estraron, la Komitato de TEJO akceptis en Veszprem ankaux la aligxpeton de Honkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA). Sekve TEJO nun havas 41 landajn sekciojn kaj 2 fakajn sekciojn. Aligxpeton prezentis ankaux Esperantista Junulara Organizo de Respubliko Serba, sed la Komitato ne trovis la aferon matura por decido. GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 37 (1999-08-26) ************************************************************************************************ NOVA ONDO DE MISUZO DE LA JARLIBRO Lastatempe multaj delegitoj de UEA ricevis anglalingvan leteron el Nigxerio kun propono pri "komerca kunlaboro". La "kunlaboro" konsistus en transigo de enorma monsumo al la banka konto de la delegito kontraux granda maklerajxo. La intencoj malantaux tiu propono Nigxerio estas evidente krimaj. La Centra Oficejo okupigxas nun intense pri la afero klopodante malkovri, kiel la sendinto(j) havigis la Jarlibron. Tiucele cxiuj, kiuj ricevis tian leteron, estas petataj sendi gxin, kune kun la koverto, al la Centra Oficejo de UEA. Ankaux pri aliaj leteroj kun komercaj proponoj aux peto pri monhelpo estas konsilinde unue konsulti la Centran Oficejon, ecx kiam la petoj je unua vido sxajnas sinceraj kaj subtenindaj. La Delegita Reto estas servo nur por la membroj de UEA. Delegitoj rajtas ignori cxiujn leterojn, kiuj ne estas skribitaj en Esperanto aux/kaj kiuj ne estas provizitaj per la membromarko de UEA. Osmo Buller Gxenerala Direktoro de UEA GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 38 (1999-08-29) ************************************************************************************************ KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO 2000 EN HELSINKI En la hodiauxa KEF-kunsido oni decidis pri tri aferoj, kiuj jen por vi informe: 1. Novaj KEF-datoj estas 17.7.-23.7.2000 (lundo-dimancxo). Ilin tuj notu! La datoj juniaj por multegaj tute ne konvenis, tiel julio estis finfine la sola ebleco. 2. KEF ne okazos en Nurmijärvi, sed en Helsinko, rekte en la urbocentro, en "Kaisaniemi". Pli urbocentre ne plu eblas, la nova KEF-ejo estas en tuja proksimeco de la stacidomo (3 minutoj piede), haveno (10 minutoj piede), la Senata Placo kaj la helsinka universitato. Eblos tranoktado amaslogxeja, memzorganteco, samkiel tranoktado hotela kaj la kotizoj malplialtigxos de la antauxkalkulita skizo. Kelkaj el vi havos kotizkalkulojn por kritiko aux aplauxdo en septembro kaj la aligxiloj aperos tuj post viaj reagoj. 3. Nova prezidanto de la KEF-teamo estas la subskribonto. Mi tre dankas vin cxiujn pro reagoj, komentoj, proponoj kaj konsiloj. Bv. ne sendi eventualajn reagojn por cxi-mesagxo por cxiuj enlistigitaj personoj, jam speciale ne al KEF-artistoj. Kore, Riitta Hämäläinen < riitta@arctinar.com > ************************************************************************************************ Universitata etoso dum UK Granda sukceso estis la cxi-jara AIS-IKU, komuna studad-sesio de AIS San-Marino kaj UEA, kiu okazis kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 84a Universala Kongreso en Berlino (DE). AIS-IKU 1999 konsistis el tri universitataj kursoj; du estis prezentitaj de la AIS-profesoroj Eichhorn kaj Fössmeier pri psikiatrio kaj komputila sekureco. La trian "kurson" konsistigis la unuopaj prelegoj kadre de IKU, kiujn grandparte prezentis docentoj de AIS. La Germanaj profesoroj Selten kaj Krause gvidis la arangxon kiel rektoroj. Kadre de la sesio kunsidis ankaux la senato de AIS, kaj danke al la helpo de prof. Wickstroem, senatano de AIS, povis okazi diskuto pri la identeco de AIS en ejoj de la Berlina Humboldt-Universitato. La unuopajn prelegojn cxeestis auxskultantaro de inter 100 kaj 200 kongresanoj. Ecx al la ok-lecionaj kursoj regule aperis cxirkaux 80 kursanoj, tiel ke necesis meti kromajn segxojn en la 50-personan kurscxambron. Pluraj dekoj akiris ateston de AIS, kiu estis skribita en Esperanto kaj la loka (Germana) lingvo, cele uzadon en kaj ekster AIS. Juna studento el Svedio (kiu, pretere, atingis la plej bonan rezulton) tuj anoncis, ke pere de la atesto li povos pruvi, ke helpe de Esperanto ecx eblas lerni ion dum la ferioj. AIS-IKU 1999 estis la kvina komuna arangxo de UEA kaj AIS San-Marino, samptempe la kvina studadkonferenco de AIS en tiu cxi jaro. Sekvos almenaux unu plia AIS-konferenco, jam fine de auxgusto, en la Itala urbo Rimini. Tiu konferenco okazos sub la patroneco de la komunumo de Rimini, de la provinco de Rimini kaj de la Regiono Emilia-Romagna, eksplicite pro sia "alta kultura valoro", kaj komencigxos je la 28-a de auxgusto. Aligxojn akceptas la Senata Sekretario de AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio (retposxto: blewo1@hrz.uni-paderborn.de ) Reinhard Fössmeier, informofico de AIS < refo@ais.m.shuttle.de > AIS informas en la Interreto cxe: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS Informoj pri AIS-IKU 1999 (kun fotoj) estas cxe: http://www.forst.uni-muenchen.de/OTHERS/AIS/arangxoj/aisiku/1999 (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Lernejo sercxata En la publika agrikultura gimnazio "Lycee Nature" de La Roche-sur-Yon, Vendeo, Francio, s-ino Christine Raiffaud planis lokan instruparton de inicado al Esperanto por studentoj de klasoj de BTSA (Brevet de Technicien Superieur Agricole = Diplomo de Agrikultura Supera Teknikisto; tio korespondas al nivelo de bakalauxro + 2 studjaroj), de 18 gxis 24-jaragxaj. Por sukcesigi tiun instruparton, kiu okazos de la 15a gxis la 19a de novembro 1999, ni sercxas lernejojn kie Esperanto estas instruata por starigi intersxangxojn inter la studentoj. Bonvolu rilati kun < christine.raiffaud@educagri.fr > Estas notinde ke, en Francio, la agrikulturaj lernejoj dependas le la ministerio de agrikulturo kaj ne de tiu de instruado. Sukceso de tia iniciato estus ja stimula por multaj similaj lernejoj. Henri Masson < esperohm@club-internet.fr > ************************************************************************************************ Finsezonaj vendoj en la retbutiko Por liberigi spacon en la bretoj la 25-an de auxgusto komencigxas la Finsezonaj Vendoj en la Retbutiko. Kontrolu cxu viaj sxatataj libroj, kompaktaj diskoj aux vidbendoj estas nun en stoko, cxar pri tiuj cxi varoj vi ricevos nun rabaton de 10 %. Krozu do tuj al < http://retbutiko.esperanto.be > < servilo@fel.esperanto.be > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario)