NUOVO INDIRIZZO DI FRANCESCO AMERIO Ricordo a tutti che Il mio nuovo indirizzo e' < f.amerio@libero.it > Vi prego di non utilizzare piu' il vecchio indirizzo < f.amerio@agora.stm.it >. Rimane attivo l'indirizzo di nova sento in rete < nova-sento@esperanto.it > Grazie! Framerio ************************************************************************************************ CONGRESSO DI RIVA DEL GARDA: ELETTO NUOVO DIRETTIVO FEI Mentre rimango in attesa di notizie e rapporti di chiunque abbia partecipato ad incontri esperantisti in giro per il mondo, vi propino alcuni miei pensieri sul congresso di Riva del Garda. Al congresso hanno partecipato circa 200 persone con poche presenze straniere. La sede e' stato il centro dei congressi di Riva, a 2 passi dal lago, perfettamente equipaggiato. Certo curato e ben organizzato, il congresso ha pero' dimostrato tutti i limiti della formula attualmente utilizzata. Quello che e' l'unico momento di incontro a livello nazionale della FEI, si riduce ad essere una assemblea con un corollario di iniziative che non paiono sufficientemente efficaci nell'adempiere al ruolo primario che il congresso dovrebbe avere: coordinare le iniziative e le attivita' esperantiste nazionali. Quest'anno e' comunque andata meglio che in altre occasioni. Gia' da sabato si sono infatti svolti incontri tra attivisti per la verifica dello stato di avanzamento della Campagna 2000 in Italia e per un approfondimento del piano triennale della attivita' FEI. L'assemblea ha eletto il nuovo Consiglio Nazionale che, a sua volta ha nominato il nuovo direttivo, che per il prossimo biennio sara' cosi' composto: Giordano Formizzi Gianfranco Polerani < g.polerani@agora.stm.it > Gustavo Bonvecchiato Renato Corsetti < corsetti@itelcad.it > Laura Brazzabeni < lbrazza@iol.it > Fabrizio Pagliaroli < f.pagliaroli@speednet.it > Pier Luigi Cinquantini < pcinqua@tin.it > Rimane il rammarico per l'esclusione di elementi certamente validi dal Consiglio Nazionale, in particolare giovani: esclusione sopraggiunta dopo vari appelli affinche' i giovani partecipino alla vita della FEI. Quantomeno sconcertante, in questo quadro, appare l'esclusione di Federico Breda, ex presidente della IEJ e attuale membro dell'estraro. Bando alle polemiche, non resta che augurare buon lavoro ai neoeletti, ricordando a tutti che la FEI non sono quei 7 tapini del Direttivo: la FEI siamo noi tutti! Francesco Amerio ************************************************************************************************ IKEL pri Dagestano / Cxecxenio La estraro de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), - serioze zorgoplena pri la situacio en Dagestano, kie religiaj fundamentalistoj importis militon el la proksima Nohxcxio (Cxecxenio); - konstatante ke tiu situacio estas kauxzanta kaj potenciale plukauxzos perdon de homaj vivoj kaj detruon de la lando, polucion de la medio kaj malamikigon inter la popoloj de Dagestano kaj Kauxkazio; - konsiderante, ke en Dagestano vivas pli ol 29 etnoj de diversaj religioj, kiuj gxis nun vivis pace unu kun la alia; - konsiderante, ke Dagestano - diference de Nohxcxio aux Tatario - subskribis la Federacian Pakton de la 31a de marto 1992 sur kiu interalie bazigxas la nuna Rusia Federacio; DEKLARAS 1. sian firman kondamnon kontraux la fremda agreso al Dagestano kaj la provoj tie starigi maltolereman kaj integralisman sxtaton; 2. sian malkonsenton kun la islamaj landoj financantaj la supre diritajn provojn; 3. sian esperon ke la auxtoritatoj de la Rusia Federacio kapablos alfronti la krizon per pacaj rimedoj; 4. sian apogon al la agantoj por Dagestano laika kaj tolerema, kie cxiuj religioj, lingvoj kaj kulturoj rajtu je libera sinesprimado; KONSTATAS 5. ke la milito en Nohxcxio, krom kauxzi enorman tragedion, transformis al martiroj kaj herooj la plej ekstremismajn partojn de la nohxcxia polika panoramo, tiel ke nun tiu parto militas kontraux Rusio ankaux en la najbaraj respublikoj; 6. ke, sekve, sen la sanga milito en Nohxcxio la nuna dagestana krizo ne okazus; PROPONAS 7. ke pri la sxtata estonteco de Dagestano decidu libera referendumo en kiu partoprenu cxiuj logxantoj de la lando; 8. ke, kia ajn estu la decido de tia referendumo, neniam sxangxigxu la plurnacia kaj tolerema karaktero de Dagestano, kie cxiuj devas gardi la rajton vivi laux siaj preferoj. Luksemburgo, la 18an de auxgusto 1999 Por la estraro, la prezidanto Daniele VITALI Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj Daniele Vitali, Prezidanto. 15a rue de Hesperange, L-1731 Lëtzebuerg/Luxembourg tel. +352/4301/32826 ret-posxto: ikel@bigfoot.com TTT-ejo: http://Beam.to/IKEL ************************************************************************************************ Parolado de Kep Enderby en la Strategia Forumo Kep Enderby, prezidanto de UEA, parolis en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo kiel prezidanto de EJA (Esperanta Jura Asocio). La teksto estas havebla cxe la redaktejo de Nova Sento en Reto < nova-sento@esperanto.it >. (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ WILLIAM AULD NOVA PREZIDANTO DE ESPERANTA PEN-CENTRO La asembleo de Esperanta PEN-Centro elektis William Auld kiel novan prezidanton. Li anstatauxas kolegon Istvan Nemere, kiu retirigxas post nauxjara mandato. Nemere tamen restos en la Komitato, kiel vicprezidanto, kune kun Judit Felszeghy, sekretario. Giorgio Silfer definitive lasas la Komitaton: per tio li komencas plenumi sian decidon eksigxi el cxiuj estraroj (do ankaux de KCE kaj de LF-koop), pro la jxusa elekto al la ofico de membro de la Kortumo, la arbitracia instanco de la Pakto por la Esperanta Civito. (el Heroldo Komunikas) ************************************************************************************************ LITERATURA FOIRO 30-JARA La revuo "Literatura Foiro" regule aperas jam la tridekan jaron: entute 170 numeroj estis gxis nun eldonitaj! En septembro okazos du festoj: en Vraco (Bulgario), la nuna cxefredaktoro, Ljubomir Trifonchovski, akceptos la E-intelektularon de Bulgario al aparta regalo, la 5-an de la monato; en Budapesxto, cxe universitato ELTE, vendredon la 10-an d-ro Giorgio Silfer prelegos dum Literatura Tago. En ambaux arangxoj la partopreno estas limigita, laux personaj invitoj. (el Heroldo Komunikas) ************************************************************************************************ Islamo kaj E-o, libroj La estraro de la Universala Islama Esperanto-Asocio petas min informi kiom eble plej da esperantistoj ke ili disponigas senpage al petantoj la jenajn verketojn: - s-ro Muhammad (B.A.) la vivhistorieto de la islama profeto - Alif Laam Miim - la unua parto de la islama sankta libro, la Kuraan - Kuraana leciono (Facila traduko de la unua parto de la Kurano en 10 partoj) - Tezoj pri Islamo (respondo al dek demandoj de neislamanoj) - Lasta parolado de Lasta profeto (bazaj dokrinoj de Iskamo) Pro la ekonomia situacio en Pakistano estas tre malfacile por niaj lokaj samideanoj pagi sendokostojn al eksterlando. Pro tio, kvankam la verketoj mem estas senpagaj, bonvolu sendi unu internacian respondkuponon por cxiu verketo, kiun vi mendas. Mendojn kaj respondkuponojn bonvolu sendi al: Universala Islama Esperanto-Asocio Informa centro, Esperanto Chowk Lower Mall, Murree 47150 Pakistano ____________ Renato Corsetti UEA. Landa Agado