NUOVO INDIRIZZO DI POSTA ELETTRONICA Carissimi, mentre voi ve la spassate sotto gli ombrelloni o ai congressi di mezzo mondo, il vostro redattore lavora alacremente. Tra i vari lavori, eccone uno che vi riguarda direttamente: il mio nuovo indirizzo di posta elettronica. Per consentire un minimo di rodaggio al nuovo sistema, vi prego di voler da subito, inviare a entrambi gli indirizzi. Comunichero' in seguito quando e se abbandonare il vecchio. Nuovo indirizzo: f.amerio@libero.it Grazie mille. Francesco Amerio ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 36 (1999-08-13) REZOLUCIO DE LA 84-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO Kunvenanta en Berlino, Germanujo, de la 31-a de julio gxis la 7-a de auxgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj; Debatinte pri la temo "Tutmondigxo -- sxancoj por paco?"; Konstatinte ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por cxiuj popoloj en la tutmondigxa procezo, kaj samtempe sxirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo; Analizinte la aktualan, cxiam pli rapidan disvolvigxon de la tutmondigxo, kiu tamen realigxas laux modelo, kiu kuntrenas la elcxerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredajxo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de super-regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortigxon de naciismo kaj apartigxemo multloke, kio siavice endangxerigas pacon; Notinte - ke la intenacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuigxintaj Nacioj en Rio-de-Jxanejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto-movado, - ke Unuigxintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuigxintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo; Alvokas - al Unuigxintaj Nacioj, al ties instancoj, al cxiuj internaciaj forumoj, al la ne-registaraj organizajxoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj cxi aspektoj de tutmondigxo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke cxiuj homoj de la terglobo profitu el gxi. Tio povas okazi nur cxe senkondicxa respekto de cxiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco; - al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj sxtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo sed unuigxon kun gxi surbaze de reciproka kompreno, respekto kaj reciprokaj avantagxoj, cxar nur tia tutmondigxo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera felicxo. ______________________________________________________________________ MESAGxO DE LA GxENERALA SEKRETARIO DE UNUIGxINTAJ NACIOJ AL LA 84-A UK Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraux nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastigxas paco, en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malricxon - la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda logxantaro. Tutmondigo nin enretigas cxiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Cxiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, farigxas cxiam pli kompleksaj. Hodiaux la monda tagordo postulas de la sxtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engagxojn. Pli kaj pli ofte montrigxas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj trovigxas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kasxe: klimata sxangxo, narkot-komerco, la "lavado" de sxtelita mono. Cxiuj ignoras landlimojn; ili estas "problemoj sen pasportoj". Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial cxiu lando bezonas Unuigxintajn Naciojn. En tia cxiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon - kaj batali kontraux minacoj al la paco - postulas la partoprenon de cxiu civitano kaj cxiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio - la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj - montris sin cxiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, cxar gxi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tusxas iliajn vivojn. Cxe Unuigxintaj Nacioj, cxiuj cxi kunrolantoj povas kunigxi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN dauxre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Cxarto. Kiel instruas afrika proverbo: "La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj". Je cxi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dedicxis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuigxintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni cxiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson. Kofi Annan (Noto: La lasta frazo de la cetere anglalingva mesagxo estis skribita en Esperanto.) __________________________________________________________ MESAGxO DE LA GxENERALA DIREKTORO DE UNESKO AL LA 84-A UK Kun granda plezuro mi sendas bondezirojn al la partoprenantoj en la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Via kongreso pritraktos la problemojn de tutmondigxo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj temoj ja centre rolas en la programo de Unesko, kaj ne eblas trotaksi ilian gravecon en la cxiutaga vivo de homoj tra la tuta mondo. Starigante la demandon "Tutmondigxo: sxancoj por paco?", via kongreso enfokusigas du aktualajn aspektojn de la homa kunpensado kaj kunagado. Unue, temas pri la eterna problemo de cxiuj civilizacioj -- kiel certigi la pacon; due, temas pri reganta socia evoluo fine de la 20a jarcento, nome tutmondigxo. Pro tio, ke paco, evoluo, kaj demokratio formas nedisigeblan triangulon, necesas konsideri, kiel demokratio rilatas al tutmondigxo, kaj kiel tutmondigxo influas la socian evoluon gxenerale kaj precipe la kulturan evoluon. Kiel sian mision Unesko alprenis la celon, "konstrui la defendojn de la paco" en la mensoj de cxiuj homoj. Gxuste tial, nia Organizo direktas sian agadon al la konstruado de kulturo de la paco. Tiucele ni fondis la projekton LINGUAPAX, kun la devizo "Paco per la lingvoj". Per plurlingva edukado kaj la subteno de lingva kaj kultura diverseco, gxi celas fortigi la kredon kaj volon je paco inter la lernantoj. Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan solidarecon, sur kiu bazigxas cxiu vera integrigxo. En tia aliro efektive kunigxas la idealoj de D-ro Esperanto kaj tiuj de Unesko. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco, preter la tre limigita tutmondigxo ekonomia de la merkatoj. Niajn esperojn pri la estigxo de tutmonda homa komunumo ni bazas sur la plej altaj valoroj de la homa kulturo, tiu transcenda elmontro de la homa spirito. Pro tio, ke kulturon oni esprimas unuavice lingve, interkomprenigxo per la reciproka studado de lingvoj dauxre konsidereblas kiel unu el la plej bonaj rimedoj por kunkonstrui kulturon de la paco. Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondigxo inkluzivu ankaux tiun cxi dimension: senkondicxan respekton al kultura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos cxi-rilate, tio siavice naskos novajn sxancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn. Mi deziras al vi sukceson en cxi tiu lasta kongreso de la jarcento, kaj atendas kun intereso la raporton pri viaj diskutoj. Federico Mayor ___________________________________________________ MESAGxO DE D-RO L. C. ZALESKI-ZAMENHOF AL LA 84-A UK Bonvolu akcepti miajn tradiciajn, sincerajn salutojn al vi cxiuj, kunvenintaj por kongresi en Berlino, urbo kies cxiu sxtono sxajnas grave sxargxita de historio; urbo kie oni iam ordonis ke Esperanto malaperu, sed urbo, kiu farigxis por la semajno venonta la cxefurbo de Esperantujo; urbo, de kie oni iam estris la holokauxston de hebreoj, sed urbo, kiu post kelkaj tagoj simbole transdonos la verdan standardon al la amikoj en Tel-Avivo. Vi kunvenis por debati pri signifoplena temo, elektita por via Kongreso: pri la Tutmondigxo kaj pri Sxancoj por Paco. Temo perfekte adekvata al la loko de la venontaj debatoj kaj al la komunumo debatonta: - komunumo de Pacaj Batalantoj, kiuj kolektigxas esperante detrui murojn de miljaroj, starantaj inter la popoloj; - urbo, kie falis la muro popolon dividinta, ehxo de tiu evento soninta tra la mondo kaj inauxgurinta falon de muro virtuala, dividinta la homaron en kampoj malamikaj. Cxi tie do, fare de dissalto de la Berlina muro, startis la efektivigado de la ideo de Tutmondigxo, ideo konkretiganta la songxon pri Granda Rondo Familia de Popoloj, kantatan en nia himno La Espero. Okazis hazarde, ke antaux dek jaroj, gxuste kiam la unuaj truoj aperadis en la muro de la honto, mi trovigxis en Berlino, ankaux por aferoj de Esperanto, invitite de Helmar Frank al AIS-kunveno cxi tie. Mi tiam travivis vere solenan momenton. En la etoso gxenerala, ene de la aro de entuziasmuloj, mi frapadis per marteleto, ie trovita, kontraux la muro, konvinkita kontribui tiamaniere al la 'dissalto de obstinaj baroj...' Observante la falon de la muro mi havis la impreson esti vida atestanto de la fino de epoko kaj de la naskigxo de nova, pli felicxa jarcento alproksimigxanta, kvankam la vorto 'tutmondigxo' ne logxis ankoraux en mia cerbo. Tamen mi baldaux komprenis, ke la gravaj problemoj kiuj ekaperas, aux reaperas, en tiu felicxa estonto, farigxinta seniluziiga nuntempo, postulas tutmondskalajn solvojn. Cxu tiaj solvoj, cxu la 'tutmondigxo' estas 'sxanco por paco'? Mia respondo estus: NE -- gxi ne estas sxanco por paco, gxi prezentas al paco KONDICxON NECESAN! Cxar se hodiaux ne plu ekzistas muro inter iama Oriento komunista kaj Okcidento kapitalista, tamen limo ekzistas inter Nordo ricxa kaj Sudo malsatanta. Do la dissalto de tiu baro ene de mondskale organizota ekonomia ekvilibro estas kondicxo de paco, cxar dauxra paco ne estas antauxvidebla inter satulo kaj malsatulo. Tiel etnaj konfliktoj, kiel religiaj, bezonas solvon pere de mondskala organizo. Kaj la senlaboreco en nia kontintento, samtempa al grava manko de laborenergio por protekti landojn kontraux naturaj katastrofoj aliloke; cxu tio ne bezonas mondskalajn solvojn? Same kiel protektado de la kulturaj diversecoj, protektado de lingvoj, ecx tiuj parolataj de etaj grupoj, vehikloj de tia diverseco, lingvoj al kies konservado la neutrala lingvo internacia devas kontribui. Kaj fine, sed eble plej grave, la protekto de nia medio, kondicxo necesa al la dauxrigo de ekzisto de nia mondo, certe ja bezonas tutmondskalan disciplinon! En la nomo de la Familio Zamenhof kaj ankaux en la nomo de la Fondumo Zamenhof, kreita dum la lasta jardeko en la naskigxurbo de mia Avo, Bjalistoko, mi deziras plenan sukceson al la 84-a Universala Kongreso de Esperanto. Esperanto, vehiklo de la universala TOLEREMO, fundamenta valoro de interhomaj rilatoj, TOLEREMO signifanta respekton de la diverseco, de la alieco, tial do necesa faktoro de sukcesa funkciado de la TUTMONDIGXO. L. C. Zaleski-Zamenhof ************************************************************************************************ Ni ankoraux atendas studemulojn por la kurso (19-24.09.1999) de: INTERLINGVISTIKAJ STUDOJ EN POZNAN La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startis en la vintra semestro de la studjaro 1998/99, kaj eblas aligxi ankaux por la studjaro 1999/2000. La internacia kurso okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino Ilona Koutny, membro de AdE kun la subteno de prof. Tadeusz Zgólka. Inter la prelegantoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj M. Duc Goninaz, H. Tonkin kaj J. Wells, d-roj V. Barandovska-Frank, K. Smideliusz kaj Blazio Vaha, krome L. Ligeza kaj I. Ertl. La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko. Surloka kurso (sesio) okazos unufoje dum la semestro (en septembro kaj februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 25-a de auxgusto 1999. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora) kaj bona scio de Esperanto. Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj landoj 350 PLZ: 90 USD). Por pluaj informoj kaj aligxilo kontaktu: d-rinon I. Koutny: Lingvistika Instituto de UAM ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan T/F: +48-61 8618-572 (sekretariejo) E: ikoutny@amu.edu.pl La sciencan programon de la kurso (cxi-foje Vera Barandovska-Frank pri Interlingvistiko, Istvan Ertl pri la 3a periodo de e-a literaturo, Blazio Vaha pri leksikologio kaj semantiko, Ilona Koutny pri e-a sintakso) kompletigos la semajnfina kunveno ARKONES kun siaj kulturaj programoj, same en Poznan (por kursanoj senpage). Ilona Koutny AMU < ikoutny@main.amu.edu.pl >