GRAFICO CERCASI!! Carissimi lettori, il movimento esperantista in Italia ha disperato bisogno di un grafico coi baffi per realizzare alcuni progetti gia' finanziati e quindi immediatamente operativi. Tra gli attivisti conosciuti la situazione e' drammatica: quando si gioca a Visual Game vince la squadra con Flavia Dal Zilio che a scuola prendeva 4 di disegno!!! Se tra di voi c'e' qualcuno che sia in grado di usare la propria arte per scopi piu' nobili delle partite di Visual Game e che voglia provare a darmi una mano per realizzare volantini, manifesti e magliette, la fina venko si avvicinera' di almeno 25 anni!!! Grafici, a me!! Framerio f.amerio@agora.stm.it ************************************************************************************************ EP-Esp listo laux nomoj kaj partioj Euxroparlamentanoj reelektitaj (stato: 1999-06-17- sen garantio) 57 (9,10 %) Euxroparlamentanoj (EP-anoj) kiuj, diversgrade, opinias ke Esperanto povus iel helpi por solvi la lingvan problemaron en Euxropa Unio (EU): AUxSTRIO (2) : ETTL Harald , PSE - RÜBIG Paul , PPE BELGIO (8) : DE CLERCQ Willy , ELDR - DEPREZ Gérard , PPE - DESAMA Claude , PSE - GROSCH Mathieu , PPE - LANNOYE Paul , V - MAES Nelly , ARE - THYSSEN Marianne , PPE - VAN LANCKER Anne , PSE BRITIO (11): CORBETT Richard , PSE - HUGHES Stephen , PSE - JACKSON Caroline , PPE - McNALLY Eryl , PSE - MARTIN David , PSE - PAISLEY Ian , NI - PERRY Roy James , PPE - WATSON Graham , ELDR - WATTS Mark , PSE - WHITEHEAD Phillip, PSE - WYNN Terry , PSE DANLANDO (1) : BONDE Jens-Peter , I-EDN FINNLANDO (2) : PAASILINNA Reino , PSE - THORS Astrid , ELDR FRANCIO (3) : AINARDI Sylviane , GUE/NGL - CAUDRON Gérard , PSE - DARRAS Danielle , PSE GERMANIO (5) : BREYER Hiltrud , V - LINKOHR Rolf , PSE - SCHLEICHER Ursula , PPE - SCHWAIGER Konrad , PPE - WEILER Barbara , PSE - HISPANIO (7) : FERRER Concepció , PPE - GASÓLIBA Carles , ELDR - GIL-ROBLES José Maria , PPE - IZQUIERDO ROJO Maria , PSE - MEDINA ORTEGA Manuel , PSE - SAUQUILLO PÉREZ DEL ARCO Francisca , PSE - TERRÓN i CUSI Anna , PSE IRLANDO (11) : AHERN Nuala , V - ANDREWS Niall , UPE - BANOTTI Mary , PPE - COLLINS Gerard , UPE - COX Pat , ELDR - CROWLEY Brian , UPE - CUSHNAHAN John , PPE - FITZSIMONS Jim , UPE - GALLAGHER Pat the Cope , UPE - McCARTIN Joe , PPE - McKENNA Patricia , V ITALIO (3) : BERTINOTTI Fausto , GUE/NGL - DUPUIS Olivier , ARE - FERRI Enrico , PPE NEDERLANDO (1) : OOMEN-RUIJTEN Ria , PPE PORTUGALIO (1) : MARINHO Luis , PSE SVEDIO (2) : GAHRTON Per , V - STENMARCK Per , PPE 57 (9,10 %) EP-anoj el 626 subtenas Esperanton. Kompilis: S-ro Germain PIRLOT, Steenbakkersstraat 21, BE-8400 OOSTENDE, Euxropa Unio, kiu kunordigas la agadon kaj lauxbezone gxisdatigas tiun liston. Adreso por cxiu EP-ano: Euxropa Parlamento, Wierzstr., BE-1047 BRUSELO, Euxropa Unio Interreto: http://www.rano.demon.co.uk/epanoj.html Statistiko de la LISTO de PIRLOT - reelektitaj EP-anoj: (laux gazetara informo de EP de la 17a de junio - REELEKTITOJ - ankoraux sen garantio) Post la euxropa baloto restas 57 (9,10 %) euxroparlamentanoj (EP-anoj) kiuj, diversgrade, opinias ke Esperanto povus iel helpi por solvi la lingvan problemaron en Euxropa UNIO (EU). laux la lando (korektita la 15-an de julio 1999) Rango Lando EP-anoj en tute por Esperanto 1) Irlando EI 15 11 = 73,33 % 2) Belgio BE 25 8 = 32,00 % 3) Britio GB 87 11 = 12,64 % 4) Finnlando FI 16 2 = 12,50 % 5) Hispanio ES 64 7 = 10,93 % 6) Auxstrio AT 21 2 = 9,52 % 7) Svedio SE 22 2 = 9,09 % 8) Danlando DK 16 1 = 6,25 % 9) Germanio DE 99 5 = 5,05 % 10) Portugalio PT 25 1 = 4,00 % 11) Francio FR 87 3 = 3,44 % 12) Italio IT 87 3 = 3,44 % 13) Nederlando NL 31 1 = 3,22 % 14) Greklando GR 25 0 = 0,00 % 15) Luksemburgio LU 6 0 = 0,00 % 626 57 = 9,10 % Listo da partioj aperos la 20-an de julio 1999 de la gazetara servo de EP. Leopold Patek < apmarks@ping.at > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ KoToPo, internacia kulturcentro en Lyon, Francio Antaux du jaroj naskigxis la asocio "Mille et une Langues" (Mil kaj unu lingvoj). Gxi celas respondi al du antauxjugxoj : unuflanke la ideo ke Esperanto ne estas suficxe ricxa kaj evoluinta lingvo por sin bone esprimi, kaj aliflanke la mito laux kiu Esperanto estas dangxera por aliaj lingvoj kaj kulturoj. Per sia nomo mem, la asocio asertas, ke la diverseco de lingvoj estas kultura ricxeco, kiun oni devas protekti, kaj samtempe ke Esperanto rajtas je la nomo lingvo same bone kiel cxiu alia. Gxi ecx estas ponto por malkovri aliajn kulturojn, kaj helpas al protektado de tiu diverseco. Celo de la asocio estas do : diskonigi la lingvan kaj kulturan diversecon, interalie per uzo de la internacia lingvo Esperanto. Pli konkrete : Por atingi tiun celon, la asocio kreis internacian kulturcentron nomitan KoToPo en la centro de Lyon, Francio. KoToPo estas samtempe dokumentejo pri lingvoj kaj kulturoj (cxefe minoritataj), asocia kafejo, salono por prelegoj, debatoj, koncertoj, spektakloj, kursoj, ktp. Post preskaux dujara renovigo de la ejo, gxi nun estas preta por funkciado kaj ekde la 1a de septembro gxi estos malfermata cxiun mardon, merkredon kaj jxauxdon de la 18a gxis la 22a horo. Kompreneble la dejxorantoj estas Esperanto-parolantoj. Plie vi trovos en KoToPo trinkajxojn el cxiuj kontinentoj kiujn vi ne facile trovas aliloke. Kompreneble ankaux la kultura programo de KoToPo estas alloga : gxis nun okazis jam pluraj kulturaj vesperoj : deklamo de poemoj kaj kontoj el cxiuj kontinentoj, prelego pri la tibetaj lingvo kaj kulturo, festo de Esperanto, kaj ankaux Esperanto-stagxoj... Kiel vi povas helpi ? - Vi povas kontribui al pliricxigo de nia dokumentejo, konsilante librojn aux revuojn pri via lingvo, aux pri minoritataj lingvoj en via lando... - Vi povas igxi subtenanta membro de la asocio, pagante 120FRF por unujara membreco. - Vi povas doni aux pruntedoni monon. La renovigo estis ebla nur dank'al donacoj aux pruntedonoj de esperantistoj kiuj fidis nian projekton. Nun KoToPo estas preta por funkcii sed gxi ankoraux ne estas suficxe konata por ke enspezoj balancu elspezojn. Ni ankoraux bezonas monon por funkciigi gxin. Kiel veni al KoToPo ? Kiam vi estas en Lyon, iru gxis metrostacio Croix-Paquet (linio C). Bedauxrinde nun KoToPo ne ankoraux havas pordon cxe la strato Leynaud, oni devas enveni tra pasejo situanta cxe 13, rue des Capucins. Tiu strato estas gxuste dekstre kiam vi eliras el la metroo. Se vi venas je la horo de malfermo la pordo estos malfermata. Se vi venas alian tagon, simple antauxanoncu vin kelkajn tagojn antauxe, kaj ni arangxos ion. Kontaktu : Mille et une langues 14, rue Leynaud, FR-69001 Lyon Tel : +33 (0)4 72 07 75 49 kotopo@esperanto.org Posxtcxekkonto Mille et une langues : 11 000 12 N LYON UEA konto : KTPO-M * Atentu, la ttt-ejo de KoToPo estas nun reaktualigata.* * Por fresxaj novajxoj provizore bonvolu konsulti * * http://numerix.univ-lyon1.fr/~texier/ktp * ************************************************************************************************ Pri kreo de anglalingva ret-konferenco pri E-o Saluton, karaj samideanoj! Mi estas konvinkita, ke la mondo bezonas Esperanton kaj ke tasko de ni esperantistoj estas cxiamaniere disvastigi gxin, en tiu nombro ankaux en la reto. Mi konas multajn homojn, kiuj dum tuta sia vivo nenion sciis pri Esperanto kaj nur antauxnelonge esperantistigxis pere de Interneto. Mi partoprenas , sed tio estas pure E-lingva babilejo, kiu neniel disvastigas Esperanton. Necesas krei anglalingvan konferencon pri Esperanto! Anglan lingvon scias plimulto da ret-uzantoj. En la proponata konferenco milionoj da homoj povus ricevi informojn kaj konsultojn de spertaj anglalingvaj esperantistoj. Sendube, tio estus grava sukceso de Esperanto. Kia estas via opinio pri tiu propono? Se vi rilatas al gxi pozitive, cxu ne valorus iom post iom kolekti retajn esperantistojn, por ke ili poste akorde vocxdonu por tiu konferenco. Kiom mi scias, necesas ke vocxoj "por" estu je 100 pli multaj, ol vocxoj "kontraux". Do, cxirkaux 150 samideanoj suficxos, por fari tion. Hieraux mi lancxis novan grupon, kie kolektigxu konkordemaj kaj agemaj E-aktivistoj. Nia celo Nr 1 estas preparigxi por krei anglalingvan forumon pri Esperanto. Por tio ni devas: a) trovi kompetentulojn pri kreado de novaj konferencoj; b) kolekti suficxe da apogantoj, kiuj vocxdonos por estonta konferenco. Aligxu, sendante malplenan mesagxon al: < finavenko-subscribe@egroups.com >. Poste sendu viajn mesagxojn al < finavenko@egroups.com >. Nikolao G. ************************************************************************************************ CAMPI DI LAVORO!! Tutte le informazioni sui campi di lavoro esperantisti le trovi su: http://ttt.esperanto.dk/eo/laborbrigadoj Maggiori info: Jacob Nordfalk, Danio Telefono +45 26206512 j@mobilixnet.dk