Esperanto: istruzioni per l'uso - Esperantisti, guerra fredda e informative segrete Gli esperantisti sotto Stalin furono decimati, di quelli croati dopo la guerra e l'occupazione tedesca rimasero vivi solo due su tre (vd. Eseoj memore al Ivo Lapenna, il contributo di Zlata Flego), in Giappone si diceva "e-istoj estas kiel akvomelonoj: ekstere verdaj, sed interne rughaj"; al confronto a noi italiani e' andata di lusso. Non e' strano che all'epoca della guerra fredda chi mostrava interesse per i paesi dell'altro accampamento fosse oggetto di informative segrete e venisse convocato per dare informazioni sulla propria affidabilita' politica. Si puo' discutere se debbano esistere i servizi segreti, ma se esistono devono fare il loro mestiere, e come disse non ricordo quale politico, "In Italia opera uno dei migliori servizi segreti del mondo" (i maligni interpretarono poi letteralmente tali parole, dicendo che non alludevano al SISMI italiano, ma ... al Mossad). Ancora nei primi anni Sessanta ci si preoccupava che il vertice dell'estraro della TEJO fosse di un presidente, due vicepresidenti e un segretario, e che di questi quattro due fossero di un accampamento e due dell'altro in modo da poter firmare e controfirmare lettere di contatto con le varie organizzazioni giovanili, che allora erano divise a seconda delle ideologie, tramite due firme di "estraranoj" che appartenessero allo stesso campo dell'organizzazione contattata. Carlo Minnaja ************************************************************************* ************************************************************************* 2 dicembre 2011 - Ancona - Premio "Zamenhof - Le Voci della Pace" Ancona, Teatro Sperimentale Venerdì 2 dicembre ore 21 Ingresso libero La Federazione Esperantista Italiana propone: PREMIO "ZAMENHOF - LE VOCI DELLA PACE" e PREMIO "UMBERTO STOPPOLONI - LE INTEGRAZIONI IMPOSSIBILI" DECIMA EDIZIONE per il 2011 riceveranno il Premio "Zamenhof" (una scultura di Walter Valentini): l'attrice e regista SIMONA MARCHINI per il suo impegno quale Ambasciatrice dell'UNICEF; NELLO FERRIERI ed ELISABETTA ANTOGNONI, promotori della Fondazione CINEMOVEL che porta il cinema nei più sperduti villaggi dell'Africa; VIOLETTA DE FILIPPO, esperantista non vedente, che da alcuni anni insegna gratuitamente ai ciechi in Etiopia. Il Premio "Stoppoloni" è assegnato a PEZZI DI RICAMBIO, un'associazione che attraverso la pratica della musicoterapia in un'orchestra, aiuta a risolvere situazioni di disagio per persone in difficoltà. La serata sarà conclusa dalla presentazione de "La Diritta Via" con Giuliano Turone, il noto ex magistrato (anch'egli esperantista) che proporrà in forma teatrale una lezione-spettacolo sulla Costituzione Italiana. In occasione della Decima Edizione della manifestazione verrà distribuito gratuitamente agli intervenuti un libro che riassume i dieci anni della prestigiosa manifestazione. La Provincia di Ancona, la Regione Marche, il Comune di Ancona, l'Università della Pace delle Marche, Il Museo Tattile Statale Omero hanno dato il loro Patrocinio. Sponsor: Immobiliare Elle e Mariotti Costruzioni. Al termine è prevista, per chi lo desidera, una cena in un elegante ristorante di Ancona. Costo E. 22. A causa dei posti limitati è necessario prenotare telefonando a Daniela Bottegoni, tel. 339/8007222 Per chi intende pernottare suggeriamo due alberghi con i quali si sono concordati prezzi speciali: Hotel City, via Matteotti 112 (nei paraggi del Teatro Sperimentale e del ristorante): camera doppia con prima colazione E. 84; camera singola E. 52. Hotel della Rosa, in piazza Rosselli (la piazza della stazione ferroviaria): camera doppia con prima colazione E. 70, camera singola E. 45. Anche per gli alberghi è opportuno prenotare tramite Daniela Bottegoni. Si prevede, come sempre, una larga affluenza di pubblico. Si raccomanda pertanto di presentarsi puntuali in teatro. ************************************************************************* ************************************************************************* Kio postrestas … Pri la pasinta Universala Kongreso (Kopenhago, la 23an ­ la 30an de julio 2011). Malfacilege estas kompreni ghisfunde kio estighas kaj postrestas ene de partopreninto en UK ­ tio validas aparte, se temas pri unufoja kongresano. Eblas enfokusigi tion nur post longa kaj profunda pripensado, kvankam ofte ne tute konscia. Okazis plurfoje al mi paroladi pri la Kopenhaga UK, en diversaj kuntekstoj, pli kaj malpli oficialaj kaj formalaj ; chiufoje, la rakonto estis iom alispeca ol la antaua, diversmaniere akcentita lau la auskultanto au la auskultantaro. Mi proponas chi tie nur unu ekzemplon pri tio. La pasintan septembron, enkonduke al mia prelego pri Esperanto, okazinta che unu el la Torinaj Rotariaj Kluboj, mi alprenis apartan ruzajhon por klarigi kion oni spertas dum grava E-arangho (kiam mi ne scias kiel enkonduki formalan kaj oficialan paroladon, mi ofte finfine decidas lastmomente uzi efikan kaj mirigan elementon): mi farigis al la cheestantaro “videbligan eksperimenton”. Unue, mi petis imagi grandegan salonon, gastigantan proksimume 1400 homojn devenajn el 66 landoj; poste, mi petis imagi la Prezidanton de UEA ­ Baratanon ­ parolantan en lingvo senpere komprenebla de chiuj cheestantoj; laste, mi petis imagi la kompletan necheeston, en tiu salono, de interpretistaj kaj tradukistaj sistemoj kaj aparatoj, tute superfluaj en kunteksto de senpera internacia interkomunikado kaj interkomprenigho. Tio, kion mi estis jhus priskribinta ­ mi tiam konludis ­ ne estis io sciencfikcia au porchiame forapartigita en neatingebla estinteco: tutsimple, temis pri la solena inauguro de la Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Kopenhago dum la pasinta julio. Mi skizis bildon iomete “pentekostan”, mi agnoskas, sed tio chiuokaze estigis tra la auskultantaro, tute sen ech baza Esperanta kaj E-movada kono, subitan kaj mirigitan silenton; repripensante tiun gravan momenton, tamen, mi ekkonsciis kiom profunde kaj kortuse la etoso koncerna la solenan inauguron frapis min. Kiuj bone konas min scias kiom mi ploretadis dum la solena kongresa malfermo ­ kaj, verdire, ne nur tiam … chiu el ni kutime enprenas kaj memoras, post iu ajn arangho au travivajho, la plej signifajn aspektojn, kompreneble lau sia vivsperto: tio validas aparte por UK, dum kiu oni ricevas multege da instigoj kaj sugestoj, iel selektendaj, chefe por efike memori kaj poste rakonti tiun nekredeblan E-sperton. Evidentis al mi, devena el universitato kaj definebla kiel “kandidata” universitata esploristino, la aparta taugeco de Esperanto kiel lingvo por scienca komunikado, per kiu konkrete eblas efikan disvastigon de esploradaj rezultoj kaj intersangon inter diversnaciaj kaj diverslingvaj akademiuloj kaj esploristoj. Tio estas autenta banalajho, eble komentus, indulge ridetante, pli sperta esperantisto. Tamen, por mi temis pri kompleta novajho. Antau la UK, ekzemple, mi tute ne konis la agadon de Internacia Kongresa Universitato (IKU), kiu kolektas diverslingvajn, diversnaciajn kaj diversfakajn esploristojn kaj akademiulojn, kiuj, dum la Universalaj Kongresoj, elmontras al la esperantista scienca komunumo la rezultojn de siaj gravaj esploradoj; same, mi finfine konis pli profunde kaj klare la agadon de Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino (AIS), alpreninta jam de longe la lingvon internacian apud lingvoj tradicie uzataj por scienca komunikado (franca, angla, germana, itala) kaj konsistanta el esploristoj kaj akademiuloj el la tuta mondo. La graveco de senpera kaj efika scienca komunikado chiam estis ­ kaj ech nun estas ­ tikla problemo por mi, char mi ighis pli kaj pli sentema kaj atentema pri tiu chi temoj dum mia ghisnuna mallonga sperto kiel universitata esploristino; fakte, mi bone memoras kaj chiam memoros la kutimajn interkomunikadajn kaj interkomprenajn malfacilajhojn dum universitataj kongresoj, ne nur naciaj sed ankau kaj chefe internaciaj. Estas superflue aldoni kaj substreki ankoraufoje kiel Esperanto povus solvi tiajn problemojn. Revenante al mia sperto dum UK, la prelegoj okazigitaj fare de AIS kaj IKU tute entuziasmigis kaj absorbis min, tiom ke mi fojfoje preskau forgesis mangheti ion … Kiam io allogas min, estas malfacilege malproksimigi min de tio. Krom pri scienca komunikado, mi aparte interesighas pri instruado; mi iom spertighis kiel instruistino en universitato, sed mi chiam deziris ekinstrui kaj instruadi Esperanton, tiom ke dum tiu chi jaroj mi trejnighis ­ kaj trejnighas ­ por plene realigi tiun chi deziron. La daura cheesto kaj agado de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis fruktodona okazo por pliprofundigi miajn konojn pri pluraj temoj kaj koni utilegajn ilojn, koncernajn kaj la instruadon, kaj la porinstruistan trejnadon. La Tago della Lernejo, unutaga renkontigho dedichita al instruadaj temoj, malfermis al mi konendajn kaj konindajn horizontojn, pensigaj kaj instigaj al plibonigo kaj perfektigo de chiu ajn estonta ­ au estanta ­ instruisto. Krome, mi partoprenis en la publika kunsido de Akademio Literatura de Esperanto, en la 34-a Esperantologia Konferenco, en la Terminologia Forumo (tre utila por kompreni la parolkreadajn reagojn de Esperanto fronte de la interreta lingvo, tute angledevena), kaj samtempe mi ne maltrafis la prezentadon de la Libroj de la Tago kaj la renkontighon de la redaktoro de la oficiala organo de UEA Esperanto kun la kutimaj legantoj ­ kunsidon elpensitan por plibonigi la revuon mem per eventualaj sugestoj kaj konsiloj flanke de la legantoj mem. Tamen, mia UK-sperto inkluzivis ankau pli malpezajn sed same gravajn kaj richigajn momentojn. Fakte, vespere okazis pluraj koncertoj, kaj en la kongresejo (mirinda estis la koncerto de la itala muzikgrupo Rêverie/Revado), kaj aliloke en la urbo (kiel okazis en la charma etoso de Island Brygge, kie alternis la plej famaj E-artistoj; la teatrajho “Dek tagoj de Kapitano Postnikov”, eltirita el la romano de Mikaelo Bronstejn kaj majstre enscenigita de la rusa aktoro Sasa Pilipovich, chefrolulo de tiu chi kortusa kaj emocia historio pri E-aktivismo; mi spektis la mallongan filmeton “La universala lingvo”, kiu reiras la historion de la E-movado kaj substrekas la gravan rolon de Esperanto kiel lingvo de paco kaj unuigho inter la popoloj; laste, la Internacia Arta Vespero, dum kiu elmontrighis la artaj talentoj de pluraj kuraghaj amatoraj voluntuloj, chiam laudindaj ­ kvankam ne chiam tiom virtuozaj … Aparte menciindas la Kongresa Aukcio, sprite direktita de la fama kaj altestimata profesoro Humphrey Tonkin. Miaopinie, la plej amuziga momento estis la propono de naztuko kiel “konversaciigilo”: efektive, diris la profesoro ­ metinte tiun naztukon sur sian kapon ­, imagu kiom da potencialaj konversacioj povus estighi el la demandoj de scivolemuloj, kiuj nepre demandos al vi kion vi faras kun naztuko sur via kapo! Mi opinias ke en UK oni ne simple partoprenas: oni mergighas en ghin, en ghian nekutiman etoson, kie la normala tempa disvolvigho kaj la spaco mem iel suspendighas. Oni renkontighas kun malnovaj kaj novaj geamikoj ­ ofte konataj ghis tiam nur interrete ­, kaj kune kun ili oni plene vivas tiun chi gravegan E-aranghon. Eble, kaj preskau sendube, la plej grava. La UK estas definebla kiel mondo kiu sin turnas kaj komunikas diversmaniere, lau la agho kaj la interesoj de la partoprenantoj: ekzemple, mi rilatas al la Junulara Universala Kongreso (JUK), junulara kongreso paralela sed daure integrighanta kun la UK mem, kaj al la Internacia Infana Kongreseto, kiu kolektas gefilojn de esperantistoj, kaj permesas al ili pasigi lernigan kaj amuzigan kongreseton, tajloritan laumezure por ili. Malfacile estas forlasi la UK-kongresejon ­ eble, temas pri la plej granda malfacilajho renkontebla, kiam oni partoprenas en tiu chi evento. Post la solena fermo de la kongreso ­ multe pli kortusa ol la inauguro, se eblas imagi tion ­ kaj post la multnombraj salutoj, mi longe restadis en la kongresejo, tute nekapabla foriri kaj reveni hejmen. Multe helpis min, dum la malghoja forira momento, la saghaj kaj trafaj paroloj de Nepala amiko, kiu diris al mi: “Inter esperantistoj oni neniam diras: Adiau. Oni simple diras: ghis revido”. Maria Rosaria Spanò, Torino ************************************************************************* ************************************************************************* Il Congresso Nazionale di Torino e il Festival Giovanile del 1992 sul TGR della Valle d'Aosta In occasione del congresso nazionale di Torino, il TGRegionale della Valle d'Aosta ha mandato in onda l'interessante servizio disponibile presso >http://www.**youtube.com/watch?v=FARp5i_**UE2c Segue anche un servizio realizzato dal medesimo TGR in occasione del Festival Giovanile del 1992. Fonte: Giulio Cappa ************************************************************************* ************************************************************************* LA ESPERANTA GAZETEJO Gazetejo.org kunigas informojn pri esperantaj gazetoj. Ghi ebligas uzantojn ghui plej diversajn esperantajn gazetojn kaj estas ankau ilo por gazet-redaktistoj kaj verkistoj reklami pri siaj gazetoj kaj profitigi sian gravan kaj laudendan laboron al la tuta esperantistaro. Esploru ghin: http://gazetejo.org