BREVI VACANZE DI NOVA SENTO Cari lettori! In occasione del matrimonio di mia sorella Reena con Pere, esperantista catalano (l'esperanto galeotto!!), che si festeggera' con bagordi vari a Sabadell (Barcellona) il 10 luglio, il vostro redattore preferito va in vacanza per la bellezza di 10 giorni. Avete gia' una crisi d'astinenza da Nova Sento, vero?? Non disperate: se avete letto i consigli che vi abbiamo passato in questi mesi, certamente la vostra estate sara' estremamente intensa e piacevole in giro per il mondo. Se non avete letto i consigli, vorra' dire che rimarrete a casa a studiare i numeri estivi di Nova Sento!! ;-)) Nova sento tornera' a fine luglio. Buone vacanze a tutti! Framerio ************************************************************************************************ TESI DI LAUREA Il Gruppo di Interlinguistica ed Esperantologia distribuisce copie della tesi di cui alla notizia apparsa in Nova Sento che riportiamo in parte. Si puo' ottenere scrivendo alla FEI o mandando un messaggio a < coedes@esperanto.it >. Chiedere copia della tesi di Giuseppina Piscopo. Il costo e' di circa 20 mila piu' le spese di spedizione. INFLUO DE ESPERANTO SUR METALINGVAJ KAPABLOJ Hodiaux (99.06.23) studentino de la Unua Roma Universitato "La Sapienza" doktorigxis pri psikologio, pridiskutante la "tezon", ke la kono de la Internacia Lingvo povas pliigi la "metalingvajn" (=lingvopripensajn) kapablojn de la infanoj, ecx pri sia denaska lingvo. Laux la disertajxo de tiu studentino - kaj laux sxia "referanto" la statistikaj datumoj konfirmas tiun tezon: la klasoj, kie oni lernis Esperanton dum unu jaro kaj duono, montris rimarkinde pli bonajn rezultojn en la testoj pri metalingva kapablaro, kompare kun ceteraj klasoj. ************************************************************************************************ Seminario pri Cseh-Metodo Kadre de la jubilea 25-a Internacia Semajno okazonta en Sete (Francio) de la 28-a de awgusto gxis la 4-a de setembro, okazos Metodika Seminario pri Cseh-Metodo. Cxi tiu programero estas destinita al intruistoj kaj al tiuj, kiuj deziras instrui uzante la jam faman metodon iniciatintan de Andreo CSEH. Pliaj informoj estas riceveblaj de D-ro Yvette VIERNE, 5 rue Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio. Tel + fakso: +33 4 67 54 15 43. Atilio ORELLANA ROJAS, < iei001@worldonline.nl > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ ARTIKOLO PRI ESPERANTO La numero 43 de la revuo "Quaderni di Libri e riviste d'Italia", eldonata de la Ministerio por la kulturaj havajxoj kaj agadoj, estas speciale dedicxita al la jura tradukado cxe la euxropaj organoj. Gxi enhavas artikolon de Guido Ricci pri la ideo de internacia lingvo en la historio de la intersxtataj rilatoj. Guido Ricci guido.ricci@ping.be ************************************************************************************************ Cxu ferii en Esperantujo kun la familio? Cxi-somere post la UK en okcidenta Pollando! Cxu vi sxatus ferii kun viaj infanoj en Esperanto-renkontigxo cxi-somere? Cxu sperti denove Esperanto-etoson kun homoj el multaj landoj kaj samtempe kunesti kun viaj idoj, egale, cxu ili parolas Esperanton? Aux cxu sen propraj infanoj partopreni en renkontigxo de cxirkaux 50 homoj, duone plenkreskuloj, el kiuj preskaux cxiu de multaj jaroj regas Esperanton? Tiujn eblecojn ofertas al vi la Familia Feriado (FF 99) de la 14a gxis la 21a de auxgusto en la kastelo Przytok apud Zielona Góra - nurajn ducent kilometrojn for de la UK-urbo Berlino. Samloke de la 7a gxis la 14a de auxgusto, tuj post la UK, okazos la 22a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (22a REF), al kiu ni invitas infanojn, kiuj hejme regule auxdas Esperanton, kaj iliajn gepatrojn. Multaj el tiuj Esperant-lingvaj familioj eluzos la eblecon ferii du semajnojn en Esperantujo kaj tiel Esperanto restos grava lingvo inter la infanoj ankaux dum la dua semajno; por ne gxeni tion la plenkreskuloj partoprenantaj la duan semajnon sciu Esperanton. Aliflanke ne estas kondicxo, ke vi kunportu infanojn: Se vi sxatas travivi renkontigxon de Esperant-lingvaj infanoj, ekzemple por prepari vin al la instruado de propraj infanoj, vi estas bonvena en ambaux semajnoj. Pli detalaj informoj estas haveblaj cxe: Lu Wunsch-Rolshoven, luwunsch@bigfoot.de (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Nova KD: Por la mondo Jxus aperis nova kompakta disko en Esperanto de la brazila Merlin. Merlin estas: Markone Froes: vocxo kaj akustika gitaro, Aldrin Gandra: elektra gitaro, Sergio Ribeiro: basgitaro, Sergio Vieira: klavaro, Guilherme de Souza Lima: drumo, Emmanuel de Souza Lima : managxisto. La historio de Merlin komencigxis en 1995, kiam Marcone Froes kaj Guilherme Souza Lima enskribigxis por sin prezenti en kantfestivalo en Belo Horizonte (Brazilo). Por tiu okazo estis elektita Merlin kiel nomo de la bando. De tiu periodo la bando havis diversajn sxangxojn antaux ol alveni al la nuna formo. La muzikstilo memorigas la brazilan pop-rokon de la 80aj jaroj, kaj la muzikistoj de la bando muzikas de plej frua agxo, kaj nun profesias en tiu fako. Markone Froes komencis traduki kantojn en Esperanto komence de 1998. Post tradukoj de konataj kanzonoj de brazilaj artistoj, li mem ekkomponis kaj verkis siajn proprajn tekstoj. Iom post iom cxiuj membroj de la bando alportis sian kontribuon, kaj nun eblas diri ke la tuta bando partoprenis en la kreo de sia Esperanto-repertuaro. "Por la Mondo" (la titolo de la albumo) entenas 9 kantojn irante de pop-roko gxis sambecaj stiloj. La disko estas acxetebla rekte de la eldonisto aux de la Retbutiko. Por atingi la Retbutikon vi povas sendi simplan mesagxon al < retbutiko@fel.esperanto.be > aux vi povas rigardi cxiujn haveblajn diskojn kun recenzoj, malgrandaj auxdfragmentoj, ktp. de www.esperanto.be/retbutiko Servilo de FEL < servilo@fel.esperanto.be > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ CORRISPONDENTI CERCASI "Sinjorino deziras korespondi kun esperantistoj. Sxi sxatas legi, kolekti glumarkojn, ktp. Adreso: Natalja Ivanova Dmitrieva, Mikrorajono 7 27.2, Krasnojarslij Kraj, RUS 663131 Lesosibirsk, Ruslando" Dankon