Esperanto: istruzioni per l'uso - Caratteristiche dell'esperanto L'Esperanto è una lingua sia scritta che orale. Il suo lessico deriva preminentemente dalle lingue neolatine (70%) e germaniche (20%), mentre la sua morfologia e la sua sintassi appaiono influenzate dalle lingue germaniche e slave. Il fatto che i morfemi siano invariabili e quasi illimitatamente combinabili in parole diverse dà alla lingua tratti che l'accomunano a lingue isolanti come il cinese, mentre la struttura interna delle parole mostra alcune affinità con le lingue agglutinanti come il Turco, lo Swahili e il Giapponese. ************************************************************************* ************************************************************************* UEA KAJ TEJO AKTIVAS CHE UNESKO La 36-a sesio de la Ghenerala Konferenco de Unesko estis inaugurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj dauros ghis la 5-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas ghin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo. Kiel prezidanto de la Ghenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antauenigo de kultura diplomatio. En sia inaugura parolado la ghenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: "La defioj de paco kaj dauripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Chio chi postulas pli fortan rolon de Unesko." La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de Gvidantoj", kun partopreno de pluraj shtatestroj, pri la temo "Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al dauripova evoluigo?" Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dedichita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco. De la 17-a ghis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis "Kiel junularo kondukas shanghon" kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Ghenerala Konferenco. UEA ricevis inviton cheesti ankau ghin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambau partoprenis aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ghi estis preparita antau la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroshtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredajhon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas. ---- Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco: http://www.esperanto-un.org/**dokumentoj/unesko-kultura-**diverseco.html ************************************************************************* ************************************************************************* Torino - Il Centro esperanto cambia giorno degli incontri A partire dalla prossima settimana il Centro Esperanto di Torino cambia giorno degli incontri, dal lunedì al MERCOLEDÌ. Contestualmente cominceranno anche i corsi di primo, secondo e terzo grado. Pertanto, a partire da mercoledì 26 ottobre gli orari saranno i seguenti: - dalle 18:00 alle 19:30 Corsi - dalle 19:30 alle 20:30 Cena - dalle 21:00 alle 23:00 Serata sociale Diego Fiumarella ************************************************************************* ************************************************************************* 25 Novembre - L'Esperanto alla radio Venerdì 25 novembre 2011 su Radio1 alle 23:10 circa andrà in onda la trasmissione "10 minuti di…" dedicata all'esperanto, la lingua pianificata nel 1887 da Ludwik Lejzer Zamenhof. Nata per agevolare la comunicazione tra i popoli, questa lingua si è arricchita di una propria cultura - letteraria, musicale, ecc.. - e si propone come strumento accessibile a tutti e ricco di incredibili potenzialità espressive. L'interesse verso questa lingua è tutt'altro che spento: il Guinness dei Primati stima il numero dei parlanti la lingua internazionale, prima lingua pianificata al mondo, a circa sei milioni. "10' di..." è un programma radiofonico riservato alle associazioni senza fini di lucro, a sindacati, partiti e movimenti politici, alle confessioni religiose,ai gruppi etnici e linguistici e ad altri gruppi di rilevante interesse sociale. Massimo Ripani http://disvastigo.esperanto.it ************************************************************************* ************************************************************************* Decembro 2011 - Xanten - Germanio - Jarfine al IF 28-a Internacia Festivalo en Xanten ... internacia etoso - renoma arangho - alloga programo >> Septembra limdato plilongigita ghis 31 oktobro - utiligu la favoran alighon! Karaj geamikoj, Ni plilongigis la limdaton de favora aligho ghis 31 oktobro 2011. Bonvenon al vi, festu novjare kun ni, ghuu la etoson en la 28a IF ! IF estas tradicia arangho por familioj kaj plenkreskuloj kaj okazos en Xanten, urbo proksima al la nederlanda limo. Ni celas personojn kiuj uzas la lingvon, por partneroj ni antauvidas paroligan kurson. La klerigejo estas renovigita porfamilia hotelo, pligrandigita en 2010. Niaj kotizoj inkludas tri manghojn tage, la loghigon en chambroj kun dusho kaj necesejo - kaj la tradiciajn silvestrajn bufedon, balon kaj novjaran brunchon! Ni preparos interesan programon: partoprenu dumtage en prelegoj pri kadra kaj aliaj temoj au paralele en kursoj kaj promenoj. Ni antauvidas variajn distrajhn ofertojn por la vesperoj. En nia nunjara kadra temo ni prezentas al vi Benelukson - kun informoj pri la najbaraj statoj Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio. En nia tuttaga ekskurso (fakultative, 30 dec 2011) ni vizitos autobuse la najbaran Nijmegen, la plej malnovan urbon en Nederlando - jam en 2005 ghi festis sian dumil-jarighon. Konatighu kun la urbo kaj partoprenu duhoran krozadon sur rivero Waal, inkluziva estas krespa tagmangho sursipe. Nia IF-gastejo ‘Knajpo’ atendos vian ciutagan (kaj noktan) viziton, ghuu la ‘faman trinkejon en Esperantujo’, niajn diversajn bierojn, vinojn kaj koktelojn, kapuchinon, kafon kaj kukon ... plus nian konatan IF-etoson. Alveno Xanten: Plej proksima (kaj rekomendinda flughaveno estas Düsseldorf. Trajnveturantoj: veturu per rapidtrajnoj al proksima Duisburg (same el Düsseldorf) kaj daurigu per regiona trajno al Xanten. El regiono Nijmegen veturu perbuse tra germana Kleve. Alveno per auto: ni preparis superrigardon en nia interreta subpagho "rekomendoj" (atingebla el la startpagho). Elektu konvenan autososeon kaj alvenu senstrece ... Partoprenu en internacia rondo de 120 - 160 personoj el 20 landoj. Alighintoj: Tria Informilo sekvos en novembro, kun informoj pri enurba veturo kaj restado. Vizitu niajn interretajn paghojn kaj legu aktualajn informojn: www.internacia-festivalo.de HDP / Hans-Dieter Platz (organizanto) Se vi ne deziras ricevi niajn informojn, bv. skribi al ni. -- jarfine al IF 28-a IF en Xanten Alighstato 82 personoj el 13 landoj Retposto HDP at internacia-festivalo.de Interreto www.internacia-festivalo.de IF-anoj varbas geamikojn: vi kaj la novaj gastoj ricevos rabatokuponon ************************************************************************* ************************************************************************* Decembro 2011 - Gresillon (F) - Jarfine festi en kastelo Greziljono Pasigu memorindajn tagojn post Kristnasko ghis la franca lernejokomenco en gaja etoso, kun novaj amikoj, en belega loko, kun interesa programo. Venu kun bonaj geamikoj au via tuta familio, ech se ne chiu parolas Esp-on. Gustumu francajn frandajhojn, francan kulturon, kastelajn fantomojn. Post la silvestra festeno, dum maskobalo, dancu kun tiaj fantomoj: http://gresillon.org/spip.php?**rubrique26#sal Jarfina FESTEego kun Silvestra FESTeno, de mardo 27-a de decembro ghis lundo 2-a de januaro 2012 Eblas cheesti nur la silvestran semajnfinon. La oktobra limdato plilongighis ghis fino de oktobro, utiligu favoran prezon por 5-6-taga restado! nia ret-adreso: kastelo at gresillon.org nia ret-paÄ aro: www.gresillon.org La fama Esperanto-kastelo esperas pri via vizito. Bonvenon en Greziljono! ************************************************************************* ************************************************************************* La settimana enigmistica La "Settimana enigmistica" in edicola in questi giorni pubblica il contributo di una lettrice che - proponendo il suo quesito e la relativa risposta - ha guadagnato 15 euro. La rubrica si chiama "Perché...?" e la domanda proposta dalla lettrice Silvia Cetti è stata: "Perche' l'esperanto si chiama cosi'?". Carlo Sarandrea