NUOVO SERVIZIO IN INTERNET!! Sei socio della Gioventu' Esperantista Italiana o della Federazione Esperantista Italiana? Non hai la posta elettronica? Bene, da oggi puoi avere una casella di posta elettronica presso il nostro dominio "esperanto.it" e puoi anche avere l'accesso a Internet per poter navigare. Non devi fare altro che chiedere! Se invece sei gia' collegato a Internet e hai gia' un indirizzo di posta elettronica, puoi chiedere un "alias" cioe' un collegamento che si chiama "nomechevuoitu@esperanto.it" che spedisca tutti i messaggi alla tua casella di posta elettronica reale. Flavia Dal Zilio < f.dalzilio@ita.flashnet.it > Prezidantino de Itala Esperantista Junularo Presidente della Gioventu' Esperantista Italiana ************************************************************************************************ ELEZIONI EUROPEE Nelle scorse settimane avete letto molti messaggi relativi a lettere inviate da candidati italiani alle elezioni europee. Segue un comunicato che racconta come si sono mossi gli esperantisti francesi e che risultati hanno ottenuto. __________________________________ Provizora bilanco de agado al euxropaj listoj Karine BERIZZI-TEXIER, Robert LAUDEREAU, Claude NOURMONT Prezidantino de JEFO Prezidanto de FET Prezidantino de UFE . Jean RIPOCHE, Jean SELLE, Vincent CHARLOT Prezidanto de AFCE Prezidanto de SAT-Amikaro Kunordiganto de la kampanjo komunikas: Jen alvenis tempo por provizore bilanci pri nia agado al listoj okaze de euxropa vocxdono. Ni deziras informi kaj ne doni ian ajn konsilon por vocxdoni. Ni restu kompreneble modestaj kaj seriozaj: cxiuj scias ke ni bezonos ankoraux multan tempon por konvinki definitive la diversajn politikajn fortojn. Nuntempe neniu el la diversaj listoj havas adekvatan lingvan politikon, sed multaj jam evoluis! Ni kompreneble evitu fanfaroni aux malesperi! Ni volas substreki kelkajn rezultojn; 1) Ni ricevis la apogon de la tuta franca E-Movado kaj tio estas tre esperiga. 2) Ni akiris nun multajn kontaktojn cxe diversaj politikaj fortoj (Socialista, Komunista, Verdana, Radikala, RPR). 3) Ni skribis al la jenaj listestroj: François BAYROU, Daniel COHN-BENDIT, François HOLLANDE, Robert HUE, Arlette LAGUILLER, Charles PASQUA, Nicolas SARKOZY. Pro etikaj kialoj, ni skribis nek al Jean-Marie LE PEN, nek al Bruno MEGRET. 4) Arlette LAGUILLER respondis negative al Esperanto. François BAYROU kaj Charles PASQUA ne respondis al nia(j) letero(j). 5) Ni renkontigxis kun kandidatoj: - Gérard ONESTA, Catherine BOURGAIN kaj Françoise DUTHU por la Verdanoj - Brice HORTEFEUX por RPR - Gérard CAUDRON por la Socialistoj - Nadia AMIRI kaj Nicole BORVO por la Komunistoj (Listo "Movigxu Euxropo") 6) La rezultoj de tiuj renkontigxoj: Cxe la Verdanoj: estas mencio de Esperanto en ilia programo, por enketo pri lingva problemo inkluzive Esperanton. Gérard ONESTA tre favoras Esperanton kaj deziras labori por Esperanto en la euxroparlamento. Cxe RPR, Brice HORTEFEUX atente auxskultis nin kaj Philippe SEGUIN (tiama listestro) sendis leteron relative favoran al enkonduko de Esperanto en Bakalauxron. Cxe Socialista Partio, Gérard CAUDRON tre favoras Esperanton kaj deziras labori por Esperanto. Li engagxigxis helpi nin en la Euxropa Parlamento kaj regionskale. Cxe la listo "Movigxu Euxropo" (komunista Partio kaj aliaj), Nadia AMIRI (nekomunista parto) faris deklaracion tre favoran al Esperanto nome de la listo. Ni povis starigi budon pri Esperanto en ilia kunveno en "Vintra Cirko la 1-an de Junio. La listo engagxigxis helpi nin cxe la euxropa paralmento kaj en asocia mondo. 7) En multaj lokoj, Esperantistoj starigis demandon pri Esperanto. Ili estu gratulataj. 8) Nia unua laboro estos provi kontaktigxi kun la francaj euxroparlamentanoj por kunveni en septembro aux oktobro en euxropa parlamento. CHARLOT Vincent esperant@worldnet.fr ************************************************************************************************ OSPITALITA' IN ITALIA PER RAGAZZE ARGENTINE Due ragazze argentine di 19 e 22 anni vogliono venire in Italia in agosto. Hanno gia' contattato ben 10 indirizzi di samideanoj italiani aderenti al pasporta servo, ma nessuno fino ad ora gli ha risposto. Le citta' che gli interessano sono: Roma, Napoli, Bari, Venezia, Verona, Milano e in Calabria. Vengono in Italia alla ricerca delle loro origini, infatti sono discendenti di emigranti italiani. Si chiamano Mattas Perla e Lucia Gabetta. Se qualcuno aderisce al Pasporta Servo ed e' tra le persone gia' contattate da queste ragazze, per favore risponda loro, anche se la risposta dovesse essere negativa. Se qualcun altro invece non e' nel Pasporta servo ed e' disponibile ad ospitarle le contatti al seguente indirizzo: MATTAS PERLA C.C. 67 SUC. 6B B. A. AR- 1406 ARGENTINA ************************************************************************************************ Nova katalogo de FEL aperis La librobutiko de Flandra E-Ligo apud UEA estas la plej granda libroservo. Gxi ebligas la akiron de Esperantaj eldonajxoj ne nur persone en Antwerpen, sed servas la klientojn ankaux perposxte - kaj funkciigas ankaux interretan acxeteblon. Jxus aperis la nova katalogo de FEL. Gxi estas plenkolora kaj enhavas librojn, diskojn, komputilajn programojn kaj aliajn "esperantajxojn" kun ampleksa priskribo. Kiu volas ricevi la katalogon senpage, povas skribi al: retbutiko@fel.esperanto.be ************************************************************************************************ Kataluna KD de "Kaj Tiel Plu" La 26an de junio aperos nova kompakta disko de la kataluna popolmuzikgrupo "Kaj Tiel Plu". La grupo sukcese koncertis dum la montpeliera UK kaj de tiam oni petas diskon. Do ni faras gxin kun helpo de Kataluna Esperanto Asocio kaj Eurokka. Versxajne la titolo estos "Sojle de la klara temp'". Temas pri tradiciaj kantoj. Estonte la grupo registros ankaux nuntempajn kantojn de konataj katalunaj kantistoj. En E-to, kompreneble. Luz Vazquez Souto < lvazquez@pie.xtec.es > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Diskutlisto por gejaj kaj ambauxseksamaj E-istoj Estas lancxita nova diskutlisto por gegejaj kaj ambauxseksamaj Esperanto-parolantoj. Por anigxi, alklaku: http://www.onelist.com/subscribe/gejverduloj laux mesagxo de domotran@aol.com en "soc.culture.esperanto" (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario)