NEL CUORE DEL CONSIGLIO D'EUROPA CON LA TEJO La Gioventu' Esperantista Mondiale organizza ogni anno 2 seminari internazionali su temi di grande interesse per i giovani. Dal 24 al 31 ottobre il seminario dal tema "Internaciismo kaj naciismo - cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj?" si svolgera' presso la sede del Consiglio d'Europa - Centro Giovanile Europeo a Strasburgo. Si tratta di un'occasione stimolante e piacevole per passare una settimana all'insegna dell'allegria ma anche della crescita personale e del dialogo. I costi sono addirittura RIDICOLI! Buon viaggio! ____________ TEJO-seminario en Strasburgo, Francio "Internaciismo kaj naciismo - cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj?" 24-31. oktobro 1999 en Euxropa Junulara Centro de Konsilio de Euxropo TEJO organizas seminarion kunlabore kun la Euxropa Junulara Centro de la Konsilio de Euxropo. La seminario sekvas kelkajn principojn de la EJC, interalie: -Multnacia preparteamo kaj partoprenantaro (kun geografia kaj seksa ekvilibro); -Pritrakto de grava temo de la nuntempa socio; -Interkultura edukado kaj aktiva partopreno de la partoprenantoj; -Ligo al la baza longtempa strategio de la organizo (TEJO). La seminario havas propran kuratoron de la eduka teamo de la EJC. Tiu diversmaniere subtenas la organizan teamon antaux kaj dum la seminario. Temo "Internaciismo kaj naciismo - cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj?" Ni estas junuloj Ni seminarios en la Euxropa Junulara Centro. Ni estas membroj de junulara organizo. Kiomagrade la nuna junulara generacio spertas alian mondon ol la antauxaj generacioj? Cxu ni havas malsaman alrigaron al naciismo kaj internaciismo? Kiel tiaj ideologioj aux evoluoj influas nin? Ni venas de diversaj landoj kaj regionoj Cxu ni havas komunajn perceptojn? Kiel nian pensmanieron pri la mondo influas niaj diversaj kulturaj fonoj? Kiel ni rilatas al nacia unueco (politike, ekonomie, kulture, lingve)? Kiel ni rilatas al internaciaj kontaktoj (politikaj, ekonomiaj, kulturaj, lingvaj)? Ni povas lerni multe unu de la alia. Ni estas esperantistoj Internaciismo, naciismo, sennaciismo kaj similaj konceptoj grave rolis en la historia evoluo de la Esperanto-movado. Dum politikaj, ekonomiaj kaj teknologiaj evoluoj donas al tiuj konceptoj novajn kadrojn ankaux la Esperanto-movado devas rekonsideri sian bazan aliron al tiuj temoj. Pli bona kompreno de la monda evoluo ankaux helpas nin pli bone kompreni la rolon de Esperanto en la nuntempo. Ni seminarios en Strasburgo La urbo havas varian historion. La regiono havas propran dialekton, kiun iuj preferus nomi ecx lingvo. Gxi apartenis al Germanio. Nun gxi situas en Francio limregione al Germanio. Strasburgo estas ankaux cxefa euxropa urbo. En gxi situas la sidejo de la Konsilio de Euxropo kaj la Euxropa homrajta kortumo. Strasburgo gastigas la cxefajn plenkunsidojn de la Euxropa Parlamento. Oni povus diri ke la urbo ilustras miksajxon de lokismaj, naciismaj kaj internaciismaj (aux cxu ni prefere diru euxropismaj) tendencoj. La seminario celas eduki kaj diskutigi la partoprenantojn. Per laborgupaj diskutoj, kontribuoj de fakuloj, simulludoj kaj vizitoj ni traktos diversajn flankojn de nia temo: Internaciismo kaj naciismo - cxu konfliktaj aux kompletigaj ideoj? Venu sperti, pensi kaj aktivi! Venu kontribui al bonetosa kaj altkvalita seminario! Adreso Bonvolu sendi la aligxilon, programproponojn kaj demandojn al: Grigorij L. Arosjev: 117071 a/ja 31, Moskvo, Rusio tel: +7-095-4761472; rete: arosjev@fnmail.com La limdato por aligxi estas la 10-a de septembro. Bonvolu antaux tiu dato sendi Vian aligxilon. (Se vi ne sukcesis aligxi gxis la limdato kaj interesigxas pri partopreno vi estas bonvena informigxi pri eventualaj liberaj lokoj ankaux poste.) La 27-a de septembro ni dissendos informojn pri (mal)konfirmo de Via partopreno en la seminario. (Ne hezitu kontakti Grisxa Arosjev por informigxi pri la situacio se la konfirmo aux malkonfirmo pri partopreno ne atingas vin suficxe frue!) Per frua aligxo Vi helpas la Organizan Teamon! La limdato por aligxantoj logxantaj ekster Euxropo kaj por tiuj kiuj bezonas la vizon estas la 27-a de auxgusto (la tempo necesas por arangxi invitleteron de EJC kaj por viz-ricevado). Celgrupo La cxefa celgrupo estas Individuaj membroj de TEJO logxantaj en Euxropo. La partoprenantoj ne nepre havu specialajn konojn pri la temo sed oni atendas ke cxiuj aktive partoprenu la teman programon. Entute estas 35 lokoj. TEJO povas inviti kelkajn (2-3) ekstereuxropajn partoprenantojn. Ni petas ke aligxantoj de ekster Euxropo indiku sian eventualan preton kontribui al la programo kaj priskribon de siaj vojagxelspezoj. Seminariejo Temas pri la Euxropa Junulara Centro en Strasburgo (Francio), kiu jam kelkfoje akceptis TEJO-seminariojn. La centro estas speciale ekipita por organizi seminariojn. Gxi provizas cxiujn teknikajxojn por fruktodona laboro, kaj ankaux disponas pri diversaj eblecoj por libertempa amuzigxo. Repago kaj kotizoj La kotizo estas nur 280 FRF (francaj frankoj). La kotizo estos subtrahita de la repago de la vojagxkostoj. La Euxropa Junulara Centro repagas vojagxkostojn komplete, kaj provizas la logxigon kaj mangxojn al la partoprenantoj. Sub certaj kondicxoj haveblas repago de salajro, se pro partopreno en la seminario vi perdas vian tiusemajnan salajron aux senlaborulan subtenpagon. Bonvolu nepre indiki tion en la aligxilo, cxar ni devas trakti tion jam antaux la seminario. Eblas nur plentempa partopreno. Se vi ne estas efektiva Individua membro aux Patrono de TEJO vi devas pagi vian kotizon plej laste dum la seminario. Tempo La seminario komencigxos la 24-n de oktobro (dimancxo) posttagmeze, kaj finigxos la 31-n matene. ALIGxILO AL SEMINARIO DE TEJO bonvolu NE esperantigi Viajn nomojn kaj adreson Familia(j) nomo(j) Persona(j) nomo(j) Naskigxdato (tt/mm/jj) Viro [] Virino [] Adreso (kun posxtokodo) Lando Telefonnumero (internacie) Telefakso (internacie) Retposxto Profesio/okupo Mi estas Individua Membro aux Patrono de TEJO: jes [] ankoraux ne [] Se jes, mia UEA-konto: ____-_ Bonvolu mallonge priskribi vian aktivadon en la Esperanto-movado: Mi intencas peti repagon pro perdita salajro [] Vegetarano: jes [] ne [] Aliaj dietaj konsideroj Mi bezonas oficialan invitleteron al Francio por ricevi vizon [] Se jes, mia pasportnumero: Ekvalido Validfino Mi volas partopreni la seminarion cxar: Mi povas kontribui al la programo per: Dato Subskribo ************************************************************************************************ MUSICA E CULTURA NEL LUGLIO DEL 2000 De la 5-a gxis la 9-a de julio 2000 en Tuluzo, Francio okazos "Kultura Arta Festivalo de Esperanto", "KAFE" Ni povos provizi vin per paperaj kaj retaj informiloj. KAFE zorge de EUROKKA, FR-31450 Donneville, Francio. Tel/fakso: +33-561.81.95.95. Rete informas : arno.lagrange@lemel.fr aux eurokka@esperanto.org ************************************************************************************************ SCIENZIATO ESPERANTISTA PREMIATO Danio: Unika ESA-medalo al la astronomo Erik Hoeg La 20-an de majo, 1999, la mondfama dana astronomo, Prof. D-ro Erik Hoeg de la Astronomia Observatorio de la Universitato de Kopenhago, Danio, estas honorigita per la unika medalo "The Director of Science Medal" disdonita por la unua fojo kaj transdonita pere de la scienca direktoro de ESA, Roger Bonnet. Erik Hoeg ricevas la medalon pro sia elstara satelitprojekto "Hipparcos". Prof. D-ro Erik Hoeg estas membro de la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna" (ISIIL). "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna" (ISIIL) Prezidanto estas Prof. D-ro Carlo Minnaja (matematiko), el la Universitato de Padova, Italio. Ceteraj membroj de ISIIL: - Prof. D-ro Fabrizio Pennacchietti (lingvistiko) el la Universitato de Torino, Italio; - Prof. D-ro Rhdiger Sachs (veterinaro), Eschwege, Germanio; - D-ro Jean Luc Tortel (medicino), Paris, Francio; - D-ro Erik Hoeg (astronomio), Kopenhago, Danio; - Prof. D-ro Christer Kiselman (matematiko), la Universitato de Uppsala, Svedio; - D-ro Klaus Perko (juro), Graz, Aßstrio; Prez. de Alta Kortumo de Danio; - Sven Ziegler (juro), Kopenhago, Danio; - S-ino Birthe Lapenna (membro-konsilanto), Kopenhago, Danio; - Protektanto: D-ro Louis Zaleski-Zamenhof. Informoj pri la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna" kaj "Fondajxo Ivo Lapenna": http://www.geocities.com/CapitolHill/Senate/1240 (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Fresxdata filmo cxe NANDIR Jxus aperas fresdata videofilmo cxe la svisa eldonejo NANDIR, titolita: TRA TANZANIO PER SIA ESPERANTISTARO. Dum 10 tagoj, la filmisto vojxagxis tra la afrika lando gvidita de esperantistoj kaj vivis meze de nigrularo amikema. (40 minutoj) filmoj.nandir@esperanto.nu (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Tradukprogramo, langorompilo, nova planlingvo Jen programo, kiu kapablas traduki de la angla al Esperanto: http://webalias.com/eoxx Ekzemple: Mi estas bela knabo, kiu sidas en la domo. I am a beautiful boy, which sits in the house. -- Provu mem! Multlingvan - ankaux Esperantan - kolekton de langorompiloj vi trovas cxe: http://www.uebersetzung.at/twister Nova planlingvo... troveblas cxe: http://www.eurish.notrix.net Walter KLAG, Vieno klag.esperanto@online.edvg.co.at (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario)