La Flavaj Pagxoj de Esperanto Rapidaj referencoj pri Esperanto en la Reto Kompilanto: Martin Weichert, martinw@cs.chalmers.se Dato: 01.06.1999. Forigu malnovan version! Enhavo 1. Pri la Flavaj Pagxoj: Karaj samlingvanoj; Kiel ricevi la FP? 2. Gravaj dosieroj: Oftaj Demandoj, Esperanto-Adresaro, Flavaj Pagxoj, Retumi Retposxte 3. Esperanto en "FTP"-ejoj 4. Esperanto en retposxtaj serviloj 5. Esperanto en retaj forumoj 6. Esperanto en bultenejoj, "Bulletin Board Systems (BBS)" 7. Esperanto en aliaj retservoj: "FidoNet", "CompuServe Information Service (CIS)", "America Online (AOL)", "Prodigy", "Toronto Free-Net" (Kanado), "Minitel" (Francio) 8. Esperanto en "Gopher" 9. Esperanto en "World Wide Web (WWW)" / "Tut-Tera Teksajxo (TTT)" 10. Esperanto en ret-babilejoj: "IRC", Virtuala Esperanto-Kongresejo 11. Esperanto-organizoj en la reto 12. Esperanto-tekstoj kaj librokatalogoj en la reto 13. Esperanto-vortaroj kaj gramatikoj en la reto 14. Lerni Esperanton en la reto 15. Esperanto-rilata programaro 16. Tekstprilaboro: Esperantaj literoj kaj tiparoj, LaTeX-dosieroj 17. Bildoj kaj sonoj 18. Aliaj Esperanto-servoj en la reto: Esperanto en radio, Vojagx-kalendaro, Koresponda Servo, Lingva Servo, tradukado Vidu ankaux: la Virtualan Esperanto-Bibliotekon (VEB)! Kiel ricevi la Flavajn Pagxojn? La aktuala versio de la "Flavaj Pagxoj" estas havebla, kiel dosiero "flavaj-pagxoj.txt" (ordinara teksto) aux "flavaj-pagxoj.html" (hiperteksto legebla per WWW/TTT) diversloke en la reto: - per FTP o ftp.cs.chalmers.se: /pub/users/martinw/esperanto/ (plej aktuala) o ftp.esperanto.org: /pub/esperanto/elc/incoming/ o ftp.stack.nl: /pub/esperanto/incoming/introductions.dir/ - per Gopher Adreso "otax.tky.hut.fi" -> "Information in English" -> "Topics" -> "Esperanto" -> "La Flavaj Pa^goj" - per telnet al Gopher: "telnet otax.tky.hut.fi", login "gopher", elektu "Information in English" -> "Topics" -> "Esperanto" -> "La Flavaj Pa^goj" - per "World Wide Web (WWW)" / "Tut-Tera Teksajxo (TTT)": URL: http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html http://www.bekkoame.or.jp/~taon/flava/flavaj-pagxoj.html (spegulita) - tra telnet al WWW/TTT "telnet telnet.w3.org", sen pasvorto, tajpu: go http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html - per retposxto ("Internet") al TTT sendu jenan mesagxon al < w3mail@gmd.de >: get http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.txt Vi ricevos rapidan respondon. per retposxto ("Internet") al FTP elektu retposxtan FTP-servilon proksiman al vi, ekzemple unu el jenaj: o Cxehxio: < ftpmail@obelix.vslib.cz > o Danio: < ftpmail@sunsite.auc.dk > o Finnlando: < ftpmail@garbo.uwasa.fi > o Germanio: < ftpmail@ftp.uni-stuttgart.de > o Japanio: < ftpmail@dna.affrc.go.jp > o Svedio: < ftpmail@ftp.sunet.se > o Usono: < ftpmail@win.net > kaj sendu al gxi jenan mesagxon: connect ftp.cs.chalmers.se reply vianomo@viaretadreso get pub/users/martinw/esperanto/flavaj-pagxoj.txt quit Anstataux "vianomo@viaretadreso" vi skribu vian retadreson. Kelkaj serviloj uzas aliajn komandojn, ekz-e "open" anstataux "connect". Vi ricevos rapidan respondon. La dosiero alvenos plejofte post unu tago. - per retposxto ("Bitnet") al FTP Se vi havas bitnet-adreson, vi sendu jenan mesagxon al < BITFTP@PUCC >: ftp ftp.stack.nl login anonymous viakonto@viamasxino cd pub/esperanto/introductions.dir get flavaj-pagxoj.txt quit Anstataux "viakonto@viamasxino" vi skribu vian retadreson. Same: monatkomence sercxu en /pub/esperanto/incoming/introductions.dir. Bv. sciigi min se la "Flavaj Pagxoj" regule aperas aux aperu en aliaj lokoj! Martin http://www.esperanto.net/martin.weichert Martin Weichert, Chalmers, Inst. f. Datavetenskap, S-412 96 G"oteborg < martinw@cs.chalmers.se >. Tel: +46-31-772 10 68. Fax: +46-31-16 56 55 ************************************************************************************************ IL NUOVO CD DI MUSICA ESPERANTISTA KOLEKTO 2000 Okaze de la 10-jarigxo de EUROKKA kaj kunlaborado kadre de Kampanjo 2000, Vinilkosmo (diskeldonejo kreita de EUROKKA) prezentas Kolekto 2000 -on. La celo estas aperigi gxis la jaro 2000 aux 2002 serion de minimume dek ko-diskoj de 6 gxis 8-titolaj (inter 20 kaj 29 minutoj) el diversaj Espoartistoj. Pere de Kolekto 2000 Vinilkosmo volas substreki ke vivanta Esperantokulturo kiel muziko estas unu el la plej gravaj elmontroj de ekzisto kaj realo de Esperanto por kaj espistoj kaj neespistoj . Kolekto 2000 ankaux pruvas ke esperantomuzikkulturo estas tre diversa, ricxenhava, kvalita kaj valora, samekiel kiu ajn alia nacimuzika kulturo. Esperantistoj uzu, disvastigu, disauxdigu gxin por varbi por esperanto kaj por memkulturigxi. Por tion fari petu , Vinilkosmo-katalogon kun mendilo, Rok-gazet' -abononilon, ktp... La subteno de tiu agado multobligos gxiajn efektojn. Jam aperis la 5 unuaj ko-diskoj de Kolekto 2000 : JoMo kaj LIBERECANOJ(Rokenrolo el Tuluzo/Francio), Jacques YVART "kantas Georges BRASSENS"( Kantoj de Georges Brassens, Francio), PERSONE "...sed estas ne"(Rokmuziko el Stockholm/Svedio), SOLOTRONIK "PoLimoRFiA ArKiteKniA"(elektronika muziko el Malaga/Hispanio) kaj MERLIN "Por la Mondo" (aktuala brazila muziko el Belo Horizonte/Brazilo). Aperontaj estas la Kodiskoj de La Porkoj (Roko el Argentino) kaj Kajto (la plej famkonata folkespobando). En preparoj estas la kodiskoj de Kaj Tiel Plu, La Kompanoj, sekve planatas, Dolcxamar, Kore, Martin Wiese, Tarcicio Lima, La Mevo, ktp... La ko-diskoj de Kolekto 2000 disponeblas unuope cxe la kutimaj libroservoj aux rekte cxe Vinilkosmo po 79 FRF (12,05 Euxroj) + 20 FRF (3,05 Euxroj) por sendokostoj al Euxropo (aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin). Kostoj por aboni la tutan kompletan Kolekto 2000 (10 Kodiskoj) estas : 600 FRF (91,50 Euxroj) + 200 FRF (30,50 Euxroj) por la sendokostoj (la tuta kolekto mendeblas nur cxe Vinilkosmo). Transpagoj eblas pere de Internaciaj Posxtmandatoj al la adreso de Vinilkosmo sed ankaux pere de la UEA konto de Vinilkosmo : vini-j. Ro-gazet'-abono validas por 3 numeroj ne por unu jaro. Abontarifo 16 E (Euxroj) 21 IRK (Internaciaj Respond-Kuponoj) 105 FRF (por Francio) Mendojn de kodiskoj, Rok-gazet'-abonojn, inform kaj katalogpetojn direktu al : Vinilkosmo *Esperanto-Muzik-Prod.*, FR-31450 Donneville, Francio Tel/faks :+33 5 61 81 95 65, Faks : +33 5 34 66 04 15, Retadres. : vinilkosmo@esperanto.org , aux rok-gazet'@esperanto.org ************************************************************************************************ NASCE UNA BIRRERIA ESPERANTISTA A LIONE I giovani esperantisti lionesi hanno avuto bisogno di alcuni mesi, ma finalmente KoToPo, la prima birreria esperantista di Francia (o d'Europa??) ha aperto i battenti. KoToPo malfermigxas nun cxiujxauxde ! La KoToPo, internacia kultura ejo, zorgita de asocio "Mille et une langues" (mil kaj unu lingvoj), estas regule malfermita de hieraux vespere !!! Malfermo por la publiko okazas nun cxiujxauxde inter la 18a kaj la 22a. Tiuj malfermhoroj, malmultaj por la komenco, faciligas nian organizadon kaj permesas al la publiko alkutiimigxi kun la ejo. Poste, ni malfermos la ejon pli ofte. KoToPo estas unika trinkejo esperantista en la mondo, malfermata al publiko, kiu ankaux enhavas dokumentejon pri lingvoj kaj pri esperanto, en originala largxa salono kun internacia etoso (kvartalo, muziko, dekorajxoj...). Jam KoToPo akceptis publikon plurfoje, kadre de stagxoj de la Centro Esperantista de la Regiono Lyona - 3 foje de januaro 99 - aux kadre de temaj vesperoj : prelego de Michel Duc-Goninaz "Rajto por komunikado kaj libera elekto de lingvoj", vespero kontoj kaj poemoj el la 5 kontinentoj,... Vi do estas bonvenaj ! La teamo de Mille et une langues Por cxiuj informoj KoToPo 14, rue Leynaud FR-69001 Lyon Metrostacio : Hotel de ville ou Croix Paquet Tel : +33 4 72 07 75 49 kotopo@esperanto.org UEA konto : ktpo-m Posxt-cxekkonto : 11 000 12 N, LYON ************************************************************************************************ CORRISPONDERE CON L'AUSTRALIA? Vuoi corrispondere con esperantisti australiani?? Penny Vos e' la responsabile del servizio corrispondenza dell'associazione esperantista australiana: un messaggio e un tuo annuncio comparira' sulla rivista "Esperanto sub la Suda Kruco" < penivos@yahoo.com > ... E CON L'UNGHERIA Bakha Olimpo, un ungherese cerca corrispondenti via posta elettronica da tutto il mondo. Scrivetegli numerosi!!! < hu.agor@dpg.hu >