Esperanto: istruzioni per l'uso - Il Congresso nazionale di esperanto Lignano Sabbiadoro (VE), 21-28 Agosto 2010 Tra pochi giorni, a Lignano Sabbiadoro (VE), avrà luogo il momento culminante dell'attivita' esperantista italiana: il Congresso Nazionale. Organizzato dalla Federazione Esperantista Italiana, che riunisce quasi tutti i gruppi locali italiani, la Gioventu' Esperantista Italiana ed alcune associazioni di categoria, il congresso si svolgerà dal 21 al 28 Agosto 2010. Le iscrizioni sono tutt'ora aperte. Alla manifestazione parteciperanno alcune centinaia di esperantisti da tutta Italia piu' alcune decine di ospiti stranieri. Nella giornata di Domenica si svolgerà l'Assemblea annuale della Federazione Esperantista Italiana. Per maggiori info: http://italakongreso.esperantoitalia.it/index.html ********************************************************************* ********************************************************************* Nova Sento chiude per ferie Nelle prossime settimane la distribuzione di NSiR avrà un periodo di sosta. Ad alcuni giorni di vacanza del sottoscritto seguiranno alcuni lavori domestici che potrebbero prolungare la consueta sospensione estiva fino a circa metà settembre. Sono certo che ve ne farete una ragione e riuscirete a superare il periodo di astensione forzata. Per non perdere i contatti, vi consiglio di visitare di tanto in tanto i nostri siti www.esperantoitalia.it e http://iej.esperanto.it Buone vacanze a tutti. Framerio ********************************************************************* ********************************************************************* Kongresi kongresi: tuj alighu al Linjano! Lastaj tagoj por profiti la lastan someran kongreson, de la 21a ghis la 28a de augusto chi-jare. Che la maro apud Venecio, la stando de Linjano atendas vin kaj viajn amikojn. Ne-italoj ricevas 50% rabaton de la alighkotizo: nur 45 euroj. Junuloj, familianoj, handikapuloj ankaù ricevas saman rabaton. Infanoj gis 14-jaraj alighas senpage. Loghado estas aparte malmultekosta: 7 plenaj tagoj, inkluzive chiuj manghoj, kostas nur ek de 260 euroj, en bela turisma vilagho che la plagho, kun olimpika naghejo kaj chiuspecaj sportejoj. Ghis hodiaù alighis jam 256 samideanoj el 33 malsamaj landoj. Lastaj tagoj por mendi la ok ekskursojn al Venecio, al Triesto, al Udine, al Treviso, al San Daniele, al Gorico, al Palmanova, al la Natura rezervo de rivero Stelo: chiu belaj, chiuj malmultekostaj, chiuj tre verdaj. Ankorau por ili chiuj estas kelkaj liberaj lokoj. Kursoj, seminarioj, prelegoj, ekzamenoj estas jam elekteblaj en laprogramo en la ret-paghoj http:/italakongreso.esperantoitalia.it . Same kiel koncertoj, filmoj, teatrajhoj, ludoj ktp. Alighu tuj, antau ol riski tion forgesi, che la retpaghoj kongresaj: http:/italakongreso.esperantoitalia.it ********************************************************************* ********************************************************************* UEA-PAGHO EN FACEBOOK HAVAS PLI OL 1500 AMIKOJN La pagho de UEA en Facebook havas jam pli ol 1500 amikojn. La 5-an de augusto la nombro estis 1507. La pagho estis kreita la 8-an de novembro pasintjare, kiam la unuan mesaghon en ghi afishis Ulises Franco el Meksiko. 71% de la amikoj estas viroj kaj 27% inoj, dum 2% ne anoncas sekson. La landoj kun plej multe da amikoj estas: Usono 176, Brazilo 99, Francio 90, Italio 81, Hispanio 76, Pollando 73, Germanio 58, Meksiko 48, Argentino 43, Ĉilio 42, Britio 35, Kanado 33, Malajzio 33, Hungario 32, Rusio 32, Svedio 28, Belgio 27, Nederlando 25. 3% de la amikoj aghas 13-17 jarojn, 16% 18-24 jarojn, 22% 25-34 jarojn, 17% 35-44 jarojn, 18% 45-54 jarojn kaj 19% pli ol 54 jarojn. La pintaj lingvoj de la amikoj (t.e. kiulingvan version de Facebook ili uzas) estas: angla 389, Esperanto 270, hispana 213, franca 82, portugala 76, itala 69, pola 60, germana 46, rusa 28, hungara 22, sveda 20, finna kaj nederlanda po 16, litova 15, cheha 14, bulgara 12, kataluna 11, japana 10. Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 393 2010-08-05 ********************************************************************* ********************************************************************* Shakoj en la reto Se vi shatas shakludi au simple babili en la reto, FICS estas tauga servo. FICS estas "interreta senpaga shaka servilo" (Free Internet Chess Server), vi povas partopreni kiel simpla gasto (t.e. sen registrado) au alighi al ghi tute simple kaj chiam senpage. Vi povas rekte uzi la interfacon kiu estas en la retejo che: http://www.freechess.org/Login/jin/applet.php Se vi deziras eniri kiel gasto, alklaku: "login as guest" Kompreneble, ekzistas ankau programoj utilaj por pli konforte partopreni en Fics kiel Babaschess (por Vindozo) au eboard (por Linukso). **** Kial FICS? **** FICS entenas kanalojn por multaj lingvoj. Domaghe, Esperanto forestas. Do estas grava la partopreno de multaj samideanoj, tial ke ni rajtu akiri oficialan kanalon, kiu estas nepre necesa por startigi multajn aferojn kiel, ekzemple, la turniroj inter esperantaj shakludantoj. Pormomente, ni akordighis pri uzi la neoficialan kanalon 151, tamen tio signifas ke iu ajn povas okupi tion se ghi ne estas uzata. Do... se vi shatas shakludi au simple babili en la reto, bonvolu konektigu vin al FICS. **** Kiel uzi la kanalon 151 **** Tiu maniero estas tauga por chiuj interfacoj. Kiam vi estas konektita, tajpu en la konzolo: +ch 151 Se vi estas registrita membro, vi devas fari tion nur la unuan fojon kiun vi konektighas. Se vi estas simpla gasto, vi devas fari tion chiufoje vi konektighas al FICS. Poste, por sendi mesaghon, vi devas tajpi: t 151 via-mesagho ekz: t 151 saluton al cxiuj. Kompreneble, per interfacoj kiel babaschess au eboard, sendi mesaghojn estas pli simple. *** Kiel ludi **** Vi povas alklaki sur iu ajn rondeto en la fenestro Graph Seek. Notu Bone: la rondetoj estas ludantoj, la kvadratetoj estas komputiloj (artefaritaj inteligentoj). Se vi preferas proponi defion (nur al la homoj), tajpu en la konzolo, ekzemple: seek 15 w u (t.e. simpla ludo - blanka koloro - 15 minutoj) Kompreneble, por pliaj informoj ni do renkontighu che kanalo 151 **** La Fina Venko **** Mi finas tiun sciigon per eta filozofia rimarko. FICS estas kiel eta mondo, kie la lingvaj rajtoj estas nur simpla koncedo, kie cxeestas uloj kiuj lernis Esperanton sed poste ili perdis kontaktojn kun ghi, kie estas ebleco vidigi al chiuj vivan kaj aktivan Esperanton... ne nur postuleman au fermitan en siaj propraj rondoj. Se vi revas pri "fina venko", konsideru cheeston en FICS kiel provo au eksperimento. Ne gravas se vi estas shakludanto au babilemulo; gravas nur partopreni. Do, gxis en kanalo 151 Dario el Tigulio