RISTAMPATO IL QUADERNO PER L'INFORMAZIONE ALLA STAMPA Originala titolo: "Por informi la jxurnalistojn: "Esperanto: dati e fatti"" Post unujara polurado kaj pluraj provizoraj versioj, fine aperis la informa brosxuro "Esperanto: dati e fatti", al kies revizio kontribuis 23 esperantistoj. La 93-pagxa verko de Itala Esperanto-Federacio bazigxas sur projekto de F. Amerio, G. Bonvecchiato kaj G. C. Fighiera kaj sxuldas sian aperon al financa subteno de la Fondumo Marelli. En si mem la libreto estas pliampleksigo kaj aktualigo de la tre sukcesa "Dati essenziali sulla lingua internazionale", kiu antauxe jam konis 4 eldonojn. Kvankam ambaux verkoj iel similas pro la sama sinteza kaj objektiva stilo, kelkaj esencaj diferencoj distingas ilin inter si koncerne la enhavon kaj la prezenton . En "Dati e fatti" reverkitaj estas la analizo de la monda lingva problemo kaj la fundamentaj informoj (alfabete laux fakoj, kun aparta konsidero al la internet adresaro) pri la apliko de Esperanto; samtempe, aldonigxas sedeko da pagxoj pri, i.a., la strukturo kaj la literaturo de la internacia lingvo, gxia instruado en Italio, kaj la dek plej oftaj antauxjugxoj kontraux Esperanto. Pli ol kio ajn imponas la fina bibliografio kun cito de 110 libroj en pluraj lingvoj pri la internaci-lingva demando. La nova verko, disdonota al la cxefaj bibliotekoj en la lando, tauxgas por provizi jxurnalistojn, klerulojn kaj opini-gvidantojn per nepropaganda fonto de bazaj nocioj por korekta pritrakto kaj pluaj esploroj pri la temo Esperanto. IEF eldonis la brosxuron en limigita kvanto, tiel ke baldauxa represo atentos ankaux konsilojn kaj rimarkojn intertempe alvenintajn. Giancarlo Fighiera giancarlo.fighiera@torino.ALPcom.it ************************************************************************************************ UEA - AGADO ESPERO Projekto 4-a Kunlabore kun Albana Esperanto-Ligo por helpi rifugxintojn. Estas vera fiero por ni esperantistoj memori pri la instruo de Zamenhof, kiu helpis malricxulojn, pagante mem la kuracilojn por siaj pacientoj. Same fiere ni memoras pri nia movado, kiam gxi helpis dum mondmilitoj trovi tra la militantaj landoj gefilojn, por rekunigi ilin kun la gepatroj, kiam gxi helpis per nutrajxoj kaj vestajxoj, lerniloj, libroj, kuraciloj, ktp. Se nun ni deziras agi paralele kaj kunlabore kun la help-organizajxoj Rugxa Kruco, Rugxa Duonluno, Agado Cxiel-arko kaj Intersos, jen la ebleco, pri kiu klopodas Albana -Ligo: En Albanujo vivas miloj da rifugxintoj. Nur en la urbo Lezhe, en kiu estas la sidejo de Albana Esperanto-Ligo, vivas 7000 kosovanoj en tendoj, plastaj tendoj, kaj kiel gastoj en hejmoj de lokaj familioj. Nia helpo ne povas esti grandskala kompare kun tiu de la menciitaj organizajxoj, sed ni deziras helpi laux niaj eblecoj, por ke ankaux la nomo "Esperanto" aperu apud tiuj de la ceteraj helpantoj. Jam spontane komencis alveni donacoj, ekzemple de familio Braun el Germanujo kaj de ges-roj Florence Coté kaj Gerard Cool el Auxstrujo, kiujn Albana Esperanto-Ligo aparte volas danki. Nia generacio renovigu la bonan ekzemplon, kiun ni ricevis el nia historio. Agim Peraj Prezidanto de Albana Esperanto-Ligo Bonvolu sendi viajn kontribuojn rekte al: Albana Esperanto-Ligo Agim Peraj Shengjin Lezhe Albanujo aux al la konto de AEL cxe UEA: "aela-h" Renato Corsetti corsetti@itelcad.it ************************************************************************************************ KONKURSO POR RADIO AUxSKULTANTOJ 3a Memoriga Esperanto Konkurso "Girolamo Lucchetta" http://www.geocities.com/CapeCanaveral/Hall/2875/GAMT/espera.htm La konkurso okazas inter la 30-a de majo 1999 kaj 25-a de julio 1999. Estas necese auxskulti la plej grandan nombron de radiostacioj kiuj elsendas programon en Esperanto. Cxiu auxskultita radiostacio valoras 5 poentojn, se la konkursanto logxas en la sama kontinento de la sendostacio; la poentaro altigxos gxis 10 poentoj se la auxskultanto logxas en malsama kontinento. La lokaj sendostacioj en FM (frekvenco-modulado) valoras 1 poenton; supozu ke la auxskulto efektivigxos malproksime (ne malpli ol 200 kilometrojn), la poentaro altigxos gxis 15 poentoj. La persatelitaj sendostacioj valoras 2 poentojn. La listo de la auxskultataj sendostacioj devos esti posxtekspedita al nia grupo nepre gxis la 31-a de decembro 1999. Se vi aldonos la fotokopiojn de la QSL-kartoj aux de la respond-leteroj, kiujn konfirmas la raportilojn pri auxskulto, la koncerna poentaro kvinobligos. La partopreno al la konkurso kostas neniom. Cxiuj partoprenantoj ricevos memorigan ateston. Al la unuaj kvin partoprenantoj ni sendos premiojn: librojn, softvarojn kaj kromajn radioelsendajn materialojn, inklusive abonon al "DX's Connection", la monata bulteno de la grupo GAMT. Por helpi la partoprenadon en la konkurso, nia grupo provizas: • la liston de la radiostacioj de la tuta mondo kiuj elsendas en Esperanto, kaj ties adresojn; • horarojn kaj frekvencojn de la radioelsendoj de la menciitaj sendostacioj; • raportformularojn en Esperanto. Bonvolu adresi vian korespondajxon al la adreso de GAMT: Gruppo d'Ascolto della Marca Trevigiana Auxskultantaro de la Treviza Limprovinco Casella Postale 3 Succursale 10 IT 31100 Treviso - Italia/Italio Aux al la ret-adreso de nia konkursa estro: tzzlorenzi@iol.it Cxu vi volas informojin pri la esperanta Radioelsendoj ? Bonvolu skribi al ni, aux viziti la Aera hejm-pagxo: http://www.geocities.com/~osiek/aera/index_en.html sendita de iwtregix@tin.it ************************************************************************************************ Contatti con candidati alle europee Il Vicenza Esperanto Centro ha incontrato il candidato diessino Massimo Carraro, imprenditore padovano, ex docente di diritto pubblico comparato. Carraro, candidato nella circoscrizione nord est, durante il colloquio ha manifestato interesse al problema della politica linguistica nella Unione Europea e alla soluzione esperanto e si e' dichiarato disponibile ad approfondire l'argomento dopo l'eventuale elezione. Colgo l'occasione per ricordare che oggi si e' tenuta la Printempa Festo del gruppo vicentino, consistita in una gita in bicicletta all'oasi WWF di Casale, in un pranzo al sacco e in vari giochi all'aperto. Alla manifestazione hanno partecipato anche una dozzina di non esperantisti. Domenica 13 giugno verra' organizzata una caccia al tesoro aperta a tutti. Ai partecipanti verranno consegnati le istruzioni in esperanto, un vocabolarietto ed una grammatica essenziale. Gxis Vin elkore salutas Gianluca Serbo via Nazario Sauro, 23 IT 36100 Vicenza ITALIO tel. +39/ 0444 / 513574 giserbo@tin.it ICQ 9590827