UEA POR RIFUGxINTOJ - AGADO ESPERO Helpo al rifugxintoj el Kosovo - "1000 familiaj pakajxoj" Cxi-jare la milito en Kosovo kauxzis homan katastrofon kun centmiloj da rifugxintoj. La rifugxintoj cxefe trovigxas en Albanujo, Makedonujo kaj Montenegro (cxirkaux 700.000), sed ankaux, laux informoj de bosnia registaro, al Bosnujo rifugxis pli ol 15.000 albanoj kaj 15.000 bosnoj el Serbujo (Sangxako). Krom propraj problemoj kun bosnaj rifugxintoj, nun en Bosnujo establigxis pluraj rifugxintaj centroj por albanoj el Kosovo en Rakovica (apud Sarajevo), tuzla, Zenica, Maglaj, Teshanj, Bosanski petrova. Krom la centroj, multaj rifugxintoj estas akceptitaj en familioj en bosnaj urboj, cxe siaj parencoj aux konatuloj. Pluraj familioj akceptis inter 4 kaj 10 rifugxintoj. La rifugxintaj centroj kaj la familioj bezonegas diverrsan helpon. la plej urgxaj bezonoj estas: nutrajxo, higienaj bezonajxoj, vestajxoj, sxuoj kaj alia ilaro por infanoj. La projekto antauxvidas helpon al 1000 rifugxintaj familioj per "Familia pakajxo de nutrajxo kaj higienaj bezonajxoj". Distribuon de la "Familia pakajxo" oni organizas laux listoj de rifugxintoj kompilitaj en komunumoj kaj en rifugxintaj centroj. La enhavo de la pakajxo konsistas el la jenaj varoj: faruno (5 kg), rizo (3 kg), sukero (5 kg), oleo (5 l), laktopulvoro (1 kg), salo (1 kg), spicoj (0,5 kg), dentopastoj (2 pecoj), vitaminoj 1 pako), lavpulvoro (3 kg), sapo (1 kg). La kosto de cxi tiuj varoj estas 45 germanaj markoj. La kosto de pakado, transportado kaj distribuado estas 5 germanaj markoj. La suma kosto de 1 pakajxo estas 50 germanaj markoj. La projekto planas acxeton de 1000 pakajxoj. La agado estas organizata kaj prizorgata de Humanitara Organizo Espero M. Spahe, 10/II 71000 Sarajevo Bosnujo kaj Hercegovino tel. +38771441842 faks. +38771441843 Ili cxefe sercxas helpon de esperantistoj por traduki la informon pri la projekto al sia nacia lingvo kaj por kontakti naciajn neesperantistajn help-asocioj. Esperantistoj, kiuj pretas helpi povas kontakti ilin rekte. Kompreneble ankaux eblas subteni la agadon per la mono necesa por acxeti unu aux plurajn pakajxojn. En cxi tiu kazo la plej facila vojo estas la sendado de la mono al UEA nepre kun la indiko "Konto Espero - Agado 2-a". Tiu mono estos transdonata al HOE. ************************************************************************************************ RONDO FAMILIA Karaj funkciuloj de landaj Asocioj, kiom el vi, kiuj grumblas pri manko de la meza generacio en la Esperanto-movado, scias pri la ekzisto cxe UEA de Rondo Familia, kiu gxuste celas kunligi tiun mezan generacion, kiu baraktas pri sia vivo kaj siaj infanoj? Se vi volas helpi viajn asociojn kaj UEA-n rekapti tiun parton de la movado, kial vi ne helpas Amri-n? Vi povas helpi plurmaniere. La plej simpla maniero estas per publikigo de la mesagxo de Amri en via revuo. La plej malsimpla estas trovi en via lando esperantistojn kun infanoj kaj informi ilin pri la ekzisto de Rondo Familia. Amike Renato Corsetti corsetti@itelcad.it ______________ Saluton geamikoj, Mi estas la nova gvidanto de Rondo Familia. Mi iom hezitis "heredi" tiun taskon de Renato kiu fondis kaj vartis RFn dum multaj jaroj. Nun Renato sentas ke liaj infanoj jam tro agxas, kaj petis min transpreni tiun rolon. En tiu okazo mi sxatus danki Renato-n por lia multjara laboro kaj anticipe por lia plua estonta subteno, kaj la redaktoron de la RF-cirkulajxo, Jorgo, kiu post tiu cxi n-ro forlasas la redaktoran taskon. Multaj el vi versxajne konas min, sed por la ceteraj jen mallonga familia sinprezento: mi logxas en Israelo, kie mi estas profesoro de astrofiziko en la universitato de Jerusalemo. Kvankam mia edzino kaj mi ne estis "internacia paro", ni ja konatigxis en Esperanto-kurso. Ni havas tri infanojn, Tali (14), Maja (11) kaj Raneto (5), kun cxiuj tri mi parolas e-on denaske. Hejme ni parolas cxefe la hebrean, sed la infanoj fakte estas trilingvaj, cxar la du filinoj naskigxis en Usono, kaj tiun-cxi jaron ni denove pasigas en Usono. Mi kredas ke RF plenumas gravan rolon servante kiel ligilo inter familioj kaj generacioj: gxi reprezentas la mezan generacion, kiu ofte ankaux havas malgrandajn infanojn. Tiu generacio trovigxas inter la junularo kaj la pli agxa generacio, kiu konsistigas la plejparton de la e-movado. Mi kredas ke RF devas surpreni ecx pli grandan rolon ol tiun kiun gxi plenumis gxis nun, en pluraj terenoj: 1. Krei pli efikan ligilon inter la e-familioj kaj atingi pli da familioj - per la "Cirkulajxo" (eventuale en nova formo) kaj per pluaj rimedoj (ekzemple la interreto). 2. Plue kontribui al la evoluigo de "familiaj" terminoj (la "Hejma Vortaro", kiun iniciatis Renato, kaj transprenis Jouko Lindstat kun internacia teamo de nacilingvaj respondeculoj - gxi estas havebla sur la TTT, kaj baldaux aperos nova papera eldono). 3. Agi por plibonigi kaj multnombrigi la renkontigxojn por e-familioj kaj infanoj. Nuntempe la plej konataj el tiuj estas REF, PSI, IF kaj la IIK (lige kun la UK). Mi kredas ke unu el la plej gravaj celoj de RF (kaj fakte de la tuta e-movado) estas subteni kaj flegi tiun "malfortan" intergeneracian grupon de cxirkaux 1000 e-familioj, per la kreo de bonaj kondicxoj por internaciaj familiaj renkontigxoj. 4. Dedicxi apartan atenton por la infanoj de e-familioj, por havigi al ili pli da okazoj tauxgaj por sperti e-on en internacia etoso. Tiu agxo povas esti la decida tempo en ilia e-evoluo, cxu ili perceptos e-on kiel enua kunveno de olduloj aux mirakla mondo ankaux por infanoj. Mi havas du bonajn pruvojn pri tio: miaj du filinoj, kiuj plurfoje spertis la IIKn. 5. Speciale la Internacia Infana Kongreseto estas grava rimedo por doni al niaj esperantidoj la eblecon sperti internacian infanan etoson, kaj por logi ilin al la e-socio. Gxi samtempe donas al la gepatroj la eblecon partopreni la Universalan Kongreson, kiu alikaze povus esti malfacila aux neebla kun junaj infanoj. Nuntempe la IIK ne plene efektivigas tiun potencialon pro gxia alta kotizo, kompare kun similaj internaciaj renkontigxoj. Tio estis la impreso kiun mi ricevis de multaj diskutoj kun geamikoj kaj e-familioj en internaciaj familiaj renkontigxoj. 6. Mi proponas ke RF, kunlabore kun UEA, klopodu adapti la IIKn por pli bone plenumi tiujn celojn, kiuj ja ne estas nur celoj de RF, sed de la tuta Esperanto-movado. Mi jam faris konkretan proponon al UEA restrukturi la IIKn laux tiuj linioj. Fina vorto kaj alvoko: mi ne kapablas plenumi tiun taskon sole. Mi bezonas la kunlaboron, sperton kaj vocxojn de aliaj gepatroj kaj familioj. Tiun subtenon vi povas doni per leteroj aux artikoloj al la Cirkulajxo kaj al aliaj Esperanto-revuoj. Se vi sentas ke tiuj temoj gravas al vi kaj vi pretas dedicxi iom da tempo kaj energio por influi la estontan evoluon, aligxu al la komisiono pri RF, kiun ni nun reorganizas. Se vi povas finace helpi al nia agado, via kontribuo al la konto "idoj-p" estos bonvena kaj utila. Amike kaj elkore salutas, Amri Wandel < amri@vms.huji.ac.il > ************************************************************************************************ CITO PRI ESPERANTO En la jxus aperinta libro itallingva "Quale futuro: umano o disumano?", de Enzo Guernieri, eldonejo Greco Editori, trovigxas deko da pagxoj pri Esperanto, prezentata kiel racia solvo de la monda lingvoproblemo. La tuta verko, ampleksanta kelkcent pagxojn, estas prezento, laux filozofia kaj sociologia vidpunktoj, de la cxefaj problemoj de la nuna socio, inter kiuj la lingva estas prezentata kiel la unua. Carlo Minnaja Carlo Minnaja ais@math.unipd.it ************************************************************************************************ Frekvencoj de Pola Radio Jen la adreso de la ret-radio kaj aliaj informoj pri niaj elsendoj: http://www.wrn.org/ondemand/poland.html La frekvencoj de la elsendoj je la 13.30 kaj 18.00 laux la monda tempo (15.30 kaj 20.00 - laux la euxropa nuna tempo!) estas jenaj: - 13.30 (= 15.30 h. en Euxropo): 41.18 m (=7285 kHz) kaj 41.52 m (= 7225 kHz); - 18.00 (= 20.00 h. en Euxropo): 41.64 m (= 7205 kHz) kaj 49.22 m (= 6095 kHz) Per satelito je la 6.00 kaj 8.30 (laux la monda tempo) = 8.00 kaj 10.30 h. (laux la somera nuna tempo euxropa). Eutelsat II F-6 Hot Bird-satelito 13 gradoj de la orienta latitudo, frekvenco 11.474 GHz, polarizado horizontala H. sonportanto 7.38 MHz. La adreso de nia ret-radio, kiu ebligas rapidan atingon de niaj E-elsendoj estas jena: http://www.wrn.org/ondemand/poland.html Krome estas valida la dua adreso, sed en la dua kazo oni devas krome elekti la vorton "Poland" kaj tiam venos la gxusta adreso. http://www.wrn.org/stations/poland.html Kore salutas vin Andreo Pettyn < pettyn@radio.com.pl >