Esperanto: istruzioni per l'uso - L'esperanto su Internet Le reti telematiche sono l'ambiente a pił alto tasso di crescita tra gli esperantofoni. La maggior parte degli utenti si trovano in Nord America o in Europa Occidentale, ma i numeri sono in rapida crescita anche nelle altre zone. Molti gruppi usenet, sessioni di chat, newsgroup e siti web esistono in lingua e riguardo la lingua. Molti possono essere trovati attraverso la Biblioteca Virtuale Esperanto al http://www.esperanto.net/veb/. In Italia Il sito della federazione esperantista italiana č www.esperanto.it Virtuala Esperantujo I siti degli esperantisti riuniti per categorie. http://www.esperanto.se/virtuala/ www.esperanto.nu Per farsi un'e-mail come.vuoi at esperanto.nu http://www.EsperantoLand.org Per avere informazioni varie sul movimento Estratto dal sito www.esperanto.it ********************************************************************* ********************************************************************* Unuafoje en Groseto kongresas infanoj... Kiel vi ^ciuj scias, de la 22a de la 29a de ałgusto vi estos en Groseto, ^ce la 75a Itala Kongreso de Esperanto. Kaj granda nova^jo estas ke ^cifoje vi ne devos trovi kien "parki" viajn infanojn. La Kongreso jam solvis la demandon por vi, kaj organizis "parkejon" por viaj infanoj. Dum vi kongresas ili kongresos, dum vi laboras ili ludos... Internacia strukturita stabo prizorgos interanacian grupon da infanoj samtempe al la Kongreso, en oportuna strukturo prizorgata da la eklezio. La solaj limoj estas: a^go - infanoj de 6 ^gis 13 jaroj de a^go. lignvo - ili devas paroli Esperanton sufi^ce por ne trovi^gi en ał krei emabarason La prezo ne estas limo, ^car la tuto kostos nur 250 ełroj por la plenaj 5 tagoj... Sin anoncoj kaj informoj: esperanto at edistudio.it 75a Itala Kongreso de Esperanto 75° Congresso Italiano di Esperanto http:/italakongreso.esperantoitalia.it esperanto at edistudio.it ********************************************************************* ********************************************************************* Triesto - Kristnaska konkurso 2008 TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO starigas internacian konkurson en la jaro 2008 sub la temo Kristnasko - bilde kaj poezie ----------------------------- Estas invitataj partopreni geknaboj el la tuta mondo, kun agxo de 6 gxis 14 jaroj, kiuj sendu, gxis la 10-a de novembre 2008, siajn verkojn al la jena adreso: Esperanto-societo, C.P. 601, Trieste Centro, IT-34101 TRIESTE - Italio Oni rajtas kontribui per unu aux pli da verkoj pri la supre indikita temo, en la kategorio: 1) desegnajxo, maksimume unu A4-formata folio 2) poeziajxo. La desegnajxo havu komenton aux frazon en la internacia lingvo Esperanto kaj en la gepatra lingvo de la auxtoro. La poeziajxo estu en la internacia lingvo Esperanto kaj en la gepatra lingvo de la auxtoro. Por cxiu verko estu ankaux indikitaj: - persona kaj familia nomoj; - posxta adreso; - ago; - lernejo kaj klaso. Se eblas, bonvolu aldoni malgrandan foton de la auxtor/in/o. Cxiuj konkursajxoj prezentigxos al publiko dum la kristnaska periodo en 2008. La vizitontoj kaj elektota jxurio donos poentojn al la plej bela verko el la du kategorioj. Oni anoncos la premiitojn, laux kategorio kaj agxo (de 6 gxis 8 jaroj; de 9 gxis 11 jaroj; de 12 gxis 14 jaroj) enkadre de publika ceremonio en Triesto. Por kromaj detaloj/informoj: Edvige Ackermann noredv at tele2.it aux testudo.ts at gmail.com ********************************************************************* ********************************************************************* Torino - Oni festis la centjarighon de UEA Sabaton, la 5-an de aprilo, Torina Esperanto-Centro aranghis, kunlabore kun IEF, oficialan memorigon de la centjarigho de Universala Esperanto-Asocio, fondita en januaro de 1908. La aranghon gastigis en sia prestigha sidejo Centro Interculturale di Torino, kiu mem zorgis pri gia diskonigado en la kultura medio de la urbo. Plia alloga punkto de la programo estis la inauguro de la ekspozicio "Esperanto: interkultura lingvo", konsistanta el 35 modernaj informaj paneloj disponigitaj de IEF, kiuj restos du semajnojn elmontrataj en vasta kaj ofte trairata koridoro de la Interkultura Centro. Post enkondukaj vortoj de prof. Fabrizio Pennacchietti, prezidanto de T.E.C., bonvenigis la cheestantojn la Direktorino de la gastiganta Institucio, reliefigante la naturan rolon de Esperanto en interkultura etoso. Sekve, la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, prof. Renato Corsetti, rimarkigis la fakton ke, memorigante kaj festante la centjarighon de Universala Esperanto-Asocio ni fakte celebras la ekziston, tra la tuta mondo, de centoj da esperantistaj organizajhoj naskighintaj pli malpli en la sama jardeko. Periodo kiun ni rajtas nomi "sezono de la espero" en la historio de la homaro: Tiam naskighis la pacifisma movado kaj la homoj sincere opiniis sin kapablaj plibonigi la mondon. Venis poste la terurajhoj de la mondmilitoj kaj la naciismaj reghimoj; rasismaj penso kaj politiko shajne superregis chie. Tamen, spite plurflankan persekutadon, pluvivis la pacema idearo esperantista. Nuntempe, tra la tuta mondo nekalkulebla nombro da homoj lernas la Internacian Lingvon per modernaj didaktikaj metodoj, certe malsamaj kompare kun la pioniraj jaroj, sed tiujn homojn spronas la samaj celoj kaj idealoj. Venis la vico de la lingvisto, prof. Davide Astori, docento de la Parma Universitato, kiu parolis pri la sinteno de lingvistoj rilate al Esperanto. Neniu arkitekto, vizitinte urbon, asertus ke ghi ne estas urbo; kaj neniu arkitekto kuraghus esprimi taksadon pri urbo pri kiu li havas nenian konon. Tamen, kelkaj lingvistoj, surbaze de tute suprajha - kelkfoje ech absolute nenia - kono de Esperanto, asertas ke ghi NE estas lingvo. Nu, lingvo estas ilo kiu ebligas vochan kaj skriban interhoman komunikadon. Esperanto tion ebligas, do ghi estas vivanta lingvo. Ja gi estas planlingvo, sed kiu lingvo ne estas iel planita? Sed Esperanto estas ech pli ol lingvo. Por ghiaj uzantoj ghi estas maniero por interpreti kaj prirevi la mondon. La preleganto donis ankau originalan respondon al demando kiun ofte metas al si mem scivolemuloj pri la tiel dirataj "artefaritaj lingvoj", nome: kial, el la multnombraj lingvoprojektoj proponitaj kiel helplingvoj, nur Esperanto sukcesis farighi vivanta plene esprimiva lingvo? Tre vershajne pro tio ke la aliajn elpensis lingvistoj, dum Esperanto estis kreita de medicinisto, kiu ek de la komenco vidis ghin kiel vivantan organismon. Post mallonga pauzo, prelegis ing. Ranieri Clerici, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, pri la tikla temo "Kiu estonto por Esperanto?" Antau ol jheti rigardon al la antauvidebla estonto por la Internacia Lingvo, la preleganto precizigis la signifon de lingvoplanado rilate al Esperanto. Plej ofte la homoj emas vidi en la koncepto de lingvoplanado ion negativan, kontraunaturan; sed, por Esperanto, la planado celis ghuste la malon; fakte, en sia naskighanta lingvo Zamenhof forigis chion neracian, modlante lingvon kiel eble plej proksima al la spontana, natura parolmaniero de la infanoj. Lał la preleganto, oni rajtas esti optimistoj rilate la estonton de la Internacia Lingvo. Efektive, la esperantistoj daure havas la jhustajn respondojn al problemoj kiuj, tra pasintaj jardekoj kaj jarcentoj, okazigis militojn inter malsamaj etnoj kaj nacioj. Krome, dum la lasta jarcento, en la okcidenta parto de nia planedo, en la dałro de malmultaj jaroj okazis gravegaj pozitivaj sangoj tute ne antauvideblaj, kiel, ekzemple, la starigo de Ełropa Unio fare de Statoj pli frue feroce interbatalintaj. Io simila povus okazi ankau rilate al Esperanto. Trafa respondo al la chiama objeto "Por la rolo de Internacia Lingvo jam venkis la angla" estas jena: efektivan plenan scipovon de tiu lingvo atingas nur tre malgranda procento de la lernintoj el landoj alilingvaj; el bilanco inter la tempo kaj mono elspezitaj en la lernado chu de la angla chu de Esperanto kaj la efektiva uzkapablo akirita rezultas ke fiaskis ne Esperanto sed la angla. Fine, plena kono de la morfologia strukturo kaj frazkonstruado de Esperanto facile transiras de unu al alia generacio, char oni transdonas la kapablon uzi la potencialajn esprimkapablojn de la lingvo; temas pri mekanismo kiu, kiam oni ghin alproprighis, funkcias automate. Tio chi tute ne eblas inter la ne denaskaj parolantoj de la angla. Je la fino la prelegintoj respondis al pluraj demandoj de la publiko. Kiel lasta punkto de la posttagmeza programo oni proklamis la venkintojn de la literatura konkurso "Renato Pennazio", starigita de T.E.C. pri la temo "Esperanto: okazo por eksterordinaraj renkontighoj": 1.- Pierisa Cardone, el Torino 2.- Ermigi Rodari, el Milano. 3.- Michela Lipari, el Romo. La premiitoj ricevis ekzempleron de la lasta eldono de PIV. Honorajn menciojn meritis Pasqualina Landolfi, el Napolo, kaj la torinanoj Armando Zecchin kaj Alberto Capella. Vespere, multnombraj torinaj klubanoj kaj gastoj de proksimaj kaj malproksimaj urboj renkontighis en la kluba sidejo por komuna vespermangho. El la posttagmezaj oficialaj paroladoj kaj la neformalaj vesperaj amikaj babiladoj venis novaj entuziasmo kaj ideoj por la antauenigo de la poresperanta aktivado "piede de la montoj". Pedro Aguilar Sola' ********************************************************************* ********************************************************************* Molise: corso e seminario nelle prossime settimane 28 aprile esami di esperanto ( I grado) presso il Liceo Linguistico "D. De Gennaro" di Casacalenda (CB) in collaborazione con la Cattedra di Esperanto di Napoli. Per informazioni : tony.63 at katamail.com 7 maggio ore 15,30 presso l'Universitą del Molise ci sarą il seminario "Esperanto: una lingua per l'Europa e per il mondo" nell'ambito del ciclo di seminari denominato "Viaggio nelle lingue d'Europa" organizzato dal Centro Linguistico d'Ateneo ( facoltą di scienze della comunicazione in via De Santis a Campobasso). Per informazioni: centrolinguistico at unimol.it "Antonio De Cristofaro" ********************************************************************* ********************************************************************* IJK-2009 en Cxehio !!!! Estimataj, La estraro de TEJO decidis ke plezuran taskon de organizado de IJK en 2009 havas la Cxeha Esperanto-Junularo, kune kun Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj, kaj IJK 2009 okazos en urbo Liberec, Cxehio. Vildana Delalicx "oficejo at tejo.org" nome de la Estraro de TEJO fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu ********************************************************************* ********************************************************************* Maggio 2008 - Esperanto a Terrafutura Vi informo che anche quest’anno l’Esperanto avra' il suo posto a Terrafutura ( www.terrafutura.it ). La mostra-convegno internazionale, ad ingresso libero, si terra' dal 23 al 25 maggio alla Fortezza Da Basso di Firenze. Vi invito a visitare la mostra ed a contribuire al presidio della nostra postazione dove saranno fornite informazioni e sara' distribuito materiale informativo e didattico. Vi prego di segnalarmi la vostra disponibilita' in maniera da poter coprire con facilita' tutto il tempo. Carlo Matteini 328 4675078 carlomatteini at libero.it ********************************************************************* ********************************************************************* Esperanto oficiale en la pagharo de la Monda Socia Forumo Esperanto aperas oficiale en la pagharo de la Monda Socia Forumo. http://www.forumsocialmundial.org.br Nun ni havas grandan shancon por ke Esperanto ighu la internacia lingvo de la alimondanoj. Per la MSF-Monda Socia Forumo, multaj homoj havos la unuan kontakton kun Esperanto, sed ili vidos ghin ne kiel la lingvo de la estonto. Ili vidos ghin kiel utila lingvo, kiu ebligas al ili legi tekstojn en la araba, rusa, japana, ktp, NUN . La estraro de la MSF multe fidis je nia laboro, kaj ni devas nun meriti tiun fidon. Ni chiuj klopodu traduki tekstojn kaj varbi novajn tradukantojn. Bonvolu disvastigi la novajhon al multaj homoj kaj peti helpon de kunlaborantoj. http://parolumondo.com/forumo/ (kunlabori) Emilio San-Paulo - Brazilo ********************************************************************* ********************************************************************* Debato pri komunecoj inter islamo kaj aliaj tradicioj La prezidanto de la nova Islama Esperanto-Asocio por Interkultura Dialogo, Saeed Ahmad, inciatis debaton pri islamo kaj la komunajhoj inter ghi kaj kaj aliaj tradicioj en la listo: . Por alighi kaj kundiskuti sendu mesaghon al: . Amike ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo