Esperanto: istruzioni per l'uso - UNA UNIVERSITA' INTERNAZIONALE IN ESPERANTO Sapete che si puo' studiare a livello universitario in esperanto? L'Accademia Internazionale delle Scienze San Marino (AIS) e' un'universita' riconosciuta come ente giuridico nella Repubblica di San Marino (ma non ancora in Italia), dove gli insegnamenti sono in varie lingue, ma l'esperanto e' la lingua di maggior uso e quella in cui si devono presentare le dissertazioni per il diploma finale. Presso l'AIS si possono conseguire i titoli accademici di "bakalau'ro", "magistro", "doktoro", "habilitdoktoro", che corrispondono come impegno di studio, piu' o meno ai vecchi titoli italiani: diploma universitario, laurea quadriennale, diploma di perfezionamento e dottorato di ricerca. Per i nuovi titoli dell'universita' italiana riformata ci sara' una tabella di confronto. Chi ha gia' titoli nazionali, puo' farli "adottare" dall'AIS, cioe' conseguire un titolo dell'AIS corrispondente a quello nazionale, sostenendo alcuni esami ulteriori. L'impegno che l'AIS richiede e' maggiore di quello richiesto nelle universita' nazionali, ma il prestigio che da' nella comunita' esperantofona e' del pari maggiore. I corsi sono compattati in otto ore, corrispondenti ad un credito del sistema europeo, e si svolgono in diverse parti d'Europa, solitamente in occasione di manifestazioni esperantiste. L'AIS non cura tutto lo scibile universale, ma predilige studi che riguardano l'internazionalita' della scienza, e che non sempre si trovano nei curricula delle universita' nazionali: eurologia, pedagogia cibernetica, turismo, storia della scienza, letteratura comparata; ma ha anche, ovviamente, alcuni corsi in discipline piu' tradizionali, come informatica, matematica, filosofia, statistica. I docenti appartengono ad universita' qualificate comead esempio Gottinga, Bonn, Monaco, Torino, Padova, Roma, Vienna, Paderborn, Uppsala. Tra i docenti c'e' un premio Nobel e membri di accademie scientifiche nazionali ed internazionali. Carlo Minnaja minnaja at math.unipd.it ********************************************************************* ********************************************************************* NOVJARA MESAGO DE LA PREZIDANTO DE UEA Bonvenon, autodidaktismo! En la momento de novjara kunghojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jarigho de UEA, la 60-jarigho de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Chi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon ­ kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio. La novjara festado rekunigas familianojn ­ vizite au telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, loghas for de ghiaj "hejmoj" en Bangladeso kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostrechas por rekonektigadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare au pole, japane au katalune, malajale au malagase. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj? La demando memorigas min pri tiu autodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova autodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lanchas retpagharojn kaj zorge gardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj ­ nutrighantaj chefe che retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde ­ estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata "eduko". Savas ilin la autodidakteco, kiu internaciigas. Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia sagho? Kial ghi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco ­ surmurigi strasajhojn por agaci, lautigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostreche atenti ilian liberighon el la naciaj kaghoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj. Al kio tia konsciigho instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan masharon amikan al autodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezaghulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj ­ kaj igadu ilin elsercheblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi chi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi? Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn ­ vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj? Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan autodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiau tian autodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon. Esperanto kapablas liveri autodidaktan ilaron por memklerigo modele taugan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos autodidaktan shoseon, nia lingvo ighos grava portanto de la autodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj shajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankau alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel intershanghejo de spertoj inter autodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj. Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiauo trudas malfermigojn kaj kulturajn sanghighojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neutrala lingvo daurigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neutrala UEA kaj la neneutrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptigo de PV kaj PIV kiel chiesaj referenciloj. Tiu kerno de la autodidaktisma projekto de Lanti ighis integra parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV. Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neutrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimighis. Sed la debatoj alilokighis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambau bezonas rekonsideron nun ­ la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn. Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuraghe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiauigu lian autodidaktan vojon kaj disponigu ghin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuraghaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste. Probal Dasgupta ************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 278 2007-12-31 ********************************************************************* ********************************************************************* L'italiano estromesso Michele Gazzola, giovane studioso italiano dell'Universita' di Ginevra scrive su Cronaca d'Abruzzo, http://www.cronacadabruzzo.org/, un articolo dal titolo "L’Italiano, lingua tassata ed estromessa dall’università". L'universita' in questione e' il Politecnico di Torino, che ha pensato bene di istituire corsi di laurea in inglese esentati dal pagamento delle tasse universitarie, che invece vengono pagate da coloro che a Vercelli o a Biella vogliono studiare in italiano. Chiunque abbia letto qualcosa di quello che succedeva nelle colonie francesi del Nord-Africa o nelle colonie inglesi in tutto il mondo o anche nelle colonie italiane in Etiopia, Somalia, ecc., ritrova esattamete la stessa situazione al Politecnico di Torino adesso ed in Italia. Anche allora, in Tunisia si teorizzava che in fondo il francese era la lingua della cultura e dell'apertura al mondo (e le classi superiori educavano i loro figli direttamente in francese). Nelle colonie inglesi si usava l'espressione "Speak white!" (Parla bianco, parla come parlano i bianchi!). questa espressione, del resto, viene ancora usata dagli anglofoni del Québec, quando qualche francofono credendo di stare a casa sua, si rivolge in francese ad uno sconosciuto anglofono di passaggio. Il rettore del Politecnico non sa, poverino, che sta rispondendo a quello stesso invito di "parlare bianco", che gli viene dai "bianchi" del mondo, che considerano il fatto che gli studenti di Vercelli o di Biella osino ancora parlare in italiano di cose tecniche un affronto diretto al mondo civile (leggi anglosassone). Cosa credono questi italiani di essere civilizzati anche loro? Non si saranno montati la testa a causa di Dante Alighieri, di Manzoni, o del G8? Il vero problema, comunque, non e' il rettore del Politecnico ma tutto il mondo politico, che abdica alla sua funzione di rappresentante degli interessi dei suoi elettori, e fa passare, tacendone, questa discriminazione fatta a cittadini italiani, che pagano le tasse per poi pagare piu' tasse, se parlano in italiano. E' la solita storia dei forti con i deboli e deboli con i forti. Dove sono i sindaci leghisti di quelle parti? Quei sindaci che se la prendono con gli immigrati poveri e che osano parlare di cancro, riferendosi ai mussulmani immigrati, ma di fronte alle prepotenze dei "bianchi", come quella del Politecnico, non osano alzare nemmeno il mignolo. Forse alzano solo la coda per scondinzolare in segno di riconoscenza verso qualcuno che e' piu' forte di loro. C'e' da vergognarsi di essere italiano e di appartenere ad un popolo a cui appartengono tanti autocolonizzatori. Vadano pure avanti finche' la gente non ne potra' piu' e si ribellera' come e' successo nei paesi satelliti dell'Unione Sovietica appena hanno potuto. Facciano ora le loro prepotenze e preghino Iddio che la borsa di New York non ceda subito sotto le pressioni dei mutui. I loro figli saranno quelli che decideranno che ormai e' meglio studiare in cinese che in italiano. Renato Corsetti Psicolinguista Universita' di Roma "La Sapienza" e membro Consiglio scientifico di Allarme Lingua www.disvastigo.it DIS338 27/12/07 ********************************************************************* ********************************************************************* Aprilo 2008 - En Blera (VT) La Astronomia Esperanto-Fakgrupo de: "Alex Mikishev" alexmikish at gmx.net amik99_1999 La 4a Astronomia stagxo okazos ek de la 19a de Aprilo gxis la 26a de Aprilo, 2008, en itala vilagxo Blera (Viterbo, Lazio), kiu estas bone atingebla de Romo. Gxi trovigxas ie cxirkaux 40 km norde de la itala cxefurbo. La loko estas konata en Esperantujo pro okazintaj tie Internaciaj Arkeologiaj Laborbrigadoj, kiuj estis altiritaj al la loko pro sxpuroj de antikva pra-romia popolo - etruskoj, kiu iam logxis tie. La fakto kolektigxi cxe etruskoj en bela Italio donis al ni la cxeftempon de nia stagxo - "Historio de Astronomio. Italaj kontribuoj". La programon gvidos nia konstanta gvidanto - Patrick Lagrange. Tamen se vi havas iun interesan materialon rilatan al Astronomio en praa tempo, al kontribuoj kaj vivo de Galileo kaj aliaj italoj ( kaj ne nur italoj ), kion oni observis unue kaj kiel, pere de kiu ilaro ... Ankaux ni per ilaro de nun amatora astronomo observados kaj stelarojn, kaj planedojn... Jam nun mi povas garantii almenaux du interesajn observojn - Luno, kiu la 18an de aprilo estos en sia plenplena fazo, kaj meteorfalon de Liridoj, kies la plej falanta nokto estos la 21a -22a de aprilo. Jam tio povas esti allogaj kaj indaj kialoj por denove kune kolektigxi. Pluse ni faros libertempe ekskurson en cxirkauxa regiono. Ankaux por tiuj kiuj venos de Romo mi proponos renkontigxi matene la 19an ( la stagxo komencigxos posttagmeze ) en Romo,j kune viziti Astronomian muzeon kaj poste veni karavane al la stagxo. Baldaux mi informos pri la kotizo. Gxi tamen estos suficxe modesta. Cxifoje gxi ne inkluzivos logxadon. En vilagxo trovigxas tre bela 3-stela hotelo, DE BECCONE, kiu havas tute bonajn prezojn kaj por 1-litaj kaj por 2-litaj cxambroj. Ekzistas ankaux alia hotelo apartenanta al la vilagxa komunumo, sed fore de 8 km. Pro nia iom ne ordinara labortago ni planos organizi komunan mangxadon. Baldaux aperos TTTejo pri la stagxo kun klarigo kiel atingi la lokon. Viaj demandoj, deziroj, proponoj bonvolu skribi al mi - alexmikish at gmx.net ********************************************************************* ********************************************************************* Agosto 2008 - Congresso Esperantista Cattolico Internazionale a Rimini Comunicato Dal 30 agosto al 6 settembre 2008 si svolgerà a Rimini il Congresso Esperantista Cattolico Internazionale dell'IKUE. Si festeggerà pure il centenario dell'Esperanto a Rimini in sintonia con quello dell'UEA. Il programma e le altre informazioni inerenti verranno annunciate appena saranno disponibili. Ermigi Rodari ********************************************************************* ********************************************************************* Il Premio Zamenhof - le Voci della Pace 2007 - Rassegna stampa sul web E' stato aggiornato il sito http://ufficiostampagem.blogspot.com Se volete sapere cosa hanno detto gli intervistati potete vederlo e ascoltarlo o leggerlo nella pagina del sito. Se trovate qualche errore nelle cose scritte segnalatelo nei commenti. ci sono anche i cantanti lirici. Per chi riuscisse a passare parola agli altri gruppi esperantisti e non, italiani e non, basta andare a questo link: http://video.google.it/videoplay?docid=1617713560011191623 Questa è l'intervista a Renato Corsetti, ma a destra ci sono gli altri video, basta cliccarci sopra. Tutti quelli che lo desiderano possono fare quello che vogliono con questi video. Gian Enrico gkep at email.it ********************************************************************* ********************************************************************* Julio 2008 - Roterdamo - ALIGXOJ AL UK: NEDERLANDO KAJ FRANCIO CXEPINTE Francio rivalas kun la gastigonta lando Nederlando pri la unua loko en la statistiko de la 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Roterdamo de la 19-a gxis la 26-a de julio 2008. Je la 24-a de decembro ambaux landoj reprezentigxis per egala nombro da registritaj aligxintoj, 91. Entute estis 615 aligxintoj el 49 landoj. La Centra Oficejo antauxvidas, ke la nombro forte kreskos en januaro, kiam oni enskribos la kongresanojn aligxintajn lastmomente antaux la fino de la unua kotizperiodo. La 1-an de januaro cxiuj kotizoj plialtigxos. En la provizora statistiko situas alte ankaux Germanio (49), Japanio (44), Italio (34) kaj Belgio (28). Aliaj landoj kun pli ol 10 aligxintoj estas Irano (19), Brazilo kaj Pollando (po 18), Danio (16), Rumanio (15), Finnlando (14), Auxstrio kaj Svislando (po 13), kaj Britio (12). GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 277 2007-12-25 ********************************************************************* ********************************************************************* Spektu rusan bildfilmeton kun subtekstoj en Esperanto Se vi volas spekti la rusan bildfilmeton "Fera Vartistino" kun subtekstoj en Esperanto, klaku sur la cxi-suban ligilon: http://br.youtube.com/watch?v=ofN32xzISnI Informis: Aloísio Sartorato Rio/Brazilo ********************************************************************* ********************************************************************* Pasporta Servo 2008 - Novaj gastigantoj en Italio Mi gxojas komuniki al vi ke por la 2008 estas 4 novaj pasportservuloj en Italio, precipe de la centra Italio, de Piemonto kaj finfine la dua gastiganto en Sicilio. Mi esperas ke tio donos bonan bildon de la Italio esperanteparolanta al la alilingveparolanta. Mi esperas ankau ke aliaj volos konsideri la eblecon aligxi kiel kastiganto al Pasporta Servo. Mi kaptas la okazon por sendi al vi miajn varmajn bondezirojn por la venonta jaro 2008! http://www.tejo.org/eo/ps Andrea Montagner Landa Organizanto por Italio ********************************************************************* ********************************************************************* Marino Curnis in Televisione Venerdi' 11 gennaio 2008 ore 17.15 Marino Curnis sara' ospite di Max Pavan a "Bergamo Incontri" (BG TV). I temi che verranno affrontati: 1. Nepal. Lunedi' 14 gennaio 2008 ore 21.00 Marino Curnis sara' ospite di Lorenzo Noris a "Antenna2 Sport" (Antenna2). I temi che verranno affrontati: 1. Eurasia Pedibus Calcantibus, il sogno calpestato. Marino Curnis www.eurasiapc.com http://epc.vagabondo.net