Karaj Amikoj, tiu-cxi tagoj estas malfacile vivi ordinaran vivon en Jugoslavio. NATO agreso okazas ne nur en (sur) Kosovo, sed ankaux en tuta Jugoslavio, ankaux 300 km norde, en Beogrado, kaj ecx en jugoslava-hungara limo, la plej norda parto de Jugoslavio. (Kosovo estas la plej sud-orienta parto). Mi logxas en Beogrado, kaj mi povus diri ke oni povas pli-malpli funkcii bone, sed noktoj estas senpaciencaj. Cxiu nokte estas alarmo pro la aer-atako, kaj multaj homoj cxiu nokte ne dormas hejme sed en sekuraj ejoj de aer-atako. Certe tie ili ne povas normale dormi, kune kun dekoj de aliaj. Multaj homoj, kontrauxe, dormas hejme dirante:"Mi ne plu dormos ekstere. Mi dormos en mia lito, en mia cxambro, kaj se tio (bombado) devas okazi sur mia domo, okazu!" Sed, miloj de aliaj homoj logxas en Kosovo kaj ilia vivo, mi kredas, vere estas terura. Tie NATO atakas tage kaj nokte, bombas konstruajxojn en centroj, apud multaj domoj... Cxu vi vidas tra via televido, ke NATO detruis preskaux tuta urbo Prisxtina (centra urbo de Kosovo)? Ili certe ne bombas nur Serboj, sed ankaux Albanojn, kiujn ili (NATO) protektas, lauxdire. Mi scias ke NATO ne volas sendi armion por ataki Kosovo en lando. Sed ili preparas teroristojn el KLA (terorista organizo de Albanoj) por batali kun nia armejo. Strange, NATO helpas al teroristoj, sed ili cxiam diras ke ili estas kontraux teroristoj tra la mondo. Tamen... Kion mi volis diri: NATO ne volas ke ilia publiko vidus mortajn soldatojn el okcidentaj landoj, SED se oni vidus mortajn albanojn (teroristoj el KLA), NATO tiel povus instrui publikon ke Serboj denove kaj denove batalas albanojn. GRAVE!!!!!!! NE FORGESU ke NATO PREPARAS TERORISTOJN EN (SUR) TERITORIO DE ALBANIO. DO, TIUJ ALBANOJ ATAKOS JUGOSLAVIO EL TERITORIO DE ALIA LANDO ALBANIO, KAJ NATO SIMPLE DAUxRIGOS BOMBADI HOMOJN EN KOSOVO, KAJ VERSxAJNE SOLDATOJN CxE LAND-LIMO JUGOSLAVIO-KOSOVO; TIE TUTE NE GRAVOS CxU ILI BOMBOS SERBOJN AUx ALBANOJN. Gravas ke ili dauxrigos la militon. Mi scias ke EGE estas malfacile por okcidentanoj vidi kio/kie estas vero, kaj kie malvero. EBLE nur unua vid-punkto kio direktos al vero estas: se oni volas PACON, oni ne povas atingi pacon pere de MILITO. Cxiu kiu diras ke per MILITO oni atingos PACON diras malveron. Cxiu kiu diras ke per BOMBADO de lando homoj pli bone vivos mensogas. (Versxajne li tiam havas celojn kiujn li volas atingi pere de milito.) Dankon pro via intereso, Bojan D. Stanojevic bojandst@EUnet.yu ************************************************************************************************ AKTUALE PRI LA AGRESO DE NATO CXE: http://www.yurope.com/org/eos VOCXDONU CXE: http://www.yurope.com/org/eos/glasanje.htm ************************************************************************************************ Pasporta Servo: 1000 gastigantoj en la jaro 2000! La adreslibro de Pasporta Servo 1999 enhavas 945 adresojn en 76 landoj. Cxiuj 945 gastigantoj kiuj aperas en gxi jam ricevis sian adreslibron senpage, kaj povas senpage uzi la servon. Kiu ne estas gastiganto, sed tamen volas uzi la servon, povas acxeti la adreslibron cxe sia libroservo aux cxe la libroservo de UEA. Pasporta Servo strebas al 1000 gastigantojn en eldono 2000. Se ankaux vi pretas gastigi Esperantoparolantojn, kaj senpage ricevi la adreslibron 2000, aligxu nun kiel unu el tiuj 1000 gastigantoj. Pli da informoj pri Pasporta Servo vi trovos en la TTT-ejo (vidu sube). Tie vi ankaux trovos aligxilon. La limdato estas la unua de novembro. Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo WWW/TTT-ejo: < http://home.wxs.nl/~lide/paspserv.htm > retadreso: < pasporta.servo@esperanto.nu > _________________________________ Cosa vuol dire iscriversi al Pasporta Servo?? L'Italia e' deboluccia anche per quanto riguarda il numero di "gastigantoj" sul pasporta servo. Se in Francia ci sono 73 gastigantoj in una sessantina di citta', in Germania 75 in 59 citta', il bel Paese, terra ospitale e "caliente" e' superata addirittura dalla SVIZZERA!!! (14 gastigantoj a 11 per gli elvetici) - (dati della lista del 1999). Essere gastigantoj vuol dire ospitare 1/2 volte l'anno esperantisti (normalmente relativamente giovani, ma non mancano le eccezioni) per un numero di giorni che potrete concordare con loro. In ogni caso sulla lista potrete segnalare il numero massimo di giorni e di ospiti (es. 1 ospite per 1 giorno). E' evidente che se abitate in Piazza San Marco o sulla Costiera amalfitana avrete un afflusso di ospiti maggiore di chi abita a Cuneo. In ogni caso, se abitate a Venezia o Firenze, potrete proporvi come "loka peranto": gli esperantisti non vengono a dormire da voi, ma voi li aiutate a trovare un letto gratuito o economico e, eventualmente, vi limitate ad accompagnarli e fare da Cicerone per la vostra citta'. Insomma, essere gastigantoj e' divertente, vi fa conoscere gente nuova e vi da la possibilita' di far conoscere la vostra citta' agli esperantisti di tutto il mondo. Per info: Derk Ederveen, kompilanto de Pasporta Servo WWW/TTT-ejo: < http://home.wxs.nl/~lide/paspserv.htm > retadreso: < pasporta.servo@esperanto.nu > ************************************************************************************************ LA UNUA LETERO Mi estas la instruistino de la angla kaj esperanto en supera mezlernejo, Nippa en Yokohama, Japanio. Lastjare mi unuafoje en Japanio komencis instrui E-on kiel unu el la oficialaj lernoobjektoj. En aprilo, nova lerneja jaro komencigxis, kaj 19 gelernantoj eklernis Espernton. Iliaj agxoj estas 17aux18. Mia itala amikino, Madella, donis al mi vian adreson. Se iu junulo deziras korespondi kun miaj lernantoj, bv. sendi leteron al ni. Nomo de lernejo: Nippa koko ("koko" estas supera mezlernejo) Lerneja adreso: 1348 Nippa-cho, Kohoku-ku, Yokohama 223-0057 Japanio Lernejo mem ankoraux ne havas retposxton. Do, al lernantoj, Letero aux karto estas bonbenaj. Nia lernejo havas hejmpagxon. En gxi, ankaux Esperanto klaso aperas. http://www.yk.rim.or.jp/~kamura/nippa.htm Mia nomo estas Kitagawa Ikuko. Mi atendas vian respondon. "KITAGAWA Ikuko & Hisasi" < yazikita@pop02.odn.ne.jp > ************************************************************************************************ Esperantisto mortkondamnita Date: Fri, 23 Apr 1999 02:01:12 PST Billy Waldon, kies indiana nomo estas N. I. Sequoyah, trovigxas en usona malliberejo atendante mortpunon. Li estas cxerokia indiano, esperantisto kaj aktivulo por la rajtoj de la amerikaj indigxenoj (kp. Heroldo de Esperanto n. 1 de 31.01.1998). Laux s-ino Nora Caragea, temas pri preteksta kondamno pro lia politika aktivado. Kiu volas aligxi al la iniciato bv. turni sin al sxi: Posxtfako 100513, D-60005 Frankfurt am Main, Germanio. Daniele Vitali Daniele.VITALI@SDT.cec.be (El Ret-Info de Eventoj - Hungario)