RAPORTO: Kiel evoluas LA KAMPANJO 2000 EN ITALIO Enkonduko La agadoj kunligitaj kun la kampanjo lancxita fare de UEA en 1997, ekis en Italio okaze de seminario okazinta en Grosseto, decembre de 1997. Dum 2 tagoj oni diskutis la eblajn solvojn por foriri el kriza momento de la itala movado kaj, sam-tempe, sekvi la gvid-liniojn indikitajn de UEA. Tiam oni substrekis la mankon de: aktivuloj kaj membroj, ideoj, financaj rimedoj kaj da kunordigo inter la tamen multaj agadoj en Italio. La celoj kiujn oni starigis estis: 1. renovigi kaj reorganizi la reton de aktivuloj en nia lando 2. renovigo de la proceduroj kaj de la labor-metodoj (ekzemple pli vasta utiligo de Inter-reto) 3. plia kunordigo de la agadoj kaj de produktado de varb-materialo 4. organizado de seminarioj por klerigi la membraron kaj por konkrete pristudi la diversajn aspektojn de nia movado (organizado, varbado, instruado...) 5. plialtigi la nombron de la membroj almenaux 10% (t.e. atingi almenaux la nombron de 1.200 membroj) Por realigi tiujn projektojn, neskigxis 3 komisionoj: - informado - renkontigxoj - instruado La nuna situacio Kiel antauxvidite, la Nacia Konsilio kaj la membraro nur parte estis gxis nun aktivaj kadre de la Kampanjo. Oni tamen atingis pozitivajn rezultojn laux multaj vid-punktoj, dank' al la partopreno de kelkaj grupoj kaj unuopuloj. La kunligoj inter aktivuloj kaj renovigo proceduroj: Internet Mia kara leganto: se vi ne havas inter-reton, vi preskaux ne plu povas esti aktivulo de itala movado. Per Inter-reto (t.e.Internet) oni jam faras preskaux cxion en la itala Esperanto movado: ekzistas kursoj en la itala, informiloj pri la itala movado, oni renkontigxas en virtualaj cxambroj kaj cxiutage ricevas dekojn da informoj kaj mesagxoj pri la plej diversaj agadoj per ret-posxto. Ekde decembro la Esperanto movado havas sian virtualan sidejon www.esperanto.it . Cxi tie vi trovas preskaux cxion kion vi bezonas por esti bona esperantisto: kotiz-tabeloj, statutoj kaj reglamentoj, informoj pri la Premio Marelli, kun-ligoj al la "virtualaj sidejoj" de la grupoj en Italio kiuj jam havas tiun cxi servon kaj de la aliaj landaj sekcioj de UEA, informoj pri renkontigxoj kaj servoj, informoj pri la libroj venditaj de CoEdEs, ktp. Krom grava organiza ilo, www.esperanto.it estas ankaux ekster-ordinara varbilo: gxin vizitis dum 4 monatoj 1.500 personoj!!! La kurso KIREK, zorge de Itala Esperantista Junularo, jam atingis centon da junuloj el kiuj almenaux 1 eniris la estraron de IEJ-mem. Gxi estas atingebla en www.esperanto.it La cirkulero Nova Sento in Rete ekde pluraj monatoj 2/3 foje semajne informas la ricevantojn pri agadoj en Italio kaj en la Mondo. Oni povas senpage aligxi cxe www.esperanto.it/nova-sento Krome ekis nova sezono en la rilatoj inter la Federacio (la "plen-kreskuloj") kaj la junularo. Multaj inform-projektoj estis realigataj dank' al kunlaborado inter IEF kaj IEJ. Tiuj cxi novajxoj certe pligrandigis la nombron de eblaj aktivuloj kaj la efikon kaj rapidecon de iliaj rilatoj. La sugesto estas auxdaci kaj ne resti ekster la "elektronika rondo". Mia opinie la celon ni estas atingantaj: la nura limo estas ke, se la rapideco de la kunligoj kaj la ebla efikeco de nia kunlaborado kreskadas, la agadoj dauxre mankas. Oni nun bezonas projektojn, kiuj kapablu doni senson al tiu cxi akirita celo. Produktado de inform-materialo Ankaux dank' al la ebleco utiligi relative grandan sumon disponigita de la Premio Marelli por varbado, oni estas realigantaj varbilojn kiuj certe donos pliajn ilojn al la movado kaj al la grupoj. Gxis nun estis realigitaj kaj estas je dispono de la grupoj: - afisxoj pri la premio Marelli; - samaj afisxoj sed sen la informoj pri la Premio (utiligeblaj por cxiu varbado) - duspecaj varbiloj (buntaj kaj be-aspektaj) - la ttt-pagxoj www.esperanto.it , kiujn, kiel jam dirite, pli ol 1.500 personoj vizitis ekde decembro 1998 (5 monatoj). Baldaux estos pretaj: - represado de la revizio de la brosxuro "Dati e fatti sulla lingua internazionale" - represado de la brosxuro pri Itala Esperantista Junularo Krome, ekde unu jaro, la homoj kiuj atingas la unu-gradan diplomon ricevadas infom-leteron pri la agadoj de Esperanto movado. Ankaux cxi-kadre, la akiritaj rezultoj estas sendube bonaj: nun necesas, ke la grupoj kaj la individuoj bone utiligu la ilojn je ilia dispono. Organizado de seminarioj Ekde la seminario de Grosseto okazis la jenajn renkontigxojn: - Seminario pri instruado - Torino, julio 98 - Seminario "Altigu vian idean nivelon: Literaturo en Esperanto" - Napoli, decembro 1998 Krome okazis pluraj aliaj renkontigxoj, kiel ekz. la komuna renkontigxo Internacia Junulara Festivalo/Alp-Adria Konferenco kiu okazis en Lignano (TS), la Nacia Kongreso en Frascati kaj la junulara Disseminario en Triesto, dum kiuj oni cxiukaze alfrontis temojn tiklajn kadre de la Kampanjo 2000. Dum 1998 okazis entute 10 rimarkindaj renkontigxoj. Grava enkonduko cxi kadre estis la kreado de kalendaro de la renkontigxoj por ebligi pli akurata programado de eventoj en Italio. Por 1999 gxi antauxvidas, kadre de la Kampanjo, seminarion en Romo kaj en Trieste (ambaux dum la auxtuno), krom multaj aliaj renkontigxoj, ankaux seminariecaj, sed ne rerkte kunligitaj kun la Kampanjo. Entute estas antauxvidataj 14 renkontigxoj dum la kuranta jaro. Ankaux cxi kadre, oni ne povas ne rimarki konsiderindan plibonigxon de la situacio. Oni devas tamen plu kaj plu atenti pri kunordigado okaze de planado de renkontigxo aux kunsido kaj pri varbado de la kalendaro, kiu devus pendi en cxiu e-centro en Italio. Membraro Jen la dolora punkto. Kiam oni kunsidis en Grosseto oni konsideris la membraron de 1996; gxi konsistis el pli ol 1100 homoj. Sur baze de tiu cxi cifero, oni decidis celi al 10% kresko de la membraro: atingi do, almenaux 1.200 membrojn. Dum la Frascata Nacia Kongreso ni estis informitaj, ke dum 1997 la membraro malkreskis gxis 1.036 (-120). Nu, malgraux oni konstatis, ke dum 1998 la membraro iomete re-kreskis, la situacio cxi kadre ne estas bona. Konkludo Unue, mi volas gratuli vin, cxar vi atingis la finon de la raporto. Se la rezultoj gxis nun atingitaj estas plej-parte pozitivaj, oni ne povas ne rimarki la dauxran mankon da ideoj kaj energioj kiu karakterizas, tamen, la plej-multo de la volontulaj asocioj en tiu cxi jarmil-fino. Multon oni devas ankoraux fari por konkretigi nian agadon kaj plilargxigi ties orizontojn, sed mi havas la iluzion, ke tiu cxi estas la gxusta vojo. Nun estas tamen vere la momento por aktivigxi cxiuj. La Konsilio de IEF, la grupoj kaj la membroj cxiuj devas sxangxi sintenon kaj kompreni, ke komence de la tria jarmilo oni ne plu povas varbi, instrui kaj agadi kiel Ludoviko faris. Ni cxiuj devas dauxre lerni, partopreni kaj proponi, por dauxre esperi en la realigo de nia komuna songxo. Francesco Amerio Kunordiganto de la Kampanjo 2000 en Italio f.amerio@agora.stm.it ************************************************************************************************ RIVA DEL GARDA 21 AGOSTO 1999 (kadre de la Nacia Kongreso) ore 15.00 Dibattito: KAMPANJO 2000 - la lasta sxanco Nel pomeriggio di Sabato, cerca di essere gia' a Riva. Con un incontro che vedra' presenti tutti i protagonisti della Campagna 2000 in Italia, cercheremo di capire a che punto siamo e dove vogliamo arrivare negli ultimi mesi prima della fine del millennio. Ulteriori informazioni/Adesioni: Segreteria del 68° Congresso Italiano di Esperanto, presso Segreteria Palacongressi, Parco Lido, 38066 RIVA DEL GARDA (TN), Telefono 0464 520000, Fax 0464 555255 ************************************************************************************************ ADRESARO DE RETE ATINGEBLAJ ESPERANTISTOJ KAJ ESPERANTO-ORGANIZOJ Nova Versio TTT-aligxilo: < http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/aligxo > Iniciato: Philippe BERIZZI (organizoj) kaj Martin WEICHERT (individuoj) Tiu cxi listo enhavas 59 nekonfirmitajn(?) / nefunkciantajn(*) adresojn. Bonvolu faciligi mian laboron, kaj uzu la aligxilojn el tiu cxi Adresaro. Dato de lasta sxangxo: 01-04-99 forigu malnovan version! 2547 adresoj de 1763 personoj el 73 landoj kun 37 retaj delegitoj, 471 hejmpagxoj, 437 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 77 internaciaj Vi povos trovi la adresaron cxe la ttt-ejoj - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.txt > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro.html > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_txt.zip > - < http://home.wxs.nl/~lide/esperanto-adresaro_html.zip > - < http://www.esperanto-usa.org/esp-adresaro.txt > - < http://www.esperanto-usa.org/esp-adresaro.html > - < http://esperanto.agoranet.be/esperanto-adresaro.html > - < ftp://ftp.agoranet.be/esperanto/esperanto-adresaro.txt > Administrado: Derk EDERVEEN < adresaro@esperanto.nu > (Fidonet 2:283/323.7)