Esperanto - istruzioni per l'uso: Domande frequenti sull'esperanto Tutto quello che avresti voluto sapere sull'esperanto e non hai mai osato chiedere e' ora in rete, all'indirizzo http://iej.esperanto.it/faq/ Dalle risposte pronte alla raccolta di indirizzi, tutto quello che si puo' spiegare viene spiegato; e se manca qualcosa, poni una nuova domanda, e lascia che sia la comunita' dei lettori a risponderti. Oppure metti tu la risposta ad un quesito aperto. Un grazie al responsabile del servizio, Manuel Giorgini , al quale potete far riferimento in caso di dubbi o richieste. _____________________ Quando e’ nato l'esperanto? L'esperanto e’ nato alla fine del XIX secolo. L. L. Zamenhof pubblico’ la prima grammatica nel 1887 nella speranza di contribuire a migliorare la comunicazione fra i popoli. Che tipo di lingua e’? L'esperanto e’ una lingua semplice e razionale nella grammatica: tutti i verbi si coniugano allo stesso modo; da un insieme ristretto di elementi base si possono derivare moltissime parole composte; ecc. Il vocabolario deriva per la maggior parte dalle lingue neolatine. Dove si parla l'esperanto? L'esperanto e’ usato in tutto il mondo; la zona con la maggiore densita’ di esperantisti e’ probabilmente l'Europa centrale. Quante persone lo parlano? Secondo una fonte molto autorevole, l'Enciclopedia Britannica, circa otto milioni di persone. Stime piu’ prudenti parlano di centinaia di migliaia. La risposta che si trova piu’ spesso e’ intermedia: circa tre milioni di persone. Ma non e’ una lingua solo europea? E’ una lingua mondiale, e in questi anni i posti dove cresce di piu’ sono l'Africa e l'Estremo Oriente. E’ vero che l'alfabeto e il lessico sono un ostacolo per i non occidentali (non piu’ che con l'italiano o l'inglese, ovviamente); in compenso la struttura della lingua (basata sul costruire le parole a partire da elementi invariabili) la rende molto piu’ simile ad alcune lingue extraeuropee che alla nostra. Gli esperantisti sperano di abolire le lingue nazionali? Fin dalla sua nascita l'Esperanto e’ usato e proposto come seconda lingua per i rapporti internazionali, parallelamente alle lingue nazionali. Non basta imparare le lingua straniere? La molteplicita’ delle lingue e’ una grande ricchezza dell'umanita’, e lo studio delle lingue straniere e’ importantissimo. Pero’ quante persone sono in grado di imparare tutte le lingue che potrebbero servire? Nella sola Unione Europea ci sono 17 lingue ufficiali (e presto ben di piu’). E anche ammesso di riuscirci, ci vorrebbe un enorme dispendio di fatica, tempo e denaro. Allora scegliamone una sola (l'inglese)! Naturalmente non abbiamo niente contro lo studio della lingua inglese, e apprezziamo tutte le opportunita’ per comunicare che essa da’; pero’ imparare a fondo anche una sola lingua straniera e’ un investimento che non tutti si possono permettere; privilegiare una sola lingua nazionale sulle altre e’ un atto discriminatorio; l'uso internazionale di una lingua nazionale (e quindi difficile) mette in pericolo la sopravvivenza delle lingue piu’ deboli. L'esperanto, essendo relativamente facile e neutrale, non ha questi tre svantaggi; percio’ lo parliamo, senza per questo rinunciare all'uso delle altre lingue. Anzi, come abbiamo gia’ detto, l'esperanto facilita l'apprendimento delle lingue straniere, inglese compreso. L'esperanto e’ una lingua artificiale / fredda / ... Basta ascoltare una conversazione in esperanto per rendersi conto che e’ una lingua come tutte le altre, per niente fredda o meccanica. Fra l'altro ai nostri incontri spesso nascono flirt e amori internazionali, ed esistono famiglie che comunicano prevalentemente in esperanto. E di conseguenza ci sono persone che parlano l'esperanto dalla nascita: provate a dirlo a loro che e’ una lingua artificiale! Ma se non ce l'avete fatta in cent'anni... Non e’ necessario essere uno specialista per sapere che cent'anni sono un tempo molto breve per una lingua. Comunque quasi tutti gli esperantisti contesterebbero la frase "non ce l'avete fatta": l'esperanto esiste e chi vuole puo’ usarlo per comunicare in modo facile, divertente ed immediato con ragazzi e ragazze di tutto il mondo. Probabilmente questa e’ la cosa piu’ importante. ********************************************************************************************************************* EKVILIBRO POST TRIJARA LABORO DE LA ESTRARO La Estraro de UEA, elektita en la Pekina UK en 2004, kunsidis en Roterdamo de la 13-a gxis la 15-a de aprilo. Temis pri la lasta ordinara kunsido de la Estraro, kiu ja ankoraux kunsidos komence de la UK en Jokohamo, sed tie cxi traktos nur la lastajn teknikajn demandojn pri la kongresa programo kaj la unua kunsido de la Komitato. La restantaj monatoj de la mandato tamen ne signifas ferion por la estraranoj, sed ili restas plene okupitaj gxis la UK kaj laux bezone faros decidojn rete. Same kiel en cxiu kunsido dum la pasintaj tri jaroj, ankaux en la lasta partoprenis cxiuj estraranoj. Cxeestis krome la Gxenerala Direktoro, Konstanta Kongresa Sekretario, redaktoro de "Esperanto" kaj observantoj de TEJO (Chuck Smith) kaj ILEI (Zsofia Korody). Plejparto de la tagorderoj de la aprila kunsido estas sama cxiujare kaj cxefe rilatas al la preparado de la kunsidoj de la Komitato, al kiu la Estraro devos raporti pri sia agado en la antauxa jaro kaj proponi bugxeton kaj aliajn planojn por la venonta jaro. La agadraporto pri 2006 estis jam praktike preta, sed ekestis diskuto pri tio, kiom detala gxi devus esti. La konkludo estis klopodi iom koncizigi gxin antaux gxia aperigo en la junia numero de "Esperanto". Pro personaraj problemoj en la Centra Oficejo la financaj raportoj ankoraux ne pretis. Cxar la plej gravaj eroj de la spezokonto tamen estis finkalkulitaj, estas jam klare, ke en 2006 la en- kaj elspezoj ekvilibrigxis. La bugxeto de 2006 antauxvidis negativan saldon de 8650 euxroj, sed la fina minuso estas nur kelkcent euxroj. Por la jaro 2008 oni proponas plene ekvilibran bugxeton. La Estraro enoficigxis fronte al deficito de 57194 euxroj en 2003 kaj povas do kalkuli la financan resanigon de la Asocio inter siajn cxefajn atingojn. Oni konfirmis la konsiston de la Loka Kongresa Komitato de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008) kun Ans Bakker-ten Hagen kiel prezidanto. La estraranoj diskutis ankaux pri la temo de tiu UK, sed gxi ankoraux atendas finan vortumon. Cxar en 2008 oni festos la 100-jarijxon de UEA kaj cxar gxi estos Internacia Jaro de la Planedo Tero, oni klopodas kunigi ambaux aferojn sub sama temo. Por trovi tauxgan kaj elegantan vortumon la Estraro atendas proponojn ankaux de komitatanoj kaj aliaj interesitoj. La elektado de la loko por la UK en 2009 proksimigxas al la fina decido. La Estraro definitivigis, ke gxi okazos en Pollando por festi la 150-an datrevenon de la naskigxo de d-ro L.L. Zamenhof. La fina elekto okazos en Jokohamo inter Bjalistoko kaj Poznano. La Estraro benis formale la jam pli fruan intencon transdoni la premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj por publikigo en la nova revuo "Beletra Almanako", kiun la eldonejo Mondial lancxos cxi-jare. Al la eldonserio Oriento-Okcidento estis akceptita nova titolo, "Maitreyi" de la granda rumana verkisto Mircea Eliade, aperonta cxe la eldonejo Bero. La 23-a okazigo de la fama Esperanto-arangxo ARKONES en Poznano (21-23 septembro 2007) ricevis auxspicxiojn de UEA. GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 260 2007-04-22 ********************************************************************************************************************* Du italoj en la Akademio de Esperanto Laux informo aperinta en "Libera Folio": http://www.liberafolio.org/2007/akademiaelekto La jxusaj balotoj por la elekto de unu triono el la membroj de la Akademio de Esperanto donis jenajn rezultojn: Gerrit Berveling (reelekto) Renato Corsetti (reelekto) Paul Gubbins (nova) Christer Kiselman (reelekto) Ilona Koutny (reelekto) Katalin Kováts (nova) Jouko Lindstedt (reelekto) François Lo Jacomo (reelekto) Mauro La Torre (nova) Geraldo Mattos (reelekto) Brian Moon (reelekto) Ma Young-tae (nova) Barbara Pietrzak (nova) Baldur Ragnarsson (reelekto) Saka Tadasi (nova) La novelektitoj anstatauxas Werner Bormann, Sergej Kuznecov, Spomenka Stimec, Edwin de Kock, Andrzej Pettyn kaj Stefan Maul. www.liberafolio.org/2007/akademiaelekto ********************************************************************************************************************* Il Governo a tutela dell'Italiano e delle lingue minoritarie Consiglio dei Ministri del 24.4.2007: Il Cdm ha approvato il cosiddetto decreto Amato-Ferrero che stabilisce le nuove norme in materia di immigrazione. Tra le principali novita’ introdotte figurano il test d'italiano nel Paese d'origine per iscriversi ad una sorta di liste di "collocamento" che saranno predisposte nelle ambasciate italiane all'estero. Proposto dai Ministri degli esteri, Massimo D'Alema, e per gli affari regionali, Linda Lanzillotta, e’ passato in Consiglio anche un disegno di legge per la ratifica e l'esecuzione della Carta europea per le lingue regionali o minoritarie; con l'obiettivo di salvaguardare l'eredita’ e le tradizioni culturali europee, la Carta mira a proteggere le lingue regionali e a promuoverne l'utilizzo, consentendo ove possibile di poterle usare nell'ambito di attivita’ pubbliche e private. Antonio De Salvo ********************************************************************************************************************* 5a SOMERE 2007, 13a gxis 28a de julio, Jünkerath/Eifel Somera Mezeuropa Renkontigxo 13a de julio gxis 28a de julio 2007 (vendredo gxis sabato) en Jünkerath, Germanio, inter Kolonjo kaj Trier, en la mezmontaro Eifel. Kunvenos cx. kvardeko da homoj el proksimume ses landoj; ni pasigos somerajn tagojn, gxuos la naturon, ludos, babilos, auxskultos prelegojn kaj ekskursos. Se vi volas sperti internacian Esperanto-etoson, pasigi agrablajn feriojn, praktiki Esperanton aux eklerni la lingvon - jen renkontigxo por vi. Eble vi jam maltrankvile atendis la aligxilon: La versio en Esperanto trovigxas cxe http://www.esperantoland.org/somere , tiu en la germana cxe http://esperantoland.org/somere/index_de.html#somere . La pdf-datumaro elsxuteblas cxe http://esperantoland.org/somere/Informilo_Alighilo_5a_Somere2007.pdf La renkontigxo estas aparte tauxga unuflanke por homoj jam spertaj pri Esperanto - kaj aliflanke ankaux por komencantoj kaj progresantoj. Regas internacia esperantlingva etoso kaj tial la novuloj pri nia lingvo trovas apud la lingvokursoj facilajn eblecojn por alproprigi al si nian lingvon en libertempeca etoso. Se vi sxatas havi personajn raportojn pri la antauxaj renkontigxoj, eble rigardu cxe la listoj de partoprenantoj http://esperantoland.org/somere2006/partoprenantoj_somere4.php (ktp.) kaj petu priskribon. Kiel kutime: Bela cxirkauxajxo La domo trovigxas en trankvila loko for de trafika bruo; gxi multe placxis al ni en la pasinta jaro. La gxardeno estas granda - apud la domo estas razeno por ludi kaj ripozi. Cxirkauxe etendigxas arbaro. En la gxardeno trovigxas ankaux loko por la jam tradicia tendaro de kelkaj partoprenantoj. En la domo estas mirinde multflanka ludsalonego, kiu instigis nin pasintjare organizi lud-olimpikojn. Nia programo La programa skemo similas al tiu de la pasintaj jaroj: Ni havos lingvokursojn kaj prelegojn, faros promenojn kaj ekskursojn, ni ludos kaj babilos. Prelegoj kaj eble aliaj ofertoj de partoprenantoj iom klerigos nin. Aldone ni vizitos nagxejon, faros promenojn en la kampara cxirkauxajxo kaj ekskursojn al najbaraj urbetoj. Estos multaj ludoj por amuzigxi en la domo, en la gxardeno kaj en la arbaro - por infanoj kaj plenkreskuloj. Nagxejo trovigxas en distanco de du kilometroj. Kaj eble vi havas plian ideon kiel pliricxigi la programon. Kursoj por lerni kaj plulerni Esperanton Ni ofertos Esperanto-kurson por komencantoj, konversacian rondon kaj gramatikajn prelegojn kun diskuto. En la unuaj tagoj denove okazos iom intensa kurso por ebligi la partoprenon al komencantoj kaj progresantoj. Tiel eblos en unu sama arangxo rapide eklerni kaj tuj poste praktiki la lingvon en internacia medio. Internacia partoprenantaro: Unuopuloj, paroj kaj familioj Kutime duono de la cxeestantoj aux pli venis el eksterlando. Ankaux cxi-foje ni atendas homojn el diversaj landoj, interalie el Belgio, Francio kaj Pollando. La agxogamo certe estos simile vasta kiel dum la pasintaj jaroj: de infanoj kaj dudekkelkjaruloj gxis sepdekkelkjaruloj. Estas renkontigxo por unuopuloj, paroj kaj familioj. Tranoktado en cxambro aux tendo Ankaux la arangxo pri tranoktado estos simila al la pasintaj SOMERE-kunvenoj: Vi povos lauxplacxe elekti, cxu logxi en la domo aux en tendo, ruldomo aux logxauxto. Kompreneble via familio ankaux povos dividigxi - eble viaj infanoj entuziasmas pri tendo kaj vi malpli ... La domo havas cxambrojn por unu gxis kvar personoj. Dusxejoj kun bankuvo kaj necesejoj atingeblas de la koridoro. Memzorgado kaj rabatoj Se vi sxatos, vi povos mem zorgi pri viaj mangxajxoj - kaj tiel redukti vian kotizon. Estas rabatoj por eksterlandanoj, programkontribuantoj kaj helpantoj. Se vi sxatos prezenti programeron aux helpi alimaniere, bv. anonci tion sur la aligxilo. Tempodauxro laux via elekto Elektu la dauxron de via partopreno laux via placxo - vi povos cxeesti dum kelkaj tagoj aux ferii dum du plenaj semajnoj. Venu SOMERumi kun ni! Cxu vi interesigxas? Tiam bv. plenigi la aligxilon http://www.esperantoland.org/somere aux elsxutigu preseblan informilon kun aligxilo (cx. 100 kB) http://esperantoland.org/somere/Informilo_Alighilo_5a_Somere2007.pdf kaj sendu gxin post plenigo per telekopiilo aux posxte al: EsperantoLand e. V. Lu Wunsch-Rolshoven Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus 10551 Berlin Germanio somere5@esperantoland.org Telefono +49-30-685 58 31 (en Germanio 030-685 58 31) Telekopiilo +49-30-68 05 70 11 (en Germanio 030-68 05 70 11) ********************************************************************************************************************* Jarfine al la Internacia Festivalo en Bendorf - Germanio Karaj geamikoj, Nagxejo kaj sauxno atendas vin en nia cxi-jara klerigejo ... Temas pri hotelo (kun apuda seminariejo) en Bendorf, 10 km norde de Koblenz. Jen kialo rezigni pri la origina ideo IF-umi en Mainz, sed ni restas cxe Rejno, kun la proponita tuttaga ekskurso. Ni povas plenumi viajn kutimajn unulitajn dezirojn. Pro la proksima semajnfino, ni ofertas cxi-jare du plilongigajn tagojn, gxis 5 jan. Vizitu IF en Interreto kaj gxuu la aktualigitajn pagxojn. Informigxu, legu raportojn, spektu niajn fotoalbumojn. La papera versio de nia Unua Informilo aperis kaj estas relegebla ankaux en PDF, vi povas elsxuti gxin, vd.la IF-startpagxon. La printempan (frualigxintan) rabaton ni plilongigis por vi gxis 10 majo, detalojn relegu en la interreta pagxo "kotizoj". Se (r)estos demandoj, bv. skribi. Goju pri nia etosoplena arango kaj la ebleco de cxiutaga nagado. Vi povas utiligi la elektronikan aligxilon. Kore salutas vin, HDP / Hans-Dieter Platz (organizanto) .... jarfine al IF ~ 24-a IF en Bendorf aligxstato: 47 personoj el 11 landoj Retposxto: HDP@internacia-festivalo.de Interreto: www.internacia-festivalo.de IF-anoj varbas geamikojn: vi kaj la novaj gastoj ricevas kroman rabatokuponon ********************************************************************************************************************* Jokohamo bonpreza flugkaravano el Italio al 92-a UK kaj 40-a ILEI-konferenco en Japanio Preskaux 1600 kongresanoj el 56 landoj gxis nun aligxis al 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Al la japana flugkaravano/kunlogxado de Orbis Pictus aligxis esperantistoj el 8 landoj, devenantaj de 4 kontinetoj. La karavano startos el Romo, 2-an de auxgusto 2007. Aliaj organizitaj karavanoj proksimaj al Italio estas la zagreba, praga kaj budapesxta, cxiuj kun diversaj programoj. Cxiujn interesitojn kiuj sopiras kaj samtempe timas de la plej multekosta lando en la mondo Orbis Pictus atentigas ke en Jokohamo akireblas la servoj malplikostaj ol tiuj de la lastjara UK en Florenco. Ekzemple: duontagaj ekskursoj kostas ekde 5,00 euroj (averagxe 28,80 euroj), tuttagaj ekskursoj ekde 55 (averagxe 63 euroj). Unulitaj cxambroj ankaux kostas signife malpli ol en Florenco. Unulita cxambro en tre komforta kaj altnivela ILEI-konferencejo kostas 20,00 euroj. La konferenco okazos tuj post UK en la urbeto Ranzan, en Fuji-regiono, proksima al Tokio. La oferto de Orbis Pictus estas tre fleksebla kaj ebligas al la karavananoj elekti inter la partopreno en UK (04-11.08.07) aux / kaj ILEI-konferenco (11-19.08.07.) kaj aliaj akompanaj aux memstaraj arangxoj kaj ekskursoj. Aktuala prezo de la "baza kongresa pako" (flugo, 8 tranoktoj en hotelo en Jokohamo kaj kelkaj aliaj servoj) estas 1557 euroj (+aerhavenaj taksoj). La legantoj de Nova Sento povos profiti tiun prezon certe gxis la 10.05.07. La kompletajn informojn pri la karavano eblas ricevi de: ORBIS PICTUS di Visnja Brankovic Via Parini 5, IT-34 129 Trieste tel/fax: +39 / 040 767 875 – orbispictus@iol.it visnja.brankovic@os.t-com.hr ********************************************************************************************************************* KANDIDATIGxU POR ESTRARO DE TEJO Cxu vi volas aktivigxi en la kerno de TEJO mem? La estraro de TEJO dejxoras pri kelkaj el la plej gravaj aferoj en la cxiutaga funkciado de la organizo, por certigi, ke TEJO bone progresas. Cxisomere elektigxos nova estraro dum la IJK en Hanojo. Se vi interesigxas pri kandidatigxo, vi rajtas kandidatigxi per sendo de plenigita demandaro al la elekta komisiono de TEJO. Por kromaj informoj vidu la komunikon de la elekta komisiono cxe: . TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO La ideo: . La arkivo: . La aligxo: Informojn kaj komentojn sendu al .