Esperanto - istruzioni per l'uso: la diffusione dell'Esperanto L'Esperanto e’ una lingua a tutti gli effetti, per cui, una volta acquisita, viene usata per i piu’ svariati scopi. Non e’ quindi possibile stabilire, neanche approssimativamente, il numero di persone che lo conoscono e lo usano. Tuttavia, alcuni dati, facilmente verificabili, possono dare un'idea della sua diffusione nel mondo. L'Associazione Universale Esperanto (UEA), i cui membri provengono dalle parti piu’ attive della comunita’ esperantista, ha associazioni nazionali affiliate in 55 paesi. Calcoli basati sul numero di testi didattici venduti e sull'affiliazione alle sezioni locali mostrano che il numero di persone con qualche conoscenza della lingua si pone sull'ordine dei milioni. Ci sono esperantofoni in tutte le parti del mondo, incluse notevoli concentrazioni in paesi assai diversi tra loro come Giappone, Brasile, Iran, Madagascar, Bulgaria e Cuba. In Italia gli iscritti alla Federazione Esperantista Italiana (IEF) sono circa 1.000. E’ opportuno per sottolineare che molti esperantisti, per scelta o per inerzia, preferiscono non iscriversi alle associazioni esperantiste. ********************************************************************************************************************** Buone feste e un felice 2007 A nome del Consiglio Nazionale della Federazione Esperantista Italiana e della Gioventu’ Esperantista Italiana auguro a tutti i lettori di Nova Sento in Rete buone feste e felice 2007. Francesco Amerio ********************************************************************************************************************** NOVJARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA Karaj esperantistoj, cxi tiu estas la lasta mesagxo, per kiu mi, kiel prezidanto de UEA, salutas vin okaze de la nova jaro. Eble venis la momento post tiom da jaroj starigi personan bilancon pri cxi tiu tuta periodo: kion mi celis fari, kial mi celis tion, kaj kion mi atingis kaj ne atingis. Unue mi diru sincere, ke mi opinias ke en cxiuj cxi tiuj jaroj mi pli multe ricevis de UEA ol mi donis al gxi. Same mi opinias ke dum la tuta vivo mi pli multe ricevis de Esperanto ol mi donis al gxi. Tio versxajne ne estas nur mia sento. Mi trovis gxin cxe multaj esperantistoj sed ankaux cxe la plej fidelaj agantoj en aliaj idealismaj organizajxoj, cxu en politikaj partioj, cxu en perditaj misiejoj en Afriko. Pro tio, kion mi ricevis de Esperanto kaj de UEA, mi dankas vin, membrojn kaj nemembrojn de UEA, kiuj legas cxi tiujn liniojn. Mi ne forgesos viajn donacojn, kaj viaj plej belaj donacoj estas tio, kion vi faris por Esperanto. Se temas pri Esperanto, mi havis la naivan ideon antaux deko da jaroj proksimume, ke unu el la problemoj de la nuna movado estas, ke gxi ne plu estas movado. Vi scias, ke cxiuj revolucioj en la dauxro de la tempo instituciigxas, kaj ke la idealismaj batalantoj de la unua periodo transdonas la regadon al homoj, kiuj apartenantaj al posta generacio, ne havas la samajn idealismajn pensojn, emojn kaj agojn. Temas pri homoj, kiuj volas mastrumi efike kaj remeti en ordon la hxaosan entuziasmon de la antauxa periodo. Tio estas, tre versxajne, natura legxo, el kiu ankaux la Esperanto-movado ne povas elfugxi. Se Esperanto estus la lingvo plej multe instruata en la mondo, tiam certe ne profitus el tio idealistoj kiel ni, sed tiuj samaj homoj, kiuj nuntempe profitas el la instruado de la angla. Por profiti el io, oni devas esti profitema, kaj esperantistoj ne estas tiaj. Sed la Esperanto-movado ne venkis, kaj la problemo ne estas tiu. La problemo de la nuna movado, kiu igxis malpli mova, estas objektiva kaj sxuldigxas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas gxin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti gxin kaj mem pludisvastigi gxin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo, kiun Zamenhof ecx ne antauxvidis, ni sentas nin senhelpaj, ni sentas, ke ni vane remas kontrauxflue. Kaj, kiel diras indonezia diro, ecx krokodiloj - cxi tie temas pri la veraj bestoj - ridas se vi provas remi kontrauxflue. Je tiu fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali kontraux la angla. Eble kelkaj el vi konas la rakontojn pri Asteriks, logxanto en malgranda vilagxo de Gauxlujo, la sola vilagxo, kiu auxdacas kontrauxstari la invidintan roman armeegon. Sendube la logxantoj de aliaj vilagxoj diris, ke ne estas ilia tasko, batali kontraux la latina -- kaj vidu la sekvojn. En tiu kazo restas al ni nur la vojo krei nian propran nicxon, nian propran neston en forlasita parto de la arbaro, kaj zorgi pri niaj aferoj. Tion mi neniel povas akcepti. Komprenigi tion al cxiuj espernatistoj estis unu el la linioj de mia agado. Mi, ni, estas kiel la vilagxo de Asteriks. Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj provas enkonduki revolucian novajxon, sed la mondo cxirkaux ni ne volas auxdi gxin, cxar gxi renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. La samo okazis pri sklaveco, la samo estas okazanta nun pri tre pli gravaj temoj. Oni ecx sxerce demandas, cxu la terglobo malaperos en la jaro 2050-a aux 2060-a, simple cxar aro da homoj, kiuj taksas sian komforton pli grava ol ili taksas la pluekziston de la mondo, fajfas pri malpurigo de la medio, internaciaj konvencioj, ktp. Do, ne estas nur Esperanto, kiu estas malatentata de la regantaj fortoj en la imperio. Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia lingva kampo, sed ni ne devas akcepti gxin, se ni volas ankoraux havi la rajton, respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn. Tion mi provis diri al la esperantistoj en cxi tiu periodo, kaj mi trovis multajn auxskultantojn favorajn je tio. Mi provis gxisnauxze revenigi al la idealismo de Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj multe pli dangxera revoluciulo ol ni nun. Ni certe ne triumfigos Esperanton zorgante pri niaj elegioj en nia forlasita parto de la arbaro. Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni rekte batalos kontraux ni, sed tio estos agnosko, ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj. Bonsxance la historio ne finigxis. La nuna situacio ne dauxros eterne, kaj post la fino de unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj bataloj kaj aliaj antauxvidoj por la estonteco. Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptigxi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj el malsamaj kaj inter si batalantaj landoj dum la unua mondmilito. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj logxantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata “fera kurteno” en multaj jardekoj de la pasinta jarcento. Esperanto estu ankaux nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti auxskulti esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaux aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas. Krei esperantistojn en cxiuj mondopartoj kaj ne nur en la tradiciaj landoj estis la dua linio de mia laboro. Certe nun UEA ne estas nur malplena mallongigo en multaj triamondaj landoj. Mi trovis multajn favorajn auxskultantojn pri la supre menciitaj ideoj, sed mi ankaux trovis multajn indiferentajn auxskultantojn kaj ankaux kelkajn kontrauxajn. Al cxi tiuj mi diras, ke mi neniam pensis, ke nur mi posedas la veron. Ni vidu en la praktiko, kies ideoj portas pli da rezultoj, tio estas pli multaj neesperantistoj, kiuj konvinkigxas lerni kaj uzi Esperanton, cxar la cetero, laux konata libro-titolo, estas nur literaturo. Mi devas ankoraux diri du aferojn. La unua temas pri la graveco de la Centra Oficejo de UEA kaj pri la supozataj (vere nur supozataj) luktoj cxirkaux gxi aux inter gxi kaj la organoj de UEA. La Centra Oficejo estas la plej grava loko en la tuta komunumo. Sen gxi ne ekzistus firma punkto al kiu rigardi. Gxi estas nia Mekko kaj nia Vatikano, nia Jerusalemo kaj tiel plu. Dirinte tion, mi tamen diru, ke gxi havas sian rolon kaj plenumas tion bonege, sed oni ne rajtas atendi de gxi tion, kion gxi ne povas fari. Se via intereso estas disvastigi Esperanton en Indonezio, en Gvatemalo aux en Francujo, inter la lingvo-instruistoj de Auxstralio aux de Germanujo, la Centra Oficejo ne povas fari tion. Se vi volas ke Euxropa Unio uzu Esperanton, ne pensu, ke tio okazos per translokigo de la Centra Oficejo al Bruselo. Respondecas pri la progreso de Esperanto en la mondo, pri la atingoj de la celoj de la statuto de UEA, ni mem, la aktivuloj, neniu alia. Ne havu iluzion, ke per oficistoj, vi povas anstatauxigi volontulajn agantojn. Tio estas la maljuneca malsano de nia movado, por parafrazi iun, kiun oni lastatempe tro malmulte citas. Tiukampe mi ne faris multon, sed certe UEA, inkluzive de la Centra Oficejo, eniris la retan mondon dum la lasta jardeko. Samtempe mi klopodis helpi la agantojn tra la landoj kaj tra la lokaj kluboj, cxar ili estas la veraj produktantoj de esperantistoj, kaj ni ekzistas nur danke al ili. La dua afero estas, ke mi havas tre bonajn memorojn pri la maniero, kiel multaj novaj esperantistoj en la ekonomie evoluinta mondo kaj multaj normalaj esperantistoj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko reagis je miaj tro multaj petoj pri kunlaborado aux tutsimple pri laborado. La retaj lernintoj estas, ekzemple, tiuj junuloj, kiuj ekpensas, ke estus bele se ekzistus franca-esperanta vortaro, kaj ekverkas gxin, ne konsciante pri la ekzisto de la tuta franclingva esperantistaro kaj pri gxia historio (retaj kursoj ofte estas iom tro kasxemaj pri la ekzistanta nereta movado). Por doni ekzemplon pri la neeuxropanoj, mi parolu pri juna afrikano jxus-lerninto de Esperanto, kiu havis teruran trafik-akcidenton, pro kiu li devis resti en malsanulejo, kaj lia biciklo komplete detruigxis. Dum la restado en la malsanulejo lia cxefa angoro estis, ke nun pro manko de biciklo li ne povos iri instrui Esperanton al lokoj malproksimaj du dekojn da kilometroj, kaj pri tio li parolis kun la homoj, kiuj demandis pri lia sano. Elirinte el la malsanulejo, kaj ricevinte la biciklon de euxropaj esperantistoj, li refarigxis la plej felicxa homo en la mondo, kaj ekpedalis al siaj foraj klubetoj. Da tiaj okazoj ekzistas multaj en la plej malricxaj landoj de la mondo. Mi bedauxras, ke mi ne povas citi pliajn, sed cxiuj miaj sudamerikaj, afrikaj kaj aziaj geamikoj, certe rekonos sin. Dum ekzistos tiaj homoj, vi rajtas dormi trankvile pri la pluekzisto de Esperanto, kaj mi rajtas trankvile fini mian periodon kun granda danko al vi cxiuj! Renato Corsetti ********************************************************************************************************************** La lista per quelli che vogliono scrivere ai giornali e fare cose simili la lista 'reago itala', lista per coloro che vogliono parlare ai non esperantisti e non solo tra di noi, e' stata ricreata come . Si aderisce con un messaggio senza testo a . Per carita', aderite solo se avete voglia di scrivere a giornali o a stazioni radio o televisive o a singoli giornalisti a proposito di esperanto o se volete essere informati su questo campo. Non e' una lista di discussione, ma di informazione su cose a cui reagire e di copie di messaggi mandati per reagire. Il resto e' solo letteratura, come diceva Warenghien. Renato Corsetti ********************************************************************************************************************** Al 92a UK en Yokohamo 2007 per internacia flugkaravano el Italio Esperanta firmao "Orbis Pictus" el Trieste preparas la internacia(j)n flugkaravano(j)n al 92a Universala Kongreso kiu okazos en Jokohamo (4-11.08.2007.). La aktuala oferto, testata de la klientoj de Orbis Pictus inkluzivas antauxkongresan restadon en la koro de tradicia Japanio, regiono Kansai kaj gxia cxefurbo Kyoto, kun la ekskursoj tie, samkiel dum la kongresa semajno. Orbis Pictus gxis nun organizis internaciajn flugkaravanojn aux kunlogxadoj dum la UKoj en Montpellier, Berlino, Tel Avivo, Zagrebo kaj Florenco. La karavanoj kutime inkluzivas la partoprenantojn el cxirkaux 15 landoj. Inter la klientoj de Orbis Pictus estas ankaux konataj kaj famaj esperantistoj kaj aktivuloj kaj la grupoj estas preskaux senkrokodilaj. Tamen, la familianoj kaj amikoj de esperantistoj estas tre bonvenaj. La aligxo al UK ne estas deviga. Tamen, la organizanto rekomendas ankaux al neesperantistoj, almenaux 1-tagan viziton al tiu, la plej grava kaj la plej internacia esperanta kongreso kaj unika socia fenomeno. Pliajn informojn oni povas ricevi cxe la organizanto, kiu ankoraux akceptas la sugestojn de la interesitoj por tiu grava "vivvojagxo": ORBIS PICTUS di Visnja Brankovic - Via Parini 5, IT-34 129 Trieste tel/fax: +39 / 040 767 875 orbispictus@iol.it aux visnja.brankovic@os.htnet.hr ********************************************************************************************************************** Servizio Libri della FEI Il libro di Paolo Valore, Materiali per lo studio dei linguaggi artificiali nel 900, edito dalla CUEM di Milano nel 2006, pag. 183, e' acquistabile presso il servizio libri della FEI. Costa 14 Euro piu' spese di spedizione. Paolo Valore e' professore presso l'Universita' degli Studi di Milano ed il Politecnico di Milano. L'editrice e' una casa editrice per i libri universitari di Milano. Il libro tratta di vari problemi delle lingue artificiali nel 900 ed anche dell'esperanto. Riporta testi originali in esperanto, ido, interlingua, ecc. L'esperanto e' molto ben rappresentato con testi di Zamenhof e perfino di Piron sulle resistenze psicologiche contro l'esperanto. Compratelo come i veri intenditori, prima che esca la recensione sulla rivista. E' facile: basta mandare un messaggio a e dare l'indirizzo per la spedizione. Ciao Renato Corsetti ********************************************************************************************************************** Esperantista vel-boatado Mi estas klopodanta organizi velboatvojagxon por kunporti la verdan flagon en la plej famajn havenojn el la mondo. La afero bezonas personojn, kiuj estas disponeblaj partopreni en la tuta vojagxo, aux almenaux en kelkaj gxiaj etapoj, kiel membroj de la boatanaro. Dum la vojagxo estus tre utila fari dokumentfilmon, kiu poste povos esti elsendata de la E-televidstacio kaj vendata DVD-e. Eventuale, se estos eble, dum la vojagxo estos realtempaj filmraportajxoj kaj interretkontaktoj per surboat-teksajxkameraoj. La boatanaro preskaux certe devos pagi la mangxon. Tamen mi esperas trovi sponsorojn, kiuj pagos cxiujn kostojn. Mi petas cxiujn legantojn interesitajn (aux ne), aperigi cxi tiun anoncon en cxiuj eksteritalaj interretposxtlistoj, kiujn ili konas. Tiuj, kiuj povas kaj volas helpi la aferon iamaniere, estas petataj ekkontakti min. Nicola Morandi E-mail: nmorandi@mail.promonet.it tel. +39 347 7892672 ********************************************************************************************************************** Helpo por praktikado de la itala lingvo Saluton! Mi estas brazila esperantisto lernanta la italan lingvon. Mi sercxas italan esperantist(in)on por povi praktiki la italan per skajpo (skype) aux alia vocx-programo. Bonvolu helpi min trovi iun. Grandan dankon, Rogério Ferreira, el São Paulo, Brazilo. RSFERREI@trf3.gov.br ********************************************************************************************************************** Torino: 30 persone alla festa di Natale Sabato 6 Dicembre almeno 30 persone hanno partecipato alla consueta festa di Natale organizzata dal Centro Esperanto di Torino e svoltasi presso la sede sociale. Framerio