Esperanto - istruzioni per l'uso: Scopo e origine La base per l'Esperanto fu pubblicata nel 1887 dal Dott. Ludovico Lazzaro Zamenhof (nato a Bialystok il 15 dicembre 1859; morto a Varsavia il 14 aprile 1917), un oculista polacco di origine ebrea. L'idea di una lingua internazionale pianificata, intesa non come rimpiazzo delle lingue etniche bensi’ come lingua ausiliaria per tutti, non era una novita’. Comunque, Zamenhof comprese il fatto cruciale che una lingua per svilupparsi deve essere usata da una collettivita’. In accordo a cio’ l'abbozzo della sua proposta consisteva in: - una grammatica minima (le famose 16 regole!); - un vocabolario di 900 parole; - alcuni esempi di testi in poesia e in prosa; - un persuasivo saggio introduttivo. Su questa duttile base l'Esperanto spicco’ il volo diventando una lingua pienamente sviluppata con la sua comunita’ di parlanti sparsa su tutto il globo. Dal sito www.esperanto.it ********************************************************************************************************************** PREZIDANTO DE UEA ALVOKAS POR LA ESPERANTO-ELSENDOJ DE POLA RADIO Karaj, mi jxus parolis kun la redaktistoj de Pola Radio en Esperanto, kiuj pere de mi dankas cxiujn esperantistojn, kiuj skribis al la radio kaj al siaj polaj ambasadoj. La ehxo de la kampanjo sentigxas en Varsovio. Nenio ankoraux estas findecidita, kvankam kelkaj certe premas por kaj kelkaj espereble premos kontraux la cxesigo de la dissendoj en Esperanto. En cxi tiu momento estas esence grave ke la kampanjo de subteno fare de esperantistoj ecx intensigxu. Bonvolu skribi en trankvila tono kaj interalie substreki pri: - la avantagxoj por Pollando (ne por Esperanto) pro la ekzisto de tiu redaktejo, el kiu multaj ricevas siajn informojn pri la lando; - la subteno al Esperanto de la granda polo, la papo Wojtyla; - la fakto ke Esperanto kaj esperantistoj dauxre interesigxis pri Pollando, ekde la tempoj de Edmond Privat, kies agado favore al la renaskigxo de Pollando dum la unua mondmilito estas konata; - la fakto ke Esperanto estis por poloj elemento por havi pli da kontaktoj kun eksterlando en momentoj, kiam Esperanto estis ignorata, subpremata, kaj ecx persekutata, kaj tiel gxi kontribuis al la kreo de la nuntempa Pollando malfermita al la ekstera mondo. Gravas ke vi skribu al la POLAJ AMBASADOJ EN VIA LANDO kaj al la Prezidanto de la Pola Radio: Pan Krzysztof Czabanski, Al. Niepodlegosci 77/87; PL-00-970 Warszawa ret-adreso: < Krzysztof.Czabanski@polskieradio.pl Nur kopiojn sendu al Pola Radio: Radio Polonia Esperanto-Redakcio 00-970 Varsovio, Pollando ret-adreso: < esperanto@polskieradio.pl Dankon pro cxio, kion vi faros. Amike, Renato Corsetti AUxSKULTU AL POLA RADIO INTERRETE Post kelktaga interrompo la Esperanto-elsendoj estas auxskulteblaj en la reta radio-arkivo de Pola Radio cxe la adreso: http://www.polskieradio.pl/polonia/audio.asp?rId=11 Auxdeblaj estas cxiuj elsendoj de la lastaj sep tagoj. GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 247 2006-11-17 ********************************************************************************************************************** Rivista telematica pubblica articolo sull'esperanto Un interessante articolo sull'esperanto e’ stato pubblicato su "Lavoro e postmercato", rivista telematica dell'associazione Terzo Settore Onlus. L'articolo, intitolato "L'Esperanto come lingua di intermediazione culturale", e’ firmato da Rita Schiarea, del gruppo esperantista ternano "Paclingvo" e puo’ essere letto all'indirizzo: http://www.lavoropostmercato.org/rivista.php Gabriele Aquilina gabriele.aquilina@tin.it ********************************************************************************************************************** Pri "Via Esperanto" kaj "Cava Esperanto" en Favignana (TP) Mi notis ke ankoraux ne estas konataj kaj pro tio mi informas: En la insulo Favignana, cxefinsulo de la konata turisma insularo Egadi (provinco de Trapani, Sicilio-Italio), ekzistas "Via Esperanto" kaj loko nomita "Cava Esperanto" eksa tofa ekstraktadejo. La tofa ekstraktado estis unu el la ekonomia rimedoj de la insulo. En Favignana oni havas ankaux turisma kaj privata domo Loft Esperanto (angle loft). http://www.esperantovacanze.it/ Korajn salutojn. prof-ro Nunzio Parisi, estro info@agimsito.it ********************************************************************************************************************** Pakistano: Virina Laborejo Kaj Tria Kunsido En 14-Novembro 2006, sukcese okazis la virina laborejo kaj tria Kunsido de Jaro-2006 de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) en la Urbo Multan. Vidu fotojn kaj legu pli cxe: http://raporto.info/2006/11/19/pakistano-virina-laborejo-kaj-tria-kunsido/ Emilio ********************************************************************************************************************** SKRIBU AL AVO FROSTO, LI RESPONDOS... ANKAUx EN ESPERANTO! La jarfinaj festoj 2006 alvenas kaj kiel cxiu jare, miloj da infanoj el Kanado kaj la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Tradicie en Kanado infanoj kiuj skribas al li en la franca, angla aux en dudeko da aliaj lingvoj ricevas respondon el la norda poluso. Jam de 2002, la geinfanoj kiuj skribas esperante al Avo Frosto ricevos respondon en Esperanto. En 2001, la Esperanto-Societo Kebekia (ESK) traktis kun la Kanada Posxta Servo sugestante la uzon de Esperanto por komuniki kun la esperanlingvaj infanoj de la mondo. La Kanada Posxta Servo jesis al la propono de ESK kaj ekde Kristnasko 2002, Esperanto estas inter la korespondaj lingvoj uzataj de Avo Frosto kaj siaj helpantoj, la volontuloj de la Kanada Posxta Servo por subteni alfabetigon. La Esperanto-Societo Kebekia invitas cxiujn esperantistojn, junaj kaj junkoraj, malkovri tiun kristnaskan tradicion skribi al Avo Frosto. Simple sendu manskribitan leteron al la sekva adreso *: AVO FROSTO NORDA POLUSO HOH OHO KANADO – CANADA ** * Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn, ecx se skribitaj de etaj manoj kiuj lernas skribi. ** Ne forgesu klare skribi la vorton "esperanto" cxe la koverto kaj vian nomon kaj adreson por certigi ricevon de respondo. Ni ankaux invitas la esperantistojn kaj la esperantistajn organizojn tra la mondo varbi pri tio tiel ke la esperantlingvaj infanoj povos skribi al Avo Frosto cxi jare. Por ricevi pliajn informojn, kontaktu nin je informo@esperanto.qc.ca Normand Fleury Prezidanto Esperanto-Societo Kebekia 6358, rue de Bordeaux, Montrealo, Kebekio, Kanado, H2G 2R8 P.S. Foje Avo Frosto eraras kaj ne uzos Esperanton cxar li laboras multe dum tiu jarperiodo. Ekzemple, li povus erari lingvojn aux la letero povas perdigxi. Se bedauxrinde tio okazus al vi, ne estu tro malgaja rilate lin. Anstataux sendu retmesagxon al ni kaj la Esperanto-Societo Kebekia transdonos viajn komentojn al la Kanada Posxta Servo kaj ni sendos malfruan leteron. Ni bonvenigas ankaux aliajn komentojn. Felicxajn Jarfinajn Festojn! Ho! Ho! Ho! ********************************************************************************************************************** La plej valora Historia verko de cxiuj tempoj nun en Esperanto La granda Historio de Herodoto, la unua en la mondo tia verko, kreajxo de la patro de la scienco nomita "Historio", aperis en Esperanto, tradukita el la Helena de s-ro Spiros Sarafian. La tre signifa Historia verko estas ne sisteme formita Historio, sed ampleksa rakontado de historiaj eventoj, en kiu enmiksigxas la malnovaj mitoj, la priskribado de proksimaj kaj malproksimaj landoj, detalaj informoj pri la civilizacio, la moroj, la vivmaniero, la tradicio de konataj kaj nekonataj, ecx ekzotikaj popoloj. Temas samtempe pri Historio, Geografio, Etnografio, Etnologio, Folkloro, pri vere loganta rakontado de cxio koncernanta la popolojn kaj la landojn de la tuta tre antikva mondo. Tiu grandioza verko, bone tradukita en simpla kaj glata Esperanto, ecx ricxigita per preskaux mil ekspliknotoj de la tradukinto, rajtas lokon en cxiu Esperanta Biblioteko. (Formato: 21 x 14,5 cm. / pagxoj: 625 / prezo: 30 euxroj, inkluzive de la sendokostoj / mendoj cxe la tradukinto-eldonisto s-ro Spiros Sarafian (Rodu 23, GR 104 46 Ateno, Grekio / mihelis@otenet.gr) ********************************************************************************************************************** Lancxo de Eklaboru.com! Hodiaux, la 15-an de novembro, estas la 5-jara datreveno de la Vikipedio en Esperanto. Por festi, ni decidis lancxi tute novan retprojekton kiu eble estos same grava por la Esperanto-movado: la retejo www.eklaboru.com, kie cxiu povos trovi laboron aux laboranton per Esperanto, por praktike uzi nian lingvon. Danke al Interreto, nuntempe ekzistas multaj eblecoj labori per Esperanto, cxar oni ne plu devas esti surloke. Ekzemple, mi povus dungi programiston kiu logxas en Rusio kaj li laborus rete. Tiu estas avantagxo por mi cxar lia salajro estus malpli alta ol la salajro de germana programisto ekzemple, sed ankaux estus avantagxo por li, cxar la salajro ja estus pli alta ol normala rusa salajro. Eklaboru.com tamen ankaux faciligas dungi homon por labori loke, ekzemple vartisto kiu instruos Esperanton al infanoj. Tiel gejunuloj povas plibonigi ilian lingvokonon kaj sperti alian landon. Ni kredas ke tiu estos gravega pasxo por Esperanto cxar laboro ja estas grandega parto de la homa vivo kaj gxis nun gxi estis eble la unika parto kiun oni ne povis fari en Esperanto. Se oni volis dungi esperantiston antauxe, oni devis havi bonegajn kontaktojn ene de la movado por trovi ecx nur unu tauxgan kandidaton. Tio ne nur estas temp-malsxpara sed ankaux neprofesia kaj malallogas neesperantistojn. Nun per nia retpagxaro cxiu povas interkonatigxi kaj trovi laboron aux laboranton - do vizitu www.eklaboru.com, kontribuu kaj ankaux informu viajn amikojn! Laboreme via, La Eklaboru-teamo ********************************************************************************************************************** Torino: in quaranta per Ada e Franca Oltre 40 persone hanno partecipato alla serata commemorativa del 10° anniversario della morte di Ada Sikorska e Franca Concina. La manifestazione, svoltasi sabato 19 Novembre u.s. e’ stata organizzata presso la sede del Centro Esperanto di Torino. Dopo una breve presentazione del Prof.Fabrizio Pennacchietti, Giancarlo Fighiera ha con passione delineato la straordinaria vita di Ada Sikorska, dagli anni del gulag siberiano a quelli dell'esperantismo attivo. Esperienze straordinarie che hanno forgiato una personalita’ di grande energia, intelligenza e generosita’. Pierisa Cardone ha invece ricordato la figura di Franca Concina, la sua semplicita’ che le consentiva una generosita’ immediata e spontanea nei confronti degli ultimi. Dopo l'ascolto di alcune poesie di Carlo Geloso, la serata si e’ conclusa con un sobrio buffet. Francesco Amerio