Esperanto - istruzioni per l'uso: Chi usa l'Esperanto? L'Esperanto viene usato quotidianamente, in forma parlata e scritta, da centinaia di migliaia di persone in tutto il mondo, soprattutto nei rapporti internazionali (convegni e seminari di studio di vario argomento, incontri giovanili, rappresentazioni teatrali, trattenimenti musicali, concorsi letterari, corrispondenza elettronica e tradizionale, Internet, turismo, scambi di ospitalita', gemellaggi, lettura, ascolto di trasmissioni radio, ecc.), ma anche in rapporti interpersonali diretti: non sono rari i matrimoni internazionali originati dalla conoscenza dell'Esperanto, e migliaia di figli di coppie esperantiste imparano l'Esperanto come seconda lingua fin da bambini. Oltre a centinaia di Congressi a livello regionale, nazionale e plurinazionale, ogni anno (dal 1905) ha un luogo un Congresso Mondiale; un semplice elenco dei piu' recenti mostra la diffusione anche geografica della lingua: 1990 La Habana (Cuba); 1991 Bergen (Norvegio); 1992 Vienna (Austria); 1993 Valencia (Spagna); 1994 Seoul (Corea); 1995 Tampere (Finlandia); 1996 Praga (Repubblica Ceca); 1997 Adelaide (Australia); 1998 Montpellier (Francia); 1999 Berlino (Germania); 2000 Tel-Aviv (Israele); 2001 Zagabria (Croazia); 2002 Fortaleza (Brasile); 2003 Göteborg (Svezia); 2004 Pechino (Cina); 2005 Vilnius (Lituania); 2006 Firenze; 2007 Jokohama (Giappone). Trasmissioni radiofoniche in lingua Esperanto hanno luogo regolarmente da varie stazioni. In Italia, la RAI (nell'ambito della convenzione con la Presidenza del Consiglio dei Ministri) trasmette in Esperanto su onde corte, via satellite e via Internet http://www.international.rai.it/radio/multilingue/presentazioni/esperanto.shtml Altre stazioni degne di particolare menzione sono: Radio Vaticana http://www.vaticanradio.org/esperanto/proesperanto.htm Radio Polonia, http://www.radio.com.pl/polonia/eo/ Radio Pechino, http://es1.chinabroadcast.cn/ Fin dal 1990 la Santa Sede http://www.ikue.org/historio/meslibro.htm ha approvato l'Esperanto come lingua liturgica, in cui e' possibile celebrare la S. Messa; fino alla sua scomparsa, a Pasqua e Natale Papa Giovanni Paolo secondo ha salutato i fedeli anche in Esperanto http://www.ikue.org/pasko2004/pasko2004.htm http://www.ikue.org/kristnasko2003/kristnasko2003.htm Antonio de Salvo Agosto 2005 *********************************************************************************************************************************** 7 ottobre - Ago tago Care amiche e cari amici, Il 7 ottobre ricorrera' la giornata dell'Ago Tago, come raccomandato dal Presidente dell'UEA, Renato Corsetti. Forse gia' in altri anni i singoli gruppi hanno gia' svolto azione di propaganda i n questo giorno, in sintonia con quanto avviene in tutto il mondo, ma quest'anno la Federazione esperantista italiana vuole darne un ulteriore risalto con un comunicato stampa, indicandone anche di preciso i luoghi e indirizzi dove la gente potra' trovare informazione. Come raccomanda Corsetti, quest'anno l'ago tago e' legato alle raccomandazioni del congresso universale, appena finito a Firenze, legate alla salvaguardia delle lingue. Un ulteriore accento che si vuole dare, per sentirci in sintonia anche con altre associazioni e movimenti, e' di svolgere il nostro ago tago in attuazione della giornata del 4 ottobre per la pace e la fratellanza tra i popoli, che e' stata indetta per il 4 ottobre dal Parlamento italiano all'unanimita'. In ogni caso se vi manca materiale informativo non esitate a chiederlo alla sede centrale di Milano per tempo e a comunicarmi i luoghi precisi in cui avete intenzione di mettervi. Un saluto Andrea Montagner *********************************************************************************************************************************** ESPERANTO PERDIS SIAN PLEJ GRANDAN VERKISTON William Auld, la plej elstara Esperanto-verkisto, forpasis la 11-an de septembro. Li naskigxis la 6-an de novembro 1924, eklernis Esperanton en 1937 kaj aktivigxis en la Esperanto-movado en 1947, kiam li ankaux komencis serioze verki en Esperanto. En la Jubilea Jaro 1987 William Auld estis elektita kiel Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Profesie li estis vicestro de liceo en la skota urbeto Dolaro. Auld estis unu el la plej konataj kaj fekundaj kontribuantoj al la Esperanta kulturo, kiu auxtoris, tradukis aux redaktis plurajn dekojn da libroj. Li estas unu el la plej ofte premiitaj partoprenintoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Lia cxefverko estas la poeziajxo "La infana raso" (1956), kiu estas gxenerale konsiderata la pinta atingo de la Esperanta literaturo kaj kiu pro sia humanisma kaj porpaca mondrigardo farigxis kvazaux "nacia epopeo" esperantista. Aliaj poemaroj de Auld estas "Spiro de l'pasio" en la kolekto "Kvaropo" (1952), "Unufingraj melodioj" (1960), "Humoroj" (1969), "Rimleteroj" (kun Marjorie Boulton, 1976) kaj "El unu verda vivo" (1978). Liaj kolektitaj poemoj aperis en la volumo "En barko senpilota" (1987). Auld redaktis du eldonojn de "Esperanta antologio" (1958 kaj 1984), la panoraman antologion de Esperanto-tekstoj "Nova Esperanta krestomatio" (1991) kaj kelkajn aliajn antologiojn. Li verkis amason da eseoj, artikoloj kaj prelegoj por multaj gazetoj kaj Esperanto-arangxoj, kaj ili aperis ankaux libroforme en "Facetoj de Esperanto" (1976), "Pri lingvo kaj aliaj artoj" (1978), "Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto" (1979), "Vereco, distro, stilo: Romanoj en Esperanto" (1981), "Kulturo kaj internacia lingvo" (1986) kaj "Pajleroj kaj stoploj" (1986). En 1988 aperis lia enkonduko al la Esperantaj lingvo kaj movado "La fenomeno Esperanto". Abunda estas ankaux la rikolto de tradukoj fare de Auld. Inter ili elstaras "Kantoj, poemoj kaj satiroj" de R. Burns (1977), "Epifanio" (1977) kaj "La sonetoj" (1981) de Shakespeare, "Aniaro" de H. Martinson (kun B. Nilsson, 1979), "La robaioj" de Omar Kajam (1980), "La graveco de la fideligxo" de O. Wilde (1987) kaj la trivoluma "La mastro de l'ringoj" de J.R.R. Tolkien (1995-1997), kiun li mem konsideris sia traduka cxefverko, dum plej kara al li estis "Jurgen" de J. Branch Cabell (2001). Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. "Esperanto en Skotlando" (1949-1955), "Esperanto" (1955-1958, 1961-1962), "Monda Kulturo" (1962-1963), "Norda Prismo" (1968-1972), "La Brita Esperantisto" (1973-1999) kaj "Fonto" (1980-1987), kaj kunlaboris kun aliaj gazetoj. Li verkis sennombrajn recenzojn kaj kelkajn lernolibrojn, i.a. "Esperanto: a new approach" (1965) kaj "Pasxoj al plena posedo" (1968). Auld estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), membro de la Akademio de Esperanto (1964-1983) kaj gxia prezidanto (1979-1983). En 1995 Auld ricevis la Premion Deguchi, en 1998 li farigxis la unua Esperantisto de la Jaro en la vocxdonado de "La Ondo de Esperanto", kaj en 2000 li gajnis la FAME-kulturpremion. Li estis ankaux honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Ekde 1999 William Auld estis unuafoje kandidatigita por la literatura Nobel-premio. GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 243 2006-09-12 *********************************************************************************************************************************** EU-bultenoj nun aperas en Esperanto Dum sia duonjara prezidado de Europa Unio, la oficiala Finnlando dissendas al eksterlando rilatajn informojn cefe en la angla kaj franca, sed unufoje semajne ankaux en latino. Nun la sama ciusemajna trarigardo de EU-novajoj estas havebla ankaux en Esperanto, informas oficiala novajletero, dissendita de la finnlanda registaro. Ankaux la nederlanda novaj-agentejo ANP jam informis pri la esperantlingvaj novaj-bultenoj. Plena novajxo: http://www.liberafolio.org/2006/conspectus/ ______________ Marcio Malacarne *********************************************************************************************************************************** 23 Settembre - Bologna - Volontassociate Sabate, la 23an de septembro, dum la dua eldono de VOLONTASSOCIATE, la festo de la asocioj de la provinco de Bolonjo, nia BOLONJA ESPERANTO GRUPO Achille Tellini 1912 cxeestos, cxe la stando n,. 26, en la gxardeno Margherita (apud Porta Santo Stefano). Se pluvos la festo festos tamen, sub la arkadoj de proksimaj portikoj. Se vi havos iomete da tempo, bonvolu veni kaj vi trovos multajn amuzajn agadojn, kaj ankaux nin. Informojn: Bolonja Esperanto Grupo A.Tellini 1912. E-p.: gesperbo@iperbole.bologna.it Provincia di Bologna - Ufficio Terzo settore Tel. 051/6598276 E-p.: ufficio.terzosettore@provincia.bologna.it VOLABO Centro Servi per il Volontariato della provincia di Bologna Tel. 051/406926 E-p.: info@volabo.it *********************************************************************************************************************************** NOVAJ EROJ CxE WWW.TEJO.ORG Vizitu la retpagxaron de TEJO! ... aux, re-vizitu! Nuntempe vi cxiam trovos tie ion novan! Ekaperadas gravaj anoncoj pri la agado de TEJO kaj interesaj taglibreroj de niaj membroj! Inter la "blogumantaj" membroj de TEJO nun apartenas ecx gxia prezidanto. Ankaux vi povas partopreni en la nova forumo de TEJO aux ecx ekhavi sian propran blogon (retan taglibron)! Vi rajtas afisxi sen esti membro de TEJO, sed por havi propran blogon vi devas esti membro de TEJO. Unue kreu konton cxe tejo.org; se vi estas membro, vi povas skribi al oficejo(cxe)tejo.org kaj li donos al vi rajton krei blogon! http://www.tejo.org/ *********************************************************************************************************************************** Oktobro 2006 - TEJO-seminario en Bruselo - Belgio "Komuniki lingvajn rajtojn en integrigxanta Euxropo" 28/10 - 3/11/2006 Cxu vi aktivas (aux volas ekaktivi) por junulara Esperanto-movado? Cxu vi volas scii pli pri lingvaj rajtoj kaj Euxropo? Cxu vi volas lerni publike auxdigi vian vocxon? Do jen la seminario por vi! Dum tiu cxi dulingva trejnseminario (Esperante kaj Angle) ni intersxangxos spertojn pri lingva diverseco kun kolegoj el esperantistaj kaj ne esperantistaj Euxropaj junularaj organizoj. Ni lernos kiel ni povas partopreni en Exuropa publika debato pri lingvaj rajtoj. 70% de viaj vojagxkostoj estos repagitaj! Aligxu gxis 25a de septembro. Pliaj informojn vi trovos en la retpagxo de Aktivula Trejnado: http://www.tejo.org/at/trejnadoj/at_b_06_eo.php *********************************************************************************************************************************** Novembro 2006 - Trejnseminario "Lingvoj en interreto" en Brno - (Cxehxio) Cxehxa Esperanto-Junularo kunlabore kun Esperanto@Interreto (E@I) organizas trejnseminarion pri la temo "Lingvoj en interreto". La seminario okazos inter la 4-a kaj 10-a de novembro 2006 en Brno (Cxehxio) kaj gxi estos dedicxita al "lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio". Dum la seminario oni spertigxos pri programado, kreado de retpagxaroj, laboro kun vortaroj, perreta lernado ktp. La programo estos enhav-ricxa kaj estos farita tiamaniere, ke gxin povos partopreni kaj spertaj programistoj, kaj plenaj komencantoj. Post la seminario eblos libervole dauxrigi samteme dum la semajnfino 11-a kaj 12-a de novembro en Dobrichovice apud Prago cxe scienca esperanto-konferenco KAEST. Por 19 personoj el 7 Landaj Sekcioj de TEJO (Cxehxio, Germanio, Hungario, Litovio, Nederlando, Pollando kaj Slovakio), kiuj estas iaj partneroj por la trejnseminario, ni havas financan subtenon. Al tiuj ni kovras cxiujn surlokajn kostojn (trejnado, logxado, mangxado) kaj krome repagos al ili 70 % de iliaj vojagxkostoj. Krome ni povas akcepti ankaux homojn, kiuj pretas mem pagi por si. Cxiujn kondicxojn, aligxilon kaj detalajn informojn pri la trejnseminario sercxu cxe: http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006. Ni ankaux invitas cxiujn aligxi al la diskut-listo, kiun ni kreis speciale por tiu cxi trejnseminario. Informojn pri gxi sercxu en la pagxoj. La organiza teamo (Marek BLAHUSx, Clayton SMITH, Dasxa CHVATALOVA, Jevgenij GAUS, Peter BALAJx, Viliam BUR) *********************************************************************************************************************************** Decembro 2006 - Internacia Festivalo en Saarbrucken (Germanio) aktuala aligxstato: 69 personoj el 11 landoj Karaj geamikoj, jarfine al IF - ni atentigas pri nia limdato je 30 sep - gxuu la favorajn kotizojn! Ni bonvenigas vin al nia sukcesa kaj tradicia novjara arangxo, cxi-jare en germana Saarbrücken, en komforta junulara hotelo (cxiuj cxambroj kun dusxo kaj necesejo). Pliajn detalojn kaj aligxilon vi trovas en niaj interretaj pagxoj: www.internacia-festivalo.de Navigu tra niaj pagxoj, legu raportojn kaj gxuu fotojn de la pasinta IF-etoso en Trier. Lauxdezire ni sendas pliajn informojn PDF-formate - aux la paperan version de niaj informiloj. Intertempe aperis la Dua Informilo kiun ricevis cxiu aligxinto. La proksimeco de Saarbrücken al la franca najbaro (nur 10 km al la iama limo) influis nian kadran temon, ni invitas al Francio - per prelegoj, filmoj kaj tuttaga ekskurso al Strasburgo (fakultativa oferto, kun restoracia vizito). Ni ofertas al vi varian programon, t.e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra kaj aliaj temoj, kursoj kaj urbaj promenoj. Vi gxuos interesan vesperan programon, silvestrajn balon kaj -bufedon - kaj cxiutage nian faman E-trinkejon "Knajpo". Cetere, en la februara numero de revuo Esperanto aperis tutpagxa raporto pri IF de Claude Nourmont - i.a. sxi skribis: "... Pluan fojon IF meritis sian nomon kaj renomon, de bunta, multaspekta, kleriga, bone organizita, etosoplena renkontigxo." Koran saluton al vi kaj bonvenon al la 23-a IF en Saarbrücken - festu novjare kun ni, gxuu la internaciecon de nia arangxo! HDP / Hans-Dieter Platz (organizanto) ( Bv. skribi, se vi ne deziras ricevi niajn informojn. ) ____________________________ ... jarfine al IF - 23a IF en Saarbrücken aligxstato: 69 personoj el 11 landoj Retposxto: HDP@internacia-festivalo.de Interreto: www.internacia-festivalo.de *********************************************************************************************************************************** MUSICA ED ESPERANTO, ARTE E IMPEGNO POLITICO Milano, Sabato 16 Settembre 2006 ore 21:00 Gazebo Informativo dell'ARCI Esperanto "Vezio Cassinelli" vicino all'uscita della metropolitana MM1-Lampugnano presso la Festa de l'Unita' di MILANO MUSICA ED ESPERANTO, ARTE E IMPEGNO POLITICO esperienze, slanci creativi e tensioni ideali a confronto TAVOLA ROTONDA/INTERVISTA Massimo Acciai...........Fondatore e Direttore della rivista "Segreti di Pulcinella" Alessandro Rizzo.........Redattore e Vicedirettore della rivista "Segreti di Pulcinella" Andrea Montagner........Presidente dell'associazione "ARCI Esperanto Vezio Cassinelli" Andrea Fontana............Socio "ARCI Esperanto V.C.", Autore dei Testi in Esperanto per il gruppo "Rêverie" Valerio Vado.................Musicista, Fondatore, Arrangiatore e Autore delle Musiche del gruppo "Rêverie" Alberto Sozzi.............Musicista del gruppo "Rêverie", Ideatore della Sperimentazione Musicale dei "Rêverie" con l'Esperanto "Segreti di Pulcinella" rivista online di letteratura e cultura varia http://www.segretidipulcinella.it "Rêverie" ensemble musicale elettro-acustico http://www.reverieweb.com/ http://www.bloggers.it/Reverie/index.cfm "ARCI Esperanto Vezio Cassinelli" l'Esperanto con i Movimenti, l'Esperanto in movimento http://www.arciesperanto.it/html/ Attuali brani in Esperanto dei "Rêverie" http://www.youtube.com/watch?v=SF8rU4knPmE http://www.youtube.com/watch?v=cy1mbimbSUc