Firenze 2006 - L'esperanto e la prova del 9 Tra pochi giorni iniziera' il 91-a Universala Kongreso de Esperanto. Dal 29 Luglio al 5 Agosto oltre 2.000 persone da piu' di 60 paesi diversi (http://uea.org/kongresoj/alighintoj.php) vivranno insieme una settimana che, per ognuno di loro, assumera' valenze particolari: alcuni saranno entusiasti e altri si lamenteranno per le code o per il programma serale, molti applaudiranno relatori eruditi mentre altri passeggeranno per Firenze. Vivranno in amicizia e qualcuno, magari, trovera' l'amore. Dopo una settimana di congresso rimarra' un data di fatto incontrovertibile: oltre 2.000 persone provenienti da piu' di 60 paesi avranno gioito, litigato, discusso e amato in esperanto. Essi saranno stati la prova vivente che la Lingua Internazionale funziona e che l'esperantismo e' vivo e vitale. Firenze e' un'occasione imperdibile per chiunque desideri sperimentare il mondo dell'Esperanto. Framerio *********************************************************************************************************************************** Firenze 2006 - Come iscriversi nel Palazzo dei Congressi Chi desiderasse partecipare al Congresso Universale puo' iscriversi direttamente a Firenze. 91-a Universala Kongreso de Esperanto Palazzo dei Congressi Firenze, piazza Adua 1 (di fianco alla Stazione di Santa Maria Novella) Carta giornaliera per il Congresso: 45,00 Euro Per maggiori info: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2006.html http://www.uk2006.info/ *********************************************************************************************************************************** Firenze 2006 - Gastigado Blindulo el Hindio Karaj geamikoj, multaj el ni profitos je "enhejma" kogreso por plilongigi la kunestadon kun geamikoj el malproksimaj landoj gastigante kelkajn el ili. Ankaux mi kaj Daniela faros tion kun multe da gxojo, sed kompreneble, pro spacmanko, mi devos disdividi la gastojn inter la du postkongresaj semajnoj. Inter alie mi gastigos hindan blindan amikon (kiu jam estis cxe mi antaux dekkvin jaroj), sed mi povos nur post la 13a de auxgusto, kiam la unua amika tacxmento lasos lokon al la dua amikaro. Mi sercxas iun esperantiston, kiu estos preta gastigi la hindan amikon gxis tiam. Lia nomo estas Abdul Salam, li estas 66-jara, kaj tre interesa persono, klera kaj tute ne sintrudema. Li okupigxas pri sociologio cxe la universitato en Pune (apud Bombajo). Li estas bona esperantisto. Aldo Grassini aldograssini1@tin.it ______________ Jesuo en Hispanio Mi intencas atingi Florencon la 27-an de julio. Bedauxrinde, mi arangxis hotelon nur por la periodo de la 30-a de julio al la 6-a de auxgusto. Mi intencis kontakti pasportaservanton, kiu helpos min gxis la 30a de julio, sed mi perdis mian kopion de la libro *Pasporta Servo*. Cxu vi povus helpi min iel trovi logxejon de la 27a gxis la 30-a? Gxi ne nepre estu en Florenco... Elkore kaj dankante vian atenton, Jesuo de las Heras. *********************************************************************************************************************************** Firenze 2006 - Articolo sul tgcom mediaset Un articolo sul congresso e' stato pubblicato dal Tgcom http://www.tgcom.mediaset.it/tgmagazine/articoli/articolo319354.shtml *********************************************************************************************************************************** ERA-AGADO: LA JUNAJ ITALAJ SOCIALISTOJ APROBAS ESPERANTISMAN ELDIRON Romo, 2006-07-10 . 'Federacio de junaj italaj socialistoj' (Fgs) alprenis - dum sia 4a kongreso, okazinta en Tivoli 2006-07-08..09 - 'esperantisman eldiron', per kiu: - Oni petas tujan forigon de la trudo elekti la anglan lingvon kiel ununuran unuan fremdan lingvon, kion en Italujo enkondukis la lernej-reformo de la Berlusconi-registaro. - Oni subtenas la leg-proponon (prezentitan fine de la pasinta legfara periodo, laux iniciato de "Esperanto" Radikala Asocio) por enigo de Esperanto en la aron de la lingvoj instrueblaj kiel dua fremda lingvo. - Oni subtenas Europ-skalan eksperimentadon de Esperanto. En sia interveno ce la Kongreso, la Vic-sekretario de Era, Lapo Orlandi, dankinte Fgs ('Federacio de junaj italaj socialistoj') kaj ties plej altajn gvidantojn pro ilia jusa aktiva kunlaborado, memorigis, ke - danke al la tre serioze plenumita laboro de Era - 'Radikala partio transnacia' estis jam iniciatinta esperantisman kampanjon kaj, tra la jaroj, iginta siajn plej auxtoritatecajn elstarulojn - kiaj la nun Eu-parlamentanoj Marco Pannella kaj Marco Cappato; kaj Emma Bonino, Ministro pri Europaj aferoj - alpreni gravajn politikajn iniciatojn ce la Esperanto-fronto. Analoge, la Vic-sekretario memorigis la agadon kaj la sukcesojn de Era en la Itala kaj internacia kampoj, ekde la bataloj iniciatitaj kaj venkitaj ce Unuigintaj nacioj kaj Unesko. Ce la aprobo de la Eldiro, la jus-elektita Fgs-sekretario, Francesco Mosca, antauxanoncis sian intencon en-Ttt- igi parton de la prikongresa dokumentaro ankaux en Esperanto. "Temas - deklaris Giorgio Pagano - pri plua grava politika paso, post: tiu kun la Europaj Verduloj en 2002; tiu de la Florenca 'Europa socia forumo', en 2003; kaj tiu ce la Someraj Universitatoj de la Francaj radikaluloj en 2003 kaj 2004 (por ne mencii la Radikalan kongreson de Sofio en 1922). Kion Era donacas al la Esperantisma mondo, tuj antaux la Universala Kongreso en italujo." "Info-ERA" http://mildareveno.ilcannocchiale.it/?id_blogdoc=1099112 *********************************************************************************************************************************** Medalo de toleremo de Fondajxo Zamehof al la skoltoj Laux informo de la internacia sekretariejo de la itala skolta asocio AGESCI, Eduardo Missoni, gxenerala sekretario de WOSM ricevos nome de la tutmonda skolta movado la medalon de toleremo de la Fondajxo Zamenhof sabaton 12a de auxgusto, tagmeze, en la tuteuropa gerovera tendaro Roverway kiu okazos en Loppiano, apud Florenco. Enmanigos la medalon la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj cxeestos la gxenerala sekretario de SEL, Guido Ricci. La medalon de toleremo ricevis gxis nun Papo Johano Pauxlo la dua kaj pola intelektulo Bartoszewski. Guido Ricci Gxenerala Sekretario Skolta Esperanto Ligo www.esperanto.org/skolta *********************************************************************************************************************************** Listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn La listo de esperantistoj, sercxantaj esperantistajn korespondantojn farigxis 10 jaragxa. http://esperantofre.com/eks (nova servilo) http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm Estas interesaj ligiloj por lerni kaj uzi Esperanton en tiu ret-pagxoj kaj ankaux en http://eeo.8k.com/lern.htm http://esperantofre.com/eeo/lern.htm (nova servilo) http://esperantofre.com (nova servilo) Infanoj Cxirkaux la Mondo: http://www.icxlm.org Por partopreni en la auxgusta listo, bonvolu sendi vian korespondpeton cxirkaux la 9an de auxgusto 2006. Enrique ELLEMBERG, kunordiganto de la Esperanto Koresponda Servo, EKS. (NEPRE!! metu "EKS" sur la tem-linio [subject]) *********************************************************************************************************************************** Marino Curnis en Ukrainio La 13-18an de julio 2006 en Odessa gastis dum sia cxirkauxmonda vojagxo Marino Curnis, 33-jara itala jxurnalisto, poeto, muzikisto, pentristo, fotisto, kaj simple tre bona homo. Ekde la 9-a januaro cxi-jare li estas survoje; kaj finigxos tiu vojo nur post 5 jaroj kaj 52000 kilometroj. Sed la plej admirinda afero estas, ke li iras perpiede! La ideo pri tutmonda vojagxo venis al li ankoraux en knabagxo, kiam li legis pri vojagxoj de Aleksandro la Granda kaj Marko Polo. Kaj nun li realigas sian revon, irante laux la itinero, kiu kunigas cxiujn antikvajn vojojn: Italio-Svislando-Auxstrio-Hungario-Rumanio-Bulgario-Moldavio-Turkio (cxirkaux la Nigra maro)-Kartvelio-Ukrainio-Rusio-laux la Silka vojo al Cxinio-Koreio-Japanio; kaj reen: same gxis Rusio-Belorusio-Pollando-Cxehio-Germanio-Auxstrio-Svislando-Italio. Ecx auxskulti tiun liston vekas admiron kaj ravon; sed ni povas nur envii al li, dum li povas FARI. Li venis al la vojo por ekvidi la mondon, konatigxi kun bela kaj bunta ricxeco de gxiaj kulturoj, kaj porti al cxiu el ili mesagxon de paco. Li intencas verki librojn kaj eldoni fotoalbumojn pri sia vojagxo, por dividi siajn impresojn kun ni, por ke ankaux ni ekvidu kaj eksentu iom da vasta kaj amikeca mondo, kiu cxirkauxas nin. En Odessa li renkontis varman akcepton. Lin intevjuis 3 lokaj TV-kanaloj, 2 radiaj kanaloj kaj 6 periodajxoj, el kiuj 2 estas tutlandaj. Dum speciale arangxita pres-konferenco li renkontigxis ankaux kun la anoj de 2 odesaj Esperanto kluboj: "Blanka akacio" kaj "Verdajxo". Lia restado, ekskursoj kaj kontaktoj estis organizitaj de la klubo "Verdajxo'. Nun Marino ekiris al Krimeo, kie lin atendas gastama Jalta klubo "Tero" kun Jefim Zajdman. Bonan vojon kaj sukcesojn al vi, Marino! Tatjana Auderskaja, Gvidantino de Odesa junulara Esperanto-klubo "Verdajxo" *********************************************************************************************************************************** Atto unico Tabelo disponibile alla libroservo dell'UK di Firenze Vorrei comunicare a tutti i Sam-ani che il mio atto unico "Tabelo", che sta per essere pubblicato da Edistudio, sara' presentato presso il Libroservo del Congresso Universale a Firenze in data 31 luglio dalle 16.30 alle 17.00. In tale circostanza, sara' probabilmente presente Vida Jerman, che e' stata invitata a leggere un brano del testo teatrale. Anna Maria Dall'Olio (KN 300) adallolio59@hotmail.com *********************************************************************************************************************************** Nova sento in ... Ferie Nova sento va in ferie fino alla meta' di Agosto. Buone vacanze a tutti. Framerio