Esperanto - istruzioni per l'uso: L'inglese ha gia' vinto? Risposta di Seán Ó Riain, diplomatico irlandese a Berlino, a chi crede sinceramente che l'inglese abbia gia' vinto, che "si e' perso l'ultimo treno", come affermano molte persone simpatizzanti dell'Esperanto, ritenendo pero' che ormai sia troppo tardi. Da irlandese potrei rispondere che da noi ­ dove, in anticipo sul resto dell'Europa, gia' tutti parlano fluentemente l'inglese e la maggioranza, dopo quattro generazioni, ha gia' perso la propria lingua irlandese ­ esiste addirittura un grande movimento che continua a lottare per l'irlandese e proprio per tale motivo NON accetta l'affermazione che l'inglese abbia gia' vinto. 1. Se paragoniamo le lingue nazionali agli animali, l'inglese, che in questi tempi e' la lingua piu' forte, potrebbe essere il leone. Accettare il dominio attuale dell'inglese soltanto perche' questa e' la realta', sarebbe come accettare una situazione in cui belve senza catene vagano nel giardino zoologico soltanto perche' hanno distrutto le loro gabbie. In questo caso la soppressione di tutte le altre bestie da parte dei leoni sarebbe tanto sicura come la morte di tutte le altre lingue, se l'attuale uso internazionale dell'inglese potesse continuare senza regole. E' da ipocriti fingere di non comprendere questo: "Purtroppo le altre bestie/lingue non sono state abbastanza forti da far concorrenza al leone ­ all'inglese ­ sul libero mercato. La loro morte dimostra soltanto la superiorita' del leone ­ dell'inglese". Quando ci sono enormi differenze di forza tra le lingue, come ora, solo la legge puo' renderci liberi mentre una liberta' senza regole finisce per opprimere. 2. "L'inglese come lingua internazionale assomiglia alla prima automobile prodotta in serie, il "modello T Ford": quel modello rappresentava un grande miglioramento rispetto alla situazione precedente, ma oggi chi vorrebbe cambiare la sua nuova BMW con un "modello T Ford"? L'Esperanto, come lingua internazionale ­ e sottolineo internazionale, uso che puo' non essere valido in altri campi ­ rappresenta la piu' moderna BMW, un aereo oppure una bicicletta, a vostra scelta." 3. "L'inglese assomiglia a una rosa rossa, un fiore molto bello e apprezzato. Ma chi gradirebbe un giardino colmo soltanto di rose rosse, senza nessun altro fiore? In campo linguistico, l'attuale uso internazionale senza regole dell'inglese puo' produrre un giardino simile. 4. Anche il francese "aveva vinto" un secolo fa. Il latino aveva vinto 2.000 anni fa, ma ora dov'e'? Nonostante la "vittoria" dell'inglese, se si vuol commerciare in Cina, si deve imparare il cinese. 5. Siamo certi che tutti i parlamentari europei conoscono bene l'inglese? In tal caso, a cosa servono gli interpreti? E in caso contrario, come si puo' affermare che esso di fatto "ha vinto"? 6. In Mongolia, chi parla inglese potra', forse, raggiungere il suo albergo grazie al suo inglese; chi parla Esperanto puo' dibattere con un mongolo, in quella lingua, sulla cultura mongola. 7. A qualcuno che si vanta della sua grande padronanza dell'inglese, potete proporgli di chiarire, in inglese: A. Come si fa funzionare un mezzo di trasporto? B. Come si cucina una frittata di patate? Chi sa l'Esperanto, anche a livello medio dopo alcuni mesi di studio diligente, e' capace di farlo. Seán Ó Riain Presidente dell'Unione Esperantista Europea Vedi http://www.esperanto.net, http://www.lingvo.org e http://www.lernu.net *********************************************************************************************************************************** Firenze 2006 - Speciala posxt-stampo pri la 91a Uk Hodiaux (2006-07-13, sed datite 2006-07-07) en la pagxaro de Poste italiane, aperis la bulteno enhavanta la oficialan informon pri la speciala posxt-stampo dedicxita al la 91a Universala Kongreso de Esperanto de Florenco. Eblas vidi cxi tie: http://www.poste.it/postali/filatelia/marc7luglio.pdf , je la numero 1036, kiel gxi aspektas, kaj la koncernajn informojn por filatelistoj. Amike. Ranieri Clerici __________ Pliaj informoj pri la UK cxe: www.uk2006.info aux . *********************************************************************************************************************************** KURTA KINOESPERANTO FESTIVALO Organizita de Triesta Esperanto-Asocio CP 601 c/o Ufficio Postale Trieste Centro IT 34132 Trieste ­ Italia REGULARO Oni starigas internacian konkurson, kun libervola temo, celebre de la centjarigo de Triesta Esperanto-Asocio, por kurtfilmoj ital- kaj esperant-lingvaj, aux alilingvaj sed kun surskriboj ital- aux esperant-lingvaj. Arta Direktoro: Giampaolo COLONI Prezidanto de la Organiza Komitato: Edvige ACKERMANN La verko, sendota al la konkurso, ne estu jam prezentita en aliaj similaj arangoj, pro tio la auxtoro subskribos deklaron tiusence. La kurtfilmo devas esti en formo de DVD aux VHS kaj ne superu 15-minutan dauxron. Gi ne estos redonita. La auxtoro sendos poste la verkon gis la 15.12.2006, registritan kun ricev-atesto, al tiu ci adreso: ESPERANTO TRIESTE C.P. 601 ­ 34132 TRIESTE ­ ITALIA Kune kun: - sia vivpriskribo kaj malgranda foto; - mallonga resumo de la kurtfilmo, iaj fotoj, indiko pri titolo kaj genro elektita inter la jenaj: komika, horora, kultura-didaktika-dokumenta, komedia, drama, detektiva, fabela, folklora, muzika; - nomoj de rolintoj, auxtoroj kaj de aliaj kunlaborintoj en la realigado. Eblas sendi ankaux kurtfilmojn jam prezentitajn en similaj arangoj, sed tiuj ci estos EKSTER KONKURSE. Atentu: estas nepre malpermesitaj porno-kurtfilmoj kaj tiuj kun perfortaj scenoj-temoj. Ciuj alvenintaj verkoj estos prezentataj al publiko okaze de la SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO ­ S.I.A., 19-25/2/2007, dum 5 vesperoj je senpaga eniro. La ceestonta publiko vocdonos la plej bonajn verkojn kaj al tiu vocdono, sumigos tiu de 5-persona jurio, kies nomojn oni diskonigos baldaux. La unuaj tri kurtfilmoj klasifikigintaj, ricevos premion en formo de pokalo, plato, libroj, krome per projekciado de la verko en Internet kaj similaj ceno-kinejoj. La decidoj de la jurio kaj de la publiko estas nepriapelaciebla. *********************************************************************************************************************************** JAM MIL MEMBROJ DE UEA UZAS LA RETAN JARLIBRON Kiel uzantoj de la reta Jarlibro (http://reto.uea.org) jam registrigxis pli ol 1000 individuaj membroj de UEA. La nombro estas tiom ronda, ke indas prezenti pli detalajn statistikojn. Entute ne estas granda diferenco kompare kun la gxenerala lauxlanda membrostatistiko de UEA. La unuaj 7 pozicioj en la listo de la uzantoj de la reta Jarlibro estas samaj kiel en la gxenerala listo: Francio (105), Usono (92), Germanio (74), Brazilo (64), Japanio (44), Italio (42), Nederlando (37). La diferencoj estas nur en la ordo: elstare alte interretigita Usono okupas la duan lokon anstataux la "gxenerala" kvara; ankaux viglaj brazilanoj en la reto antauxas la japanojn. En la tujsekva parto de la listo aparte aktivaj en Interreto sin montris UEA-membroj de Rusio, Danio kaj Israelo, kies nombroj proporcie pli grandas en la reta Jarlibro ol en la gxenerala membrostatistiko. Sume oni nun trovas inter la uzantoj de la reta Jarlibro reprezentantojn de 92 sxtatoj, de cxiuj kvin kontinentoj. Tio dauxre estas malpli multe ol "eksterrete", kie UEA havas membrojn en 118 landoj. Sed konsiderante, ke en 2006 nur cx. duono de UEA-membroj deklaris, ke ili posedas retadresojn, tio estas ne malbona atingo. laux CO de UEA *********************************************************************************************************************************** Herzberg am Harz ­ die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo! Unika evento okazis por la Esperanto-movado: laux la decido de la urba konsilantaro de Herzberg (cxiuj deputitoj de la 4 kvar partioj kun 3 sindetenoj) vocxdonis la 11an de julio: la nova oficiala nomo de la urbo farigxas: Herzberg am Harz ­ die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo! La urbo en cxiu kampo fiere subtenas kaj laux sia kapablo antauxenigas la uzadon de Esperanto por neutrala internacia interkomprenigxo, kaj planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn, turistikajn, ktp. valorojn. Kion la urbo jam faris kaj dauxre faras por Esperanto? - E-lingvaj urbaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro - la oficiala leterpapero de la urbo surhavas la novan nomon: Herzberg - la Esperanto-urbo - E-o estas uzata por la gxemelurbaj kontaktoj (Herzberg kaj Gora (PL) kadre de modelprojekto paralele ofertas E-on por siaj civitanoj kaj helpas la disvastigon de la lingvo por intekomunikado) - E-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo - parttempa dungito de la urbo zorgas pri E-rilataj aferoj (kunorganizas programojn, disdonas E-afisxojn, alvokojn por programoj, ktp.) - la urbo provizas (senpage aux ege favorpreze) ejojn por E-kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontigxoj, koncertoj, ktp. - Kie kaj kiel Esperanto cxeestas en la Esperanto-urbo: - Esperanto-Gesellschaft Südharz aktivas jam de 30 jaroj - Interkultura Centro Herzberg resp. Germana Esperanto-Centro (Klerigejo de GEA) La novan nomon surhavos ekz. cxiu oficiala leterpapero de la urbo kaj la Dum pli ol 30 jaroj Esperanto dauxre cxeestas en la cxiutaga vivo de la urbo, lokaj kaj regionaj Esperantistoj senpauxze multflanke aktivis por tiu sukceso. Lastsemajne inter la urbaj deputitoj estis auxdeblaj ankoraux kelkaj, kiuj estis malcertaj, dubaj, kontrauxantaj. Pro tio, gxustatempe, ni ankoraux dissendis al ili leteron kun tauxgaj argumentoj. Mardvespere urbestro Gerhard Walter petis en la kavalira salono de Kastelo Herzberg la urbajn deputitojn vocxdoni por la oficiala Esperanto-urbo Herzberg. Krom 3 sindetenoj cxiuj aliaj deputitoj de cxiuj 4 partioj vocxdonis por Esperanto. Poste ni ricevis multajn gratulojn kaj bondezirojn!. Kompreneble estas kaj estos multaj farendajxoj por ke dum la venontaj monatoj kaj jaroj ni kune kreu unikan Esperanto-infrastrukturon por Esperanto kaj por la piloturbo Herzberg. En la Espranto-movado ni bezonas cxies subtenon, ideojn, la amasmediojn, ktp. por bonkvalite merkatumi tiun unikan bonsxancon por Esperanto. Vi apartenas al la unuaj, kiuj auxdas pri tiu cxi unika sensacio. Viaj eventualaj gratulleteroj povus esti bona tuja subteno. Bonvolu adresi ilin al nia urbestro Gerhard Walter: buergermeister@herzberg.de kaj bv. sendi kopion al ni: esperanto-zentrum@web.de. Dankon. Elkore salutas vin la EGS-estraro: Peter Zilvar Otto Kern Zsofia Korody Kuba Rybczynski Marika Frense H. Mantz M. Reimann Jen kelkaj fotoj pri tio, kie kaj kiel Esperanto jam cxeestas en la urbo: http://fotos.web.de/interkultura-centro/Esperanto-urbo *********************************************************************************************************************************** Esperanta vikipedio havas jam pli ol 50.000 artikolojn! Jxus la Esperanto-Vikipedio superis 50.000 artikolojn en la reto. Gxi do havas la rangon 15 de entute 229 lingvoj, kiuj nun estas uzata de la reta enciklopedio. Tiel la internacia lingvo Esperanto ecx estas antaux lingvoj kiel la bulgara, cxehxa aux dana. La germana havas pli ol 428.000 artikolojn. La angla ecx pli ol 1,4 milionojn da artikoloj. La speciala afero de la ret-enciklopedio estas tio, ke la uzantoj de la reto ne nur povas legi artikolon sed mem povas redakti gxin. Tiel iom post iom ekestas la plej grandaj enciklopedioj en la mondo. Por la Esperanto-Vikipedio laboras pli ol 2.000 kunlaborantoj de pli ol 50 landoj. "Tio estas bona ekzemplo de vera internacia kunlaboro", tiel Chuck Smith, la fondinto de la Esperanto-Vikipedio. Esperanto, kiel internacia, facile lernebla lingvo volas antauxenigi la internacian kunlaboron kaj popolan interkomprenigxon. Informojn pri Esperanto oni memkompreneble trovas en la vikipedio sub: http://wikipedia.org. Adreso de la Esperanta vikipedio: http://eo.wikipedia.org inf: Martin Schäffer,