MILITO!!! Subject: [landa-agado] Milito! Date: Thu, 25 Mar 1999 20:43:01 +0100 (ITA) X-Sender: f.amerio@agora.stm.it (Unverified) To: landa-agado@egroups.com , < landa-agado@egroups.com > From: Francesco Amerio < f.amerio@agora.stm.it > Estimataj, sxajnus al mi hipokriteco nenion diri en tiu cxi kadro pri tragedio kiu ekis antaux 24 horoj en lando kie vivas multaj miaj ge-amikoj. Mi kredas, ke mi ne malobservos la neutralecon de Esperanto, dirante al ili, al miaj ge-amikoj el Yugoslavio, ke mi, kun multegaj aliaj ge-italoj, absolute malkonsentas kun la perferto de milito. Zoran, diru al ili ke ni cxirkauxbrakas ilin cxiujn kaj deziras ke tiu cxi frenezajxo cxesu tuj kaj ke diplomatio, vera kaj justa, gajnu en Kosovo. Evidente, tiu cxi mia mesagxo reprezentas mian opinion kaj de tiuj kun kiuj mi povis paroli pri la afero. Gxi neniel estas starpunkto de IEF. Gxis baldaux, Serbaj samideanoj. Francesco Amerio - Italio f.amerio@agora.stm.it ************************************************************************************************ MILITO!!! Bedauxrinde okazis! Antaux 4 horoj oni atakis Jugoslavion. Jxus estis proklamita la "milita stato" cxi tie. La anoncita dangxero de aer-atako dauxras. La unua 'ondo' de la atakoj pasis. Nisx cxi foje ne estis atakita. En aliaj urboj estas farita ia damagxo, gxis nun sen ajna mortigo. En sabato ni havos la estrar-kunsidon de SerbEJO pri BaJK. /Tre "interesa" situacio por jxus elektita nova estraro de SerbEJO. La 20an de marto okazis la jarkunveno de SerbEJO. Oni elektis novan estraron kiu tuj komencis tre vigle interkonsentadi pri tuja komenco de iu pli aktiva agado...sed... La politikistoj estis pli rapidaj cxi-foje. Aparte la estraranoj de NATO-alianco... Ni informos vin pri la decidoj... La Prezidanto de Serba Esperanto Junularo - SERBEJO Zoran Ciric - Jugoslavio < zciric@EUnet.yu > ************************************************************************************************ MILITO!!! Subject: [landa-agado] Re: Milito! Date: Fri, 26 Mar 1999 00:19:58 +0200 From: "Radojica Petrovic'" < radp@emi.yu > To: landa-agado@egroups.com References: < 199903251943.UAA22128@korovev.stm.it > Dankon, kara amiko, pro viaj zorgoj kaj esperantista mesagxo. Laux disponeblaj informoj, neniu el jugoslaviaj esperantistoj pereis en la gxisnunaj aeratakoj de NATO. Espereble ni povos plu funkcii.Via subteno estas grava kuragxigo. Amike kaj danke Radojica Petrovic' Bul. oslobodjenja 36 32000 C^ac^ak Jugoslavio Tel. +381 32 31338 ************************************************************************************************ MILITO!!! Subject: [landa-agado] Re: Milito! Date: Fri, 26 Mar 1999 10:09:54 +0100 To: landa-agado@egroups.com From: Universala Esperanto-Asocio < UEA@inter.NL.net > Karaj jugoslavaj geamikoj, mi aldonas al la solidarec-mesagxo de Francxesko Amerio mian propran solidarec-mesagxon. Se temas pri la milito, evidente, temas pri mia propra persona opinio, sed rilate al la esperantistoj en Jugoslavujo la solidarecon mi esprimas en la nomo de la estraro de UEA, kiu kunvenas en cxi tiuj tagoj en Roterdamo. Espereble cxi tiu freneza momento estos nur mallonga kaj baldaux ni revenos al normala situacio. Amike Renato Corsetti - Estrarano de UEA - Italio corsetti@itelcad.it ************************************************************************************************ MILITO!!! Date: Fri, 26 Mar 1999 11:43:35 +0200 From: "Radojica Petrovic'" < radp@emi.yu > To: landa-agado@egroups.com References: Subject: [landa-agado] Re: Milito! Universala Esperanto-Asocio wrote: > Karaj jugoslavaj geamikoj, > mi aldonas al la solidarec-mesagxo de Francxesko Amerio mian propran solidarec-mesagxon. Dankon. > Se temas pri la milito, evidente, temas pri mia propra persona opinio, sed rilate al la esperantistoj en Jugoslavujo la solidarecon mi esprimas en la nomo de la estraro de UEA, kiu kunvenas en cxi tiuj tagoj en Roterdamo. Sukcesan laboron! > Espereble cxi tiu freneza momento estos nur mallonga kaj baldaux ni revenos al normala situacio. Pro la gxisnunaj spertoj, niaj antauxvidoj estas pli pesimismaj (cxu pli realismaj?).La pasintnoktaj detruoj kaj civilaj viktimoj estas teruraj. Kiun humanitaran katastrofon tiuj viktimoj preventas? Kiujn homajn rajtojn apogas? Mi supozas ke la samajn demandojn ankaux vi starigas. Amike Radojica Petrovic - Jugoslavio < radp@emi.yu > ************************************************************************************************ Persona mesagxo de Spomenka Sxtimec Date: Fri, 26 Mar 1999 15:38:56 +0100 X-MSMail-Priority: Normal Subject: [landa-agado] Re: Milito! Kara Radojica, Akceptu mian personan kunsenton kaj la deziron ke viaj vivoj kiel eble plej baldaux normaligxu. Se enlande funkcias telefonoj kaj se vi havas okazon bv. transdoni miajn kuragxigojn al miaj familianoj ^Zegarac Sanja kaj Dasxka cxe 011/ 145 624 aux 011/ 690627 nome de cxiuj parencoj el Zagreb. Spomenka Stimec - Kroatio esperanto@zg.tel.hr