Esperanto - istruzioni per l'uso: Caratteristiche dell'esperanto L'Esperanto e' una lingua sia scritta che orale. Il suo lessico deriva preminentemente dalle lingue neolatine (70%) e germaniche (20%), mentre la sua morfologia e la sua sintassi appaiono influenzate dalle lingue germaniche e slave. Il fatto che i morfemi siano invariabili e quasi illimitatamente combinabili in parole diverse da' alla lingua tratti che l'accomunano a lingue isolanti come il cinese, mentre la struttura interna delle parole mostra alcune affinita' con le lingue agglutinanti come il Turco, lo Swahili e il Giapponese. *********************************************************************************************************************************** SOLE 2006 2-a SOmera LErnejo Seminario linguistico intensivo Torre Pellice (TO), 26-28 Maggio 2006 2006: anno del Congresso Universale di Firenze. Per esercitare principianti ed attivisti anche in vista dell'importante manifestazione, La Federazione Esperantista Italiana e il Centro Esperanto di Torino organizzano un seminario intensivo per lo studio della lingua internazionale "Esperanto" a Torre Pellice (TO). Questa cittadina, situata tra i boschi delle Prealpi piemontesi, e' stata per secoli il centro dell'immigrazione dei valdesi che ancora oggi costituiscono la comunita' piu' numerosa e il centro di riferimento della loro religione. Questa ridente cittadina si e' sempre piu' caratterizzata come localita' di riposo e di ferie per il suo gradevole e fresco clima montano. I partecipanti potranno alternare lo studio dell'esperanto con la ricerca delle tracce della civilta' Valdese e con tonificanti e riposanti passeggiate nella natura. Il corso prevede i seguenti due livelli: - Base: per chi, possedendo una conoscenza essenziale della lingua esperanto, desidera migliorarne la conoscenza scritta e parlata. - Avanzato: per chi gia' parla esperanto ma desidera approfondirne la conoscenza. SEDE Il seminario si svolgera' nella foresteria Valdese di Torre Pellice (TO in v. Arnaud 34 (angolo v. Garibaldi). Chi avesse difficolta' di qualsiasi tipo puo' richiedere agli organizzatori di essere accompagnato, previa comunicazione dell'ora di arrivo. ISCRIZIONE E SISTEMAZIONE ALBERGHIERA Quota di iscrizione: 60 Euro a persona (40 Euro per soci FEI) Sistemazione logistica: e' prevista la soluzione di pensione completa nella foresteria valdese stessa. I prezzi per persona, a secondo della sistemazione nelle camere, sono i seguenti: - camera ad un letto con servizi...... 52,00 Euro (secondo disponibilita') - camera a due letti con servizi........ 42,00 Euro Per chi lo desidera e' possibile concordare direttamente con la Foresteria Valdese un periodo di soggiorno piu' lungo. Modalita' di iscrizione: Per iscriversi inviare una comunicazione via posta elettronica, a: Rosanna Perottino e la quota di iscrizione (60 Euro a persona - 40 Euro per i soci FEI) sul Conto corrente Postale n.13691100 intestato a "Esperanto Centro di Torino, via Stradella 42 - Torino". Si prega di portare a Torre Pellice l'attestato del pagamento. Informazioni: Rosanna Perottino - Tel. 3392170617 Francesco Amerio - Tel. 3293177378 *********************************************************************************************************************************** Distribuita l'edizione 2006 dell'annuario di Pasporta Servo, l'ospitalita' che parla esperanto Numero record dei paesi in elenco E' in corso di distribuzione in questi giorni in molti paesi di ogni continente dove vi sono esperantofoni- tra i piu' giramondo in assoluto per vocazione weltanschauungistica- l'annuario contenete gli indirizzi dei punti di ospitalita' di Pasporta Servo, il servizio piu' vivace e simpatico della T.E.J.O (organizzazione mondiale dei giovani esperantisti), arrivati quest'anno a 1320 in ben 92 paesi, tra cui molte novita' come le Bahamas, il Chad, le isole Comore, il Nepal e la Repubblica Domenicana (vedi http://www.tejo.org/ps/ ) . Ma Pasporta Servo non attira solo gli appassionati del Wandern, l'andare per il mondo, anche a piedi, dal gusto romantico a conoscere gli uomini, o per farsi una cultura di luoghi e lingue, ma piace anche a chi non ama, o non puo', allontanarsi e si vede ospitando passare il mondo in casa. Nella scheda di adesione al servizio e' scritto infatti "La tuta mondo en via hejmo" (tutto il mondo a casa tua). E non serve avere una villa per accogliere i viandanti esperantofoni, basta un divano in un angolo della casa, un bel sorriso e un "Bonvenon al vi" (benvenuto a te) nella lingua comune. (Giorgio Bronzetti) DISVASTIGO www.disvastigo.it 283 02/03/06 *********************************************************************************************************************************** Vojagxo al Sudafrika Esperanto-Kongreso 3-a Sudafrika Esperanto-Kongreso Kaburbo ­ Muizenberg 26.04 ­6.05.2006 Komunan flugon el Varsovio por partopreni 3-a Sudafrikan Esperanto-Kongreson en Kaburbo ­ Muizenberg arangxas Internacia Klubo "Esperantotur" en Bydgoszcz, Pollando laux cxi-supra programo. La komuna vojagxo al Sudafriko dum 26 aprilo- 6 majo 2006 kostas 1800 USD aux 1500 Euroj pagendaj al la konto n-ro: 80 1320 1117 2034 0100 2000 0001 SWIFT kodo: POCZPLP4 - por Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, Pollando gxis la 15-a de marto 2006. La prezo inkluzivas flugbiletojn el Varsovio gxis Cape Town kaj reen, logxadon en 2-personaj cxambroj, la tutan programon, parte mangxadon. Aparte pagendaj ­ev. vizo, pliaj mangxoj kaj fakultativaj ekskursoj. Flugu kun ni por promocii Esperanto-turismon en Afriko kaj gxui Esperanto-etoson kun afrikaj esperantistoj! Internacia Klubo "Esperantotur" str. M.Sklodowskiej-Curie 10 PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando tel./fakso: (48 52) 346 1151 rete: info@esperanto-turismo.com *********************************************************************************************************************************** Majo 2006 - Kongreso de Esperanto en Francio Vi estas invitata al la Kongreso de Esperanto en Francio: Interasocia kongreso de Espéranto-France, Espéranto-Jeunes, GEE, FET, FKEA en Rennes, de la 5a de majo gxis la 9a de majo 2006 Krom la asociaj kunvenoj de Espéranto-France, GEE, FET, FKEA, okazos multe da interesaj programeroj: Prelegoj de Roland Breton laborgrupoj pri pedagogio inter asociaj kaj inter-federaciaj kunvenoj matena gimnastiko Korusa stagxo prelegetoj pri diversaj temoj Koncertoj de Kore, de Meven Fest-noz (speciala bretona festo) Vizito de Rennes kaj cirkauxajxoj Tuttaga ekskurso al St Malo kaj Mont Saint-Michel Pluaj informoj kaj aligxilo cxe: www.esperanto-france.org/kongreso/ *********************************************************************************************************************************** Decembro 2006 - 23-a Internacia Festivalo - Unua Informilo Karaj geamikoj, ni bonvenigas vin al nia sukcesa kaj tradicia novjara arangxo, cxi-jare en germana Saarbrücken, en komforta junulara hotelo. Gxuu niajn rabatojn kaj malaltajn kotizojn gxis 31 marto 2006. Detalojn vi trovas en niaj novaj, aktualigitaj interretaj pagxoj - www.internacia-festivalo.de La klerigejo situas apud lageto kun belaj promenvojoj kaj nur 20-minuta promeno al la urba (kaj butikuma) centro. La proksimeco de Saarbrücken al la franca najbaro (nur cx. 10 km al la iama limo) influis nian kadran temon, ni invitas vin al Francio ... per prelegoj, filmoj kaj - tuttaga ekskurso al Strasburgo (fakultativa oferto, kun restoracia vizito). Ni ofertas al vi varian programon, t.e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra kaj aliaj temoj, kursoj kaj urbaj promenoj. Vi gxuos interesan vesperan programon, silvestrajn balon kaj -bufedon - kaj cxiutage nian faman trinkejon "Knajpo". Cxu vi deziras pliajn informojn? Navigu tra niaj interretaj pagxoj, legu raportojn kaj gxuu fotojn de la pasinta IF-etoso en Trier. Lauxdezire ni sendas al vi pliajn informojn PDF-formate - aux la paperan version de niaj informiloj. Cetere, en la februara numero de revuo Esperanto aperis tutpagxa raporto pri IF de Claude Nourmont - pliajn raportojn kaj fotojn vi trovas en la interreta subpagxo "IF-albumo". Koran saluton al vi kaj bonvenon al la 23-a IF en Saarbrücken - festu novjare kun ni, gxuu la internaciecon de nia arangxo! Hans-Dieter Platz (organizanto) HDP@internacia-festivalo.de *********************************************************************************************************************************** INTERNACIA SOMERA LERNEJO EN ARMENIO Cxiuj dezirantoj profundigi sian lingvoscion, intersxangxi spertojn en la kampo de instruado, konatigxi kun progresivaj instrumetodoj, kaj lerni multon novan pri Esperanto-kulturo, samtempe gxuante belecon de montara panoramo, unikecon de antikvaj arkitekturaj konstruajxoj kaj varmecon de amika etoso, estas invitataj partopreni la Internacian Someran Lernejon (ISLA-2006), kiu okazos la 2-9-an de julio 2006 en la suna lando Armenio. La arangxo estos kultur-kleriga laux sia enhavo. La eduka programo entenos kursojn por cxiuj niveloj de la lingvoscio inkluzive kursojn por instruistoj. Kursgvidantoj estos lokaj kaj invitataj. Kadre de la eduka programo okazos metodika seminario por kursgvidantoj kaj instruantoj de Esperanto, dum kiu estos traktataj temoj koncerne al interkultura edukado, kvalita lingvolernado, lingvoinstruado kiel formo de sociigo. Estos ankaux pridiskutataj gravaj faktoroj kontribuantaj al la sukceso de la lingvolernado. Aparta atento estos direktita al la planado de la lingvoinstrua procezo kaj strukturo de la leciono, motivigado de lernantoj kaj la rolo de kantoj, ludoj, formoj de maltedigo. Dezirantoj prelegi laux cxi-supra temaro, bonvolu sin anonci anticipe. La kultura programo estos varia, enhavoricxa kaj direkte ligita al la eduka programo. Partoprenantoj havos eblecon vojagxi tra la lando, viziti gxiajn arkitekturajn monumentojn kaj aliajn vidindajxojn, konatigxi kun la kulturo kaj vivarangxo de la popolo. La Somera Lernejo komencos sian laboron en Erevan, cxefurbo de Armenio, kaj poste gxi translokigxos al diversaj regionoj de Armenio, kie la partoprenantoj restos por unu-du tagoj, dauxrigos lernadon, ripozos kaj ekskursos. Post reveno al Erevan, la partoprenantoj ekskursos ankaux tra la cxefurbo kaj havos eblecon esprimi siajn sentojn dum la cxiam emociplena adiauxa vespero. Kadre de la kultura programo okazos tradiciaj Interkona vespero, Internacia vespero kun koncerto kaj armena vespermangxo, lingva festivalo kun ludoj kaj konkursoj, interkultura kvizo, sportaj ludoj adiauxa vespero. Partoprenantoj logxos en hoteloj kaj gastodomoj (en Erevan kaj aliaj regionoj de Armenio). La prezoj varios inter EUR 215 kaj EUR 255 depende de la logxlando de aligxanto. (Representantoj de la regiono pagos malplialtan prezon) kaj kovros cxiujn kostojn de ISLA-2006. Pagi necesas surloke dum la registrado.Aligxkotizo ne estas. Por aligxi bonvolu turni sin gxis la 1-a de majo al Karine Arakeljan Vicprezidantino de Armenia E-Asocio karinko_arm@yahoo.com karakelyan@bc.am d_invest@bc.am 375010 Erevan, Armenia Str.Khandjian, 33, Apt.4 Tel.: (374 10) 523426 (h.) (374 10) 523426 (of.) (374 93) 279906 (mob.) *********************************************************************************************************************************** Cxu trajno, cxu vagonaro, cxu vagonkombinajxo? Koncerne la vortojn trajno kaj vagonaro, mi spertas oftan malcertecon cxe ties uzantoj. Speciale en artikoloj kaj prelegoj pri nuntempe pli kaj pli fabrikataj kaj trafikantaj kombinajoj de pluraj (motor)vagonoj, la auxtoroj pleje uzas netauxgan terminon. Pro tio, mi kiel sekretario de Terminara Sekcio, volas klarigi nociodiferencojn kaj prezenti termindecidojn de nia sekcio. Por komence iom trankviligi vin: En simplaj diroj, se temas nur pri "veturi per .", eblas sinonime uzi la vortojn trajno, vagonaro kaj ecx fervojo. Sed en fakaj diroj necesas diferencigi, ke trajno esprimas trafikan nocion, rilatas al veturplano / horaro, sed vagono esprimas teknikan nocion, rilatas al industria produktajxo. Klare difini la nocion trajno iom malfacilas. Por Plena Ilustrita Vortaro (PIV) nia sekcio decidis la difinon: "Vagonaro kun lokomotivo, motorvagonaro aux alia trakveturil(ar)o kun propra trakcio, entrafikigita sur unu aux pluraj fervojlinioj lauxplane aux lauxordone." Por substreki trafikecon de la nocio, ankaux eblus renversa difinvortigo: "Lauxplana aux lauxordona trafikarangxo sur fervojlinioj, realigata per ...trakveturil(ar)o kun propra trakcio." Trajnon oni nomas per kategorio (regiona, rapida, ekspresa,.) kaj numero. Por gxi estas fiksataj kurso (de . tra . al .) kaj tempoplano. La "vivodauxro" de unu trajno komencigxas, kiam la kompleto ektrovigxas sur elveturtrako de tiu stacio, en kiu la kurso komencigxas. Koncerne pasagxertrajnon, ek tiu momento pasagxeroj rajtas envagonigxi. Sur la kurso okazas aux alterne veturoj kaj haltadoj aux seninterrompa veturo. La "vivodauxro" finigxas, kiam la kompleto atingis enveturtrakon de la kursfina stacio kaj estas preta por sekva okazo; do cxiuj pasagxeroj elvagonigxis, kaj oni povas manovrigi, eventuale disigi la kompleton aux senmodife pretigi gxin por sekva trajno. Vagono laux PIV estas surrela veturilo por transporti pasagxerojn aux kargojn. La jam delonge kutimaj vagonoj havas ambauxkape tiajn tren- kaj bufro-instalajxojn, ke eblas unuopa veturigo en trafiko. Laux decido en nia sekcio, ili nomigxas solovagonoj. Sed pli kaj pli - precipe por pasagxertrafiko - oni konstruas vagonojn ekipitajn cxe unu aux ambaux vagonkapoj per firmkuplilo aux vagonkesta artiko tiel, ke en trafiko ili ne estas unuope veturigeblaj. Tiuj, laux nia decido, modulvagonoj nomataj veturiloj povas trafike veturi nur kombinitaj kiel vagonkombinajxoj. En la plej multaj vagonkombinajxoj unu aux pluraj vagonoj enhavas propulsmotoro(j)n. Por tiu lasta - post intensa diskuto - nia sekcio decidis la rilative longan terminon motorvagonkombinajo. Ne eblis trovi tauxgan malpli longan nomon. Tamen, se laux kunteksto klaras, pri kia specialajxo temas, ja suficxas poste diri nur "kombinajo". Gxuste cxi tiuloke mi atentigas, ke en prelegoj kaj artikoloj - ankaux en IF (internacia fervojisto) - pri tiaj novaj produktajxoj oni ofte uzas malgxustan esprimon por tiu klare teknika nocio, pleje la vorton trajnunuo. Vere temas nek pri trajno (trafika nocio) nek pri unuo (laux PIV abstrakta kvanto rigardata kiel la elementa nombro, kiu servas por formi la ceterajn). Nun pri vagonaro, kiu estas kompleto konsistanta el cxiuj vagonoj de trajno: bedauxrinde PIV-redakcio ankoraux ne korektis la vorton "unuo" al "kompleto" laux nia postulo. Kompare al vagonkombinajxoj kiujn oni muntas en fabrikoj aux metiejoj, vagonarojn konsistigas manovristoj laux aktuala bezono en trafiko. Do ankaux la nocio vagonaro havas rilaton al trafiko. Vagonaro povas konsisti el: a) pluraj kunkuplitaj solovagonoj, b) unu vagonkombinajxo, c) plurajkunkuplitaj vagonkombinajxoj, d) miksajo el kunkuplitaj solovagono(j) kaj vagonkombinajxo(j), e) unu solovagono. La kazo e) enhavas gramatikan malglatajxon, cxar solovagono ne estas aro. Sed uzante la vorton "vagonaro", oni gxenerale ne scias, kiom da vagonoj trovigxas en gxi. La nombro estas indiferenta en la nocio. Se oni escepte scias ke estas nur unu vagono en la trajno, eblas diri "vagono" anstataux vagonaro". Se la trakcio okazas ne per lokomotivo, sed per motorvagono, gxustas la terminoj motorvagonaro kaj motorvagona trajno. Malgxustas la vorto motortrajno, cxar ankaux elektraj kaj termikaj lokomotivoj enhavas motorojn. Heinz HOFFMANN, segretario deTerminara Sekcio ce IFEF (Vito Tornillo )