NOVA SENTO IN RETE - QUASI 200 I LETTORI Sono ormai quasi 200 le persone che ricevono Nova Sento in rete. Un bel numero, se si pensa che il primo numero da me redatto (ottobre 98) e' stato inviato a 120 indirizzi. Framerio ************************************************************************************************ Apero de la KD de la rokbando "Persone": "...sed estas ne." la 4a albumo ! Preskaux ne plu bezonus prezenti la plej faman Esperanto-rokbandon de tuta esperantio, sed por la novuloj ni revidu iom ilian historion. Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stockholmo, Svedio, sed aktivas nur en esperantio. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsito de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (originale esperantajn) verkas kaj arangxas la bandanoj mem. Dum la jaroj Persone faris multegajn koncertojn en gxis nun 11 landoj, kaj estas pro la danciga muziko, sceneja energio kaj altkvalitaj tekstoj jam de jaroj preskaux necesa parto de ajna kultura aux junulara Esperanto-arangxo (kiel ekzemple, IJK, IS, KEF kaj UK). Persone memeldonis du albumojn en kaseda formo kaj unu kodiskon: - 62 minutoj (1987, kasedo ankoraux disponebla) - En la spegulo (1991, kasedo elcxerpita) - Povus esti simple... (1996, Kodisko elcxerpita) Krome, Persone kontribuis per unu titolo en Vinilkosmo-Kompil' Vol.1 (1995, kasedo kaj kodisko disponeblaj). Martin Wiese kontribuis sola per akustika peco en Vinilkosmo-Kompil' Vol 2 (1996, kasedo kaj kodisko disponeblaj). Jxus aperis nova 8 titola Kodisko enkadre de Kolekto 2000 eldonita de Vinilkosmo. Tiu nova albumo titoligxas ...sed estas ne., sekve kaj responde al la antauxa Povus esti simple... Kiel vi povos konstati gxi enhavas 7 elektrajn titolojn kaj la lasta estas akustika. Tiu Ko-disko respegulas la muziketoson de la bando kiu kutimas ludi elektre kaj akustike laux la bezonoj kaj cirkonstancoj. Tiu KD estas frukto de granda kunlaborado inter Persone kaj Vinilkosmo Por la plej granda plezuro de cxiuj ! Persone estas Matin Wiese (elektra gitaro, akustika gitaro, cxefkantado), Anders Grop (elektra Basgitaro, kontrabaso, kantado kaj Bertilo Wennergren (drumo, akustika gitaro, kantado). Persone ludas proprastilan rokmuzikon sed laux la "gitarpop-stilo" (apartenas al tiu tendenco Police kaj U2). La sono estas ofte peza, emocia kaj iom melankolia, kaj tiel apogas la belajn kantmelodiojn kaj la etoson de la tekstoj. De 1994 la bando montras ankaux duan vizagxon : ili plurfoje koncertis tute akustike kun parte tute speciale komponita repertuaro. En la kodisko "...sed estas ne" Persone ankaux montras sian akustikan flankon per unu kantajxo. Vizitu la koncertojn de Persone por malkovri la bonegan etoson (kaj por danci kaj gxui la muzikon), sed nun tutsimple auxskultu tuj ...sed estas ne. Mendojn kaj informpetojn direktu al : Vinilkosmo * Esperanto-Muzik-Prod.* FR-31450 Donneville Francio Tel/faks.: +33 (0)5 61 95 65 Retadreso: vinilkosmo@esperanto.org (El Ret-Info de Eventoj - Hungario) ************************************************************************************************ Dosiero pri sen-hejmuloj En dosiero kelkpagxa, mi provis klarigi mian laboron en sociala organizajxo por senhejmuloj, en Caen, Normandio. Per tiu prezento, mi esperas intersxangxi informojn kun kolegoj el la tuta mondo pri la diversaj socialaj sistemoj. La dosiereto estas disponebla cxe : Yves NICOLAS : 17-37 Quartier du Bois, 14 200 Hérouville, Francio. < yvanmi@club-internet.fr >." dankon. Yves NICOLAS ************************************************************************************************ Loka Radio en Esperanto en Zuriko Zuriko ek de la 11a de marto 1999 havos lokan Esperanto-programon! En Zuriko, la plej grava urbo de Svislando, je 97,5 megegahercoj ek de venonta jxauxdo, la 11an de marto 1999 regule je la 15.20-a horo estos elsendita en la programo de loka Radio Lora en la Anteno Literatura programero en kaj pri Esperanto. La programo estas disvastigita en la regiono de Zuriko kaj povas esti auxskultita de proksimume 2 milionoj da personoj. La cxefa publiko de radio Lora estas progresemaj intelektuloj kaj politike aktivaj homoj kaj eksterlandanoj vivante en Zuriko kaj gxia regiono, kiu kongruas kun la plej tauxga celpubliko por disvastigi Esperanton. La elsendon redaktas Jan Stanislav Skorupski kadre de la pollingva programo de la sendilo. (dw 99-03-11) "Allsprachendienst Weidmann's Mondo-Servo" < info@allsprachendienst.ch > ************************************************************************************************ La Verda elektronika nokto! Basta con ijf, ijk, is, if !!! senza quote di partecipazione, senza la terribile organizzazione italiana, senza l'orrendo cibo tedesco, senza le interminabili noiose prelego sui nuovi corsi per formiche esperantiste! ogni Giovedi' alle 21:00 presso la Verda-Chat: http://www.gy.com/www/es_chat.htm La Verda elektronika nokto! Venu kun ni! :-) njokki < virtual35@hotmail.com >