CONGRESSI NAZIONALI Inchiesta fra i lettori I nostri congressi nazionali un tempo si tenevano di solito nella seconda settimana di settembre. Poi si anticipo' alla prima settimana. Infine si era deciso di farli nell'ultima settimana di agosto, periodo che di solito tutti possono avere libero da impegni di lavoro. L'anno scorso, per motivi di forza maggiore, si organizzo' nella penultima settimana di agosto; e cosi' quest'anno. In altri Paesi europei e' consuetudine fare i congressi nazionali a Pentecoste o a Pasqua. Per definire una data che sia gradita al maggior numero possibile dei nostri associati, facciamo questa inchiesta. Vi preghiamo di riempire il questionario, mettendo una crocetta sul quadrato accanto alla risposta scelta, e inviarlo a: FEI - Via Villoresi 38 - 20143 Milano. Grazie. A - Quale periodo dell'anno e' preferibile per i congressi nazionali? 1)  Pasqua 2)  Pentecoste (fine maggio - inizio giugno) 3)  inizio luglio 4)  meta' luglio 5)  meta' agosto 6)  fine agosto 7)  prima settimana di settembre 8)  seconda settimana di settembre 9)  altre date (specificare): ........................... B - La giornata di inaugurazione del congresso deve essere: 1)  sabato 2)  domenica C - Il congresso deve durare (a parte le gite post-congressuali) 1)  due giorni 2)  tre giorni 3)  quattro giorni D - Avete partecipato a congressi nazionali od europei negli ultimi 5 anni? 1)  si' 2)  no D1 - Se avete risposto si' alla domanda D, a quali? 1)  1994 Vicenza 2)  1995 Congresso Europeo a Parigi 3)  1995 Assemblea a Livorno 4)  1996 Ferrara 5)  1997 Congresso Europeo di Stoccarda 6)  1997 Napoli 7)  1998 Frascati D2 - Quale dei congressi a cui avete partecipato negli ultimi 5 anni vi e' piaciuto di piu'? (indicare il numero secondo D1) a) nazionali ........... b) europei ........... E - La vostra eta': 1)  meno di 20 anni 2)  tra 21 e 30 3)  tra 31 e 40 4)  tra 41 e 60 5)  tra 60 e 70 6)  oltre 70 F - Sesso: 1)  maschile 2)  femminile G - Esperantista da: 1)  meno di 5 anni 2)  da 6-10 anni 3)  da 11-20 anni 4)  da 21-30 anni 5)  da oltre 30 anni H - Titolo di studio: 1)  Nessuno 2)  Licenza elementare 3)  Diploma di scuola media inferiore 4)  Diploma di maturita' 5)  Laurea I - Professione (specificare): ............................................................ Spedire il formulario, dopo aver eliminato le voci che non interessano a: Umberto Broccatelli u.broccatelli@agora.stm.it ************************************************************************************************ KEC gastas en Vicenza La cxiujara "Dutago" de la Katolika Esperanto-Centro (KEC) cxi-jare ne povas okazi en sia kutima renkontigxejo, cxar "Vilao Cagnola" estas fermita pro laboroj. Tamen gxi okazos, cxar la urbo Vicenza pretas akcepti la partoprenantojn la 20-an kaj 21-an de marto. Por kroma kotizo estas ankaux ebleco atingi Vicenza-n jam la 19-an vespere por vespermangxi kaj tranokti en la urbo. Bonvolu aligxi antaux la 10-a de marto. Por pliaj informoj turnu vin al: G. Corrado, via Palmanova 28, IT-20132 Milano, Italio. Tel. +39-2-26140244 ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 27 (1999-02-24) MARJORIE BOULTON EN LA DEKA MALFERMA TAGO DE LA CENTRA OFICEJO La plej sukcesa iniciato de novspeca Esperanto-arangxo en la 90-aj jaroj, la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, okazos jam por la deka fojo sabaton, la 24-an de aprilo, de la 10-a gxis la 17-a horo. La cxefa gasto de la aprila Malferma Tago estos la renoma verkistino Marjorie Boulton. Sxia ampleksa originala verkaro inkluzivas cxiujn brancxojn de beletro. Sxi estas ankaux populara pedagogo, kies cxefverkoj tiukampe estas la progresiga legolibro "Faktoj kaj fantazioj" kaj la famaj Barlastonaj Esperanto-kursoj. Marjorie Boulton estas certe ankaux la plej elstara kat-amanto en Esperantujo. Rondo Kato, kiun sxi prezidas, estas unu el la plej viglaj fakaj Esperanto-asocioj. Krom renkontigxo kun Marjorie Boulton, ankaux aliaj programeroj atendos la vizitantojn. Kiel kutime, la libroservo rabatos 10-procente siajn varojn -- kelkajn ecx pli multe -- kaj la laborantoj de la CO regalos la gastojn per kafo kaj teo. En la Malferma Tago antaux unu jaro Hector Hodler, la fondinto de UEA, estis unu el la gravuloj de la 90-jara historio de UEA kiujn oni omagxis per prelego. Cxi-foje eblos konatigxi kun verkoj de lia patro, se oni etendos sian vojagxon gxis Hago, en kies Komunuma Muzeo estas montrata ekspozicio de pentrajxoj de Ferdinand Hodler. _________________________________________________________ NORMALA RITMO REVENIS CxE KORESPONDA SERVO MONDSKALA Koresponda Servo Mondskala de UEA ricevis 419 korespondpetojn en 1998. KSM sekve revenis al la nivelo, kiu estis kutima en 1993-1995, kiam la nombro variis inter 362 kaj 421. La rekordaj jaroj 1996 kaj 1997 kun respektive 579 kaj 550 petoj restas en la statistiko kiel esceptaj pintoj. La petoj venis el 53 landoj (59 en 1997). Plej multaj petoj venis el Francio (70), Brazilo (59), Ruslando (38), Irano (22), Kubo (21), Madagaskaro (19), Pollando (13), Hungario (11) kaj Germanio (10). Novaj landoj en la KSM-statistiko estas Komoroj (9), Ugando (2) kaj Zambio (1). Oni povas ricevi adresojn de korespondemuloj sendante al KSM, kun du internaciaj respondkuponoj, jenajn detalojn: nomo, adreso, sekso, agxo, profesio, geedza stato, kiom da korespondantoj dezirataj, en kiuj landoj kaj pri kiuj temoj. La adreso de KSM estas: Koresponda Servo Mondskala, B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio. uea@inter.NL.net ************************************************************************************************ Likvido de Zamenhof-lernejo en Bjalistoko ___________________________ A Bjalistok, citta' natale di Zamenhof, stanno chiudendo la scuola intitolata all'iniziatore dell'esperanto. Sulla base di una lettera inviata da alcune insegnanti della scuola stessa, si sta attivando una campagna contro la decisione. ndr ___________________________ Tute escepte, pro la graveco de la afero, mi havigas al vi gazetaran komunikon de RET-INFO, t.e. retversio de "Eventoj" - pliaj informoj pri gxi cxe : http://www.hungary.net/esperanto Bonvolu instigi viajn konatojn reagi kiel indikite, kaj ankaux tra la ambasado de Pollando en la propra lando (en Francio : Ambassade de Pologne, 1-3, rue de Talleyrand, 75007 Paris) Oni povas memor(ig)i ke la nazioj fermis la lernejojn al Esperanto (dekreto de ministro de edukado de la Tria Regno Bernard Rust - 17a de majo 1935 -) kaj murdis familianojn de Zamenhof... Ni devas konscii ke tio povas esti komenco de procezo : unue la malaperigo de tiu cxi lernejo, eble poste de alia, kaj pli poste de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio, ktp, kaj fine de Esperanto mem... Reago devas esti tuja, amasa, vigla, preciza, konciza, tamen respektema. Kiu ne havas inspiron, emon, tempon, povas almenaº esprimi sian proteston kaj indignigxon per unu frazo : gravas cxefe la nombro de reagoj. Suficxas ke kelkaj - kiel mi faris - verku iom pli detale. Sukcesan agadon ! Henri Masson < esperohm@club-internet.fr > Tel & Fax : + 33 (0)2 51 31 48 50 ___________________________ L'ESPERANTO AU PRESENT : http://www.worldnet.net/~sat-esp/Masson.html SERVICE DE PRESSE : http://www.worldnet.net/~sat-esp/cabouge.html CENTRE MULTILINGUE (33 langues) D'INFORMATION SUR L'ESPERANTO : http://www.esperanto.net ************************************************************************************************ Hispana Kongreso Jen la definitiva adreso de mia web-pagxaro, en kiu, inter alie, vi povas trovi la informojn pri la "58-a Hispana Esperanto-kongreso" kaj "9-a Euxropa Esperanto-Forumo", kaj kie ankaux eblas konsulti la provizoran programon, aligxkondicxojn, logxadon, fotojn, ktp. La adreso estas: http://www.redestb.es/personal/a-casquero Mi informas krome, ke la Prezidanto de Hispanio, Mosxta Sinjoro José María Aznar akceptis la Honoran Prezidantecon de la "58-a Hispana Kongreso de Esperanto" kaj "9-a Euxropa Esperanto-Forumo", kiuj okazos en Castellón (Hispanio) 17-21 de julio 1999. Elkorajn salutojn: Augusto Casquero < a-casquero@redestb.es > (El Ret-Info de Eventoj - Hungario) ************************************************************************************************ IEK-99 en Metz, Francio Kiel eble vi jam scias, Internacia Esperanto-Konferenco 1999 okazos en Metz, Francio. La loka organizanto estas la Esperanto-Klubo de Metz, jam konata kiel eldonanto de kultura revuo La Gazeto. Temo de IEK-1999: "Mono kaj Civilizo". Certe vi emus debati pri tia demando, en epoko kiam mono okupas tiom da mensoj kaj laborkapabloj. Cxu mono helpis/as aux malhelpas la civilizigxon de la homaro? Kiel gxi rolas socie kaj kulture? De la 17a gxis 23a de julio 1999, ni konferencos en bela historia domo de la centra urbo. Okazos ekskursoj en lokoj gravaj por Euxropo: Luksemburgo, Scy-Chazellles (hejmo de Robert Schuman), Strasburgo ktp. Por tiuj kiuj deziros poste iri al Berlina UK, ni jam antauxvidas programon kun malmultekosta logxado de la 24 gxis la 30. Eblas aligxi cxe-la-linee: http://osiek.org/iek/metz99.html Gxis fino de februaro, la aligxkotizo estas je plej favora prezo. Je via dispono por pliaj informoj, via Bruno MASALA mailto:bruno@poetic.com http://osiek.org/bmasala (El Ret-Info de Eventoj - Hungario)