Esperanto - istruzioni per l'uso: I vantaggi dell'Esperanto La lingua internazionale Esperanto offre molti vantaggi, rispetto alle altre lingue: 1. Per apprenderla sono sufficienti pochi mesi. Si noti che la lingua inglese, per quanto semplice, richiede invece parecchi anni di studio, particolarmente se si desiderano acquisire, oltre alla semplice grammatica di base, la corretta pronuncia, l'intonazione e le numerosissime espressioni idiomatiche, che costituiscono praticamente la meta' di ogni normale testo o conversazione. 2. La partecipazione ai corsi di Esperanto e' quasi gratuita. Infatti le associazioni esperantiste sono costituite da volontari e non hanno fini di lucro. Si confronti con i prezzi dei corsi di lingue privati, spesso nell'ordine delle molte centinaia di Euro. 3. L'Esperanto offre ai giovani la possibilita' di viaggiare. Ogni anno viene pubblicato un libro, chiamato SERVIZIO PASSAPORTO contenente migliaia di indirizzi di esperantisti che offrono, in tutto il mondo, ospitalita' gratuita a chi sa parlare esperanto. Si confronti con i prezzi dei soggiorni all'estero, anche presso famiglie; 4. Ogni anno si tengono in ogni nazione i convegni internazionali esperantisti. Partecipando a tali convegni, i giovani incontrano centinaia di ragazzi e ragazze di tutto il mondo, scoprono altre culture ed altri modi di vita, si confrontano sui temi d'attualita' . Inutile dire che la partecipazione a tali convegni e' offerta a prezzo di costo: una settimana in Germania, ad esempio, a pensione completa e comprendendo conferenze, escursioni, concerti ed altro, costa circa 90 Euro; possibilita' analoghe esistono in Francia, in Austria, in Polonia, in Cecoslovacchia, in Ungheria, e naturalmente in Italia; 5. Attraverso l'Esperanto si accede ad una vastissima cultura mondiale. In Esperanto si trovano le traduzioni di tutti i migliori libri di tutte le letterature, dalla Bibbia al Corano, dalla Divina Commedia al Kalevala, da Goethe a Mickiewicz; esistono antologie delle letterature giapponese, cinese, australiana, brasiliana; esistono anche centinaia di libri originali: romanzi gialli, biografie, umorismo, teatro, tutto cio' che si puo' desiderare di leggere. 6. L'Esperanto e' internazionale. Come lingua interetnica non appartiene a nessun popolo; tutti i popoli si incontrano in parita' , perche' tutti devono fare lo stesso, piccolo sforzo per studiarlo. Viceversa l'Inglese e' la lingua di un popolo ben preciso, non di tutti; chi non nasce nella nazione giusta, resta sempre uno straniero e parla una lingua non propria. Testo di Marco Bezzi - 1995 Adatatto e rivisto da Francesco Amerio e Giuseppe Valente - 2004 ********************************************************************************************* Informado pri Esperanto estas senutila Kiu opinias tiel certe ne interesigxas al la enhavo de tiu cxi alvoko! Jes cxar tiu cxi alvoko celas tiujn esperantistojn kiuj, kiel mi, firme kredas ke informado estas esenca parto de nia agado. Homoj kiuj, kiel mi, opinias ke IEF havas nek adekvatan informmaterialon nek monon por gxin realigi. Al tiuj homoj mi apelacias, por ricevi financan helpon por ke nia asocio realigu tiujn informilojn disponigotaj poste al la grupoj kaj aktivuloj je tre malaltaj prezoj..." Antaux kelkajn semajnojn aperis la supran alvokon al la esperantistoj por ke ili helpu nian asocion realigi tauxgan informmaterialon. Dum kontribuoj komencas alveni ni invitas cxiujn sendi kelkdekeuran kontribuon por helpi IEF heldoni tauxgan informmaterialon. Kiu volas kontribui al la iniziato povas sendi la monon (kun indiko: "Por informiloj") al unu el jenaj IEF kontoj: -Banca Intesa BCI Ag.002 S.Gottardo MI ABI 03069 CAB 09446 N. Conto 36255-62; -pcxk. 37312204. amikajn salutojn Riccardo Pinori ********************************************************************************************* Universala Medicina Esperanto-Asocio sercxas reprezentantojn Ekde pluraj jaroj Universala Medicina Esperanto-Asocio(UMEA) ne havas Landajn Delegitojn (LD)en diversaj landoj. Tial ni sercxas aktivulojn (kuracistojn, apotekistojn, veterinarojn kaj aliajn sanitarajn fakulojn) membrigxi al UMEA kaj akcepti la postenon de Landa Delegito. El la subaj landoj ni atendas sinanoncojn: Auxstrio, Auxstralio, Britio, Danio, Hispanio, Italio, Korea Respubliko, Kroatio, Nederlando, Serbio kaj Montenegro, Svislando. Pli detalajn informojn mi donos al la interesuloj. D-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA ********************************************************************************************* Radioarkivo.org atingis 1000-an enarkivigitan radio-elsendon. Lancxita je la fino de 2003, Radioarkivo.org celas sonregistri Esperant-lingvajn kaj Esperant-temajn radio-dissendojn kaj stokigi en interreta-arkivujo por ke cxiuj povos auxskulti kiam ajn kaj kie ajn, lauxvole. Eble estas tauxga, ke la 1000-a elsendo estas malnova dissendo de Radio Havano Kubo, la unua Esperant-lingva dissendo kiun mi surbendigis preskaux 12 jaroj antauxe (decembro/1992). En tiu epoko, la interreto ne ekzistas en la formo kiun ni konas hodiaux. Fakte, en 1992, la komputila sondosier-formato "MP3" ekzistis preskaux nur surpapere. Hodiaux, tamen, septembro/2004, oni povas elsxuti pli ol 614 horojn de Esperantaj programoj (4,400 megabajtojn) de 24 elsendantoj, el la arkivujo cxe http://www.radioarkio.org. Per la formato MP3, oni povas facile auxskulti cxe la komputilo en la hejmo aux oficejo. Oni povas kopii al kompakta disko aux portebla MP3-ludilo kaj auxskulti Esperanton cxiutage en auxtomobilo, biciklo, vaganaro... kie ajn. Mi volas danki al vi, la geauxskultantoj, pro la sukceso de la arkivujo. Aparte, kaj ecx pli grave, mi volas danki la elsendantojn, kiuj faradas la programojn kaj permesas al mi kopii kaj plusendi la dissendojn. Mi esperas, ke mi povos sendi denove similan retposxt-mesagxon je la okazo de la 10,000-a dissendo enarkivigita cxe Radioarkivo.org. Amike, Scott REDD Omaha, Nebrasko, Usono arkivestro@radioarkivo.org http://www.radioarkio.org Notu: Por sciigi kiam novaj elsendoj estas enarkivigitaj, bonvolu aligxi Yahoo-dissendliston: radioarkivo-subscribe@yahoogroups.com ********************************************************************************************* Oktobra bier-festo en Munkeno La Munkena E-Grupo informas . karaj amikoj, okaze de la oficiala malferm-parado de la oktobro-bierfesto ni kunvenos ekde la 10a horo je la 18a de septembro en la EineWelthaus (Schwanthalerstr.) en Munkeno. El la korto de la domo ni rekte povos gxui la malferm-paradon kaj poste kune babili kaj trinki. La oktobro-festo nomigxas oktobro- kaj ne septembro- cxar gxi cxiam finigxos je la unua semajnfino de oktobro. Cxiu deka nebavara Esperantist(in)o ricevos de ni senpage unu litron da fresxa biero. Saluton Karl Breuninger ********************************************************************************************* Kontakt-sercxado inter Italio kaj Hungario Mi bezonus helpon por trovi familion en Italio, kiu havas 10 -16 jaragxan infanon. Mi havas 11 jaran filinon, kaj mi tre sxatus, ke sxi havus eblecon lerni la italan lingvon laux la helpo de itala knabo aux knabino. Almenaux unu el la familianoj devus sxcii esperante, cxar ni bedauxrinde ne parolas itale. ( Mi laboris cxe itala firmao Parmalat, kiel reprezentanto, krome mi havas Fiat Punto-n, sed itale mi ne parolas. hihi) Nia familio volonte gastigus italajn geinfanojn en la someraj semajnoj. Se vi havus eblecon por helpi min, por trovi kontaktojn, mi estus tre dankema. Amike: Gábor GRAF el Hungario g.graf@axelero.hu PS: Mi sendas du fotojn ankaux. [mi ne aldonis la fotojn sed mi povas sendi ilin lauxpete, renato] _______________________________________________ Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo ********************************************************************************************* Vatikanaj Euxroj sercxataj Samideano Herolt, logxanta en Brisbane (Auxstralio), kolektas cxiujn la malsamajn eldonojn de Euxraj moneroj. Gxis nun, li ne kapablis acxeti la Vatikanajn. Cxu iu povus helpi al li, aux acxetante aux donante adreson kiun li mem povos kontakti? Skribu rekte al Herolt, cxe fcs.ness@bigpond.com Dankon, Daniele Binaghi