Esperanto - istruzioni per l'uso: UNA UNIVERSITA' INTERNAZIONALE IN ESPERANTO Sapete che si puo' studiare a livello universitario in Esperanto? L'Accademia Internazionale delle Scienze San Marino (AIS) e' un'universita' riconosciuta come ente giuridico nella Repubblica di San Marino (ma non ancora in Italia), dove gli insegnamenti sono in varie lingue, ma l'Esperanto e' la lingua di maggior uso e quella in cui si devono presentare le dissertazioni per il diploma finale. Presso l'AIS si possono conseguire i titoli accademici di "bakalauxro", "magistro", "doktoro", "habilitdoktoro", che corrispondono come impegno di studio, piu' o meno ai vecchi titoli italiani: diploma universitario, laurea quadriennale, diploma di perfezionamento e dottorato di ricerca. Per i nuovi titoli dell'universita' italiana riformata ci sara' una tabella di confronto. Chi ha gia' titoli nazionali, puo' farli "adottare" dall'AIS, cioe' conseguire un titolo dell'AIS corrispondente a quello nazionale, sostenendo alcuni esami ulteriori. L'impegno che l'AIS richiede e' maggiore di quello richiesto nelle universita' nazionali, ma il prestigio che da' nella comunita' esperantofona e' del pari maggiore. I corsi sono compattati in otto ore, corrispondenti ad un credito del sistema europeo, e si svolgono in diverse parti d'Europa, solitamente in occasione di manifestazioni esperantiste; la prossima sessione si svolgera' a Savona durante il Festival Pasquale della Gioventu' Esperantista Italiana. L'AIS non cura tutto lo scibile universale, ma predilige studi che riguardano l'internazionalita' della scienza, e che non sempre si trovano nei curricula delle universita' nazionali: eurologia, pedagogia cibernetica, turismo, storia della scienza, letteratura comparata; ma ha anche, ovviamente, alcuni corsi in discipline piu' tradizionali, come informatica, matematica, filosofia, statistica. I docenti appartengono ad universita' qualificate come ad esempio Gottinga, Bonn, Monaco, Torino, Padova, Roma, Vienna, Paderborn, Uppsala. Tra i docenti c'e' un premio Nobel e membri di accademie scientifiche nazionali ed internazionali. Carlo Minnaja minnaja@math.unipd.it ********************************************************************************************* Informado pri Esperanto estas senutila. Kiu opinias tiel certe ne interesigxas al la enhavo de tiu cxi alvoko! Jes cxar tiu cxi alvoko celas tiujn esperantistojn kiuj, kiel mi, firme kredas ke informado estas esenca parto de nia agado. Homoj kiuj, kiel mi, opinias ke IEF havas nek adekvatan informmaterialon nek monon por gxin realigi. Al tiuj homoj mi apelacias, por ricevi financan helpon por realigi tiujn informilojn disponigotaj poste al la grupoj kaj aktivuloj je tre malaltaj prezoj. La informmaterialo, realigota kunlabore kun francaj esperantistoj, antauxvidas faldfoliojn, brosxuron kaj gluinsignojn (se vi deziras ricevi la dosieron, kun fotoj de la materialo, bonvolu tion peti al mi per elektronika posxto). La laboro estas iom ambicia cxar estas antauxvidata elspezon de proksimume 10.000 Euxroj. Ni komencos per la plej urgxaj informiloj, fidante je la malavareco de la esperantistaro por kompletigi la eldonadon. Kiu volas kontribui al la iniziato povas sendi la monon (kun indiko: "Por informiloj") al unu el jenaj IEF kontoj: Banca Intesa BCI Ag.002 S.Gottardo MI ABI 03069 CAB 09446 N. Conto 36255-62; pcxk. 37312204. Por "disrompi la glacion" mi malfermis la liston de la kontribuantoj per 100 Euxrojn . Amikajn salutojn al cxiuj Riccardo Pinori napinori@tin.it ********************************************************************************************* Agado Espero: pri esperantistoj en milito Mi dauxre pensas, ke ni faras tro malmulte por helpi esperantistojn en militantaj regnoj. Efektive la idealisma elano de la tempoj cxirkaux la unua mondmilito devus iom hontigi nin pro nia hodiauxa praktikismo. Bonsxance tamen kelkaj faras ion laux siaj eblecoj. Cxi tiu mesagxo estas dank-esprimo al Daniel Durand, Hans Bakker, Rubèn Feldman Gonzalez kaj pastro Duilio Magnani, kiuj kune kun la laborantoj en la Afrika Oficejo provas helpi diversmaniere niajn samideanojn en Kongo. Tute aparte mi volas danki la sudafrikajn esperantistojn, kiuj lastatempe akceptis cxe si kaj helpis diversmaniere multajn rifugxintojn. Se vi volas kunhelpi per organiza laboro, kontaktu min. Agado Espero terure mankas je laborantoj. Se vi volas kunhelpi finance, vi scias, ke vi povas dauxre pagi al la konto Espero (bonvolu indiki: "por lingvo de paco"). Ni ne estu malpli idealismaj ol niaj prauloj en la komenco de la pasinta jarcento. Dankon! Renato Corsetti Prezidanto de UEA ______________ de: Jean Paul Alexis temo: Respondo al via mesagxo de la 1a de julio 2004 pri la foto Karega prezidanto Renato, povu Dion beni vin! Ni varmsalutas vian intereson kaj kompaton por la geesperantistoj estantaj en la milita situacio. Ni scias, ke la homo ne estas unuopa ajxo sed unu homaro. Karega prezidanto pardonu, ke ni dum unu semajno ne skribis aux respondis al via demando, cxar en cxi tiuj lastaj tempoj ni ne havas la financajn rimedojn utiligi Intereton. Ni pensas en nia raporto de 2003, ni faris mencion de tiu lernejo (bvl legi la revuon Esperanto n° 1168(3) Marto 2004 en la pagxo 52 legu la artikolon "Cxu granda E-centro en Goma" En 2003 niaj geklubanoj du s-ro Alphonse Waseka kaj frauxlino Gertrude B iris al Kalonge kaj Kavumu disvastigi Esperanton laux peto de s-ro Daniel Durand el Monda Funduso de Solidareco kontraux la Malsato. Tie en Kavumu estas tiu lernejo konstruita de Euxropa Unio. La instruado estas en la franca, sed en la kadro de Mondcivitaneco la respondeculo de la SMAE s-ro Aimé Bisimwa enkondukas la Esperanto-kurson en la programo. Niaj du klubanoj,kun la malmulta scio, kiun ili havis de nia paca lingvo, ili transdonis gxin al instruistoj de tiu lernejo. Ni ne scias, kiom da lnfanoj lernas en tiu lernejo sed unu afero estas certa, ke la lernejo estas kompleta ciklo de unuagrada. Oni devus reiri al Kalonge kaj Kavumu vidi la evoluon sed la financaj rimedoj mankas kaj oni cxiam atendas la E-seminarion por regi la lingvon. Sciu do ke ni solaj surportis la kostojn. Pri la materialoj, s-ro Daniel sendis al ili kelkajn por la komencantoj. Koncerne la militojn en Bukavu estas unu esperantisto de Suda Afriko, nomita Magali, kiu skribis al ni ke li prizorgas unu esperantiston de Bukavu rifugxintan en Suda Afriko, kies patro mortis dum la milito. Li sin turmentas ankaux pri la situacio de sia patrino restinta en Bukavu. Dio benu. Karega prezidanto kaj frato, ni petas vin transdoni niajn dankemojn al s-roj: Daniel Durand, Hans Bakker, Rubèn Feldman Gonzalez kaj pastro Duilio Magnani pro ilia intereso al Afriko kaj precipe al cxi tiu terparto. Jean Paul Alexis ********************************************************************************************* Esperanto sur la Komoraj Insuloj Mi estas MIHIDJAHI ALI MZE, 32-jara instruisto en elementa lernejo. Mi havas unu edzinon kaj du filojn. Unue mi pardonpetas cxar mi cxiam ricevas rete novajxojn/informojn pri Esperanto el la afrika oficejo de UEA, sed miaj financa situacio ne ebligas al mi respondi cxar mi ne havas komputilon en mia domo kaj tial mi devas veturi al la cxefurbo kaj acxeti konektan karton po 10 $ hore. Nun mi ricevis mian unuan subvencion de Hans Bakker kaj tio helpos al mi respondi al miaj korespondantoj. Mi jam disdonis la subvenciojn ankaux al la koncernaj kluboj kiel petite;ili dankis kvitancis aeroposxte pri ricevo. De 1998 mi cxiam lancxas kampanjon de informado al miaj samvilagxanoj pri la internacia lingvo kaj ties lernado. En 1999 mi starigis la unuan klubon LA KOMORA ESPERO en mia vilagxo. Mi aliris aliajn regionojn kaj tiel starigis 2 aliajn klubojn en 2 regionoj : la KOMORAJ LUNO EN 2002 kaj LA KVAR STELOJ EN 2003. En 2004, mi iris al la suda regiono kaj mi restis tie dum 1 monato por instrui la internacian lingvon kaj mi havis la sxancon starigi la 4-an klubon kiu nomigxas LA SUDA ESPERANTA KLUBO ( La S.E.Ko ). Nun mi intencas starigi la cxefan klubon en nia cxefurbo MORONI kaj poste en 2005 ni fondos NACIAN ESPERANTAN ASOCION. En mia regiono (nordo) mi jam komencis instrui Esperanton per nia regiona radiostacio antaux 3 semajnoj. Miaj klopodoj koncernas nur unu el la 4 insuloj kiuj konsistigas KOMOROJn. Mi ne havas la eblecon flugi al la tri aliaj insuloj , kaj mi planas korespondan kurson por la personoj kiuj logxas en tiuj 3 insuloj sed kiel ? Tio necesigas financajn rimedojn. Mi ofte ensxuldigxas por havi monon, per kiu mi vizitas miajn gelernantojn. Mi tute ne povas peti, ke ili repagu al mi miajn elspezojn kvankam mono ja mankas al mi. Kiel instruisto, mi havas 100 euxrojn kiel salajron. Tiu cxi jam ne suficxa por prizorgi mian familion estas pagata kun malfruo de 4 gxis 5 monatoj. Mi ofte ne skribas, kio ne signifas, ke mi dormas, sed mi opinias, ke anstataux uzi 10 dolarojn por retumi, mi anstatauxe utiligas ilin por veturi kaj al aliaj lokoj, al kies anoj mi instruas Esperanton. Kelkefoje mi petas de estroj de privataj lernejoj, ke ili disponigu al mi tempon, eble unu horon semajne, por ke mi instruu Esperanton. Ili cxiam postulas de mi atestilon aux dipolomon pri gxi sed mi ne havas. Tial mi tre bezonus partopreni al universala kongreso aux internacia arangxo por ekzamenigxi, sed gxis nun mi neniam havis tiun sxancon. Mi tre dezirus sendi artikolojn al la revuo ESPERANTO kaj KONTAKTOJ sed pro monmanko mi me povas fari tion. Mi havas multon por skribi nun sed mi ne povas cxar mia retfakturo estos altega. Mi tutkore dankas la oficistojn de la afrika oficejo, kiu memoris min okaze de mia 32-jarigxo. Tre belan bildtkartojn mi ricevis. MIHIDJAHI ALI MZE NDZAOUZE -MITSAMIOULI KM-MORONI KOMOROJ E-posxto : ********************************************************************************************* Korespondi deziras: pola studentino Saluton, Mi nomigxas Kasia Idziaszczyk. Mi estas studentino de pola filologio. Mi logxas en Lodzo (Polando). Mi interesigxas pri kulturoj kaj moroj de aliaj landoj. Mi sxatas turizmon. Kompremeble literarujon de aliaj landoj. Mi lernas francan, italan, anglan. Antaux nelonge mi komencis lerni Esperanton. Mi desiras trovi korespondaton aux korespondantion el via lando.Cxu vi povas helpi al mi trovi lin/sxin? Mi estos tre dankema. MI desiras al vi multe da felicxo. Salutas, Kasia Idziaszczyk