Esperanto - istruzioni per l'uso: PLL (PremLeterListo) Per diffondere l'Esperanto bisogna informare i non esperantisti, pur avendo poco tempo e denaro. L'ottimizzazione si ottiene secondo me con i seguenti mezzi: 1- Lettere ai direttori dei giornali, settimanali e mensili, 2- Interventi nelle rubriche radiofoniche della RAI, tipo Prima Pagina del mattino. 3- Pressione sui politici specie sui nuovi parlamentari europei. - Da 7 anni ho iniziato con una lettera pubblicatami da Montanelli sul Corriere. Altri amici mi hanno seguito. Il gruppo si chiama PLL (PremLeterListo). Sono state finora pubblicate oltre 53.700.000 copie di nostre lettere su molti giornali e riviste. Gli argomenti delle lettere ? Tutti quelli legati alla multiforme realta' mondiale, quando sia evidente che una migliore comunicazione, per mezzo dell'Esperanto, fra popoli di lingue diverse, potrebbe portare dei vantaggi in fatti specifici noti o dimostrabili. Se sei capace di scrivere una lettera corretta, breve, chiara, concisa, prudente ed equilibrata, incominciala subito, rivedila 2 o 3 volte, consigliati con qualche amico, e dopo alcuni giorni, solo se ti soddisfa, spediscila, ma *personalizzata*, a piu' giornali per posta elettronica. Si inneschera' una reazione a catena, utile per l'Esperanto, cioe' per tutti. Per chiarimenti : dantechier@aliceposta.it Dante Chierico- Schio (Vicenza) ********************************************************************************************* Libroj pri itala cxe-mara regiono kaj, se vi insistas, ankaux aliaj libroj Italoj, kiel oni scias, estas realtive avangardaj sed el la organiza vidpunto iom originalaj, por tiel diri. Ekzemple la solaj libroj en Esperanto lastatempe eldonitaj en Italujo estas ne-libroj-sed-tamen-libroj, cxar ili estas produktataj lauxmende per la nun eblaj rimedoj. Temas pri klarigoj historiaj, geografiaj kaj literaturaj pri unu el la plej tipaj italaj regionoj, la tiel nomata "maremo" (=mar-borda regiono) de Toskano. Tie, aux iom apude en Florenco, cetere, okazos la Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2006-a. do, jen plia kialo por konatigxi kun gxi. Ili cxiuj estas tre ricxe ilustritaj per koloraj fotoj. La verkinto/tradukinto/redaktinto estas Pjer-vitorjo Orlandini (Pier Vittorio Orlandini), logxanto en tiu parto de Italujo kaj pasia enamigxinto al sia regiono. Jen titoloj kaj prezoj en euxroj: * Grosseto kaj cxirkauxajxoj - 16 euxroj * Ekskurso tra la primarema literaturo - 17 euxroj * Rigardo tra la provinco de Grosseto - 30 euxroj Cetere cxe la libroservo de Itala Esperanto-Federacio oni povas acxeti amaseton da aliaj libroj en Esperanto. Vi povas vidi ilin en en la reta katalogo en www.esperanto.it, se vi sukcesas trovi la katalogon en gxi. Ni ne reklamas pri nia reta katalogo, cxar ni estas modestaj, sed, se vi promesas ne disvastigi la informon, mi diros al vi, ke vi povas trovi gxin rekte per http://www.esperanto.it/html/fei/pubblicazioni.htm . Eblas mendi ilin cxe Itala Esperanto-Federacio: Federazione Esperantista Italiana via Villoresi, 38 20143 Milano tel. +39-02-58100857 Sendokostoj: 10% (sed minimume 2 euxroj) ********************************************************************************************* Unuaj movoj en la instituto Zamenhof en Lome Jam pli ol kvar jarojn klopodoj estas farataj por la konstruado de Esperanto-lernejo en Togolando. Nun pli kaj pli realigxas la revo, cxar la lernejo estas preskaux preta kun la nomo INSTITUT ZAMENHOF. En septembro 2004 gxi malfermos siajn pordojn al Togolandaj infanoj. Gxi ekparoligas pri si. 1- Helpkurso en la instituto Zamenhof en Lome Kurso por prepari jarfinan ekzamenon okazis merkrede kaj sabate, de la 5-a de majo gxis la 12-a de junio 2004. 44 gelernantoj de la kvara klaso de la mezgrada lernejo enskribigxis; du el ili neniam partoprenis. Do 42 sekvis la kurson gxis la fino. Estis entute kavar instruistoj kaj unu gardisto. Dum la unuaj instruis, la alia zorgis pri la pretigo de la klascxambro. La instruado cxefe temis pri matematiko, fizikaj sciencoj, franca, angla, historio kaj geografio. La lastan tagon la gelernantoj kaj instruistoj ricevis informojn pri E-o kaj pri Instituto Zamenhof. 2- Italoj al Togolando tra Benino La 19-an de junio 2004 deko da italoj vizitis Togolandon. Ili jam antauxe estis en Benino por la inauxguro de flegejo kaj pregxejo, kies konstruadon italaj katolikoj kaj IKUE-anoj financis. La italoj profitis la okazon por viziti Togolandon, precize la cxefurbon. Ties Esperantistoj akceptis ilin en la ejo de la afrika oficejo. Poste ili vizitis diversajn lokojn de la urbo. Ilia vizito finigxis en la instituto Zamenhof, kies ili povis longe babili kun Togolandanoj en Esperanto aux en la franca, cxar ne cxiuj vizitantaj italoj estas Esperantistoj. Ilin gvidis la pastro Duilio MAGNANI, la sola Esperantisto en la grupo. Tiu cxi profitis la okazon por disponigi mondonacon al Afrikaj IKUE-sekcioj pere de la afrika oficejo de UEA en Lome. 3- Franco nun gastas en Togolando La 27-an de junio 2004 s-ro Alexandre ROUSSET, fondinto de la firmao INTERLAND, alvenis al Togolando. Por scii pri la firmao INTERLAND oni konsultu la junian numeron de Esperanto en 1988. Post pluraj jaroj da laboroj ene de la firmao, li studis ankaux pri juro. Pro tiu cxi li nun estas en Togolando por prezenti sian doktorigxan disertacion en la universitato de Lome. Li gastas nun en domo de gepatroj de Esperantistoj, kiuj estas gastigantoj de la pasporta servo. S-ro ADJE Adjevi plucxicxeronas lin, kiel li kutime faras por Esperantistoj vizitantaj Togolandon. En Togolando Alexandre vizitas Esperantistojn, kaj prelegos ankaux en la instituto Zamenhof, al kiu li donacis librojn franclingvajn. Li restos en Togolando gxis la 16-a de julio. GBEGLO Koffi, B.P. 13169, Lome, TOGOLANDO Tel : (228) 227 21 17 (228) 227 51 64 Posxtelefono :(228) 928 16 26 E-posxto : esp.togo@cafe.tg ********************************************************************************************* Trasmissioni sull'Esperanto da Radio Nuova Macerata Mercoledi', 30 Giugno 2004, alle ore 11, Radio Nuova Macerata, ha iniziato a trasmettere una rubrica dedicata alla lingua internazionale Esperanto ed al movimento esperantista, curata dal Direttore della Radio marchigiana, Nazzareno Tiberi. E' possibile ascoltare le trasmissioni per radio sintonizzandosi sulle seguenti lunghezze d'onda: FM 90.000 - 96.900 MHZ, oppure attraverso Internet collegandosi al sito: http://www.radionuova.com/index2.htm, andando, dalla pagina principale, su "Radio Nuova Live". Ospite della prima trasmissione e' stato il presidente nazionale della Federazione Esperantista Italiana, il professor Aldo Grassini. Marco Menghini marco_menghini@yahoo.it ********************************************************************************************* Brokantajxoj en http://katalogo.uea.org Post kelkaj tagoj da publika testado ekde nun estas plene uzebla la nova parto de la reta Katalogo de UEA - Brokantajxoj. En tiu cxi parto oni trovas la liston de preskaux 950 titoloj da E-libroj, cxefe eldonitaj en la unua duono kaj la mezo de la pasinta jarcento. La parton oni povas atingi per rekta adreso http://katalogo.uea.org/katalogo.php?st=brok Bonvenon por uzi! Andrej Grigorjevskij ********************************************************************************************* Usonano dum 2 monatoj en Italio sercxas kontaktojn Karaj Esperantaj Komunumuloj! Mi estas Esperanta parolanto, logxanta en Usono. Mi kontentas scii pri la Itala Esperanta komunumo. kaj felicxas pri la Firenze Universala Kongreso kiu alvenos en 2006. Mi estos Italie ek de la unua Julio gxis la 30 Auxgusto, tiu jare: 2004. Espereble mi ne nur vizitos al mia granda Itala familio, sed akaux vin, kiu mi konsideras alia granda familio. Ankaux se estas feria tempo por vi, eble mi povas konatigxi vin. Se vi sxatus konatigxi eksterlandaj Esperantistoj tiu estas oportuno por vi. Mi ankaux parolas la Itala, la Franca kaj la Hispana. La Angla kaj Itala estis miaj denaskaj lingvoj. Esperanto estas mia preferata lingvo por facila kaj klara kaj simpla. Naturo mi tre sxatas kaj esperas viziti gxin multloke en Italio. Se vi sxatus konatigxi min, se vi sxatus lerni pri ion kiu mi povas instrui, aux se vi nur volas praktiki vian samideanan lingvon, vi povas kontakti min je: scio32@yahoo.com Sendu vian telefonnumeron. Mi ne scias kiam mi estos je komputilo Italie. Bonvolu kontroli tiun leteron poste,( Hodiaux estas 29 Junio 2004) Cxar eble vi trovos en tiu letero Telefon numeron kie vi povas kontakti min Italie. Mia unua logxloko estos je Esperantistoj apud Bologna. Mi ankaux logxos je amikoj, studantoj de Ramtha Pago pri Ramtha havas Itala parto sed bedauxrinde ankoraux ne Esperanta. Mi ankaux amikas kun la fundanto de Rebirthing, Leonard Orr, estas ankaux Rebirther, kaj vizitos Itlalaj Rebirthers. Aliaj amikoj estas la grupo de Silva Menso Rego, (Controllo Mentale Silva: Silva Mind Contol: Mi estis instruisto de tiu kurso, sed neniam en Esperanto). Mi sutdis kun Anthony Robbins. Mi scias pri fiungropremo(digitopressione) kaj partoprenas en aliaj multaj belegaj talentoj kun uloj de multaj landoj kaj eblecoj. Sed kion mi ankoraux ne scias estas multe pli vasta ol kiu mi jam scias. Mi estas tre humila! scio32@yahoo.com ********************************************************************************************* La 26-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (REF) 31/07-08/08 2004 La familio Cseke el Mali Idjos', hungarlingve Kishegyes (Kis'hedjes') arangxos la 26-an Renkontigxon de Esperantistaj Familioj (REF) ekde la 31-a de julio gxis la 8-a de auxgusto 2004 en la vilagxo Mali Idjos' (Auxtonoma Provinco Vojovdino, Respubliko Serbio) Estas atendataj proksimume 10-15 familioj kun infanoj kiuj aktive portoprenos cxiutagajn programojn. Akcepteblas nur tuttempaj partoprenontoj. La renkontigxejo estos la farmo Kátai apud Mali Idjos', kiu estas konata porinfana natura ripozloko kun parko, ludejo, 15 diversgrandaj cxambroj (2- gxis 12-litaj), kelkaj ejoj en la domo kaj ekstere por cxiutagaj aktivadoj. Al la farmo apartenas ankaux dombestejoj (por cxevaloj, azenoj, sxafoj, kaproj, porkoj, kokoj, meleagroj, anasoj, anseroj k. a.). La farmo posedas propran kuirejon (kie oni kuiras laux la vilagx-gusta tradicio, por viandmangxantoj kaj vegetaranoj) kaj malgrandan vendejon. La programojn kunarangxantos cxiuj partoprenantoj (komuna kantado, desegnado, manlaboroj, sportludoj, posttagmeze banado en la vilagxa baseno). Estas antauxvidataj ankaux interesaj tuttagaj ekskursoj al la bestogxardeno en Palic' (45 km) kaj Bas'ka Topola (12 km). La programoj estos sxangxeblaj laux interkonsento de la partoprenantoj. La informoj pri aligxo, aligx-kotizo kaj pagmaniero troveblas je: www.ref2004.org Pluaj detalaj informoj estas riceveblaj de la familio Cseke: II. Rákóczi Ferenc str. 32 YU-24321 MALI IDJOS Serbio kaj Montenegro Tel.: 381 24 731 170 Retadreso: csoke@eunet.yu Laux la skriba informo de la familio Cseke, sciigas Boriða Miliãeviã prezidanto de Vojvodina Esperanto-Ligo (VEL), Novi Sad, membro de Balkana Esperanto-Komisiono de UEA _____________ Renato Corsetti