Esperanto: istruzioni per l'uso - la diffusione dell'Esperanto. L'Esperanto e' una lingua a tutti gli effetti, per cui, una volta acquisita, viene usata per i piu' svariati scopi. Non e' quindi possibile stabilire, neanche approssimativamente, il numero di persone che lo conoscono e lo usano. Tuttavia, alcuni dati, facilmente verificabili, possono dare un'idea della sua diffusione nel mondo. L'Associazione Universale Esperanto (UEA), i cui membri provengono dalle parti piu' attive della comunita' esperantista, ha associazioni nazionali affiliate in 55 paesi. Calcoli basati sul numero di testi didattici venduti e sull'affiliazione alle sezioni locali mostrano che il numero di persone con qualche conoscenza della lingua si pone sull'ordine dei milioni. Ci sono esperantofoni in tutte le parti del mondo, incluse notevoli concentrazioni in paesi assai diversi tra loro come Giappone, Brasile, Iran, Madagascar, Bulgaria e Cuba. In Italia gli iscritti alla Federazione Esperantista Italiana (IEF) sono circa 1.000. E' opportuno per sottolineare che molti esperantisti, per scelta o per inerzia, preferiscono non iscriversi alle associazioni esperantiste. ********************************************************************************************* Elenco firmatari dichiarazione FEI a favore dell'Esperanto Ecco, come da comunicazione di Marco Menghini, l'elenco dei candidati che hanno firmato come singoli la dichiarazione proposta dalla FEI in occasione delle elezioni europee. Debbo, anche a nome di Aldo Grassini e Marco Menghini, ringraziare tutti gli esperantisti che hanno trovato e continuano a trovare indirizzi elettronici di candidati (in particolare Michela Lipari e' riuscita a trovarne moltissimi) e tutti quelli che personalmente contattano candidati. Renato Corsetti ________________ Alleanza Nazionale: Dressi Sergio Stubing Solvi Comunisti Italiani: Cossutta Armando Cancrini Luigi Uniti per l'Ulivo: Fassino Piero Napoletano Pasqualina Sbarbati Luciana Forza Italia: Ancora Nelida Santini Giacomo Radicali - Lista Bonino: Cappato Marco Lista Occhetto - Di Pietro: Fierro Augusto Maggio Rosa Lecce Anna Maria (?) Cardilli Andrea Campagna Aldo Girlanda Anna Maria Novelli Diego Rifondazione Comunista: Pellegrini Paola Bertinotti Fausto Verdi: Moruzzi Marco D'Angelo Piero Frassoni Monica Molgora Marco Rozza Maurizio Covre Pia Guarrera Luigi Negro Chicco Boncompagni Maria _____________ Renato Corsetti ********************************************************************************************* Esperantistino por Euxropa Parlamento Tra tuta Silezio oni povas rimarki afisxojn kun rufhara virino. Sxi estas Margareta Handzlik, vera esperantistino, kiu kandidatigxas al Euxropa Parlamento el silezia listo de Platforma Obywatelska - nuntempe la plej populara pola partio. Vizitu sxian TTT-pagxon: www.malgorzatahandzlik.com, kie vi povas trovi ankaux esperantan version (alklaku vorton Esperanto). Margareta Handzlik situas sur la tria loko kaj estas la sola virino sur la listo. Laux nuna apogo de polaj partioj la silezia listo de Platforma Obywatelska gajnos versxajne tri lokojn en Euxropa Parlamento. Do ekzistas reala ebleco, ke Pollandon en EP reprezentos esperantistino. Mi petas vian apogon al Margareta Handzlik dum vocxdonado la 13-an de junio. Parolu al viaj amikoj pri lingva problemo en Euxropo, pri freneze altaj kostoj de tradukado, pri facila solvo far' akcepto de Esperanto kiel lingvo por transnacia komunikado. Estus bone, ke ni, esperantistoj havu en EP ne nur kontrauxulojn aux amikojn de Esperanto sed ankaux parlamentanon, kiu mem konas la Internacian Lingvon kaj mem gustumis la fenomenon. Margareta HANDZLIK listo n-ro 1 kandidatino n-ro 3 Amike via Georgo HANDZLIK Estro de Elektokomitato de Margareta HANDZLIK ********************************************************************************************* ISCRIVETEVI AL PIU' PRESTO AL CONGRESSO ITALIANO DI ESPERANTO!!! Il tempo e' tiranno e ormai manca poco al prossimo congresso italiano di Esperanto, che si svolgera' a Treviso dal 3 al 7 settembre 2004. Per facilitare il lavoro al Comitato Organizzatore, chiunque fosse interessato ad iscriversi, e' pregato di farlo al piu' presto. Ora c'e' ancora la possibilita' di scegliere l'alloggio piu' adeguato alle esigenze di tutti. Il tema, di grande attualita', e' il problema del multilinguismo in Europa, aggravatosi dall'ingresso di 10 nuovi stati membri. Le quote di iscrizione sono (in Euro): per i soci FEI e gli stranieri: 50 Euro per i familiari di soci FEI o di stranieri e per i soci IEJ: 25 Euro per chi non e' socio FEI: 70 Euro per i familiari di chi non e' socio: 35 Euro per i portatori di handicap: 13 Euro FEI: FEDERAZIONE ESPERANTISTA ITALIANA IEJ: GIOVENTU' ESPERANTISTA ITALIANA E' possibile pagare la quota di iscrizione alla FEI o IEJ prima del congresso. Ci sono diverse possibilita' di alloggio. Ecco alcuni prezzi (in camera doppia) HOTEL AL FOGHER (3 STELLE) EURO 67,00 al giorno pensione completa - SEDE DEL CONGRESSO - HOTEL CONTINENTAL (4 STELLE) EURO 39,00 al giorno pernottamento e colazione BED AND BREAKFAST EURO 25,00 al giorno pernottamento e colazione per maggiori informazioni: flavia.dalzilio@esperanto.it FLAVIA DAL ZILIO Via Cappella, 17/2 31059 ZERO BRANCO (TV) flavia.dalzilio@esperanto.it http://iej.esperanto.it/ ********************************************************************************************* Euxropa Komisiono volas vian opinion pri lingva diskriminacio Euxropa Komisiono lancxis 'auxskultadon' pri diskriminacio kaj ankaux volas vian opinion. Estus bonega sxanco mencii la mankon de agadoj kontraux lingva diskriminacio. Sekvu la ligon cxe: http://europa.eu.int/comm/employment_social/fundamental_rights/greenpaper_en.htm . Bedauxrinde, vi ne rajtas uzi cxiujn lingvojn kaj estos pli facile se la angla via gepatra lingvo! Bv. plusendi kaj diskonigi! Amike Dafydd ______________ Dafydd ap Fergus Direktoro Komunikadcentro de EEU/UEA Rue Royale St.Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat 1030 Brussel 00 32 0486 753 980 komunikadcentro@esperanto.org www.lingvo.org ********************************************************************************************* Junio 2004: somero alvenas en Kastelo Grezijono! Do la Kulturdomo de Esperanto - Kastelo Grezijono (apud Angers) proponas programon en dolcxa regiono: - 26-28a de junio: laborsemajnfino (vi manlaboras kaj vi logxas/mangxas surloke senpage) - de 3a de julio gxis la 21a de auxgusto: stagxo de Esperanto dum 1 semajno (diversniveloj kaj aliaj aktivajoj) - 14-21a de auxgusto: malkovru la regiono bicikle kontakto tel/fakso: +33 (0)2 41 89 10 34 retmesagxo: grezijono.kastelo@free.fr ttt-ejo: http://grezijono.kastelo.free.fr ********************************************************************************************* E-o Somerumo je Sudnigramara bordo Estimataj gesamideanoj, kiel Mi jam informis Vin, sur la Suda Nigra Mara bordo de la 01 Junio gxis la 31 de Septembro okazas kursoj de Esperanto por komencantoj laux rekta metodo de Lasto kaj parolanta rondo. Temo de diskutoj en parolanta rondo povus esti: La instruadigo de Eo en mez- kaj altlerneoj kiel libera/liberelektebla/.Jam estas kandidatinoj el jamaj soclandoj por la Unua grado kaj por parolanta rondo. Se Vi rememoras la Somera Eo Universitato en kvartalo Meden Rudnik , nun parto de Burgas, kiam la nombro de la partoprenintoj atingis 200 personojn po jare, de 12 gxis 16 landoj po jare. Cxu la Sekvonta temo ne povas esti Esperanto en Paperaj kaj elektronikaj medioj? Esperanto laborlingvo en EU gxis la 2010 jaro? Atendas proponojn ! Mi petas la Instruistoj el diversaj landoj, kiuj volas instrui dum la somerumo anonci Siajn preferojn kaj amatajn temojn. Ni preferus instruistojn, kiuj venos kune kun grupoj. Se la grupo povus esti de neesperantistoj. Kiu unu fojon vizitis tiun neforgeseblan lokon, volas cxiujare denove viziti gxin. Tio ne estas reklamo. La partoprenkotizo estas preskaux simbola 7 Euxroj po tage:Noktado en bungaloj/necesejo kaj banejo ekster la bungaloj/, Mangxado en nova kaj bela restoracio, Eo kursoj. Estos suficxe multe da tempo viziti: Plagxojn: Urbajn kaj Sunbordajn, Muzeojn, Pregxejojn / Malnovaj, Novajn kaj Antikajn/, Antikajxojn, Ekspoziciojn, Bazarojn, Dolcxajxejojn, Disko- kaj Distroklubojn, Promenadi: en la Antika urbo, per barkoj kaj boatoj, trameto, Fisxkapti kaj Fisxbongusti, Bongusti diversajn bulgarajn naciajn mangxajxojn en similan etoson, Viziti Faman Sunan Bordon ktp. Demandu ALIGxILON! lasto@mail.bg lasto11@yahoo.co.uk ********************************************************************************************* Hungaro en Italio Estimataj Samideanoj! Pardonu, ke mi per mia letero vin embarasas, sed mi planas vojagxon en julio en Italion laux la vojo: Rimini - Riccione - San Marino - Roma - Assisi - Pisa - Firenze. Survoje mi tre volonte renkontigxus kun italaj esperantistoj. Cxu vi povus helpi al mi kunarangxi tian renkontigxon? Se jes, mi petas vin, respondu al mia adreso. Se vi havas ian italan korespond-liston, sendu mian peton al gxi. Atendante vian baldauxan leteron elkore salutas vin: Aleksandro Horváth Sándor H-2541 Labatlan Zalka Mate ltp. 32/4 ********************************************************************************************* El la esperantistoj en la militanta regiono de Kongo Karaj listanoj, mi provis kompreni, kiel fartas esperantistoj en la regiono de Kongo, en kiu reeksplodis milito. Pri tiu regiono, kiel vi eble memoras, okupigxas la projekto de UEA "Lingvo de paco/Urrurimi rw'amahoro". Jen mesagxo, jxus ricevita, el tiu regiono. Mi nur redaktis gxin iomete lingve. Mi sendas gxin al vi, por ke vi estu informataj pri tio, kio okazas en la regionoj de Esperantujo, en kiu estas milito. La subtenon, tiun malgrandan kaj simbolan subtenon, kiun ni povas doni al tiuj esperantistoj, venas el la Fondajxoj Afriko kaj Espero. Amike Renato ____________ de: Jean Paul Alexis temo: Respondo al via mesagxo pri la milita situacio en Bukavu kaj pri la geesperantistoj kaj Esperanto en Bukavu ____________ Kara prezidanto, samideano al ni Renato Corsetti, saluton kaj pacon de kongolandanoj de Goma Esperanto- Klubo! Ni ricevis vian kompatan mesagxon pro la malbona milita situacio, kiun spertas la kongolandanoj speciale tiuj de Orienta Kongo (Bukavu) kaj gxenerale cxiuj de la Demokrata Respubliko Kongo. Ni komprenas ke vi komunigxas kun ni, kiujn suferas kaj mem sentas honton: honton vin senti felicxa, kiam la aliaj suferas, honton nur afekti intereson cxiam tro nedauxran al rakonto pri la malfelicxo de viaj amikoj, honton pluridi paceme, kiam aliaj priploras aux agonias . Gxuste kiam kongolandanoj sopiras al paco, al demokrata evoluo, al unueco de la lando, ili estas metitaj en dangxeron de la reakciuloj kaj de la apartigxintoj. En Orienta Kongolando precize en Bukavu, kie la bataloj estis tre kruelaj, okazis diversaj kruel-agoj: perdo de homaj vivoj, seksperfortoj al virinoj kaj iliaj filinoj, materia domagxo, disrabadoj ktp., el kiuj ne forsavis sin la geesperantistoj de Bukavu malgraux iliaj penoj por kontribui al nia paca lingvo, iliaj malgrandetaj instaloj, kiuj bezonos multe da tempo kaj penoj por rekonstrui. Ni supozas, ke la kauxzoj de tiu tria milito en Kongolando estas unue internaj, cxar la homo rikoltas tion, kion li semas. Krom tio, kelkaj apartigxintoj sercxas postenojn en la registaro de Kugila, kreita post la pac-traktado. Kelkaj partoprenatoj en la regado-aparato de Kugila timas perdi la balotojn, kiuj devus okazi en junio 2005. La kongolandanoj venitaj el Ruando, "BANYAMULENGE", volas kunvivi kun la aliaj en perforta rilato kaj en hegemonia rilato. Estas ankaux la malageco de la MONUC (ONU-armeo) sub la egido de la Usono. ".... La internacia komunumo kaj precipe la eksaj koloniaj sxtatoj rigardis atenteme la tiamajn Kongolandon kaj Ruandion nur por profiti la okazon por pliricxigi sin mem kaj disvendi siajn armilojn.... [el letero de pastro Duilio Magnani]". Estas tiuj la kauxzoj de la nova ribelado. Ni pensas. ke se la kongolandanoj ne komprenos, ke ili estas vokataj kunvivi kun la ruandanoj kaj la burundianoj, la hutoj kaj la tucoj, ili ne komprenos mem la logikon vivi en HARMONIO sen perforta rilato aux hegemonia rilato. Sen tio ne estos dauxra paco en cxi tiu regiono. Ni kredas, ke ni estas devigataj kunvivi, konsiderante la teron kiel nian patrolandon kaj kaj la homaron kiel nian familion. Ni lauxdas do la penojn de la Euxropa Unio por gxia kontribuo al la paco kaj al la demokratiigxo de nia lando. Ni konscias, ke la geesperantistoj tra la mondo estas malantaux vi per amo, nia prezidanto s-ro Renato Corsetti, por kompati la geesperantistojn de Orienta Kongolando speciale kaj de la tuta Kongolando. Ili kompatas ankaux cxiujn popolojn, kiuj estas en milito: Irako, Burundio, Palestino, Afganistano, Somalio, Sudano, ktp. Kore al vi Alexis Asumani por Goma Esperanto Klubo. ____________ Renato Corsetti