Esperanto - istruzioni per l'uso: Pronomi personali mi (io, me); vi (tu, te, voi); li (egli, lui, di sesso maschile); sxi (ella, lei, di sesso femminile); gxi (esso, neutro, riferito a cosa o animale o anche a bambino piccolo di sesso non precisato); ni (noi); ili (essi, esse, loro); si (se', riflessivo, riferito al soggetto della frase); oni = pronome impersonale, come on francese o man tedesco: oni diras si dice. Con l'aggiunta di '-a' si formano gli aggettivi possessivi: mia, via, lia, sxia, gxia, nia, ilia, sia. Esiste anche ci (tu intimo), ma non si usa mai. In Esperanto si da' sempre del voi (vi, come l'inglese you). ********************************************************************************************* Universala Kongreso 2006 - 07/29 - 08/05 Florenco: kie historio fontas Bonvenon en Italio, lando kie cxiutage estas nova festo. Estas urboj kiujn la historio muldis antaux jarmiloj kaj sensxangxe lasis al ni. Firenze estas la dua itala urbo laux la nombro de turistoj kiuj jare gxin vizitas: ne necesas pliaj komentoj. Toscana, la regiono kie gxi situas, patrujo de praromiaj gentoj kaj lulilo de mezepoka renesanco, famas pro siaj mildaj pejzagxoj kie dauxre produktigxas inter la plej famaj gastronomiaj specialajxoj. Regiono kie cxiu urbo estas arkitektura kaj historia juvelo, kie la homoj ankoraux zorgas pri tradicioj, kvalito de mangxo kaj natuo. Firenze, urbo de grandaj mezepokaj verkistoj kaj de multaj pregxejoj, celo de milionoj da turistoj, farigxas nun la celo de miloj da esperantistoj. Ne maltrafu la okazon gxui nian feston. Eksciu la kondicxojn cxe: www.ukflorenco2006.it (prilaborata) Antauxgxuu vian restadon cxe: www.firenzeturismo.it ********************************************************************************************* Prodi e la lingua dell'Europa Considerazioni del Presidente della Federazione Esperantista Italiana professor Aldo Grassini Ad ascoltare Prodi c'ero anch'io, ieri sera, al teatro "Le Muse" di Ancona. Tra l'altro, il Presidente ha molto insistito su un problema che normalmente viene considerato del tutto marginale: quale sara' la lingua degli Europei? Lui ha fatto un esempio al limite del paradosso. Nonostante l'evidente necessita', per il mercato europeo, di creare un brevetto unico, anziche' continuare con 25 brevetti, in quattro anni e mezzo non si e' riusciti a trovare un accordo: in che lingua fare il brevetto europeo? Il Presidente ha aggiunto che, se nell'aula del Parlamento lui parla rigorosamente in italiano, nella Commissione e in altre sedi meno ufficiali e' costretto a parlare in inglese. Ma che fatica! E poi, come evitare che chi e' di madre lingua, non approfitti del vantaggio? Ma ecco la soluzione proposta da Prodi: la lingua degli Europei ha un nome, si chiama "traduzione". Ma quante difficolta'! Trovare, ad esempio, dei giuristi in grado di tradurre i documenti dalla lingua della piccola Malta nelle altre 20 lingue dell'Unione, e' un'impresa praticamente impossibile. E proviamo a moltiplicare questo drappello di traduttori per il numero di tutte le altre lingue dell'Europa: si potrebbe riempire il teatro delle Muse! Secondo il Presidente l'unica soluzione possibile sarebbe quella adottata a suo tempo dall'Unione Sovietica: una lingua "perno". Allora si traduceva, per esempio, dal lituano al russo e poi dal russo all'uzbeco. Cosi', secondo Prodi, l'Europa ha bisogno di una lingua "perno", non importa quale, che faccia da ponte tra tutte le altre. Se fosse stato previsto un dibattito, avrei posto al Presidente questa semplicissima domanda: perche' non l'Esperanto? Qualcuno l'esclude aprioristicamente sostenendo, per difetto d'informazione, che non puo' essere una lingua idonea, ma non considera l'esperienza ultrasecolare e di diversi milioni di praticanti in tutti i paesi del mondo e in tutti i campi dello scibile. Non valgono neppure gli apprezzamenti di un intellettuale come Umberto Eco e di un linguista come Tullio De Mauro. Qualcun altro storce la bocca dicendo: "E' una lingua che non appartiene a nessun popolo!". Ma proprio per questo potrebbe mettere d'accordo tutti gli Europei per il brevetto e per le altre questioni di lana caprina. E possiamo aggiungere un argomento fortissimo a suo favore: l'Esperanto e' molto facile da imparare! Federazione Esperantista Italiana - Ufficio Stampa Comunicato stampa 14/05/2004 ********************************************************************************************* Renkontigxo de verkistoj de la regiono Alp-Adrio kaj OSIEK-konferenco La najbara Kroata Esperanto-Ligo organizas "Renkontigxon de verkistoj de la regiono Alp-Adrio", la 16an de julio 2004, en Bieno de Spomenka Stimec. La historiplena bieno, trovigxas en vilago Hrascina -Trgovisce, norde de Zagrebo. Dum la arangxo, auxspiciata de Ministerio pri Kulturo de Respubliko Kroatio, estos ankaux lancxita Leksikono de esperantlingvaj verkistoj. Cxefaj gastoj de la programo estas la verkistoj kiuj survojas por prelegi dum la sestaga OSIEK-konferenco "Pri esperanta gazetaro" en Pecs (HU). KEL rebonvenigos la OSIEK-anojn dum la unua tago de Postkonferencaj ekskursoj (24.07.04), en urbo Osijek (HR), per urbogvidado kaj vizitigo al la tiea Galerio de pentristoj. La informoj pri la arangxoj troveblas cxe www.esperanto.hr , respektive www.osiek.org . Ankoraux eblas mendi la logxadon dum IEK en Pecs, regule gxis la fino de majo kaj poste (gxis la 15.06.04) kun ioma krompago. Aligxilon kaj mendilon eblas ricevi ankaux cxe la teknika organizanto de IEK 2004: ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic - Via Parini 5 IT-34 129 Trieste - tel/fax: +39 / 040 767 875 orbispictus@iol.it ********************************************************************************************* Lernejoj por Evoluo en Benino Danke al la projekto 'Lernejoj por evoluo' mi jxus travivis la plej belan sperton dum mia tuta Esperantista vivo. Mi ricevis dudekon da leteretoj verkitaj en Esperanto de la infanoj de la lernejo Jules Verstraeten en Benino. Temas pri tre bona Esperanto (la instruisto, evidente, aparte atentis kaj volis relegi cxiujn malnetojn, antaux ol oni kopios al la fina versio), sed la enhavo estas infane spontana: kiu estas la nomo de viaj gefiloj, kiu estas la urbestro de Italujo (tiel!), cxu vi kutimas ludi piedpilkon, kaj simile. Tio estis la plej impona afero, kiu okazis al mi en Esperantujo dum mia tuta vivo, multe pli valora ol la renkontigxo kun dekoj da sxtatestroj kaj ministroj kaj gxeneralaj direktoroj de cxiuspecaj internaciaj instancoj. Gxi vere montras, kiel estos, kiam infanoj lernos Esperanton en siaj lernejoj tra la mondo. Pro tio vi auxskultu, kiam oni parolas al vi pri la Projekto 'Lernejoj por Evoluo' kaj kiam oni petas vin pri financa subteno al la projekto, por ke tiuj infanoj havu kreton por la nigra tabulo kaj kajerojn kaj legolibretojn en Esperanto. Amike Renato Corsetti (esperantisto, kiu tre malmulte piedpilkludas lastatempe) P.S. Se vi sendas monon al UEA por la Fondajxo Espero bonvolu klare mencii sur la pagilo "Fondajxo Espero - Lernejoj por Evoluo. Pagmanieroj estas troveblaj en Jarlibro de UEA p.33. Unu el la pagmanieroj estas: Posxtbankkonto 37 89 64, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam. IBAN: NL24PSTB0000378964 (kvar nuloj, ne majusklaj literoj O) SWIFT: PSTB NL21 Mencio de IBAN kaj SWIFT kodoj permesas senpagan transkontigadon en Euxropo. ____________ Renato Corsetti ********************************************************************************************* SOMERAJ KURSOJ EN VALAMO 2004 Belega naturo, bonhumoraj kaj bonkoraj homoj, travivajxoj pere de Esperanto atendas vin en orienta Finnlando meze de julio. Dum Esperanto-kursoj en Popola Instituto de Valamo povas lerni la internacian lingvon en cxiuj niveloj. Spertuloj povas helpi la novulojn. Cxiutage estos instruado cxirkaux 5 horojn: Tiuj, kiuj ne ankoraux konas la lingvon komencas de la unuaj aferoj. Aliaj profundigos sian lingvoscion kaj vi kiuj jam scipovas la lingvon povos diskuti, aktori, legi artikolojn kaj resumi ilin, auxskulti prelegetojn. Je via dispono estos tri instruistoj. Posttagemeze kaj vespere estos arangxataj ekskursoj en la cxirkauxajxo. Vespere estos komuna programo kun prelegetoj, kunkantado, kunludado, muzikado, sauxnumado, mangxado. Cxio tio en la trankvila etoso de la monahxejo: lauxvole eblos al vi viziti ortodoksan diservon en belegaj pregejoj en la areo. La kursosemajno: 5.-9.7.2004. La loko: Popola Instituto de Valamo, Heinävesi, orienta Finnlando Instruistoj: Atilio Orellana Rojas el Nederlando/Argentino, kaj Raita Pyhälä (Saliko) el Finnlando. Tiina Oittinen el Finnlando estos kursogvidanto. Se vi volas vidi kia la loko estas, iru al www.valamo.fi. Notu, ke en la Popola Instituto de Valamo la personaro nek parolas Esperanton nek respondas al Esperantlingvaj retpostoj. Bonvolu kontakti pere de EAF. Prezoj de la kursosemajno inter 203 - 274 Euxrojn depende de tranoktado. Petu pliajn informojn de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Kontaktulo: Tiina Oittinen, sekretario de EAF, adreso: Puutarhakatu 26 A 11, 20100 Turku, Finnlando, tel: 02-2305319, eafsekretario@esperanto.fi Pliaj informoj ankaux de Carola Antskog, sekciestro de ILEI en Finnlando, adreso: Dragfjärdsvägen 690, 25700 Kimito, Finnlando, cantskog@kolumbus.fi BONVENON! ********************************************************************************************* AGADOJ POR LA LOKAJ ESPERANTO-GRUPOJ Cxirkaux ducent el la Esperanto-grupoj trovigxas nun, ofte kun sinprezento, sur la grupaj mapoj cxe http://EsperantoLand.org/grupoj . Fakte temas pri la ttt-ejo, kie kolektigxas informoj pri Esperanto-grupoj, kiuj sxatas ricevi vizitantajn esperantistojn. 2) Memoru krome, ke por helpi la laboron pri la kontaktoj inter la esperantistoj logxantaj en gxemelaj urboj, pri kiu zorgas Wu Guojiang, , estas alia ttt-ejo, http://www.miaflanko.de/lokaj_grupoj/, kie estas la informoj pri la grupoj kaj samtempe pri la urboj, kun kiu gxemelas la urbo, en kiu estas la registrata grupo. En tiu ejo nun estas 64 grupoj. La programo estis farita de Karin Weirich, en la ttt-ejo de sxi kaj de Robert Bogenschneider. Bonvolu registri vian grupon cxe: http://EsperantoLand.org/grupoj kaj http://www.miaflanko.de/lokaj_grupoj/ 3) Krome ekzistas la listo por intersxangxi spertojn kaj informojn inter aktivuloj de lokaj Esperanto-grupoj, al kiu aktivuloj de via loka grupo povus aligxi. 4) Fine ne forgesu pri la pagxo http://www.esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=536 en kiu vi povas trovi eblecojn por trovi korespondantojn por viaj komencantoj. ____________ Renato Corsetti Universala Esperanto-Asocio